OKA CHAPITRO

La autoro pri la geedzeco ghenerale kaj speciale. — La "virino" en la literaturo kaj arto. La autoro ekscias, kia rilato estas inter la oihaoj kaj la bullokoj. Kelkaj originalaj malkovroj de la autoro pri tiu chi demando. . .

En tiuj tagoj okazis, se bone mi memoras (en mia vojaghpriskribo, koncerne la kronologian ordon, mi estas devigata uzi mian memoron, konsidere, ke tie sube, sur la fundo de la maro, mi ne havis eblon fari notojn, pro manko de taugaj skribiloj), ke Opula la unuan fojon interesighis pri la signifo de la vorto kaj nocio "geedzeco", konsiderata en kontinenta senco. Nome en miaj rakontoj ofte rolis tiu chi vorto, kaj foje kun tiom da sufero mi ghin prononcis (mi ne povas memorigi sufichan fojon la leganton, ke la lingvo oiha konsistas ei nuraj interjekcioj), ke mi vekis la atenton kaj kompaton de mia patronino.

Post mallonga hezito mi ekdivenis, ke estas plej bone, se mi klarigos per ekzemplo; kaj por tiu chi ekzemplo, mia propra persono proponighas tauga. En mia medio, kiam mi vivis ankorau hejme, chiu rekonis, ke lau konforma senco al la gheneralaj inklino kaj spirito de la epoko, mi vivis en modela geedzeco — tiu chi geedzeco estis kronigo de felicha kaj bonshanca amo, oni min konis edzo enviinda, kun havo de juna kaj bela edzino, por kies manoj tiutempe konkuris viroj richaj kaj imponaj.

Do mi rakontis, ke mi estis verva kaj talenthava junulo: plena de arda kredo; animo, destinita por chio bela kaj bona. La estonteco shvebis antau mi, kiel mirakla eblo; mi sentis, ke mi povus formovi montojn, por ke en ilia loko mi malkovru nekonatajn fontojn, el kiuj ekshprucos felicho kaj ekkono; mirakla forto, decidonta la sorton de la tuta homa gento, centobligonta ghian gravecon. Mi ankorau ne sciis, kio min atendas, sed la sankta triunuo de la belo, bono kaj vero min esperigis, ke mi atingos tiun lumon, la plenon de la vivo, ghian plej altan gradon, el kie kvazau dio mi povos chirkaurigardi: mi farighos genia kaj krea dio, ne ludilo de la sorto kaj naturo, sed ties direktanto. En tiu tempo mi interkonatighis kun mia posta edzino, kiu pli malfrue donis al miaj disflirtademaj imago kaj sopiroj direkton, enhavon. Shi estis tiam ankorau tre juna; kaj mi malricha, senhava knabo. Mi decidis, ke shin mi havigos al mi, kaj shi - ekkonjektinte mian intencon, la tutan krean forton de sia beleco altruisme uzis por stimuli miajn forton, persiston, por ke shi farighu mia instiga songhbildo, kiu en horoj de malesperigho min levas kaj fervorigas al agado. Disighinte de la infanecaj sopiroj kaj revado, mi studentighis en la universitato kaj baldau akiris la hhirurgan diplomon. Neniam mi forgesos tiun felichegan momenton, kiam kun rughighanta vizagho kaj senspire mi montris al shi la dokumenton, rezulton de kvinjaraj strecha laboro kaj mizero. Unu dolcha kiso, esperiga alrigardo estis mia premio — neniam mi estis tiel kontenta en mia tuta vivo. Baldau mi ricevis postenon: mi kunighis kun unu el miaj kolegoj, ni fondis hhirurgian instituton, kaj mi ekposedis certan konvenan sumon, kiu ebligis al mi la edzighon.

Poste mi provis klarigi al Opula la felichegplenajn semajnojn de la gefiancheco per la plej variaj ekkrioj - la preparighon al establo de la familia nesto, kunan planadon, intimajn babilojn: kia estu la dormochambro, la granda tualetspegulo, la kombomantelo, la parfuma kristalflakono, kaj tiei plu. En nia geedzigha festeno mia edzino admiregigis chiujn per sia beleco: chiu gratulis al mi pro la trezoro, kiun mi ekhavis, kaj mi promesis felichege, ke mi shin altestimos.

Poste mi pripentris al mia patronino unu tagon de la geedza vivo. Je la batsono de la vekhorlogho mi ellitighas mallaute; ke mian dormetantan edzinon mi ne ghenu: piedfingre mi shteliras en mian laborchambron, kie mia servisto min atendas, por ke li surhavigu al mi la shuojn. Mi matenmanghas kaj rapidas al la kliniko - mia antautagmezo pasas en diligenta laboro, nur en la tagmezaj horoj mi havas iom da tempo por plenumi miajn sociajn devojn — mi vizitas kelkajn politikajn klubojn, en kiuj mi estas membro. Irante hejmdirekte, mi eniras en la vendejon kaj achetas por mia edzino tiujn artiklojn, pri kiuj la liston en la antaua vespero shi kunskribis por mi — por mi mem kutimas acheti mia servisto. Dume mia edzino ellitighis, sin vestis, okupighis pri miaj gefiloj kaj kaleshveturis al la promenejo, por ke shi kontentigu nian socian pozicion, kiu postulas, ke la edzino montru sin kaj siajn vestajhojn, por emfazi la financan bonstaton kaj elitan nivelon de sia edzo. Samtempe ni alvenas hejmen, mia servisto kaj mi; la servisto helpas al mi demeti la surtuton, kaj mi faras la samon al mia edzino, kiu alvenis en tiu chi minuto: rughighinte kaj dankeme shi etendas sian manon por kiso, en sia ghojo, ke al chiu shi plachis. Por tagmangho shi alivestighas — dume mi vershas vinon en la glasojn, kaj kiam shi enpashas, mi ekstaras, por ke la seghon mi shovu sub shin, dum mia servisto faras la samon je mia segho. Kelkaj gastoj chiam trovighas che la tablo, kiuj lernas de mi bonan konduton kaj min envias, char mi povas priservi tiel belan kaj noblan virinon.

Post tagmangho mia edzino ioman tempon ripozetas kaj mi aranghas mian korespondadon. Poste mia kuracista malsanulakcepto sekvas, post kies finigho por iom da tempo mi vizitas la klubon, kie ni okupigas pri gravaj partipolitikaj demandoj: chiam trovighas io, kio faras tiujn chi demandojn aktualaj — ekonomiaj, komercaj konfliktoj kun aliaj landoj; kiuj konfliktoj povos prezenti kauzon por kolizioj, se alimaniere ni ne povas defendi la interesojn de nia patrujo kaj de niaj civitanoj, similaj al mi. Dume mia edzino vizitadas siajn amikinojn kaj tajlorinon: shi estas nelacighema en tiu klopodo, el kiu konsistas la plej sankta devo de la virino - ke shi estu chiam bela kaj sopir-veka, instiganto kaj premio de la viro. Vespere, kiam ni estas gesolaj, mi povas ghui la menciitan premion, kies dolchecon ne multe mi devis klarigi al Opula — unu mallonga, felichegplena ekkrio sufichis.

Mi ankorau rakontis al mia patronino ankau tion, ke mia felicheco nature ne estis chiam seniterrompa. Mia edzino estis ofte malbonhumora kaj deprimita. Trovighas audacaj viroj, kiuj enviante mian felichon, shin klopodis amdelogi. Sian celon ili strebis atingi per flato, per esperiga promesado pri granda amo kaj aliaj havajhoj. Mia edzino ofte trovighis en tentado kaj mi suferis terure. Sed fine mi venkis chiam kaj la tentintoj devis konfesi, ke en tiu batalo, kiun unu certa Darwin, unu certa Weininger, unu certa Ferenc Molnar, unu certa Endre Ady priskribis kaj anoncis kiel la plej grandan kaj plej teruran batalon, mi estas la pli forta. Mi havis ankau kelkajn duelojn, en kiuj plejofte mi vundis miajn konkurantojn — kiel hhirurgo mi povas diri, ke tiuj vundoj estis sufiche gravaj, unu ech mortrezulta.

Mi parolis pri tio, ke en tiuj chi malfacilaj tempoj mi okupighis multe pri tiu granda demando, kiu ankau nian epokon pleje okupas: pri la problemo de la virino. Mi legis multe kaj vizitis ofte teatron, kiel forumon de la plej ekscita kaj chiam aktuala politiko de la homa animo. Estante homo informita pri beletristiko, en vastaj ekstraktoj mi skizis la plej grandajn poeziajn kreajhojn de nia jarcento kaj iliajn instruajhojn: verkojn de geniaj viroj, kiuj verkoj faras perfekte elkonebla tiun misteron, kiun ni nomas virino. Mi parolis pri tiuj granduloj, kiuj tra akraj okulvitroj de la pli altnivela filozofio pridesegnas la virinon; kaj pri tiuj, kiuj volante vidi nur la krudajn kaj simplajn faktojn de la korpa amo, kvazau okulmezure, do per malpli perfekta instrumento shin observis kaj prezentis.

En tiu chi sistemo sub unu kaj sama chapelo trovigis Zola kaj markizo de Sade, naturalismo kaj pornografio (pri tiu chi lasta mi parolis pli longe, menciante detalojn, kiujn chi tie, pro deco, mi ne povas ripeti) — en aparta, nobla komunumo trovighis la talenthavaj sekciantoj de la sekreto de la virina animo — unu certa Flaubert, unu certa Stendhal, unu certa Bataille. Mallonge mi rakontis la enhavon de tuta aro de modernaj dramoj: mi defiligis Ibsen, Strindberg, Maeterlinck, Gerhardt Hauptmann, Shaw, Bernstein. Pri la adulto mi parolis aparte; pri tiu maniero, kiel jen sherce (triangulo!) jen tragike oni priskribis la terurajn sekvojn de la shancelighema karaktero de la virino, en sorto de la viro.

Opula che tio neatendite min interrompis kaj faris mirindan demandon: kiajn tolajhon kaj supran veston Strindberg surhavis - kaj kiajn Duse surhavis che la lasta ludprovo de la teatrajho, titolita "Kamelia damo". Shi min petis, ke mi priskribu tion pli detale, char la ceteran pritrakton ankau el du vortoj shi estus kompreninta, sed pri chi tio shi bezonas pli precizajn indikojn. Iom surprizighinte mi obeis: mi rakontis, ke pri la tualeto de Strindberg mi povas fini mallonge — la viroj de Europo surhavas en maldetalaj strekoj kvazau uniformon, shelon de simpla tajlo, kies destiniteco estas kashi la nudon de la viro kaj la liniojn de la korpo lau kiel eble plej ekonomia maniero: por tiu chi celo servas kvin tuboj: en unu nian torson, en du la brakojn kaj en du la krurojn ni shovas. Tiujn chi tubojn, faritajn el griza au nigra teksajho (neniam el alikolora) oni kunkudras en du pecojn, en jakon kaj pantalonon, tiamaniere, ke la du dislimigaj linioj de la nuda korpo, talio kaj genuo ne povu montrighi. Tiun chi vestajhon surhavas en Europo chiu viro, do ankau la menciita Strindberg surhavis tion, dum li vivis; kvankam mi ne komprenas, kiome tio apartenas al la temo. Pli malfacila tasko estas respondi je la dua demando — nome niaj damoj surhavas la plej variajn kaj richajn vestojn: la celo de tiuj chi vestajhoj, samkiel en la fauno, estas duobla: en bagatela parto ili servas la shirmon kontrau la vetero, ilia chefa tasko estas la speciala, inesenca prosperigo de la virinoj, la virallogo; eksciti la sopirojn de la viro, tiamaniere, ke la virino veku la impreson de bonodora kaj deshirinda floro au prefere dezirinda frukto, kaj pliigu shian valoron je la okuloj de la viro.

Opula rimarkis: shi volus, ke mi uzu malpli da komparoj - la celon de tiuj shi ne povis kompreni; kaj shi asertis, ke kun la komparoj niaj kontinentaj bullokoj estas samtiel, kiel tiuj fiighintaj (malbelighintaj) oihaoj, kiuj vivas inter ni kaj kiujn mi kutimas nomi "virinoj", kun la vestoj, per kiuj ili volas perfektigi la malperfektecon de sia korpo. Se ni ne povas ami au amigi kun sufichaj pasio kaj ghojo tion, pri kio ni parolas, ni tuj kaptas por uzo komparon por kompletigi la mankon, samkiel la komercisto, kiu pri la butero diras, ke "tia ghi estas, kia migdalo", au pri la migdalo, ke "tia ghi estas, kia butero", char li ne fidas, ke la varo parolas por si mem, ghi povas efiki ankau per siaj propraj ecoj. Se niaj degenerintaj oihaoj bezonas vestojn, por ke ni ilin ekdeziru kiel floron au frukton, tio evidente pruvas, ke sen vesto ili estas ne sufiche floroj kaj ne sufiche fruktoj. Cetere tion shi tute ne konsideras grava, char surbaze de mia rakonto nun shi jam proksimume klare vidas tion, kion shi volis ekscii. Nur tion shi ankorau ne komprenas, kiel estas, ke mi estis en tiaspeca vestajhoj, kiam ili min trovis, kia mi priskribis la vestojn de la bullokoj?

Nun fine mi ekkomprenis, ke Opula min kredas ne bullok, tio estas viro, sed shi min kalkulas al la sekso de la degenerintaj oihaoj, shi min opinias esti al si simila, virino, konsidere mian korpan aspekton, kiu el shia vidpunkto vere pli similas al "sentema" estajho, tio estas al virino, ol al tiuj monstroj, kiuj reprezentas en Kapilario la majestan viron. Provizore mi retenis min informi shin pri la eraro - sincerdire en tiu lando tiu chi eraro estis flata al mi —, sed ankau pli racia shajnis tio, se mi ne klarigas al shi la veron, char ja bedaurinde mi ne havis kauzon por esperi, ke ankau tiam shi ekinterparolus kun mi kaj trovus min inda por sia interesigho, se shi ekscius, ke en esenco mi estas pli proksima al tiuj vermoj, kiuj vekis en shi nur malestimon kaj nauzon.

Al tiu chi erara konvinkigho mi povis danki shian konfidon; mi ne rajtis, sed ankau ne kuraghis rifuzi tiun chi konfidon. Shi min opiniis, kvankam degenerinta, sed tamen oiha; shi kalkulis je tio, ke shin mi komprenos, kaj, ke finrezulte ni interkonsentos, se temas pri bullokoj. Do, koncerne mian kostumon, mi donis evitan respondon, mi aludis pri piratoj, kiuj nian shipon atakis, antau ol ghi subakvighis, kaj ili min devigis alivestighi. El tio chi Opula eksciis, ke niaj bullokoj estas lau korpo proksimume samgrandaj kaj ankau tiel evoluintaj kiel ni oihaoj — kio ja estas iom stranga, sed "tio neniel signifas, kiel ankau el miaj konfesoj shi vidas, ke lau anima, intelekta kaj senta vidpunktoj ekzistus menciinda diferenco inter tiuj kaj la Kapilariaj bullokoj". Tion chi ankau mi mem konfesis - tiel shi diris - per chio, kion en formo de respondo je shiaj demandoj mi rakontis.

Mia mirego ne konis limon je tiu chi neatendita deklaro: ja mi volis shin konvinki ghuste pri la malo de chio, kion jen li konkludas el mia rakonto. Mi petis, shi diru, en kio shi vidas tiun chi similecon, kompare al kiu la diferencoj estas nomeblaj "ech ne menciindaj".

El la respondoj de Opula fine mi eksciis tion, kio ghis nun en formo de malklara, skiza konjekto en mi vivis, kiel en infaneto la sekreto de la deveno; mi eksciis, kian rolon la bullokoj havas en Kapilario lau naturhistoria kaj biologia vidpunktoj en la granda laboro de la raskonservo. Mallonge, per kelkaj vortoj mi komunikas pri ghi tiom, kiom la scienca objektiveco kaj mia vojpriskriba konscienco postulas: estas ekster miaj intencoj per nedecaj detaloj indignigi la seks-honteman leganton.

Nu, do: la oihaoj tiel same kiel niaj virinoj, naskas vivantojn, nome oihaojn, similajn al ili mem. Pri la demando de la gravedigho en Kapilario oni scias tre malmulte; la plej multaj ech tion ne scias, ke al koncipigho de ia embrio necesas ankau io alia ol sanaj organoj kaj bona sinnutrado. Kelkaj sciencemaj oihaoj, similaj al nia "degenerinta" speco, tamen demonstris — kaj mi sukcesis tion ekscii nur post longdadraj esplordemandoj —, ke tiuj oihaoj, el kies menuo mankas la frandajho, tabloservita la unuan tagon de mia chiesto; la freshe elpremita, viva bullokmedolo; ne naskas, ghis ili denove ekemas al tiu chi frandajho. Do, shajne en la bullokmedolo trovighas ia materio, sen kiu ne ekzistas plimultigho: sed en tiu chi rilato la opinioj diverghas. Kio la bullokojn koncernas, tiuj — lau chia signo — ekvivas el la fecho de la mara fundo — pri tio, ke ili plimultighus inter si, kiel aliaj vermoj kaj rampuloj de la mara fundo, ekzistas nenia pruvo — ankau tion ghis nun oni ne sukcesis demonstri, chu ili naskas vivantojn au ovcelojn ili demetas, kiel la amfibioj. Tiom estas certe, ke ili vivas nur en tiuj regionoj de la senfina malfundo, kie ankau oihaoj trovighas; en dezertoj ili ne vivas, sed apud la socio de la oihaoj chiam kaj chie, tre grandnombre, kiel iaspecaj parazitoj — pri ilia bredado oni ech ne bezonas zorgi — sufiche grandnombre ili vegetadas ankau per si mem por tiu celo, kiun ili servas kiel domvermoj en estigo de la vivkondichoj por la oihaoj.

Tiom chi estis, kion mi eksciis de Opula koncerne la naturpriskribon de la bullokoj. Kaj tio estus ne multa, neniel kontentiga, se mi ne havus eblon aldoni kelkajn konstatojn, kiel rezulton de miaj modestaj esploroj, kiujn mi faris memstare en Kapilario, sen instrukcioj de la oihaoj. Tiuj chi konstatoj, au prefere eltrovoj, estas konsidereblaj en nia scienca pensado tre gravaj rezultoj: en Kapilario ili pruvighis tiom seninteresaj, ke, kiam mi komunikis ilin al Opula, kun la espero, ke shi min ovacios kvazau mi estus Kapilaria Darwin au Newton, ke mi eltrovis la doktrinon pri la parenceco kun la bullokoj; shi shultrumis, diris, ke eblas, kion mi diras, sed tio ech iomete ne estas ghuebla au amuza.

La vojon kaj manieron de mia eltrovo mi ne priskribas, tio estus enuiga; ties fina rezulto estas mallonge tiom chi:

La bullokoj, kiujn en Kapilario oni konsideras utilaj vermoj, kiel che ni la silkraupon, kaj oni rekonas pri ili maksimume tiom, ke la plimultighon de la oihaoj ili akcelas kiel stimulantoj — efektive ili devenas ankau hodiau ankorau el la korpo de la oihaoj: nur la speciala, degenerinta maniero de la naskigho kashis tiun chi fakton de antau la okuloj de la oihaoj. Che la naskigho de chiu oiha ekaperas centope - ducentope ankau bullokoj — nome en la placento. Tiuj chi novnaskitaj bullokoj estas tre miniaturaj, okule apenau videblaj vermetoj; kompreneble, ke la oihaoj, ne shatantaj nazfosadi en nauzaj materioj — kiel niaj naturscienculoj -, ne rimarkis ilin ghis nun. Ili svarmas en la placento, kaj en la tempo de la nasko ankau en la ekskremento de la oihaoj trovighas tiaj etaj bullok-embrioj: se poste la fluanta akvo fortiras kun si la placenton kaj ekskrementon, la etaj bullokoj alkrochighas inter branchoj de la algoj kaj koraloj au miksighas en la shlimon de la fundo; tie ili ekevoluas. El tio originas la kredo, ke la fecho de la marfundo ilin elvomachas el si.

Do finrezulte, lau nia naturscienca pensmaniero oni povus diri, ke la oihaoj kaj la bullokoj rilatas unu al la alia samtiel, kiel che ni la viroj kaj la virinoj. Sed en Kapilario, kie la du seksoj estas nekonata koncepto, kie la nocioj "homo", "pli supergrada estajho", "krono de la genezo" koncernas ekskluzive la oihaojn; aserti, ke iu oiha kaj iu bullok rilatas unu al la alia, kiel du duonoj de unu tuto, kiel du samrangaj faktoroj de la plej supera viveblo: estus samtiel ridinda kaj stulta aserto, kiel se che ni sur la kontinento maniema scienculo provus demonstri, ke la homan dignon reprezentas ne la rezidejo de la intelekto kaj prudento kaj de la animo: la homa cerbo; sed ekzemple la hepato au la reno au la lieno au la seksa organo au ia fermenta fungo, kiu akcelas nian digestadon.

<< >>