III

EKZAMENADO

Post la finprilaboro de almenau 10 lecionoj en la baza lernolibro (che la ekspresaj du-semajnfinaj kursoj ni ne insistas pri kono de chiuj 12 lecionoj char en la lastaj du praktike ne estas nova gramatiko) ni kontrolas la sciojn per ekzameno. Kutime la ekzamenon efektivigas dupersona komisiono konsistanta el la instruisto kiu instruis la grupon kaj unu plia persono havanta mem almenau A-ekzamenon.

La celo de la ekzameno estas konstati unuflanke la scion kiu ebligas al la ekzamenato elementan konversacikapablon pri la plej chiutagaj kaj turismaj temoj kaj aliflanke la sukcesgradon de la aplikita metodo.

Char la chefa celo estas la konversacikapablo, sekve la plej grava parto estas la busha parola ekzameno, sed ekzistas, kompreneble, ankau skriba parto.

Jen la principo lau kiu ni organizas la tutan ekzamenon:

SKRIBA EKZAMENO konsistas el du partoj:

1. traduki el nacia lingvo en Esperanton proksimume 100-vortan tekston,

2. kompletigi frazojn kiuj havas mankantajn partojn.

La tekstojn uzatajn por la tradukado ni parte prenis el la libreto "Esperanto ne estas nur lingvo" kaj parte mem konstruis ilin baze de la vortoj kaj gramatiko el 10 lecionoj de la lernolibro. Ni disponas pri deko da diversaj tiatipaj tekstoj tiel ke la egalan tekston ricevas maksimume 3 ekzamenatoj, char neniam ni havas pli ol 30 gelemantojn en unu ekzamengrupo. Aldone al tiu chi chapitro vi trovos kelkajn el tiuj tekstoj en Esperanto por povi traduki ilin al via nacia lingvo kaj poste la lernantoj dum ia ekzameno traduku ilin al Esperanto.

La kompletigotaj frazoj estas la samaj ekzemploj kiujn vi trovas en la B-ekzercoj de la lernolibro, sed intermiksitaj (po unu el diversaj lecionoj). Do, la instruistoj preparantaj la ekzamenojn devas lauhazarde kunmeti 5-6 diversajn taskojn kaj en chiu el ili estu 7-8 tiaspecaj frazoj elektitaj el diversaj lecionoj. Por ambau skribaj partoj ni disponigas al la ekzamenata grupo unu lernohoron, respektive 45 minutojn.

Sekvas individua PAROLA EKZAMENPARTO kiu estas simpla:

La ekzamenanto(j) havas dekon da kartonetoj kaj sur chiu el ili estas skribitaj du paroltemoj. La gekursanoj venas individue al la ekzamenanto(j) kaj lotume elprenas unu el la kartetoj. Tiam li mem decidas kiun el la du sur la papero li elektos por paroli. Li au shi disponas pri 3 minutoj (se estas malgranda grupo povas esti ankau 4 minutoj) por monologi, rakonti pri la koncerna temo. La ekzamenanto(j) ne interrompas la ekzamenaton, ne korektas lin principe kaj nur escepte intervenas per kelkiu demando se la lernanto meze de la disponebia tempo simple haltis. Do, la celo estas nur noti kiom da frazoj diris la ekzamenato dum la 3 minutoj, kiom el ili estis kompleksaj (suborditaj) kaj fine konstati chu la kompleta 3-minuta paroladeto (kutime konsistanta el meze dek frazoj) estis tiel dirita ke alilanda esperantisto komprenus la intencon de la parolanto. Sekve, ne gravas la nombro kaj tipo de eraroj, sed la kompleta impreso chu la tuto estus komprenebla al eksterlandano au ghi estas tro konfuza.

Se restas tempo, au se tio estis antauplanita, oni povas peti chiujn gekursanojn plenigi skribe apartan enketslipon kun deko da nacilingve starigitaj demandoj por esprimi sian kontenton au malkontenton pri la tuta metodo. Lau niaj dekjaraj spertoj rilate chi tiajn ekzamenojn ni konstatis ke nur 3-5% el chiui ekzamenitoj ne sukcesas (ne kontentigas lau la chi tie priskribitaj kriterioj) kaj tio estas vere malgranda procentajho.

Kaj lau pluraj centoj da enketiloj ni povis konstati ke chiuj estis tre kontentaj rilate la metodon kaj sciojn kiujn ili akiris. Kiel la plej problemaj elementoj montrighis en la rapidaj (ekspresaj) kursoj la apliko de korelativaj vortoj kaj la nesuficha tempo por bone lerni chiujn planitajn vortojn.

* * * *

PROPONATAJ TEMOJ POR LA PAROLAJ EKZAMENOJ:

1. "Miaj geamikoj" au "Libroj kiujn mi legas"

2. "Miaj leteramikoj" au "Moderna muziko"

3. "Mia ferio" au "Vizito al kinejo"

4. "En mia domo" au "Ekologiaj problemoj"

5. "En iu hotelo" au "Autoj"

6. "En lemejo" au "Studentoj kaj studoj"

7. "Mia libera tempo" au "Televido kiun mi shatas"

8. "En vendejo" au "En teatro"

9. "Gepatroj kaj gefiloj" au "Esperanto-kongreso"

10. "En malsanulejo" au "Mia unua amo"

PROPONATAJ TEKSTOJ POR SKRIBA TRADUKO AL ESPERANTO:

(Memoru! Tiujn chi tekstojn vi devas unue traduki al via nacia lingvo, multobligi ilin kaj tiam postuli de la gelemantoj ke ili traduku al Esperanto.)

Teksto 1.

El taglibro de esperantlsto

lun tagon mi vidis en mia lernejo malgrandan papereton. "Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!"

Mi legis la tekston kaj mi ridetis. Malvero kiel en chiu reklamo. Mi ne shatas reklamojn. Mi ne shatas malverojn.

Chiutage mi vidis Ja papereton en ia lernejo. Mi havis nenian planon por tiu vespero en kiu devis okazi la unua horo de Esperanto-kurso. Tial mi ekiris al la unua studhoro de la Internacia Lingvo. Mi volis audi kia lingvo ghi estas.

Teksto 2.

La kurso

En la chambro sidis geknaboj. Ili interparolis. Mi demandis: "Chu chi tie okazos kurso de Esperanto?"

"Jes, chi tie. Eniru! Chu vi deziras ke la tuta mondo estu via?" - iu knabo demandis min kun rideto. "Mi ne bezonas la tutan mondon ". - mi diris. Li ne plu demandis.

Tiam eniris instruistino. Shi parolis tiel ke ni chiuj povis bone audi shin. Shi ne parolis pri gramatiko sed pri la mondo en kiu estas pli ol 3000 lingvoj. Chiu lingvo havas sian kulturon. Esperanto - neutrala lingvo - povus la mondon pliproksimigi al ni. Ml venis aI la kurso ankau la duan fojon.

Teksto 3.

Vojaghado

Mi shatas veturi kaj rigardi la mondon. Mi veturis per auto, autobuso, biciklo kaj tiel plu. Mi estis en multaj landoj kaj rigardis novajn kaj interesajn urbojn. Mi vidis belegajn kaj altajn domojn sed ankau malgrandajn kaj malpurajn dometojn. Mi loghis en multekostaj kaj malmultekostaj hoteloj kaj achetadis belajn aferojn. Mi ekhavis multajn novajn geamikojn. Ai ili mi nun skribas leterojn. La poshtisto portas ai mi iliajn leterojn chiutage. Kiam mi fartas malbone mi pensas pri ili kaj kantas kantojn kiujn ili instruis al mi. Tiam mi estas tre ghoja.

Teksto 4.

Granda problemo

En iu lando homoj komencis pensi pri granda kaj malfacila problemo. Kiam fine venos la tago ke homoj ne plu malamos aliajn homojn? Chu iam chiuj prezidentoj kaj inteligentuloj de chiuj landoj havos necesan scion kaj veran deziron forigi la historion de la malespero? Chu ni nun estas antau granda triumfo au ni falas en absolutan tragedion? Ni malhelpu chi tiun kaoson kaj audu la vokon de espero!

Teksto 5.

Shi pensis pri nenio

Tina estas naujara knabino. Hierau shi sidis en la familia chambro antau la fenestro. Shi rigardis tra la fenestro kaj silentis. Shia dekkvarjara frato Johano vidis ke shi silentas kaj demandis: "Pri kio vipensas, Tina?" "Pri nenio " - respondis la knabino.

"Vi estas malsagha." - diris Johano, "ne estas eble pensi pri nenio."

"Certe, estas eble. " - rediris Tina - "Mi pensis pri la donaco kiun mi ricevis de vi por mia naskightago."

Similajn aliajn tekstojn chiu instruisto povas mem inventi au adapti uzante simplajn legajhojn el diversaj libroj de rakontoj, fabeloj au amuzajhoj.

<< >>