Dua parto:

ESPERANTO SEN ANTAUJUGHOJ

"La antaujughoj havas pli da radikoj, ol la principoj" (Makiavelo).

"Ni devas diskuti ne kun la intenco glori nomojn kaj teoriojn, sed nur lerni." (Galilejo).

"Nia estonteco kushas ne ekster ni, sed en ni."

"Jam de longe mi konvinkighis, ke la mondo klinighas nur antau la forto de plenumitaj faktoj" (Zamenhof).

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta

Unua autaujugho: "La estigho de lingvo estas rezulto de natura jarcenta proceso en la sino de iu popolo. Artefarita lingvo ne povas esti vivanta."

* * *

Ni dividu tiun aserton en du partojn kaj analizu chiun el la du aparte.

Pri tio, ke "la formado de lingvo estas la rezulto de jarmila natura proceso", estas nenia dubo. Ni pensu nur pri la estigho de la portugala, unu el la latinidaj lingvoj: ghia ellaborado komencighis che la disfalo de la Romana imperio (5-a jarcento), ghia unua literaturajho aperis en la jaro 1189, sed ghi atingis sian plenecon nur kun la elstara poeto "Camoes" (*), en la 16-a jarcento, chirkau unu jarmilon post la disfalo de la Romana imperio.

Do, kion volas diri tiu antaujugho?

Ke Esperanto, ne havante jarmilon da feta kaj infana vivado, ne povas arogi al si la titolon kaj la rolon de "lingvo".

Evidente, tiu argumento estas nur teoria, ne respondas al la praktiko.

Chiuj esperantistoj scias, ke la Internacia Lingvo ne estas artefarita, char ghi ne estis arbitre elpensita, escepte de kelkaj tre malmultaj eroj; kontraue, ghiaj vortaro kaj gramatiko rezultis el elekto racie farita el inter faktoj ekzistantaj en lingvoj naciaj. Ekzemple: la alfabeto, prenita el la latino; la antonimoj, formataj kiel en la franca lingvo, per mal ("malheureux", malfelicha); la artikolo, nevaria kiel en la angla ktp.

Do ni povas diri, ke ankau Esperanto formighis per proceso "jarmila" kaj "natura", char ghiaj elementoj estis prenitaj el naciaj lingvoj. Kompreneble, se la kreinto de Esperanto estus elpensinta chiun vorton kaj chiun gramatikan regulon, prezentante ion tute novan, li estus farinta lingvon nenaturan, artifikan, kiel ekzemple Solresol (GDG), lingvo muzika universala, elpensita de Jean-Francois Sudre en 1817. Tio ne estas la kazo de Esperanto, kiu estas vere lingvo "planita", kun naturaj elementoj.

Sed mankas klarigi la esprimon "en la sino de iu popolo". Chu mankas "popolo" al Esperanto?

Ghi estas demando naiva por la partoprenantoj de Esperanto-kongresoj. Esperantistaro estas popolo "superpopola", (**), char ghi etendighas tra la mondo, "en la sino de popoloj". Tio ne estas mirindajho se oni konsideras, ke la tendenco en la hodiaua mondo estas la formado de unuoj kolektivaj, ekzemple: Europa Ekonomia Komunajho, kiu de ekonomia organizajho evoluas al politika unuigho.

Do ni estas liberaj por analizi la duan parton de la antaujugho: "Arfefarita lingvo ne povas esti vivanta."

Ne necesas rebati chi tiun aserton, char ni jam vidis, ke Esperanto ne estas artefarita, pro tio, ke ghiaj elementoj estas naturaj. Sed nur por rezonadi, ni konsentu, ke ghi estas artefarita.

Esperanto vivas (ne necesas pruvi tion, chi tiu libro estas modesta ekzsmplo). Do au la aserto estas malvera au la vivanteco de Esperanto pruvas, ke ghi ne estas artefarita.

Ni aldonu ekzemplojn el aliaj terenoj.

Chiuj jam audis ion pri selektitaj semoj. Ili permesas fruktojn pli grandajn, rikoltojn pli profitdonajn. Chu oni povus nomi "artefarita" kampon plantitan pere de tiuj semoj? Chu tia kampo ne estus "vivanta"?

Jen alia ekzemplo: la selektitaro venkinta la lastan Tutmondan Futbalan Turniron. Chu oni povus nomi tiun selektitaron "artefarita" pro tio, ke ghiaj membroj. apartenas al malsamaj kluboj? Chu do nur kluboj estus "naturaj"? Sed chu kluboj siavice ne estas rezulto de selekto lau malpli granda skalo? Kaj venkinte la Turniron, chu la selektitaro ne pruvis esti pli forta, ol iu ajn aparta klubo?

Tio, kio validas en sporto, validas ankau en aliaj kampoj, kiel la lingva. Selektitaro estas pli tauga (do "vivanta"), ol aparta unuo.

Fine ni donu la lastan ezemplon: Brazilion, la brazilan chefurbon, sen troigo unu el la mirindajhoj en la moderna mondo, pro la arkitekturo kaj solvoj por la problemoj de amasa kunvivado.

Estas personoj ankorau dirantaj, ke Brazilio estas nevivanta urbo, ke al ghi mankas "homa varmo". Sed kio estas tiu homa varmo? Chu la persona interpushigo okazanta en la metropoloj? Chu la stratoj plenplenaj de pasantoj, kie oni devas pensi antau ol fari unu pashon au oni shajnigas ne vidi amikojn por ne perdi tempon interparoli kun ili? Chu la kaoso en la surstrata cirkulado kun la strecha batalo inter stirantoj kaj piedirantoj? Chu la envicigho por eniri kinejon au trinki simplan taseton da kafo?

En Brazilio nenio tia ekzistas. Oni vidas surstrate pli da veturiloj ol da piedirantoj pro tio, ke la urbo estas dividita en blokoj kun sendependa vivo. La egaleco de tieaj loghkonstruajhoj favoras la alproksimighon inter la personoj, eliminante barojn pro financaj diferencoj. Ne ekzistas problemoj pro manko de akvo, elektro, telefono ktp, char la urbo estis planita. Tio certe mildigas la vivon de la loghantoj. La konstruajhoj havas chirkau si verdan spacon, por ke la infanoj ludu kaj chiuj spiru libere. Pasante lau la stratoj, oni vidas la postajhojn de la domoj, kaj tiu inversigo okazas, por ke la infanoj estu pli protektataj kontrau la dangheroj de la veturilcirkulado. Oni ne vidas stratajn interkrucighojn, kaj tiel la cirkulado fluas libere. Chu tiuj inteligentaj solvoj ne afabligas la personojn? Tutcerte, kaj tial la brazilianoj estas ghenerale ghentilaj homoj, chiam pretaj helpi la vizitantojn de la urbo. Krome en Brazilio ekzistas kelkaj kluboj kun intensa vivo asocia.

Kompreneble la loghantoj de malnovaj grandaj urboj, kiel San-Paulo kaj precipe Rio-de-Janeiro, vere mirinda pro ghiaj plaghoj, montoj kaj konstruajhoj, ghenerale ne estas mense preparitaj por kompreni kaj ghui la belecon kaj taugecon de Brazilio, kiu transportas nin al la 21-a jarcento. Sed fakte Brazilio vivas, kun varma, potenca, inspira vivo. Inspira, char ghia racieco invitas nin agi pli racie. Oni ech supozas, ke la nunan progreson Brazilo shuldas ankau al sia chefurbo, kie la registaro renkontas taugan medion por administri plej efike.

Revenante al nia temo, ni finas per demando: Se arlefarita urbo povas esti vivanta, kial ne povus "artefarita" lingvo?

* * *

Ni finu la analizon de la unua antaujugho per kelkaj sugestoj.

Necesas, ke neesperantistoj vizitu Esperanto-kongresojn, seminariojn, simpoziojn, kulturkunvenojn ktp. Nur audante Esperanton flue parolatan, precipe de junuloj, oni povas komenci kredi je ghi. Pro tio, krom pro aliaj motivoj, oni devas sisteme inviti al tiuj aranghoj autoritatulojn, jhurnalistojn kaj profesorojn. Al la Ministerio au lokaj instancoj de Edukado kaj al la Lingvistika Fako de Beletraj Fakultatoj oni nepre petu, ke ili sendu observantojn al Esperanto-kongresoj au seminarioj.

La audigo de diskoj au sonbendoj de Esperanto-kongresoj au paroladoj estas bonefika se, kompreneble, la parolantoj kaj la surbendigado estas bonnivelaj.

Lokaj asocioj povas ankau bone funkcii kiel ekzemplo de la taugeco de Esperanto nur kiam ghi estas konstante parolata en iliaj sidejoj. Sed por ke tio okazu, kompreneble kun speciala zorgado pri la lingva korekteco, la devizo ne povas esti alia ol la jena: "Krokodilado malpermesita!" Tiurilate estas citindaj la chiumonataj kulturkunvenoj, kiujn dum multaj jaroj prof. Laszlo Zinner gvidis che San-Paulo Esperanto-Asocio, kun granda utilo por la movado.

Stimule al la enkluba uzado de la lingvo, oni memoru ankau, ke ghi jam ighis ech familia lingvo por multaj esperantistoj, kiuj uzas ghin ekskluzive au paralele kun la nacia en siaj hejmoj.

Do ech tiu privilegio tradicie apartenanta al la naciaj lingvoj ne plu estas ilia apartenajho ekskluziva.

Ekzistas ja generacio da denaskaj esperantistoj, ech se ne vasta.


(*) Prononcu "Kamois".
(**)
La vorto "superpopola" signifas ke, kiel ac«eptoj de la idio. mo kreita de Zamenhof, la esperantistoj, pli ol la aliaj homoj, sentas sin apartenantaj al la universala komunajho de la popo-loj. Tamen tiu chi kunreco ne malfortigas la ligon de la esperan. tistoj kun la koncernaj patrujoj. Male ghi stimulas la adeptojn utiligi Esperanton por monde disvastigi la literaturon, morojn, kutimojn, aspirojn kaj progreson de siaj naskighlandoj.

<< >>