2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn

Dua antaujugho: "Esperanto eble taugas kiel kodo por komerco, sed ghi ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ghi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn. Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn nek literaturon nek poetojn."

Ni dividu ghin en partojn.

"Esperanto eble taugas kiel kodo por komerco".

Chi tie "kodo" signifas: "vortaro konvencia au sekreta uzata en la korespondado komerca au diplomatia".

Evidente Esperanto povas ankau esti uzata kiel kodo se oni konsideras, ke la plimulto de la homoj ankorau ghin ne regas; sed, malgrau tio, estus pli saghe ne fari tian uzon char ofte el tie, kie oni ne atendas, shprucighas... esperantisto.

Fakte Esperanto taugas kiel "lingvo" por komerco, kaj tio evidentighis ekde la komenco de la Internacia Lingvo. Ja "Fundamenta Krestomatio", el 1903, enhavas kvin modelojn de korespondado komerca kaj unu ekzemplon de kvitanco. La korespondado inter esperantaj entreprenoj (librejoj, eldonejoj ktp) kaj esperantistoj farighas normale en Esperanto. Tio inkluzivas informpetojn, mendojn, katalogojn, fakturojn, kvitancojn kaj chiun ordinaran esprimon de la komerca aktiveco.

Antau nelonge aperis Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en 9 lingvoj: angla, Esperanto, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda. Tiu verko, kiu enhavas chirkau 2000 specifajn nociojn kun klaraj difinoj, estas la frukto de pli ol naujara internacia kunlaborado. Ghin projektis, kompilis kaj redaktis F. Munniksma, sub auspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (Nederlando). Elstara eco de la vortaro estas, ke ghi enhavas la difinon au klarigon de chiu termino en Esperanto kaj la angla, tiel ke la verko samtempe estas lernolibro. La vortaro kreighis tute pere de la Internacia Lingvo. Ekzemple, la difinoj kompilighis en Esperanto kaj poste tradukighis en la anglan. Jen termino hazarde elektita:

COST INFLATION
a considerable, often uncontrollable, increase in cost of manufacture of a product, e. g. wage inflation
KOST-INFLACIO
granda, ofte senbrida altigho de la kosto de fabrikado de produkto, ekz.salajra inflacio
d Kosteninflation
e inflacion de los precios de coste
f inflation des frais
i inflazione dei costi
n kosteninflatie
p inflagao de custos
s kostnadsinflation

Unu el la plej viglaj aspektoj de komerco en la moderna vivo estas propagando. Kaj ankau tie Esperanto aperas uzata de grandaj entreprenoj kiel Fiat, Philips, au SAS, kiuj ne nur proponas siajn produktojn pere de ordinaraj anoncoj sur esperantaj publikajhoj sed ankau propagandas pere de katalogoj, prospektoj kaj ech filmoj en la Intemacia Lingvo.

Kial ili uzas Esperanton, se ghi ankorau ne estas regata de la amasoj?

Kompreneble ne estas pro tio, ke la disvendado de iliaj produktoj kreskas grandskale dank'al esperantistaj konsumantoj, sed char tiuj entreprenoj scias pri la vasta areo tra kiu dissemighas la esperantistoj kaj pri tio, ke ili volonte pluportas la komercan mesaghon, kiu estas samtempe atesto pri la praktika uzateco de la lingvo. Tio ja povas, fruktodone por ambau — komerca propagando kaj Esperanto-movado — estigi imitojn.

Ankau turismo estas komerca afero, kiu en kelkaj landoj reprezentas unu el la plej grandaj fontoj de enspezo. Nuntempe pluraj landoj kaj urboj eldonas turismajn prospektojn en Esperanto. (*)

* * *

Ni alpashu al la dua parto de la antaujugho: "Esperanto ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ghi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn."

Pri tiu shajna "nenatureco" ni jam klarigis, rebatante la unuan antaujughon.

Chi tie oni volas diri, ke, kvankam utilante por aktiveco praktika, kia estas komerco, Esperanto ne taugas por esprimi kulturon, t. e. intelektajn kaj artismajn pensojn. Do, lau tiu chi antaujugho, la Internacia Lingvo ne povus esprimi nuancojn de la penso kaj poeziajn sentojn.

Tio estas facile respondebla.

Unue jen defio: oni prezentu ion nacilingve verkitan, kio ne povas esti konvene esperantigata. Se la chefverkoj en prozo kaj en poezio de la monda kulturo jam estas esperantigitaj, chu povas ekzisti aliaj verkoj neesperantigeblaj kun precizeco?

Nuanco estas "delikata diferenco inter samspecaj aferoj." Nur lingvo tre preciza povas esprimi chiujn nuancojn de la penso, kaj tia estas Esperanto.

Ni konsideru la portugalan frazon: "Achei a garrafa quebrada."

Ghi estas dubasenca, char ghi povas signifi:

1. ke "mi renkontis la botelon rompita", t. e. en stato kiun mi ne konis; au

2. ke "mi renkontis la botelon rompitan", t. e. la botelon pri kiu mi jam sciis, ke ghi estas rompita.

Kiel ni vidas, tiu dubasenceco ne ekzistas en Esperanto.

Ni konsideru nun chi tiujn du frazojn:

1. La medicino venkas la malsanon.

2. La malsanon venkas la medicino.

En Esperanto ambau frazoj estas normalaj, sed la 2-a havas nuancon: ghi emfazas, ke estas la malsano, kaj nenio alia, kio estas venkata de la medicino.

En la portugala ni havas por la unua frazo: "A medicina vence a doenca." Sed por traduki la duan ni ne povus diri: "A doenca vence a medicina", char la senco eslus rekte mala ("la malsano venkas la medicinon"). Nur skribe ni povus, dank' al la uzo de akcento, verki tian frazon: "A' doenca vence a medicina."

Por pli pruvi la precizecon de la Internacia Lingvo, do ghian kapablon esprimi nuancojn, ni prenu ekzemple la radikon san- kaj vortojn formeblajn el ghi:

sano
sana
sane
sani
saniga
saneco
sanilo
sanigi
sanighi
sanejo
sanisto
sanulo
malsano
malsana
malsane
malsani
malsanulo
malsaniga
malsanighi
malsaneta
malsanema
malsanulejo
malsanulisto
sanigebla
sanigisto
sanigilo
resanigi
resanighanto
sanigilejo
malsanemulo
sanilaro
malsanaro
malsanulido
nesana
malsanado
malsaneco
malsanemeco
saniginda

El tiu chi listo oni uzas en la praktiko pli-malpli la duonon; sed ghi bone montras la precizecon kaj nuanceblecon de la penso en Esperanto. Oni komparu ekzemple la vorton "malsano" (malbonfarto), kun "malsaneco" (stato de tiu, kiu estas malsana) kaj "malsanado" (dauro de malsano). Oni memoru ankau, ke en la portugala la vortoj "insanidade" kaj "insano" rilatas nelogike nur al la cerbaj malsanoj. Komparindaj same estas la vortoj "nesana" kaj "malsana", "sanilo" kaj "sa-nigilo".

La esprimpovo de Esperanto estas facile pruvebla. Ekzemplo estas la eblo formi verbojn el adjektivaj radikoj:

"La chielo bluas". "La maro verdas."

Rimarku, ke estas diferenco inter tiuj frazoj kaj la jenaj:

"La chielo estas blua". "La maro estas verda." (**)

Chi lastaj frazoj estas komunaj, donas al ni bildon pasivan, kvazau sen vivo; kontraue la unuaj prezentas la chielon kaj la maron kiel elementojn aktivajn, fontojn de energio.

Jen alia ekzemplo. En la portugala, la adjektivoj derivataj de "marmore" ("marmoro"), "fogo" ("fajro") kaj "cinza" ("cindro") estas "marmoreo", "igneo" kaj "cinereo". Sed kiuj estas la adjektivoj rilataj al "lata" ("lado"), "foguete" ("rakedo") kaj "aguardente" ("brando")?

Ili ne ekzistas, dum en la Internacia Lingvo ili formighas normale: "lada" au "ladeca", "rakeda" au "rakedeca", "branda" au "brandeca".

Jen alia pruvo de esprimpovo: la afiksoj en Esperanto povas havi sendependan vivon kaj estigi substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj adverbojn. Ekzemple: el mal, prefikso montranta ideon logike kontrauan al tiu, kiun montras la radiko, formighas: malo (kontrauo), mala (kontraua), male (kontraue), mali (esti kontraua); el et, sufikso esprimanta la malplej altan gradon de grandeco au intenseco, derivighas eta (malgranda) ktp.

Plia ekzemplo: la cirkonstancaj komplementoj povas esti esprimataj pere de chirkaufrazoj, kiel en la portugala, sed oni povas pli elegante formuli ilin per adverbaj formoj. Oni komparu:

portugale: "ir a pe"
Esperante: "iri per la piedoj", "iri piede", "piediri"

portugale: "por sua vez"
Esperante: "lau sia vico", "siavice"

portugale: "de pes descalcos"
Esperante: "kun nudaj piedoj", "nudapiede"

Do jam estas pruvite, ke Esperanto esprimas nuancojn de la penso. Sed chu ghi sukcesas interpreti poeziajn sentojn?

Certe jes, kaj por pruvi tion jen kelkaj ekzemploj de poemoj originale verkitaj en la Internacia Lingvo, kaj transskribitaj kun la afabla permeso de la autoro, el la bonega verko de profesoro kaj poeto Sylla Chaves (***) "Por pli bona mondo tra poezio kaj Esperanto" (Fondajho Getulio Vargas, Instituto pri Dokumentado, Eldonservo, Rio-de-Jhanejro, GB, 1970):

CHANTECLER

Nikolai Hohlov (****)

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias.
Ankorau forestas la lumo, ech unu radio ne strias;
Ripozas, en dolcha songhado dronante, la paca vilagho
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizagho.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas:
Vi krias — mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas;
Vershajne neniu vin audas, vershajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj — neniu atenton ech donos...

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskighonta
Auroro de nova tagigho, kashita trans lim' horizonta;
Mi ankau salutu naskighon de novaj auroro kaj tago,
Kashitaj en la homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaulo orpluma... che fino de l' nokta dejhoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de chiu auroro!
Vekighu kaj audu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagigho en kri' de la du sentineloj!

EZOPA FABLO

Kolomano Kalocsay (*****)

La cheval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.

Diris la cheval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La chevaloj
Al bataloj
Kuri chiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankau spronoj)
Kaj la sharghon de l' karionoj
Tra abruptaj shtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" — la cevalo henis.

Bov' respondis dum remacho:
"Chevalacho!
Vi ja vane fanfaronas,
Ghar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marshalo vane rompas,
Vane pompas
La kuragho,
Se l' furagho
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malshatata!
Via gloro sole shajnas,
Chiun venkon bovo gajnas."

Pashtis sin melankolie
Ankau la azeno tie.
Ghi malplache audis,
Ke sin ili laudis.
Ghi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' ech ne okazus!"

LA TRIOPA MEMO

Marjorie Boulton (******)

Mi estas tri. La digna lektorino
Kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
De l' dramo primitiva shi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
Okazas, chiam fresha kaj terura;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura.

La lektorino pensas. La virino
Baraktas, krias, nur angoron sentas,
Sed la Poet', per arta disciplino,
Observas ilin ambau, kaj komentas.

HOMARA EPOPEO

Sylla Chaves

KANTO I (*******)

1

Nek glavojn, nek mondestrojn mi salutas,
Kiel poetoj praaj altvaloraj
Laudintaj la kruelon, kiu brutas
Je nomo de la moshtoj falsagloraj.
Plejofte pri humil' intence mutas
La epopeoj, ekde tempoj foraj,
Sed kantos mi, se helpos Di' kaj verso,
La gloron de l' popol' de l' Universo.

2

Ne belo de la monda tragedio
Dum urbojn lekas fajre rugha lango,
Nek pompo de venkanta religio
Trudinta veron per la ver' de sango,
Nek disflamigh' nedaura de nacio
Chirkauenvoje kiel Mars-lavango
Inspiros min, sed tia hom-audaco
Gvidanta l' mondon por la lum' de paco.

3

Silentu, kantoj de naci-supero
Tre malproksimen flagojn dissemante
Trans ocean', militoj kaj mizero,
Sentime, senpardone, vane, vante!
Heroojn klanajn de la tuta tero
Pli granda, vera glor' balau kante!
Silentu nun, eksmastroj de l' destin',
Char la popol' libera levas sin!

4

Vi, muzoj, helpu min, kiuj min gvidas
De la naskigh' kaj gvidos ghis la morto;
Per kies helpo frazoj ploras, ridas,
Kantadas, tondras tra l' potenc' de vorto.
Min helpu per inspir', kiu senbridas,
Galopas, flugas ja kun tia forto,
Ke ne rezistos ras- au klasobaro
Ghenanta la progreson de l' homaro.

5

Al mi la fluton mildan vi ne donu,
Nek taugos la trumpeto de soldato.
Tamburoj krimaj tie chi ne sonu,
Dum fraton buchas lia propra frato
Tielan muzikilon mi ekkonu
Por shildi l' bruston de la subpremato,
Kaj vigle ghi trairu tutan mondon,
Kreante ne milit-, sed pacoondon.

6

Sed tamen, se pro baroj ege dikaj
Tuta progreso homa. devas halti,
Se la potenc' de hordoj malamikaj
Popolon fughe faros ja dissalti,
Se la komplezoj estas senefikaj,
Muzik' de ver' ne rajtas plu kontralti:
Permesu, ke tamburo vire bruu,
Kaj chiujn de l' popol' la forto skuu.

7

Ne donas gloron sercho de batalo,
Nek donas ghin ofend' al kontrauulo.
Masakroj — de la gloro estas malo,
Kaj por la glor' pafilo estas nulo;
Sed falu ni, se inda estas falo,
Bruligu ni, se inda estas brulo,
Kaj, kiam regas nur la legh' de forto,
Ni ja ne timu: nepra estas morto!

8

Permesu, ke mi bele kantu l' belon
De l' faroj de l' herooj de l' homaro;
Ke mia vocho flugu en chielon,
Por ke ghin audu ili mem kun klaro,
Kaj por ne misatingi tiun celon,
Ni iru trans la tempo kaj la maro.
Vi donu, muzoj, al mi la okulojn
Por ke mi grande vidu la grandulojn.

9

Kaj vi, eterna Forto kaj Mistero
Reganta majstre, orde, super chio, —
Allah', Jehovo, Brahmo, Jupitero,
Natur', Kreivo, Budho, Zeus au Dio —
Vi, nura regho vera de la tero,
Pro kies manko tuta materio
Silentas, ombras, stagnas au diskrevas,
Al Vi, Sinjoro, mia voch' sin levas.

* * *

Ni analizu nun la lastan parton de la dua antaujugho: "Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek poetojn."

La ekzemploj, kiujn ni jhus prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.

Kio estas tradicio? Tio, kio, pro sia valoro au influo, estas konservata kaj transdonata de generacio al generacio. Esperanto havas tradiciojn formighintajn en la komenco de ghia preskau jarcenta ekzistado, kaj ghi akiras, same kiel la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn lau la apero de novaj influantaj valoroj konservindaj.

"Fundamento de Esperanto (1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta Krestomatio" (1903) estas la chefaj literaturaj tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de chiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la lingvon, precipe per skribado, char tiu du libroj montras la korektan manieron fari tion.

Chiuj aliaj verkoj de Zamenhof estas same tradiciaj, precipe la poemoj kaj la kongresparoladoj, pro tio, ke en ili klare prezentighas la "interna ideo", t. e. la nobla kunfratiga celo de la Internacia Lingvo. Inter la poemoj ni citu la jenajn: "La pregho sub la verda standardo", "La vojo" kaj "La espero"; tiu chi lasta, kantata en solenoj, estas la himno de la esperantistoj. Inter la kongresparoladoj estas nepre menciinda la unua, eldirita en Bulonjo che maro, en 1905. Specialan homan kaj historian valoron havas la "Leteroj de Zamenhof", kiuj klare spegulas kelkajn nesufiche konatajn facetojn de lia nobla karaktero.

Jen aliaj klasikaj verkoj originale verkitaj en Esperanto:

"El Parnaso de popoloj", la unua intemacia antologio en Esperanto, kompilita de Antoni Grabowski (1857-1921); en tiu libro aperis ankau kelkaj liaj originalaj poeziajhoj;

"Plena verkaro", de Vasilij Nikollaevich Devjatnin (1862-1938), poeto kaj prozisto;

"Vivo de Zamenhof" (1920), biografio verkita de Edmond Privat (1889-1962);

"Preter la vivo", poemaro (1922), kaj "Sur sanga tero", romano, de Julio Baghy (1891-1967);

"Strechita kordo" (1931), poemaro de Kalman Kalocsay (1891-1976);

"Plena vortaro de Esperanto", de E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Greenkamp-Kornfeld kaj G. Waringhien;

"Parnasa gvidlibro", de Kalocsay, Waringhien, Bernard, grava studo pri la esperanta poetiko;

"Esperanta antologio", de William Auld, originale verkitaj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj, el la periodo 1887-1957.

Tiu chi listo estas nur ekzempla; oni povus facile plilongigi ghin.

114 titolojn de poeziaj libroj (originale verkitaj en Esperanto au tradukitaj en ghin) acheteblaj che Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam — Nederlando, enhavas la dua parto de Jarlibro 1973.

La esperanta literaturo estas eldonata de pluraj Esperanto-eldonejoj, inter kiuj ni mencias, krom UEA, la jenajn:

Sennacieca Asocio Tutmonda kaj SAT-Amikaro, 67 Avenue Gambetta, F-75 Paris 20, Francujo;

Bete Co, Inc, Channing L., 45 Federal Street, Greenfield, Mass. 01301, Usono;

Faux, D. P., 5 Brunswick Square, Gloucester, GL 1 1U G, Britujo;

Oomoto, Kameoka, Kioto-hu 621, Japanujo;

Koko Eldonejo, Postbox 952, DK 2400 NV Kopenhago, Danlando.

En Brazilo:

Asocio Esperantista de Rio-de-Jhanejro, Caixa Postal 3677 — ZC -00, Rio-de-Jhanejro (RJ);

Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sl. 208, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ);

Federacao Espirita Brasileira, Departamento Editorial, Rua Souza Valente, 17 — ZC-08, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ).

Ankau tiu chi listo estas nur ekzempla; la listo kompleta de la Esperanto-eldonejoj trovighas en Jarlibro 1975.

La plej grandaj esperantaj bibliotekoj, lau listo en Jarlibro 1972, dua parto, trovighas en:

Britujo (Brita Esperantista Asocio, 140 Holland Park Ave., London, W 11);

Austrujo (Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, chirkau 14000 volumoj);

Bulgarujo (Nacia Biblioteko "Kiril i Metodi", Bul. Tolbuhin, Sofia, 11500 libroj plus gazetoj);

Nederlando (Biblioteko Hector Hodler, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, chirkau 10000 volumoj).

En Brazilo la plej grandaj librokolektoj trovighas en:

Belo Horizonte (Minas Gerais), Esperanto-Societo de Minas Gerais, Ed. Helena Passig, s/1002.

Fortaleza (Ceara), Biblioteko "Antonio Martins Filho", Esperanto-Kurso, Federacia Universitato, Strato Waldery Uchoa, 50.

Porto Alegre (Rio Grande do Sul), Esperantista Societo de Porto Alegre, Rua dos Andradas, 1137, cj. 1704.

Rio-de-Jhanejro (RJ):

1) Brazila Esperanto-Ligo, Praga da Republica, 54, 2.°;

2) Biblioteko "Ismael Gomes Braga", Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sobreloja 208;

San-Paulo (San-Paulo), Biblioteko de SP Esperanto-Asocio, Av. Sao Joao, 1333, cj. 21, CEP 01035.

* * *

Ni jam sufiche vidis, ke Esperanto havas literaturon kaj poetojn. Ni ech konstatis, ke la esperanta poezio naskighis kun la Internacia Lingvo, char Zamenhof mem estis poeto. Aldone ni sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj William Auld (1924), poetoj kiujn oni povas konsideri kiel pilastrojn de la esperanta poezio. Kaj ni ne forgesu du elstarajn esperantajn poetojn el Brazilo: Geraldo Mattos (1931) kaj Sylla Chaves (1929).

La analizo de la dua antaujhugho estigas kelkajn pensojn.

* * *

Kiam ni konsideras la nunajn grandon kaj valoron de la esperanta literaturo, nia penso flugas danke al d-ro Zamenhof kaj al unuaj liaj dischiploj, kiuj, en tempo kiam chio estis farota, kuraghe venkis la malfacilajhojn kaj obstine lanchis la semojn en la grundon nun fruktodonan. Kaj tiuj malfacilajhoj ne estis malgrandaj: antaujughoj, la tiamaj malricheco de la lingvo por la literatura esprimo kaj manko de tradicio, la malesto de supersignitaj literoj en la presejoj, la granda financa risko pro la malgrandeco de la movado ktp.

La nunaj esperantistoj jam havas literaturan lingvon plene evoluintan, gravajn eldonejojn kaj bibliotekojn, Universalan Esperanto-Asocion en konsultaj rilatoj kun UNESKO, la oficialan respekton por Esperanto fare de internaciaj kaj naciaj instancoj, la rekonon de la mondo por la laboro farita de Zamenhof... Do chio estas multe pli facila por la agado favora al la Internacia Lingvo. Kaj unu el la chefaj taskoj de la nunaj adeptoj estas morale kaj finance subteni la literaturan aktivadon. Per aliaj vortoj: la esperantistoj povas konstante acheti esperantajn librojn ne nur por instrui au distri sin, sed ankau por provizi la neesperantajn bibliotekojn per esperantaj libroj. "Achetu du librojn chiumonate" sugestas afisheto che San-Paulo Esperanto-Asocio.

En la urbo San-Paulo, kun ses milionoj da loghantoj, la plej grava librokolekto estas Komunuma Biblioteko "Mario de Andrade", kun okcent mil volumoj. Ghis antau nelonge en ghia katalogo aperis nur malmultaj esperantaj libroj. Nun dank' al iniciato de la loka Asocio la situacio shanghighas pro la donacoj de tiu klubo kaj unuopuloj.

Tamen homoj ghenerale ne emas doni ion ajn sen kompenso videbla. Feliche la literaturo en Esperanto estas sufiche granda kaj varia por kontentigi chies gustojn. Do kulturon au distron oni facile akiras per libroj en Esperanto, kaj tiurilate la libro-servo de UEA estas vere impona kaj "ekspluatebla". Cetere la disvendado de libroj povas farighi la plej grava fonto de enspezoj por klubo, kiel che San-Paulo Esperanto-Asocio.

Alia helpo por la literatura disflorado de la Internacia Lingvo povas esti farata de la verkistoj. Ili povas verki nur esperante au dulingve, au, kiam temas pri eldono en nacia lingvo, aldoni resumon en Esperanto.

Certe chiuj adeptoj subtenos pli efike la literaturon en la Internacia Lingvo se ili konscios, ke ghi estas la semo por la kompleta universaligho de la kulturo.


(*) Citinda estas pro la beleco de la fotajhoj kaj la richeco de informoj "Nederlando", fotolibro de Kees Scherer, kun teksto de Jaap Romijn (A. W. Bruna & Zoon Utrecht).
(**)
El la libro "Esprimo de sentoj en Esperanto", de d.ro E. Privat.
(***)
Prononcu: Sila Shaves.
(****)
Nikolai Hohlov (1891-1953), rusa ekonomiisto, lernis Esperanton en 1905. Kontribuis por diversaj esperantaj revuoj en la periodo inter la du mondmilitoj. Esperantigis diversajn verkojn el la rusa, la serba kaj la angla, kaj kunlaboris en la preparo de la Granda Rusa.Esperanta Vortaro. Kiel poeto, karakterizighas per sia pura lirismo kaj per la volupta uzado de la lingvo por esprimo de sentoj. Liaj plej gravaj poemoj estas en la libro La Tajdo (1928).
(*****)
Kolomano Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto, estis esperantisto ekde 1911. Estis longatempe chefredaktoro de la revuo Literatura Mondo, inter la du mondmilitoj. Li estas eble la plej granda kaj fruktodona esperanta poeto, gloro kiun li dividas kun alia hungaro, Julio Baghy. Kun la franco Gaston Waringhien, li produktis kelkajn gravegajn librojn por la evoluo de la idiomo kaj de ghia poezia esprimo: Parnasa Gvidlibro kaj Plena Gramatiko de Esperanto. Inter liaj chefaj poeziaj tradukoj estas la Infero de Dante, La Tragedio de l'Homo de Madach kaj (kune kun Waringhien kaj aliaj) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire. Liaj chefaj originalaj poemoj trovighas en la jenaj libroj: Mondo kaj Koro, Strechita Kordo kaj Ezopa Sagho (77 reverkitaj fabloj).
(******)
Marjorie Boulton (1924) naskighis en la proksimeco de Londono kaj studis en Oxford. Estas cheflektorino pri angla lingvo kaj literaturo en instruistina seminario, kie shi ankau estas vicestrino. Eklemis Esperanton en 1949, kaj jam en 1952 komencis vastan literaturan verkadon en la internacia idiomo. Shia proza verkaro jam estas granda, tiel angle kiel Esperante. Ghi enhavas teknikajn verkojn pri semantiko, dramojn, rakontojn, kaj detektivromanojn. Shi angligis verkojn kaj esperantajn (Retoriko de Ivo Lapenna, kaj Nepalo Malfermas Siajn Pordojn de Tibor Sekelj) kaj nacilingvajn (La Konko kaj la Orelo de Jules Supervielle, kaj aliajn). Shia traduko de Vlasta Urshich el la kroata en la anglan apogighis en la traduko jam ekzistanta en Esperanto. Angle kaj Esperante shi verkis bonegan Vivon de Zamenhof. Shia poezia verko montras akran observemon, tiel pri shi mem, kiel pri la chirkaua mondo: naturo, festoj, vivo ghenerale. Chefaj originalaj poeziaj verkoj: Preliminaries (Antaupreparoj) (angle). Kontralte, Cent Ghojkantoj kaj Eroj (chiuj Esperante).
(*******)
Per strofoj 1-9 kaj 26-30 tiu chi kanto ricevis unuan premion de esperanta originala poemo en la Belarta Konkurso de Kopenhago, en 1962.

<< >>