V

PLIAJ DIVERSTIPAJ EKZERCOJ KAJ LUDOJ

En chi tiu chapitro ni prezentas diversajn ekzercojn kiuj povas esti uzataj laubezone kaj lau prijugho de la instruanto, chu pro tio ke la situacio estas specifa, chu pro tio ke la instruisto decidis plilongigi la instrutempon. Eventuale chi tiuj ekzercoj povas esti ankau hejmaj taskoj. Mi disaranghis ilin lau la lecionoj, tamen pluraj el ili ne nepre devas esti ghuste en la koncerna leciono, speciale ne la ludoj, skribaj verkajhoj au individuaj monologoj je koncerna temo. Ankau la facilaj legotekstoj ne devas esti ghuste en la koncerna leciono, char chiuj estas faritaj tiel ke ili legeblas kiam ajn post la sesa leciono. En la kazo ke oni decidas post la tute prilaborita lernolibro refoje ripeti ghin (kaj tio rekomendeblas en elementaj lemejoj), oni povas uzi ghuste chi tiujn ekzercojn. - La priskriban parton de diversaj taskoj kaj ekzercoj la instruisto devas unue traduki nacilingven, multobligi ghin kaj tiel prezenti al la gelernantoj por solvado.

- La samo validas por ekzercoj "Traduku al Esperanto". Do, la instruisto unue traduku tiujn tekstojn nacilingven, multobligu ilin kaj uzu kiel ekzercojn.

- La ludojn la instruisto klarigu kaj gvidu.

- La ekzercoj de la tipo "Kompletigu la frazojn" estas nur multobligendaj kaj la gelernantoj plenigu nur la mankantajn lokojn. - Se vi decidighas por la ekzerco: "Skribu verketon", ni rekomendas uzi minimume 30 minutojn por tio kaj postuli ke chiu lemanto skribu minimume 10 frazojn. La plej bona maniero estas paralele kun tiu tasko apliki ankau individuajn monologojn je alia difinita temo. Ekz. se la klaso konsistas el 15 lernantoj kaj oni disponas pri 45-minuta lerneja horo, chiu lemanto lauvice povas paroli antau la instruisto dum 3 minutoj je la temo ekz: "Mia amiko" kaj samtempe dum chiuj 45 minutoj la tuta klaso verkas eseeton je la temo "Kiu estas mia granda problemo".

1. Rekomendeblaj temoj por la monologoj antau la instruisto:

1. Mia instruisto

2. Miaj geamikoj

3. Kiun sporton mi shatas

4. Kion mi rigardis en la televido

5. La amo

6. Mia plej bona amiko

7. Miaj gefratoj

8. Kiel mi ludas

9. Mia lando

10. Mia najbaro

11. Mia urbo

12. Filmo kiun mi vidis k.t.p.

2. Rekomendeblaj temoj por verkajhetoj:

1. Mia plej granda problemo

2. Kial homo vivas

3. Kio estas nacio

4. Kio estas rasismo

5. Kio estas dio (religio)

6. Mi

7. Kial mi lernas Esperanton?

8. Kio estas en la kosmo

9. Kio estas la geedzigho

10. Kion mi (ne) shatas en mia lando (urbo) k.t.p.

3. Tradukekzercoj, ludoj, facilaj legotekstoj lau la lecionoj

UNUA LECIONO

1. El la prezentitaj vortoj kaj afiksoj uzante la tutan gramatikon el la unua leciono kunmetu laueble multajn senchavajn frazojn tiel ke en neniu frazo aperu unusama vorto pli ol du fojojn: AMIKO, CHAMBRO, ESTI, LERNI, LABORI, SEGHO, PATRO, NE, JES, Ml VI, EN, SUR, KAJ.

2. Faru el la vortoj kaj gramatiko de la unua leciono kiel eble plej longan senchavan frazon.

DUA LECIONO

1. El la prezentitaj vortoj kaj afiksoj kaj la gramatiko lernita en la unua kaj dua leciono faru laueble multajn senchavajn frazojn tiel ke neniu vorto rajtas esti en unu sama frazo pli ol du fojojn: ESTI, POVI, VOLI, VIDI, Ml, VI, SHI, KE, KAJ, AL, DE, SIDI, AUTOBUSO, VETURI, AMIKO, MANGHI, ZAGREBO, SUR, EN. Skribu nacilingvan signifon de la vortoj tiel kreitaj.

2. Kompletigu la jenajn frazojn:

a) Li vidas nov... amik...

b) Mi vidas, vi vidis, li vid...

c) Fratoj iras ... ni. Fratinoj iras ... ili.

d) Patro estas bon... Gepatroj estas bon...

e) Marko havas tri amik... Ana havas amikin...

f) Ni rigardos ni... jun... gepatr...

3. Traduku el via nacia lingvo al Esperanto (unue la instruisto traduku la subajn frazojn al la nacia lingvo):

a) Li faris longan demandon kaj shi mallonge respondis. Nur bonajn vinojn ili trinkis hejme, sed ne venis geamikoj, kaj ili legis librojn. Kiu povis vidi lin, havis bonajn okulojn.

b) Ni volas havi grandan domon, sed ni ne havas monon. Shi amas lin kaj shi rigardos lin ankau en la fabriko. Ili shatis rigardi mian chambron, kaj paroli pri malfacilaj demandoj.

c) chu vi povas vidi, kion mi vidas? La instruisto volis demandi junan lernanton pri lia maljuna frato, sed li ne povis. La patrino parolos kun la patro kaj mia frato, kiuj povos iri al la parko.

d) La malbona lemantino povas kuiri tre bonan kafon. Ili diris al la fratino de Petro ke shi ne venis al la hotelo. En liaj okuloj mi vidis amon al la mono.

e) Malvarma rigardo kaj malamo estis en shiaj grandaj okuloj. La libro en kiu vi povis legi pri mia laboro, estis sur la skribotablo. La gepatroj ne volis trinki malbonan vinon kun la kelneroj.

TRIA LECIONO

1. Kompletigu la jenajn frazojn:

a) Belulo, bonulo, grand...ino.

b) Hi lernis en.......ejo. Ni manghis en......ejo. Shi trinkis en........ejo.

c) Venu! Iru! Ni sid..!

d) Bel... knabino bel... kantas.

e) Bon... rigardis la knabo grand... instruist...

f) Li komprenis.....kio shi skribis.

g) Vi venis .... amiko.

2. Ludu ludon de adjektivoj.

Klarigo: La instruisto povas elpensi iun ajn 10-frazan tekston en kiu estos menciataj personoj kaj situacioj konataj al la kursanoj kaj en chiu frazo lasos liberan lokon antau iu substantivo por enmeti adjektivon. Tiun tekston la gelernantoj ne konos. La tasko al ili estas elpensi 10 diversajn adjektivojn (chiu aparte) kaj skribi lauvice sur papereton. Poste la instruisto transprenas de la gelernantoj la paperetojn kun la 10 adjektivoj kaj laute legas la tekston de li skribitan enmetante la adjektivojn lauvice en la malplenajn lokojn. Ekz. la teksto elpensita povus teksti jene:

"Nia ...... instruisto instruas nin. En nia ....... chambro sidas ......... gelernantoj kaj lernas. Ni shatas........direktoron de nia........lernejo kaj ni diras al li ....... parolojn......... amikino Ana skribis ....... leteron al ...... amiko Marko."

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton:

a) Kion shatas lerni via fratino kiu havas belajn, grandajn okulojn? Chu la richuloj povas kompreni ke la loko kie ili povas multe manghi ne estas en nia strato? Post longa laboro fortuloj fine vidis ke la malamikoj venos antau fino de la laboro.

b) Kiel kanti sufiche forte? Ne estis suficha loko en la kinejo kie ili volis rigardi la filmon. La portebla televidaparato ne estis en la chambro kiam okazis la eksplodo.

c) Sen scio vi ne povas esti richulo. En kuirejo sur la tablo mi vidis malvarman, trinkeblan sukon. Trinkejoj kaj manghejoj en tiu strato estis multaj kaj ni povis vidi multajn ghojulojn.

d) Portu rapide viajn librojn al alia sinjoro. Rigardu mian vizaghon! Sen scio la homoj ne povas progresi, sed kompreno de la lingvo Esperanto donos al ili la scion.

e) Chu la mangho estis manghebla? Kantu bele kaj longe al shi, shi certe poste amos vin. La vizagho de la lernanto kaj la vocho de la lemantino estis tre belaj. De kie venas kelneroj kiuj ne komprenas aliajn lingvojn?

f) Serchu tra la stratoj, eble vi trovos vian amikinon. Shia vocho estis bela, sed sur shia vizagho estis malghojo. Parolu al mi pri viaj geamikoj kiujn vi ne povis vidi post la lemejaj tagoj.

KVARA LECIONO

1. Faru kiel eble plej grandan nombron da vortoj el radikoj MANGH kaj RICH, finajhoj O, A, I kaj afiksoj MAL, GE, UL, EJ, IN, RE. Ekz: (manghulo, richmangho, richulino, manghricha, malrichi...)

2. Ludu la faldludon. Jen la klarigo: Chiuj kursanoj sidighas en rondo kaj chiu havas unu malplenan paperpecon kaj krajonon. La instruisto klarigu al ili ke ili devas imagi unu homparon (viron kaj virinon) kiuj estas konataj al chiuj kursanoj kaj kiam li starigos demandojn ili skribe respondos pensante chiam pri sia paro. Poste la instruisto demandas: KIU ESTAS LI? La gekursanoj skribas la nomon de la viro kiun chiu el ili havas en la imago sur la supron de la papero kaj faldas la paperon tiel ke la nomo ne vidighu. Tiam li donas la paperon al sia dekstra najbaro. Kiam chiuj transdonis sjajn paperojn al la dekstra najbaro, la instruisto demandas: KIU ESTAS SHI? Ili chiuj skribas la nomon de la imagita virino sur la papero sub la faldajho kaj refaldas tiel ke ghi ne vidighu kaj denove transdonas al sia dekstra najbaro. Lau la sama procedo ili respondas kaj plu donas siajn paperojn al jenaj pluaj demandoj: 3. KIE ILI KUNVENAS? 4. KION LI DIRAS AL SHI? 5. KION SHI RESPONDAS? 6. KION ILI FARAS? 7. KIO OKAZIS POSTE? Tiam la instruisto kolektas chiujn falditajn paperojn kaj malrapide legas laute chiujn unu post la alia al la gekursanoj. La tiel intermiksitaj respondoj estas tre ridindaj kaj amuzas la gelemantojn.

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton:

a) Kiam falis la aferoj sur la straton, shi farighis malghoja. Kiel multajn leterojn ricevis la amiko de mia patrino! Mi devas diri ke via trankvila instruisto ne scias bone instrui.

b) Kiam vi staras sola en la chambro, vi povas forte paroli. Ili auskultis belan muzikon, fermis la okulojn kaj ne plu koleris. Mi prenos mian monon kaj mi povos iri al aliaj landoj.

c) Montru al ili viajn manojn kaj ili scios ke vi estas tre forta. Chu inter ni sidas mallaboruloj? La pordo antau mi devis fali. Kien vi metis mian mallongan pantalonon?

d) La gesinjoroj iris en la chambron, fermis la pordon kaj montris la foton. Kiom longe vi devis sidi en la kafejo antau lia reveno? Ili povis paroli pri vera amo, sed ili ne sciis kio ghi estas.

e) Kiam mi vidis la lastajn dekses fotojn, mia amikino fermis la albumon. Li koleris kaj en la manon li metis la leteron kiun alportis la granda poshtisto per biciklo. Reprenu viajn librojn kaj sciu ke mi ne volas vidi vin plu.

f) La piedoj de la patro estis longaj kaj li ne povis facile iri. Staru trankvile 35 minutojn kaj manghu kukojn. Chu la lernanto povis mem fermi sin en la chambron?

KVINA LECIONO

1. Skribu nacilingvan tradukon por la kombinajhoj:

KIUN KIUJN KIUJ DE KIU AL KIU PRI KIU
KIAN KIAJN KIAJ DE KIA AL KIA PRI KIA
KION     DE KIO    
KIEN     DE KIAM    

2. Faru kiel eble plej grandan nombron da frazoj kombinante prepoziciojn kaj korelativojn en la malplena loko de la frazo:

Ml VOLAS IRI......................

(Ekz. Mi volas iri al iu. Mi volas iri sen iuj. Mi volas iri al neniu. Mi volas iri kun chiuj....)

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton!

a) Sur iu stacio li forgesis chiujn siajn aferojn. Tion oni neniam povis bedauri. En tiu loko la gesinjoroj komencis paroli pri iuj autoj.

b) Tiam li parolis pri iuj lecionoj kiujn li malbone komprenis. Chie en la domo oni povis vidi iujn malplachajn librojn. En kiu strato vi chiam achetas tiujn multekostajn librojn?

c) Tie estis gesinjoroj kiujn vi certe ne povas foti. Oni sendis min al chiuj miaj amikoj, sed mi veturis nur al la plej bona. Aferojn, kiujn vi volis vendi, metu en mian hejmon kaj iru labori.

d) Neniu demandis min chu plachas al mi tiu chi filmo. Chu tion vi sciis antau ol vi venis en la vendejon? Helpi en chio siajn gepatrojn estas devo de chiuj gejunuloj.

e) Shi auskultis chiujn amikojn sed ne estis certa kion shi audis. En monato majo chiuj sinjoroj shatas kanti amkantojn, kaj la sinjorinoj tiam nur auskultas. Kiom longan auton achetis tiu chi sinjoro?

f) lu malfermis la pordon kaj neniu en la chambro povis vidi kiel rapide eniris la ulo kun la masko. Chu neniu komencos legi pri tiu malbonulo? Tiu chi vagono certe estas pli plena ol chiuj aliaj.

SESA LECIONO

1. Traduku nacilingven kaj skribu en la tabelon la signifojn de kombinoj inter la vertikale skribitaj prepozicioj kaj la hozizontale skribitaj korelativaj vortoj:

  CHIU IUJ NENIA TIU CHIUJ TIO
GHIS            
POR            
POST            
PER            
ANTAU            

(ekz. por la kroatserblingvaj lernantoj: ghis chiu = do tog, ghis iuj = do nekih ktp)

2. Ludu la ludon "Strangaj frazoj". Jen la klarigo:

La gekursanoj formas rondon. Unue chiu el ili lauvice diras iun vorton, plej bone substantivon. Poste unu el ili diras tutan frazon en kiu estas lia substantivo. Tiam lauvice chiuj devas diri la saman frazon sed en la loko de substantivo devas esti la vorto kiun komence diris la koncerna persono. Kiam chiuj diris tiun frazon, la dua persono diras frazon kun sia substantivo, kaj chiuj tiam devas diri chi tiun frazon sed enmetante siajn substantivojn kaj tiel plu. Ekz. estas 4 personoj. La unua diras: KRAJONO, la dua: LEONO, la tria: FLORO kaj la kvara: AMIKINO ANA. Nun la unua diras la frazon kun sia vorto: Ml SKRIBAS PER KRAJONO. La dua devas diri: Ml SKRIBAS PER LEONO. La tria: Ml SKRIBAS PER FLORO. Kaj la kvara: Ml SKRIBAS PER AMIKINO ANA. Poste la dua diras sian frazon: LEONO MANGHAS VIN. §ekvas la alia: FLORO MANGHAS VIN. La tria: AMIKINO ANA MANGHAS VIN. Kaj la kvara: KRAJONO MANGHAS VIN. Kaj tiel plu.

3. Traduku el la nacia lingvo al Esperanto:

a) Ni chiam legis pli rapide ol gelemantoj el la dua klaso, kiuj estis la plej bonaj en matematiko. Tiajn automobilojn deziris nur malrichuloj. lu sinjoro legis nelegindajn librojn, dum ni chi tie auskultis chian muzikon.

b) Ni iam bedauris pro la malnovaj, pli bonaj tempoj, dum niaj geamikoj helpis al ni forgesi malfacilajn tagojn de la nuntempo. Tial ni ne povis auskulti tiujn junulinojn kiuj kantis pli bele ol radio. Ni vendus ankau la auton, sed, bedaurinde, ni ne havis ghin.

c) Tial mi ekiris en la lernejon kun tia deziro jam je la unua horo, kiam mi ekvidis iun sinjoron. Plej multe mi shatis tiun auton kiun iuj junuloj forgesis sur la strato. Mi kantis chiun tagon kaj mi parolis kun neniu.

d) La plej kara por mi estis tiu kanto kiun ni auskultis en parko, char tiam la atmosfero estis tiel romantika. Mi rigardis lin iom da tempo kiam li ekstaris kaj ekiris al tiu tablo. Tie rigardis nin chiuj maljunulinoj de alia tablo.

SEPA LECIONO

1. Faru laueble multajn vortojn el la jenaj radikoj kaj afiksoj: NOKT, FRU, KUR, EK, RE, IGH, AJH, EG, ET, EJ, IST. Skribu la naciligvan signifon de la tiel kreitaj vortoj.

2. Legu facilan legajhon kaj klopodu kompreni:

a) Johano havis sep jarojn. Li shatis ludi en malpurajhoj, sed lia patrino estis malghoja pro tio. Li chiam estis malpura kaj malbelis liaj vestoj. Iun matenon li venis hejmen de la rivero. Liaj piedoj estis tre malpuraj. Lia patrino vidis tion kaj diris: "lru supren en la lavejon kaj lavu la piedojn." Johano iris supren. Dek minutojn post tio lia patrino demandis: "Chu viaj piedoj estas puraj?" "Ne", respondis Johano "sed chiuj vishtukoj nun estas malpuraj." (nekonataj vortoj: RIVERO, SUPRE, LAVI, VISHTUKO)

b) Du junaj virinoj estis najbarinoj, sed ili ne shatis unu la alian. Iun tagon unu el ili vizitis la alian. Ili trinkis kafon kaj tiam ili parolis pri beboj. Post ioma tempo la unua virino iris al la tablo kaj portis foton sur kiu oni povis vidi junan virinon kun tre bela bebo. Shi diris: "Vidu tion. Tio estis mi antau dudekdu jaroj." La alia virino rigardis al la foto mallonge kaj rediris: "Ho! Kaj kiu, do, estas tiu chi bebo?"

(nekonataj vortoj: VIRINO, NAJBARINO, BEBO, VIZITI)

3. Traduku el nacia lingvo al Esperanto:

a) Chiuj infanoj rigardas iujn malbonajn filmojn. Miaj geamikoj nenie kaj neniam povas ricevi tiujn fotojn. Vi vivas en iuj dometoj, kiuj ne estas belaj.

b) Chiu povis veni en tiujn hotelojn, en kiuj neniam estis iuj malbonaj gastoj. Ni venis chiun fojon, sed chio kion ni vidis estis neniel interesa.

c) Chiun tagon iu iras en lemejon kun siaj geamikoj. Ni neniam rigardis tiun filmon kiun ni tre deziris vidi.

d) Chiaj junulinoj iras en tiujn lemejojn, en kiuj neniu scias bone chiujn lernobjektojn. Iuj automobiloj veturas chiam rapide, kaj iuj aliaj neniam.

e) Neniu estas ghoja kiam iu deziras preni de li chiujn tiujn interesajn aferojn. Iuj knaboj en tiu lernejo malbone lernis, kaj neniu estis bonega.

OKA LECIONO

1. Traduku el Esperanto al via nacia lingvo jenajn kombinajhojn de prepozicioj kun korelativaj vortoj:

DE KIU, KIUN, DE KIUJ, AL NENIU, PRI CHIUJ, SEN TIO, AL NENIO, DE CHIUJ, AL IO, KUN TIO, CHIUJN, KUN IUJ, KUN CHIO, KUN CHIAJ, AL NENIA, PRI KIUJ, SEN KIUJ, INTER CHIAJ, INTER NENIAJ, DE NENIO, PRI TIA, PER KIA, PER IAJ, SEN CHIO, NENIAJN...

2. Ludu la ludon de vortcheno. Klarigo: La instruisto diras unu vorton kaj chiu sekva lernanto faras novan vorton shanghante en la antaua vorto nur unu literon. Ekz: kaso, kato, sato, samo, semo...

au la ludon "Malfermita frazo": La instruisto skribas ekz. la jenon sur la tabulo: "Chiu..........o.........as iun.......on."

Chiu lernanto devas formi frazon plenigante la malplenajn lokojn per certaj radikoj. (Ekz: Chiu homo vidas iun libron. Ktp.)

3. Legu facilan legajhon kaj klopodu kompreni:

a) Sinjoro Jozefo havis belan, brunan jakon. Li shatis ghin tre, sed lia edzino ne shatis ghin, char ghi estis malnova. Shi ofte diris: "Donu ghin al iu malrichulo", sed sinjoro Jozefo chiam respondis: "Ne, mi shatas tiun chi jakon." Tiam cigaredo falis sur ghin kaj farighis truo. La edzino diris: "Mi petas, ne plu vestu ghin." Sinjoro Jozefo portis ghin al eta tajlorejo kaj diris al la tajloro: "Mi petas, faru alian jakon tute saman kiel tiu chi!" La tajloro faris la jakon tre atente. Tiam li per cigaredo faris truon en ghi. (Nekonataj vortoj: JAKO, TRUO, TAJLORO, ATENTE)

b) Gesinjoroj Trezorski loghis en bela domo en malgranda urba strato. luj novaj gesinjoroj tiam venis loghi en la sama strato. Vespere gesinjoroj Trezorski venis hejmen. La sinjorino iris al la fenestro de la chambro. "Niaj novaj najbaroj estas tute aliaj ol chiuj aliaj homoj en la strato", shi diris. "Chu?" - rediris sinjoro Trezorski. "Kiel aliaj ili estas?" "Ili ne havas radioaparaton, ili ne havas televidaparaton, ili ne havas auton kaj ili havas malbelajn vestojn." "Do, ili certe havas multan monon" - respondis la edzo.

(nekonataj vortoj: URBO, FENESTRO, DOMO, HOMO)

NAUA LECIONO

1. Faru laueble multajn vortojn el la radiko LOK , prepozicioj SUR, AL, DE, SEN kaj afiksoj RE, EK, IG, IGH, EBL, UL, IST, EJ, ET, EG kaj finajhoj O, A, I. Skribu nacilingvan signifon de chiu tiel kreita vorto.

2. Traduku el la nacia lingvo al Esperanto:

a) Mi havas neniun kiun mi povus demandi. le vivas homoj kiujn mi devas vidi. lel mi eltenis tiom longe, ghis venis chiuj miaj amikinoj.

b) Certe estas bonaj chiuj kiuj skribis al ni. Al chiuj en la lernejo ni diris chion, sed neniu koleris. De tiuj belulinoj ni audis neniun saghan vorton.

3. Ludu Vortlongigon. Klarigo: La instruisto prezentas iun radikon. Li petas de lernanto plilongigi ghin per iu afikso, poste alian lernanton ke li klopodu ankorau plilongigi ktp. Ekz. SAN, SANUL, MALSANUL, MALSANULIN au MALSANULEJ ktp.

4. Legu facilan tekston kaj klopodu kompreni:

a) Maria havis ses jarojn. Shia patrino diris al shi: "Maria, via avino venos kaj restos kun ni dum la posta semajno." La avino de Maria alvenis per aviadilo. Maria kaj shia patrino iris atendi shin. La avino alportis al Maria belajn aferojn kaj iris kun shi al kinejo. Post sep tagoj la patrino diris: "Via avino reiros morgau, Maria!" Maria estis malghoja char shi amis sian avinon. Morgau ili iris denove al la aviadilejo. Shia avino eniris en la aviadilon kaj Maria komencis plori. Tiam shi diris al la patrino: "Kial la avino loghas en la chielo kaj ne kiel chiuj aliaj sur la tero?"

(nekonataj vortoj: AVINO, AVIADILO, KINEJO, CHIELO, TERO)

b) Gesinjoroj Veturich veturis tra kamparo kaj vidis maljunulinon. Shi havis belegajn oranghojn. "Shi vendas ilin tre malmultekoste." - diris sinjorino Veturich. Sinjoro Veturich haltigis la auton, lia edzino eliris kaj achetis dek oranghojn. Tiam ili komencis paroli kun la maljunulino. Kaj shi diris al ili: "Venu kun mi al mia hejmo kaj al mia edzo por trinki teon." Ili manghis kukojn kaj trinkis teon kaj tiam sinjorino Veturich demandis la maljunulinon: "Vi vendas la oranghojn tre malmultekoste. Kial vi faras tion?" La maljunulino ridis kaj respondis: "Ni loghas en la kamparo kaj neniu loghas proksime de ni. Ni shatas paroli kun homoj, sed neniu haltas chi tie. Tial ni vendas maimultekoste la oranghojn. Pro tio nun multaj homoj haltas. Mi petas ilin veni al mia hejmo kaj ni chi tie parolas kaj estas tre felichaj."

(nekonataj vortoj: KAMPARO, ORANGHO, HALTI)

DEKA LECIONO

1. Traduku la jenajn vortojn nacilingven:

surpaperigi, alparoli, disbati, sentimulo, malsanulejo, ekkompreni, trinkajhvendejo, forjheti, silentigi, dirajho, pagadi, ekkoni, repagi, eklabori, revidighi, sanigilo, paroligi, libretejo, malverajho, ekpatrinighi, sendube, rejheti, malfermigilo, kunsidejo, resanighi, sciigi, sciegulo, ekdolorigi, residighi, surtabligi, eltrovajho, kolorigi, nesatigebla, sentebla.

2. Faru kiel eble plej multajn senc-havajn vortojn el radiko LIBER kaj afiksoj MAL, EK, RE, IG, IGH, UL, EG, ET, IST, IN, EBL, EJ kaj la gramatikaj finajhoj O, A, I. Skribu la nacilingvan signifon.

3. Legu facilan tekston kaj klopodu kompreni:

a) Sinjoro O Malrichul venis al malgranda, malmultekosta hotelo je kelkaj tagoj kaj tiam la hotelestro diris al li. "Sinjoro O Malrichul, vi faris brultruon en la tablo de via chambro per cigaredo. Tio kostas kvin dolarojn. Mi petas, donu la monon." "Ho, ne!" - sinjoro O Malrichul diris. "Mi ne faris brultruon en la tablo. Mi ne fumas cigaredojn kaj mi neniam havis cigaredojn en mia chambro." La sinjoro hotelestro diris kolere: "Mi havas tiun chi hotelon jam dekdu jarojn, kaj neniu ghis nun diris al mi: "Mi ne donos la monon al vi pro tiu chi brultruo."!

(nekonataj vortoj: BRULTRUO, HOTELESTRO, FUMI)

b) Tri malliberuloj kunestis en la sama malliberejo en Rusio. Unu el ili diris: "La polico metis min chi tien char ili pensas ke mi estas amiko de Dangherulof! Kiu li estas? - mi respondis - Mi neniam vidis Dangherulof! Sed ili ne auskultis min kaj metis min chi tien." La dua malliberulo diris: "La polico metis min chi tien char ili pensis ke mi estas malamiko de Dangerulof. Mi ankau diris ke mi neniam vidis lin. Kiu li estas? Sed ili metis min chi tien." Tiam la du malliberuloj demandis la trian: "Kaj kial vi estas chi tie?" La tria respondis: "Mi estas Dangherulof!"

<< >>