NAUA CHAPITRO

Vizito al la bullok-kolonio. Bullok-artistoj. — Spaco kaj tempo. - Kelkaj specialaj opinioj de mia patronino pri la homa raso. — Korpo kaj animo. — La sesa kaj la sepa sensoj.

Poste, en iu el la sekvintaj tagoj Opula donis tian klarigon pri la tuta komplika demando, kiu klarigo — krom, ke oni ghin povas facile kompreni — tiom kontradstaris al chiuj niaj kredo kaj scio, ke necesis longa tempo, ghis mi rekonsciighis almenau tiom, kiom estas necese, ke mi povu ordigi miajn pensojn.

Mia patronino ghuste tiutempe vizitadis konstruatajn bullok-koloniojn, kaj shi permesis, ke mi shin akompanu. En la ek-ekbrilanta, verda lumo tuta vico de la konstruataj Babel-turoj flirtis nebule — nova antauurbo de la centro de Kapilario, kreajho de bullokoj laborantaj obstine, senlace: chiu el tiuj farighas por esti chielatinga shtupetaro, chiu estas eksperimentajho de unusola penso; ke foje tiuj atingu la surfacon de la maro, sur kies fundo tiuj chi malfelichaj vermoj laboras, batalas, kaj pereas, chiam refoje forgesante, ke la celon ili neniam povos atingi. Ni eniris ankau la internon de unu turo: mia patronino eksperte chirkaurigardis kaj deklaris, ke tiu chi konstruajho lau vidpunkto de la oihaoj post kelkaj tagoj estos preta. Tri muroj estis jam sufiche altaj; kiam ankau la kvara atingos tiujn, shi sciigos siajn amikinojn, ke ili povas veni kun la parfumoj.

Estis kortushe vidi la svarmadon, tien-reen-kuradon, fortostrechon de la etaj bullokoj. Ech je apero de Opula ili ne chesis labori: nur kelkaj el ili forighis de sur la kornicoj, tiuj venis tien, shin chirkaunaghadis, strechante siajn miniaturajn okulojn. "Ili nin observas!" diris Opula ridetante; poste klarigante siajn vortojn, shi aldonis, ke inter tiuj chi etaj estajhoj trovighas havantoj de arta instinkto, tiuj ornamas la muron de la farata turo per desegnoj: tiuj chi desegnoj figuras chiam, senescepte, oihaojn, en kuriozaj situacioj, kio permesas konkludi, ke en tiuj chi etaj monstroj vivas ia klariganta konjekto pri la belo kaj felicho, pri la vera celo de la vivo. Tiujn chi etajn artistojn la laborantaj bullokoj malrespektas kaj primokas — Opula imitante ilin per sonimitaj vortoj, komprenigis al mi, ke iliaj bullok-kunuloj nomas tiujn chi "religiuloj", "kredantoj"; kaj la bildon, kiu prezentas oihaon: "idolo", "dio". Mem la artistoj nomas la signifon de la figuro per vortoj "fato" kaj "sorto".

El chi tio mi ekkomprenis, kion Opula prenis nature, sed kio por mi estis ghis nun nekomprenebla: kial la bullok ne rekonas la solan malamikon kaj eksproprietiganton de sia laboro, la oihaon, kial ghi ne batalas kontrau shi, anstatau mordshiradi unu la alian. La bullokoj konsideras la oihaon pli supera estajho, metafizika forto, abstrakta nocio, kiu entenas la vivon, do lukti kontrau shi — lau ilia kurioza intelekto — estus tiom, kvazau ekbatali kontrau si mem kaj kontrau la vivo. La naiva artisto ankau che ili — kiel che la homoj — nomas tiun chi forton dio: ghin pridesegnas, prezentas al ghi oferon per sia kreajho, por repacigi ghin kaj atingi priauskulton por si.

Mi rigardis unu el tiuj chi idolbildoj: — bullokoj surgenuis antau la bildo, kiuj che la apero de Opula dissaltis, montradis al la bildo kaj interpushighis. Nur parafraze mi povas rakonti, kio estis la temo de tiu chi bildo, figuranta du oihaojn; tiom mi povas diri pri ghi, ke, se mi volus ghian kopion publikigi inter la tekstoj de tiu chi verko, la cenzuro de neniu lando permesus la publikigon. Mallonge, la bildo prezentis vulgaran obscenajhon, volupteman procedon: (krom la du oihaoj ankau kelkaj bullokoj funkciis en ghi) tian, per kiuj che ni voluptuloj kutimas amuzi sian sinjorineton, el kashitaj poshoj eltirinte ghin en decidaj momentoj, kun la espero, ke per ghi ili ekflamigos shian imagon.

Kun malestimo kaj nauzo mi forturnis min kaj petis ankau Opulan, ke prefere shi turnu sian rigardon al la shvitantoj kaj laborantoj. Mi uzis la okazon por simboligi per ili tion, al kio ghis nun vane mi klopodis veki en shi estimon; kion mi nomis virlaboro, vira intelekto, virvolo. Jen, mi diris per emfaza vocho: ekzistas io, kio signifas pli multe ol felicho, ghojo, por kio oni povas oferi la vivon — sankta destiniteco por nekonata celo: la devo. Kant diras jene: "super mia kapo la stelplena chielo, kaj en mi la kategoria imperativo". Tiuj chi etaj estajhoj altigas turon, por ke ili atingu tiun stelplenan chielon — vi chiufoje pereigas la rezulton de ilia laboro, sed kiome tio gravas? Ili komencas denove, kun kredo kaj fido. Kaj, chu tiu chi senespera batalado ne estas pli bela, pli majesta ol molighinte voluptadi en ghojoj de la vivo - chu neado al la vivo, por pli bela, pli alta vivo, ne estas pli inda al la animo ol rezigne vegetadi en la senfina nuno, ne dezirante la grandiozan estontecon?

Mia patronino mire min alrigardis kaj rimarkis, ke pri spaco kaj tempo mi havas tiajn kriojn, kiujn shi trovas tre enuigaj: shi min petas, ke mi chesu. Alto kaj profundo, nuno kaj estonteco — tio estas stultajhoj, ja neniun el tiuj ni travivas (ghuas, kiel shi esprimis) — char la oiha estas nek profunde nek alte, sed shi estas tie, kie shi estas, nome en sia propra animo, en la centro de la mondo, chiam cheestante kaj chiam feliche. Kio koncernas la altecsopiron de la bullokoj, ankau ghin shi konsideras ech iomete ne amuza kaj varia. Char kion ja ili povus atingi, en la plej bona kazo, supoze, ke iun turon foje ili sukcesos finfari? lli atingus la surfacon de la maro — ili alvenus eksteren, sur la kontinenton, en tian landon, pri kia mi parolis al shi, kaj el kie laudire mi devenas. Sed kie estas en tiu lando tiu pli alta, pli felicha vivoformo por ili? Tie supre la bullokoj estas iom pli grandaj, sed esence, el chio, kion mi rakontis, shi vidas, ke samtiel stultaj (malfelichaj) ili estas; se ne pli stultaj, ol chi tie, malsupre. Eble ili estas iom pli tromemfidaj, tiom chi estas la tuta diferenco; kaj, ke sian situacion, se eble, ankorau malpli ili rekonas kaj konfesas al si mem.

Lau tio, kion mi rakontis pri la geedzeco, ghi esence ne estas io alia ol en Kapilario — la bullok-bredado. Ke niaj bullokoj sin kashas en tuboj, tio tre natura estas — niaj oihaoj volas tiel, ne tolerante, ke per montrado de siaj fizikaj ecoj ankau ili veku sopirojn kaj surbaze de tio ili senpage sin vivtenigu. Cetere shi povas pruvi, el mia propra konfeso, ke ankau niaj kompatindaj bullokoj en la profundo de sia animo konsideras diajho la oihaojn, kaj ilia falsa superemo estas nur neado de tiu senkonscia sento, ke ili subrestis.

Tute konsternighinte mi petis, ke shi klarigu siajn vortojn. Opula prezentis antau min mian propran konfeson; en sia koncepto. Mi konfesis — shi diris —, ke pri la virindemando, kiel ni ghin nomas, sen konsidero al tiuj chi kelkaj feministoj, kiujn shi opinias ech ne virinoj, nur degenerintaj viroj — sin okupis che ni tielnomataj "geniuloj": do, ke por solvi tiun chi demandon, kiun la virinoj solvas simple per siaj ekzisto kaj vivo, sen chia malfacilo, — inter la viroj almenau genieco estas bezonata, intelekta eminenteco, chion oferantaj diligenteco kaj fortostrecho! Kial estas, ke la misteron de la virina animo sekciadas chiam viroj, la karakteron de la virino analizas viroj, la grandaj rezultoj sur la kampo de tiu chi grava scienco apartenas al nomoj de viroj: la virinoj servas nur kiel faktoj por tiu chi scienco? Mi volis pruvi per tio la malaltgradecon de la virina intelekto, la mensan malrichecon de la virino, ke jen ech sin mem si ne kapablas determini - por tio, ke ni havu pri shi koncepton, estas bezonata la genio de la viro, char pri sia propra animo shi ne havas propran konfeson. Sur tiu chi bazo oni povas diri ankau, ke Dio estas pli malaltgrada intelekto ol la homo, char ja ghi ne donis pri si autobiografion kaj karakter-priskribon: kion ni scias au kredas pri ghi kaj pri ghia agado, tion homoj malkovris kaj determinis — ghi mem silentas kaj agas. Sed la vera kredulo vidas klare, ke ghia silento kaj nia pregho trovas sian sencon en tiu rilato, kiu ekzistas inter Dio kaj homo - ke ni bezonas Dion, sed Dio nin ne bezonas.

Shi asertas energie, ke niaj grandaj virinkonantoj pli volonte estus virinoj ol virinkonantoj — kaj por Strindberg kaj la aliaj pesimismuloj, kiuj vidas la fiecon de la virino en tio, ke shi vivas pli volonte sian vivon ol cerbumi pri tio, kia homo povas esti Strindberg kaj kiel estus eble lin felichigi? — por tiuj chi "virinkonantoj" simple "acidaj estas la vinberoj". Ankau cetere shajnas, ke tra chiaj maniecaj doktrino kaj ideo-konstruajhoj, ia sennoma avido loghas en niaj bullokoj, ke ankau ili farighu virinoj, ankau ili "fiighu" kaj forlasu siajn babelturojn. Mi mem konfesis, ke la virinoj plie shatas la virinecajn virojn, ol la virecajn virinojn shatas la viroj — kion alian tio chi signifas ol sopiron al unu unueca homtipo, sopiron al "degradigho", "senmoraligo", "femalecigho" — mallonge: konjektplenan hejmdeziron de chiu kontinenta homo al Kapilario, al la mara fundo, kiun ekkoni ghis nun estis donite nur al mi, al Gulliver, kaj kie vivas ununura sekso, feliche kaj serene, la "Ubermensch" de Nietzsche - sed al tiu chi ununura sekso pli similas la virinoj ol la viroj.

Tiun chi saman obskuran instinkton ne nur ne refutas, sed ech pli pruvas tio, kion mi rakontis pri la "amo de samseksuloj", pri tiu chi "malchastajho", kiu ankau inter viroj kaj ankau inter virinoj trovighas che ni, en formo de amora degenenigho: — kun tiu diferenco, ke dum la virinoj amas unu la alian samtiel, kiel en Kapilario, kiel virinon, dume la samseksama viro serchas kiel parulon "virinecan" viron, donas al li virinajn nomojn, lin vestas en virinajn robojn, tiome, ke donighas la demando: se li serchas jam la virinon ankau en la viro, - kial li ne turnas sin rekte al la virino? Kaj la pli frue menciita voluptulo, kial montras nudan virinan korpon al la virino, kiun li volas agordi al amado: chu ne pro la sama kauzo, pro kiu la bullokoj pentradas siajn idol-bildojn? — Ja, se ni kredus, ke la virino ankati anime samtiom bezonas la viron, kiom la viro bezonas la virinon - se shi lin bezonus, ne nur kiel ilon lin uzus, manke de aliaj iloj —, tiam li provus la virinon ekflamigi per loga malkovro de sia propra nudeco. Ni sherce uzas la vorton, ke la virino al tiu kaj tiu chi disdonis siajn "gracojn", kaj ni ne rimarkas, ke en ia efektivo kiom serioze tiel estas!

Sanktan Antonion virinoj tentis en la dezerto, kaj li sin turnis por helpo al Dio — akceptante tiel la virinon kiel Dion, sendante en batalon kontrau shi samrangan forton, kun la sento, ke li mem en sia majesta homa esenco estus malforta kontrau tiu estajho, kiun ordinare ni ne volas akcepti ech kiel homon. Do, sed kial ni konsideras tragika la avidon de viroj al virinoj, kaj komike, se virino anhelas por viro; se ne pro la samo, pro kiu ankau la aspiron al la pli perfekta ni sentas tragika?

Opula chesis paroli; kaj mi, kiu kun mallevita kapo kaj moke ghis nun auskultis, kolektante enpense la kontrauargumentojn, subite rigardis al shi supren. Shia vizagb estis trankvila kaj frida, sed tiel konsterne bela, ke la vorto haltis en mia gorgho. Kelkajn momentojn kun bateganta koro mi staris tie, poste kun maltrankvilo, tremante, dolorplene mi ekkriis:

— Do sed kio estas tio chi, kio estas tio chi tiukaze — kion signifas tiu chi embaraso, tiu chi sopiro, tiu chi sendecida kaj multspeca volo, tiu chi avido por la libereco en la koroj de la malfelichuloj? Diru, mi ne komprenas, donu al mi ian signon, montru la vojon, lau kiu mi ekiru!

Opula sin klinis malsupren kaj per eksperta kaj lerta movo de sia mano kaptis unu el la baraktantaj etaj bullokoj. Shi ghin levis kaj tenis antau miajn okulojn. La unuan fojon mi vidis tiel proksime tiun chi strangan, etan monstron.

— Rigardu — shi diris trankvile; kaj shiaj travideblaj, palflavaj fingroj kiel filigranaj flametoj forte prenis la talion de la barakte frapadanta besteto. — Chu vi vidas tiun chi sensencan, komplikan, etan mekanismon? Komence, kiel vi klarigas kaj kiel ankau niaj legendoj pruvas, ununura organo ghi estis, parto, servanta por speciala celo de la granda tuto, kiun vi tie supre nomas homo, ni chi tie malsupre oiha, tio estas Virino. Ghia figuro en maldetalaj konturoj ech hodiau memorigas pri ghia deveno, se oni povas kredi la priskribon, kiel vi karakterizis la kontinentan viron en la esenco de lia aspekto. Tiu chi organo, tiu chi parto de la tuto forapartighis de sur ni kaj komencis apartan evoluon. Kaj ghi sin ekipis per chio, kio estas primeritita nur de la Tuto kaj ne de la konsistiga parto: per okuloj kaj oreloj kaj busho — vidu, ankau naghilojn, flugilojn ghi havas —, chion ghi volis kunigi en si; ghi kredis, ke ghi ighos perfekta, se la formojn de chio perfekta ghi surprenas al si. Sed la saghecon de la vivo ne povas transpashi ech tiu, kiu volas esti pli sagha ol la vivo — kaj ech tiu, kiu volas plie rapidi ol la naturo, ne povas rapidi lau alia vojo ol la naturo — nur antaui ghin povas, sed sur ghia propra tereno.

Chu vi ne komprenas tiun chi klaran parolon? El viaj oreloj, kiujn vi ricevis de la vivo, vi povas fari pli perfektajn orelojn: ja vi havas telefonojn, kaj ghis milo da mejloj vi povas etendi vian audsenton — kaj vi povas fari el viaj okuloj pli perfektajn okulojn — ja proksime vi vidas Lunon per viaj teleskopoj, kaj vi vidas baleno la amebon, naghadantan en la akvo, se vi ekipas viajn okulojn per vitro. Kaj viajn piedojn, kiuj estas destinitaj formovi vian korpon de sur ghia starloko, vi povas ekipi per fervojo kaj flugmashino, por ke miloble pli perfekte ili konformu al la celo, por kiu la naturo ilin destinis. Jen, la natura vojo de la perfektigho en la direkto de la felicho - volo, intelekto kaj prudento en servo de la naturo; sankta triunuo, per kiu la naturo sin mem superas, kiam ghi manifestighas en sia plej perfekta formo, en la homo. Necesas nur tiom, ke ni vidu klare: por kio servas la konsistigaj partoj? — antau ol ni komencus la perfektigon. Char kiu volas vidi per la oreloj kaj audi per la okuloj, tiu devojighis de sur tiu chi vojo; kaj rezulton ne atingos. Tiu chi vermo, tiu chi ereto de la admirinda oiha, ribelis kontrau la Tuto kaj kredis, ke ghi povas kun tiu konkuri, povas tiun fari superflua, tiun anstataui, atingi.

Imagu, ke la oreloj ribelus kontrau la homo, apartighus de sur tiu, sin memstarigus kaj komencus novan vivon. Kiel ajn ili fortostrechas, envere ili ne povas fari ion alian krom audi — vidi vere ili neniam povos, ili nur sin mistifikos, ili farighos ridindaj monstroj, senkunulaj, malfelichaj bestoj — ili ne akiros tion, al kio ili sopiris, kaj ili perdos tion, kion ili havis; en sia senespera fortostrecho, ke ili povu vidi: ili surdighos. Kaj samtiel okazus al chiu alia organo, kiu volas ankau ion alian ol por kio ghi kreighis: se la okuloj volas audi kaj la oreloj vidi.

- Sed do la intelekto... - mi kontraudiris.

- Vere, la intelekto — Opula daurigis kaj ridetis. — Kion vi pensas pri ghi, por kia celo ghi estas? Chu vi povus diri precize? Mi diras al vi, ke por tio, por kio tie transe vi ghin uzas. Tiu komplika, eksterordinare delikata organo, kiu ankau en nia subtila korpo tie tremas, sekrete, nevideble, en la gracia ostovazo de la kranio, milon da silkfadenpecoj eligas el si en chiujn partojn de la korpo, ghojon kaj doloron kolektante kaj distribuante. Kaj ghi klopodas prilabori chion je ghojo kaj bonfarto kaj felicho, kion ghi kolektis — ech la doloron; se vi ghin ne ghenas en ghia laboro, kaj ne devigas ghin, ke ghi okupighu pri io alia ol por kio ghi estasdestinita.

- Do sed la konscio... la sento de la Memo... tiu strecha instinkto, ke ni ekkonu la veron... la animon...

Opula ridetis.

- Kiu serchas ion por la memo, tiu serchas ne la veron, nur sian pravon. Lasu la Mem-on — mi parolis pri unu organo, kiun vi nomas cerbo — kaj ghi estas ne la memo, nur ties unu parto — ech, se la plej komplika kaj plej perfekta parto. Au, kiel vi ghin nomas tie transe — chu vi diras vian animon "mi"? Ne: "mia animo", tiel vi nomas, chu ne konfesante, ke ne vi estas tio, ghi estas nur unu parto de vi, same, kiel vi diras "miaj manoj", au "miaj piedoj". Lasu la "Mem-on" — per tiu chi komplika organo, kiun vi nomas animo, neniam vi ekscios, kio ghi estas... Sed kial vi maltrankvilas? Ja sen konsciencriprocho vi uzas viajn manojn kaj piedojn por tio, por kio tiuj estas destinitaj: uzu ankau vian animon samtiel - por feliche observi tiun chi unikan estajhon, kiun ni nomas per felicha ekkrio "oiha", kaj vi, iom seke, Homo, la fonto de chia ghojo, belo kaj voluptebrio kaj levigho al Dio, formo de chia eblo — char en ghi estas chia eblo, tiel, kiel ghi staras antau vi, kun manoj, piedoj kaj animo — ja por tio ghi estas kreita. Do ghi faru sian aferon dum ghi kapablas, kaj poste ghi ekripozu — kaj venos nova animo.por instigi al nova ghojo nian senmortan korpon — char la animo estas mortema, nur la korpo estas senmorta.

Homo... animo... korpo... ghojo kaj chagreno... oiha... mi balbutis — ...sed, se en tio chi chio elcherpighas... kion do mi konfidu pri tio... kiun organon... kiu okupighu pri la Homaro... pri la grandioza raso,... pri miaj homfratoj... pri virinoj kaj viroj... pri la Homaro, kiu havas destinon sur tiu chi Tero... Vi parolas nur pri la Homo... pri la korpo... pri la manoj, piedoj... pri okuloj kaj oreloj... pri la kvin sensoj, kiuj servas la korpon, la homon... la sesa vi nomas la animon... do sed kiu zorgos pri la Homaro, se la animon vi okupas por la Homo?

Opula ridetis.

Mi shin alrigardis.

- Do vi forgesis pri la sepa?

- La amoro .... — mi balbutis neniighinte.

Opula ridetis kaj levis alten la bullokon, baraktantan en shia mano.

<< >>