1.4 Kelkaj ciferoj rilataj al Esperanto

Lau la lasta enketo entreprenita de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado, institucio de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, Nederlando), ekzistas minimume 1299 Esperanto-kluboj en 39 landoj. Ghia listo aperas en la Jarlibro 1965, 2-a parto.

Publikighas en la mondo 100 Esperanto-periodajhoj, kies liston oni legas en la Jarlibro 1976. Krome gravaj nacilingvaj gazetoj publikigas regule novajhojn pri Esperanto. "Diario Popular", de la urbo San-Paulo (Brazilo), prezentas chiudimanche priesperantan rubrikon, ekde la jaro 1968.

Ekzistas 72 Esperanto-eldonejoj (vidu koncernan liston en la Jarlibro 1973, 2-a parto).

Notinda estas la Libroservo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ, Rotterdam, Nederlando), che kiu estas haveblaj preskau chiuj esperantaj eldonajhoj).

Chirkau 14.000 volumoj de Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, Austrujo, konsistigas la vershajne plej grandan Esperanto-kolekton en la mondo.

Lau la statistiko publikigita en la Jarlibro 1976, 13 radistacioj dissendadis regule esperantlingvajn programojn dum la jaro 1975: Vieno (Austrujo); Muritiba kaj Sorokaba (Brazilo); Sofio (Bulgarujo), Bratislavo (Chehhoslovakujo), Pekino (Chinujo), Sabadell kaj Valencia (Hispanujo), Romo (Italujo), Zagreb (Jugoslavio), Gdansk kaj Varsovio (Pollando), Berno (Svislando). Entute: 2432 radio-elsendoj dum 985 horoj por la tuta jaro.

Vere mirindaj estas la nivelo kaj dauro de la chiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio: trifoje tage (matene, posttagmeze kaj vespere), dum po 30 minutoj por elsendo. Ili disaudighas antau 17 jaroj kaj nun laborigas dek funkciulojn, farante eksterordinaran servon al la Internacia Lingvo kaj meritante, samkiel la Esperanto-elsendoj de aliaj stacioj, la audon kaj la helpon de tutmondaj esperantistoj. Tamen estas same vere, ke poloj estas ghenerale tre inteligentaj kaj tiel ili lerte ekspluatas la utilon de Esperanto kiel internacia komunikilo.

La 15-an de Oktobro 1975 okazis Esperanto-kurso pere de Slovena Televido, kun la partopreno de profesiaj aktoroj. Ghi konsistis el 17 lecionoj, po unu semajne, kun la dauro de duona horo. En 1973 Nederlanda Televido elsendis Esperanto-kurson, kiu dauris 26 horojn, ankau kun profesiaj aktoroj.

Kompreneble temas pri ciferoj modestaj unuavide. Sed se oni konsideras, ke Esperanto ghenerale vivas nur el la kontribuajhoj de privataj, plejofte nerichaj adeptoj, kaj ke ghi ankorau ricevas, almenau en nesocialismaj landoj, neniun au nur malgravan financan apogon el la publikaj instancoj, oni povas pli ghuste taksi tiujn atingojn. Al la esperantigo okazas la samo kiu okazis al la alfabetinstruo de plenaghuloj en Brazilo antau la apero de MOBRAL: la movado progresis dank'al la sindonemo de malmultaj idealistoj, sed malrapide. Poste, kiam la socia konscienco maturighis pri la problemo, la brazila registaro starigis MOBRAL'on ("Movado Brazila por Alfabetinstruo"), kun solida financa bazo havigata pere de la sporta loterio kaj fiskaj stimuloj. Nun milionoj da brazilanoj shuldas al MOBRAL ne nur sian kapablon legi kaj skribi sed ankau sian enkondukon al profesio. Tiu movado intencas forigi la analfabetecon en Brazilo post malmultaj jaroj, kaj pro siaj bonegaj rezultoj ghi jam vekas la admiron kaj imiton fare de landoj alfrontantaj la saman problemon.

Chu oni povus atendi ian MOBRAL'on starigotan de UNESKO au de la unuopaj landoj por la esperantigo de la teranoj?

Tiu demando shajnas malsagha au almenau tiom naiva kiom estus se iu brazilano proponus ian MOBRAL'on por sia lando antau nemultaj jaroj.

La problemo, ni ripetu, temas pri mensa maturigho. Kiam chi lasta okazas, la solvoj aperas kaj la problemoj finighas. Observante la homan historion, ni ne rajtas malesperi. Kontraue, kaj sen vortludo, ni rajtas farighi pli kaj pli "esperantoj", kvankam la progreso ne marshas tiom rapide kiom ni deziras, char ni naive volas, ke ghi plene okazu en la mallargha kadro de nia persona vivo...

<< >>