IV

ALDONOJ

1. Listo de chiuj ekzistantaj instruiloj de la Zagreba Metodo

Baza lernolibro A-nivela de Zlatko Tishljar, Spomenka Shtimec, Ivica Shpoljarec kaj Roger Imbert kun kantoj de Claude Piron kaj artikolo "Esperanto kaj esperantistoj" de Nikola Rashich. Lau la kroatserba originalo en la 5-a eldono ekzistas adaptoj al la angla, germana, itala, hispana, portugala, hungara.malta, albana, kirunda kaj kataluna. Lau ne tute identaj antauaj eldonoj ekzistas la franca, la slovena, makedona kaj vjetnama. Diversaj multobligitaj formoj ekzistas en Sovetunio.

Audkasedo de la samaj autoroj kiel la lernolibro. Ghi konsistas el enlegitaj chiuj 10 lecionoj de la baza lernolibro, demandoj kaj kantoj. Post chiu leciono trovighas 12 demandaj frazoj direktitaj persone al la lernanto kaj teme nerilatantaj al la lecionaj tekstoj. La demandojn povas la lernanto hejme mem auskulti kaj provi ai ili respondi. Do, tiu chi parto estas iuspeca instruisto transportebla hejmen kun kiu la lernanto povas hejme konversacii. Oni povas uzi chi-tiujn demandojn ankau en paraj konversacioj dum la instruhoroj mem. Post chiu para leciono trovighas ankau unu kanto. La autoro de la unuaj tri kantoj (kaj de teksto kaj de muziko) estas Claude Piron kaj ilia teksto trovighas presita en la baza lernolibro post la 12-a leciono. Sekvas populara Jugoslavia kanto "Marijana" kaj chehoslovaka popola kanto "Marisha". La tekstojn de chi tiuj du kantoj vi trovas ankau inter la aldonoj en tiu chi instrukciaro, same kiel chiujn demandojn postlecionajn.

Bildstrio "Kiu estas Jozefo" kies scenaron verkis Claude Piron kaj desegnis Vjekoslav Ivezich. Ghi estas farita kiel ekzerco post la dua, kvara kaj sesa lecionoj. Nome, la tekstoj en ghia unua triono estas bazitaj je konoj el la unuaj du lecionoj, la tekstoj de la dua triono bazighas je kono de la 4 lecionoj kaj la lasta triono bazighas je la kono de 6 lecionoj en la lernolibro.

"Sentimulo" - romano de J.F. Cooper, adaptita de Roger Imbert estas legebla post la ellerno de la tuta baza lernolibro. Cento da novaj vortoj estas signitaj en la fino de la romano. Ghin oni povas uzi kiel legajhon post la baza kurso.

"Instrukciaro por kursgvidantoj" - jen la libreto en viaj manoj necesa por pli facila orientigho de la instruantoj kaj helpo por apartaj adaptnecesoj.

"Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto" de Zlatko Tishljar estas libreto kiu prezentas al instruistoj kaj lingvistoj la sciencan fundamenton je kiu bazighas la Zagreba Metodo. Tie vi trovos chiujn 1350 morfemojn lau la oftecrango kaj lau la alfabeta ordo el kiuj konsistis ghenerala parolricheco de esperantistoj en Universala Kongreso de Lucerno kaj komentarion pri komputila esploro de la vortofteco.

Slipvortaro. Ghi estas grava helpilo por rapidigi la lernadon de vortoj. Ghi konsistas el 500 kartonetoj grandaj kiel diapozitiva bildeto sur kies unu flanko trovighas esperanta vorto kaj sur la alia la nacilingva vorto. Bedaurinde, nun ni havas nur ankorau kroatserban version. La aliaj estos farotaj se la tiulandaj eldonistoj mendos tion.

Serio de 6 duonhoraj video-filmoj uzeblaj kiel motivigiloj (oni povas prezenti ilin dumpauze au fine de taga lernado), char ilian kompletan tekston la gelernantoj ankorau ne povas kompreni, sed ilia enhavo povas ilin ankorau pli entuziasmigi. Temas pri unu filmo ghenerale pri E kiel lingvo kaj kulturo, alia sur kiu estas teatra spektaklo, tria kun pupteatra spektaklo, kvara pri TEJO-kongreso en Zagrebo, kvina pri muziko en Esperanto (kantoj de pluraj kantistoj dum iliaj koncertoj), sesa pri naturbelajhoj. La filmoj estas originalaj kaj ni kopias ilin nur se oni mendas. Dauro de unuopaj filmoj estas inter 20 kaj 30 minutoj.

Video-filmo por informi pri funkciado de la Zagreba Metodo. 25-minuta filmo en kiu videblas ankau praktika instruado al elementlernejaj infanoj kaj baze chiuj gravaj faktoj pri la metodo. Ghi estas uzebla por informaj celoj chefe al esperantistoj kiuj ankorau ne scias pri ghi.

"Esperanto ne estas nur lingvo" de Spomenka Shtimec kaj Nikola Rashich estas libreto por ripetekzerco post la baza kurso. Ghi konsistas el 12 lecionoj, uzebla internacie. En ghi ni ne instruas novan gramatikon sed enkondukas novan temaron pri E-movado kio necesigas enkondukon de 150 novaj vortoj. La lecionoj estas nur instigilo por diskutado, babilo kaj ripetado de la antaua scio. Ni rekomendas rapide prilabori kun la gelernantoj tiun libreton dum pliaj 12 horoj (eventuale ech 24 se temas pri infanoj) kaj nur tiam daurigi per la B-nivelo.

"Lernolibro B". Kun la helpo de instruisto ghi estas uzebla ankau internacie kvankam la vortoj estas klarigitaj nur kroatserbe. La gramatikaj klarigoj estas dulingvaj (en Esperanto kaj la kroatserba). Ghi konsistas ankau el 12 lecionoj en kiuj oni finlernas la restantan gramatikon, lernas novajn 300 vortojn kaj jam komencas legi originalajn tekstojn de E-literaturo samkiel tradukitajn tekstojn el tre diversaj naciaj literaturoj. Por ghin instrui necesas baze pliaj 24 horoj por plenkreskuloj, respektive 36 horoj por infanoj.

2. Solvoj de ekzercoj A) el la baza lernolibro (demandofrazoj)

Leciono 1

1. Kiu estas via amikino?

2. Chu via amikino Ana nun skribas en la chambro?

3. Chu amiko de via patro laboras en hotelo?

4. Kio estas sur la labortablo en nia chambro?

5. Chu Esperanto-lemolibro estas sur via tablo?

Leciono 2

1. Kia estis via malnova domo?

2. Kiujn librojn vi legis kaj chu ili estas bonaj?

3. Kion Ana kaj Marko faris en malgranda chambro de Marko?

4. Chu vi shatas legi librojn pri amo?

5. Kiu iros kun vi al via domo?

6. Kiaj estas la okuloj de via amikino?

Leciono 3

1. Chu kelneroj en grandaj hoteloj komprenas multajn lingvojn?

2. Chu vi scias, chu Ana shatas la novan kanton pri malrichulo kaj belulino?

3. Kie vi vidis maljunulon kaj junulon kiuj portis grandan tablon, mi serchas ilin longe?

4. Kiel okazis ke vi denove venis al ni sen gefratoj?

5. Chu per la nova lernolibro vi povas sufiche rapide lerni Esperanton, au chu estas malfacile al vi?

Leciono 4

1. Kiam mi revidos vin?

2. Kiom longe vi lernas la Internacian Lingvon?

3. Kie estas mia nova libro kun fotoj?

4. Kien vi iros post la mangho?

5. Chu oni povas fermi la pordon de la chambro se estos malvarme?

6. Kiom longe vi koleras, se oni prenas de vi multan monon?

Leciono 5

1. Chu vi povas trankvile lerni dum iu gaje kantas?

2. Kiu scias kiam kaj kie ni revidos nin?

3. Kioma horo estas?

4. Chu iu helpis al vi malfermi la pordon de la malnova domo?

5. Kial vi ne havas tempon auskulti min pli longe?

Leciono 6

1. Chu vi deziras ke mi hodiau montru al vi la plej novan libron pri infanmalsanoj?

2. Kion vi deziras morgau por la matenmangho?

3. Chu vi scias kiam venos Marko, chu je la kvina au je la oka horo?

4. Kiam vi rimarkis ke la tuta familio nomas min bonulo?

5. Chu al vi utilis la libreto kiun mi antauhierau sendis al vi?

Leciono 7

1. Chu baldau oni malfermos la novan poshtejon en via strato, kiun vi atendis pli ol du jarojn?

2. Chu vi deziras ke mi montru al vi mian plej karan foton?

3. Kie vi achetis chi tiun vestajon?

4. Kien vi iros dimanchon, se estos suna tago?

5. Chu via frato estas malgaja au kolera, la tutan tagon li nek ekridis nek ekkantis kun ni?

6. Kien vi metis la akvon kiun vi mem alportis?

Leciono 8

1. Kiu purigos la kuirejon post la tagmangho?

2. Kion vi deziras trinki, chu teon, iom da kafo, glason da akvo, au chu vi deziras nenion?

3. Pro kio vi tiel subite decidis renovigi vian chambreton kaj acheti kelkajn multekostajn librojn?

4. Kien vi metis purajn glasojn por vino?

5. Kontrau kiu ludis via sporta klubo antau du semajnoj?

6. Chu vi ofte vidas la policiston, kiu loghas en la loghejo super la via?

Leciono 9

1. Kio povus plej multe ghojigi viajn gepatrojn?

2. Se vi almenau volus post la lernado kun mi iri al la urbo!

3. Kien vi dezirus vojaghi se vi havus sufiche da mono kaj tempo?

4. Chu vi planas per auto vojaghi al Parizo, chu ne shajnas al vi ke multe pli bone estas veturi per vagonaro?

5. Kial la samajn ideojn diversaj homoj klarigas diversmaniere?

Leciono 10

1. Chu amikeco felichigas vin pli ol la amo?

2. Kiom ofte vi skribas leterojn al viaj amikinoj en Italio kaj Etiopio?

3. Chu shanghighis la rilato inter vi kaj via instruisto, au chu ghi restis la sama?

4. Chu vi nun jam sufiche bone scias Esperanton, tiel ke vi povas mem uzi ghin?

3. Solvoj de B) ekzercoj en la baza lemolibro (Kompletigu la frazojn)

Leciono 1

1. En la chambro estas Marko (Ana, mi, vi...)

2. Marko (li, mi...) sidas sur segho.

3. Instruisto instruas. Laboristo laboras. Lernanto lernas.

4. Marko kaj Ivo estas lernantoj kaj sportistoj.

5. La patro de Marko estas instruisto.

6. La segho estas en la chambro.

7. La libro estas lia.

8. Mia nomo estas.....

Leciono 2

1. Marko havas amikon kaj amikinon.

2. Li kuiras kafon kaj ili trinkas ghin en nia hejmo.

3. Ili iras al la hotelo.

4. Shi vidas ke Marko amas shin.

5. Ili havas facilajn lernolibrojn.

Leciono 3

1. Mia amiko skribas multe.

2. Bela kelnerino estas belulino.

3. Ni havas multajn belajn aferojn.

4. Ni kune lernas en lernejo.

5. Miaj gepatroj manghas en manghejo.

6. La kuko estas manghebla.

Leciono 4

1. Ana kaj Marko iris tra la strato.

2. Ili venis al kafejo, iris al tablo kaj vidis la patron sidi sur segho.

3. Ana metis tri kukojn sur seghon.

4. Shi remetis poste la kukojn sur la tablon.

Leciono 5

1. Dankon, sinjoro. Nedankinde.

2. Horo estas mallonga, tago estas pli longa, monato estas la plej longa.

3. Mi legas pli multajn librojn ol mia amiko.

4. Mi sendis al mia amiko longajn leterojn dum (kiam) li estis en Tokio.

5. La libro estas leginda.

Leciono 6

1. La gepatroj chiam deziras, ke ni lernu multege.

2. Mia amiko deziras, ke mi iru kanti kun li.

3. La patro volas ke lia infano manghu kukon, kiu estas sur la tablo.

4. Ni loghas en malgranda chambreto.

5. Mi farighis maltrankvila, kiam mi vidis vin.

6. Chiuj rimarkis ke shi estas belega.

Leciono 7

1. Li trinkis rapidege sian matenan trinkajhon por frue veni al la lernejo.

2. Mi ankorau ne audis novajhon.

3. En tiu momento Marko ekkriis.

4. Knabo kiu ne shatas aliajn geknabojn havas nek amikojn nek amikinojn.

Leciono 8

1. Ni ordigis chion kaj transdonis al ili.

2. Mi petas glason da kafo kaj iom da akvo.

3. Doloris lin la kapo. Li malsanighis.

4. La knabino shatas esti bela kaj pro tio shi beligas sian vizaghon.

5. Tiu knabacho agis malbone kaj plorigis la knabinon.

6. Hierau aperis kelkaj sovaghaj bestoj. Homoj mortigis ilin.

Leciono 9

1. Se mi havus tiom da mono kiom da tempo, mi vojaghadus chirkau la mondo.

2. En chiu vortaro mankas kelkaj vortoj.

3. Homo kiu longe rakontadas che la manghotablo, restos malsata.

4. Li devis atenti kaj ne rajtis longe resti ekstere en pluvo. Tial li malvarmumis.

5. Li havas sian klaran ideon, sed li kredos chion, kion vi diros, kvazau vi estus lia edzino.

Leciono 10

1. En juneco oni havas ankau belecon.

2. Malsimplajn laborojn chefoj devus plisimpligi.

3. En tiu agho li jam farighis klubano de sporta klubo.

4. Monon oni metas en monujon.

5. Sekvu la ekzemplon de la bonaj familianoj.

4. Demandoj surkasede post la lecionoj:

Leciono 1

1. Chu via patrino estas instruistino?

2. Chu la patrino de via amikino nun laboras?

3. Chu la patro de via amiko estas esperantisto?

4. Kiuj paperoj estas viaj?

5. Kiu lernas kaj sidas en via chambro?

6. Kiuj estas viaj amikinoj?

7. Chu la nomo de via amiko estas Johano?

8. Chu vi skribas sur via tablo?

9. Kio estas vi?

10. Chu via patro estas instruisto?

11. Chu libro de via patrino estas en via chambro?

12. Kio estas sur via tablo?

Leciono 2

1. Kion vi faras nun?

2. Kian kafon vi shatas, varman au malvarman?

3. Kiajn okulojn havas via amikino?

4. Kiu amas kiun?

5. Kian hejmon havas via bona amiko?

6. Kiun vi povis vidi en granda hotelo?

7. Al kiu vi volis paroli pri via mono?

8. Chu vi shatas doni multan monon al viaj geamikoj?

9. Chu vi venos al la hejmo de via amiko?

10. Kiu donis al vi monon?

11. Kian demandon vi faris al via frato?

12..Chu vi volas lemi kun hotelisto?

Leciono 3

1. Chu vi havas sufichan monon?

2. Kie vi longe parolas post Esperanto-kurso?

3. Chu vi havas mil dolarojn en banko?

4. Per kia vocho vi parolas?

5. Kie vi parolis longe?

6. Kiel vi kantas en la lernejo?

7. Kiuj viaj amikoj povas multe paroli pri lingvoj?

8. Kion vi scias fari en via kuirejo?

9. Kion vi manghis en la restoracio?

10. Chu shia domo estas en via strato?

11. Kie estas malnova trinkejo?

12. Kiel vi komprenas la diron de via instruisto?

Leciono 4

1. Chu vi shatas legi leterojn de aliaj?

2. Chu oni trinkas bonan kafon en via kafejo?

3. Chu vi farighas rugha kiam vi koleras?

4. Kiam vi audos la tutan lecionon, chu vi farighos trankvila?

5. Kiom multaj viaj geamikoj havas vian foton?

6. Kien vi iros post la leciono?

7. Kiam vi revenis el la lernejo?

8. Kiun pordon vi devas malfermi, kiam vi volas manghi?

9. Kiam vi ricevis leteron de via fratino?

10. Kien iris du poshtistoj kiujn vi vidis sur la strato?

11. Chu vi volas montri al mi shian foton?

12. Kien oni metas librojn kiam oni ne plu legas ilin?

Leciono 5

1. Kiu libro estas via plej multekosta libro?

2. Kial vi achetis ghin?

3. Chu vi havas pli multajn problemojn kun viaj gepatroj au kun Esperanto?

4. Kio plej multe malplachas al vi en la nuno?

5. Kial via amikino neniam havas sufichan tempon?

6. Kial vi sendis al mi la libron?

7. Kiu estas pli bona fotisto: chu vi au via plej bona amiko?

8. De kiu vi ricevis tiun grandan libron?

9. Kiam estis la plej bela tempo de via vivo?

10. Kie oni povas acheti bonan seghon?

11. Kiujn autojn vi shatas rigardi en tiu chi strato?

12. Kial vi vendis vian plej belan tablon?

Leciono 6

1. Je kioma horo venis viaj geamikoj al via domo?

2. Chu vi rimarkis ke la doktoro estas terura burokrato?

3. Kiu estas via plej kara amiko?

4. Kio estas la plej necesa en la vivo?

5. Chu hierau en via lando oni rimarkis sateliton?

6. Kiel vi fartas nun?

7. Kiel nomighas tiu doktoro kiu venis helpi al vi?

8. Kiam vi rimarkis ke vi estas malsana?

9. Kial vi deziras ke multaj personoj vidu vin?

10. Kion vi pensas pri veturo al malproksima lando?

11. Chu vi volas helpi al aliaj personoj?

12. Kion vi pensas, kiam vokas vin policisto?

Leciono 7

1. Chu vi mem legis la libron?

2. Kiu audis la tutan novajhon?

3. Kial vi nek skribis nek telefonis al via maljuna patrino?

4. Kial vi ekridis post tiu novajho?

5. En kiu tago vi ricevis tiun poshtajhon?

6. Kiel vi eksciis pri Esperanto?

7. Kiujn geknabojn vi memoras kiam vi ekpensas pri la antauaj tempoj?

8. Kiun vi atendos morgau?

9. Kian akvon oni devas trinki se oni volas resti sana?

10. Kiam vi foriros al via poshtejo?

11. Chu vi mem povas fari novan auton?

12. Kie loghas tiu familio kiun vi atendis dimanchon?

Leciono 8

1. Kiu purigis la domon?

2. Chu tiu informo dolorigis vin?

3. Kiu aperigis la novajhon en la radio?

4. Chu vi transigis la monon al la banko au chu la mono restis che vi?

5. Kiom da glasoj da vino povas trinki forta homo?

6. Kiu ordigis la chambron en kiu vi loghas?

7. Kiu purigas la stratojn post kiam ili malpurighas?

8. Kiom ofte vi ricevas leterojn?

9. Kie vi sentas doloron?

10. Kiun timigis la hundo antau kelkaj tagoj?

11. Kiom da jaroj vi havas?

12. Kion vi sentas kiam vi trinkas vinachon?

Leciono 9

1. Chu mono au sano mankas al vi?

2. Kial vi ne rajtas veni kun mi?

3. Nekredeble, chu vi tion ne sciis?

4. Kial vi kredis nek min nek lin, kiam mi diris al vi la novajhon?

5. Rakontu al mi pri viaj planoj?

6. Chu vi kredus al viaj geonkloj, se ili dirus, ke morgau vi veturos al Havajo?

7. Kien vi vojaghis per vagonaro?

8. Kiajn ideojn vi rakontus al la prezidanto de via lando?

9. Kiom da vortaroj vi havas en via hejmo?

10. Kiam vi sunumas, chu vi estas felicha?

11. Kiamaniere vi povas kontrauagi la malpurigon de arbaroj?

12. Kie estas la domo de via kara amiko?

Leciono 10

1. Chu vi shatus revidi viajn familianojn?

2. Kial vi ne realigis viajn planojn?

3. Chu vi ne vidis ke chio shanghighis?

4. Kie trovighas tiu urbeto?

5. Chu homoj en chiu agho same sentas la belecon de la vivo?

6. Kien vi iros ekskursi dimanchon?

7. Kiu proponis al vi iam supreniri la pomujon?

8. Kie en via urbo eblas shanghi monon?

9. Kial iuj amerikanoj ne sekvas la proponojn de sia prezidanto?

10. Kion vi opinias pri universaleco de Esperanto?

11. Kiom da lakto trovighas en via laktujo?

12. Kiam vi naskighis kaj en kiu urbo?

5. Tekstoj de du kantoj surkasedaj neaperigitaj en la lernolibro:

MARIANA

Estis, estis bela maja nokto,
Mariana volis veni al nia rendevu'.

Ho, Mariana, dolcha, eta, Mariana,
atendos mi nun vin ghis frumaten'.

Pasis, pasis jam la noktomezo,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.

Vane, vane floras majaj floroj,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.

MARISHA

Chiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto amas min.

Marisha, kisu min, sen peto al patrin',
shi juna same faris, pri kisoj ne avaris.

Batas panjo, batas panjo, batas min,
ke mi amas, ke mi kisas, knabo, vin.

Sidas panjo, sidas panjo sur kortet',
kaj mi estas en kamero kun knabet'.


kliku por pligrandigi (161 KB)

<< >>