DEKA CHAPITRO

La autoro en momenta frenezigho faras amkonfeson al Opula. — Malkashighas lia deveno. — Li estas kondamnita je punlaboro.

Chirkau mi fosforeskis la akvo — malproksime la hidrarga lago lumis rughe. Super mia kapo fishoj frapadis, Hadesaj monstroj; timiga kapo ekaperis kun verdaj okuloj, antenoj kaj elstarajhoj. Iom pli malproksime senforma nigra amaso mallumis: ruino de enabismighinta shipo - ghuste ia boao volvrampis verde el ghia kamentubo, kvazau fumo. La ruino svarmis kaj movighadis: ghiajn ferdekon, mastojn, tutan internon plenkovris bullokoj, ili laboris sur ghi, ghin dismetis kaj kunmetis, avide esploris, ekzamenadis kaj lernis. Nun mi jam sciis, ke ili estis tiuj, kiuj min prizorgis kaj mian vivon savis, kiam sveninte kaj eble jam ankau duonmorte mi alvenis sur la fundon de la maro; artefaritajn brankojn ili surmuntis al mi, per kies helpo ankau pulmhavaj mamuloj povas vivi sub la akvosurfaco - tiun chi instrumenton, la subakvan artefaritan pulmon ili jam delonge eltrovis; kiel ni, tie supre la flugmashinon kaj la vaporshipon. Kaj ili min forlasis tie, antau ol mi estus povinta rekonsciighi; hastantaj al nova tasko.

Ili min savis, ili akceptis la solidarecon kun mi; tiuj chi etaj monstroj - tiuj chi laborantoj kaj serchantoj kaj eltrovantoj kaj malkovrantoj kaj soldatoj kaj suferantoj, kies klopodadon stimulas, instigas ununura obskura sopiro: finalveni che nin, elen, sur la kontinenton, por ke ili unuighu kun ni en febro de la komuna, granda laboro.

Apud miaj ambau oreloj ekmughis la artefaritaj brankoj, kaj mia kapo tondris, mi sentis neelporteblan premon, subite mi rekonsciighis pri la terura akvokolono, pezanta sur mia kapo silente kaj senfine — mi pensis, ke mi tuj sufokighos. Mi disetendis la brakojn kaj lamenta, vehurla plendo erupciis el mia brusto. Tiam mi sentis, ke iu metas la manon sur miajn lipojn.

Mi turnis min kaj ekvidis Opulan, kiu mirante kaj kun kompato min alrigardis. En tiu momento mi eksilentis. Rekta shi staris antau mi, tra shia granda kaj tamen subtila korpo, kiel tra nebulvualo, mi povis malklare vidi la krepuskadon de la akvaj kreskajhoj, tremantaj malantau ghi. Shi estis tiom, preskau neeble bela, ke por momento mi sentis, kvazau mi chesus ekzisti; miaj konscio, memo, chio, kion mi sciis esti mia aparta, propra vivo, chesus kaj malaperus, por ke ghi donu lokon al tiu chi unika realo. Shia vizagho klinighis super min, kaj tiam mi sentis klare, ke prefere mi volas pri tiu chi vizagho scii, ke ghi ekzistas kaj lumas super mi, ol scii, ke mi mem vivas — ke ghi plie devas ekzisti ol mi. Shi kashis super mi la verdan akvon: felicha trankvilo min ekregis, kaj konfido, kvazau en Sunon mi rigardus, en Sunon, mi, filo de ghia naskito kaj frukto kaj ido, de la senluma kaj trista Tero: en Sunon, kiun jam tiom longe mi ne vidis; kaj kiun, ho ve, vidi mi volis denove.

Kaj dum mi sentis tion, mi ech ne rimarkis, ke mi parolas, balbutas ion, baraktante kaj kun pasio; tiu balbutajho havis nenion komunan kun mia felicha kaj trankvila kaj pacighinta sento. Kion mi parolis, kun interrompoj, konfuzplene, sensence; povis esti tiom chi, au similajho.

— Vi similas al neniu, kiun ghis nun mi vidis, Opula, reghino de la profundo. Vi similas al neniu, sed vi estas tiu, pri kiu mi sciis chiam, ke tiu ekzistas - tie supre, sur la tero, en ia rideto, en ia rigardo — sur la floroza kampo, en odoro de la printempo, sub milda, stelplena chielo, en stormo kaj sunbrilo. Mi sciis chiam, ke Dio cheestas ie, ghi shteliradas, eble post mia dorso ghi estas, au jhus ghi min preterbrilis, pli rapide ol la lumo. Ankau tion mi sciis, ke ghi sin kashadas en herbo kaj en arbo — kaj, ke mi ghin trovos, se mi tre atentas. Mi atentis, kiel mi nur kapablis, streche, kun malfermitaj okuloj — kaj kelkfoje mi kredis jam, ke mi trovis ghin; mi trovis en la atento, trovis en mi mem, kaj, ke mi mem ghi estas. Sed nun mi jam ne scias, kion mi kredu. Chu mi estas ghi, au vi — eblas, ke estas vi. Permesu, ke mi kisu viajn flirtantajn orharojn, la sunradiojn. Au prefere ne la harojn, sed viajn okulojn, — au la genuojn eble. Sed ne — ja por tio mi devus min klini — kaj mi jam scias, ke oni sin ne klinu. Diru do, kion mi faru — diru, kiu mi estas? Ne, mi ne volas subvalorighi al via nivelo — ja mi scias, ke vi estas indiferentema kaj ne atentas la stelozan chielon. Ne atentas — sed eble nur tial, char vi mem estas tiu — char vi ne bezonas vin levi ghis tie, kiel mi. Diru do, kion mi faru? Kiu vi estas, dio au besto? Char al mi vi ne similas, tiom mi scias. Mi multe suferis; batalis kaj luktis kontrau mi mem kaj kontrau la similaj al mi. Sin klini ne licas. Sin elklini ne licas: tion oni skribas che ni sur la fenestrojn de la vagonoj. Chu ne, vi min komprenas. Mi dezirus vin kisi — ne, prefere ne, mi devas foriri, mi havas aferon, mi ne povas resti chi tie. Mi havas aferon tie supre, chi tie estas tre mallume kaj la medio estas tre tepida — tie supre oni min atendas. Mi amas vin. Mi havas nenion komunan kun tiuj chi turpegaj bestoj - chu vi komprenas? Ne veras, ke mi volis tion chi, ne veras, ke mi unu estas kun ili — ho, bone mi scias, kion vi deklaras, sen ke vi parolus: ke belo, bono kaj vero estas unu kaj la sama — ke ne povas esti bona kaj ne povas esti vera, kio malbela estas —, do, sed kiu dirus al mi, kio estas turpa, kio bela, se ne mia propra animo dirus? Kaj la spegulo, en kiu via bela vizagho respegulighas, chu ghi povas esti malbela, chu ghi povas esti malglata kaj skrapita, se vin ghi montras bela? Ne, kio redonas la belon, ankau mem estas bela — chu ne, mi estas simila al vi? Mi ne estas al vi simila, ja mi volas pli, ol vi — vin mi volas. Lasu, mi havas aferon — diru, kion mi faru? Tie supre la lumo briletas - ghin mi devas atingi, chu vi venas kun mi? Mi vin forportos el chi tie, for el la profundo kaj obskuro; por ke vi sentu la samon, kion mi sentas, char inda vi estas al tio: mi rompe malfermos la kovrilon de via cherko. Necesas, ke mi redonu al vi tiujn chi amebrion kaj plezuron, kiujn vi vekis en mi — au, chu vi ghin ne bezonas? Sufichas, sufichas - vi estas trankvila kaj atendas, sed mi ne plu povas atendi — ho kia malbona vi estas kaj mi kiel bona! — ho kia malpura vi estas kaj mi kiel pura! — ankau mi volas malpurighi — mi ne povas atendi...

Tiajhojn mi balbutis, bone mi memoras: tia stulta, malpurega konfuzo bolshprucis el mi. Mi vishis mian bushon kaj poste rigardis la manon: koto kaj puso kaj shaumo estis sur ghi. Mi ne kuraghis rigardi al Opula, char mi estis konvinkighinta, ke shi ridas. Terure mi estis emociighinta; mi atendis, ke mi rekonsciighu el tiu chi atako de frenezo. Sed tiam mi audis miran ekkrion — ektiminte mi shin alrigardis.

Opula atentis kun larghe strechmalfermitaj okuloj, tute gape, preskau ektiminte: shi etendis unu sian fingron al mi. Embarase mi min pririgardis kaj eltrovis la kauzon de shia surprizo.

Kion mi diru al la leganto? Kiel mi komprenigu la aferon, por ke oni ne pensu min maldeca, kiam envere mi ne estas tia. Nu — la vidajho, kiu sen mia scio sin prezentis antau Opula, kaj ktes elformighon ech mi mem ne rimarkis en tiu atako de la emociigho, kun kiu transteran amon mi konfesis al shi — tiu chi vidajho estis tauga por klarigi al shi, ke mi ne estas oiha, ech ne en tia degenerinta formo, kiel en shia imago, lau mia rakonto, la figuro de la kontinenta virino vivis. Shia surprizo,( kvankam tre granda ghi estis, estis proporcia kun tiu fenomeno, kiu tiun chi surprizon kauzis. Embarasite gapis ankau mi mem, sed mi ne havis eblon malaperigi la perfidan simbolon, kiun shia beleco kaj mia entuziasmo reaperigis kun okulfrapa nekashiteco el la obskuro, kie ghi sin kashis ghis nun.

— Bullok... — diris poste Opula, ne forturnante de sur mi sian rigardon... — Bullok... — shi ripetis kaj malrapide komencis retirighi.

Mi volis min jheti post shin, sed la Bullok kvazau estus sin stariginta inter nin du, por ke nun jam malkashe, minace,ordone nin disigu; ghi min devigis halti.

Mi estis senvualigita, mi ne povis plu nei, ke lau esenco mi apartenas al tiu malrespektata speco, kiu taugas por ne pli, ol esti nutrajho kaj domkonstruanto — mi sentis, ke je la okuloj de Opula mi perdighis por chiam, kaj ke neniam plu shi povos min trovi inda je shia konfido.

Mi sentis nekontraustareblan deziron por forlasi Kapilarion, kaj — se ankorau eblas — rifughi. Sed la objekto, chirkauskribita supre, ne lasis min. Kiel mi nun komprenigu tion dece al la leganto? Dum mia restado en Kapilario mi estis tute forgesinta pri tiu objekto — oni ne forgesu, ke mi restadis en akvo dum unu jaro kaj duono, kio superfluigis la specialan kaj ceremonian aranghon de certaj procedoj tiamaniere, kiel ni alkutimighis sur la kontinento. Do nun, kiam neatendite ghi aperis sur la scenejo, kaj ech aldone en tia chi konscia kaj signifoplena formo, mi havis tian strangan senton, kvazau temus pri memstara vivulo, sendependa de mi, kiu neatendite, lau maniero de "deus ex machina", akiris al si influon al la formigho de la okazajhoj. Chu tio estis nur imagado, vizio de momenta frenezo au rekono de la realo; mi ne scias, — sed shajnis al mi, ke giganta bullok min ekprenis je la talio, pri kiu bullok mi kredis, ke mi ghin regas, kaj nun pruvighanta pli forta ol mi, malkashe kaj konfesigante ghi montris, ke mi devas iri en tiu direkto, kiudirekten ghi min kondukas. Turmentighante mi fortostrechis, por ke mi sidighu au turnu min alidirekten. Vane. La akvo kirlighis chirkau mi, anhelante mi kuregis, naghis kaj shvebis, kvazau kiun la chevalo furioze rajdportas. Ni trazigzagis inter la turoj - amaso de bullokoj nin akompanis dum nia kurega pelo, kun kapoj, fiksitaj antauen, rigide, kvazau elpafitaj, flugilhavaj sagoj, tra la blua akvo.

Mi sciis, ke ghuste en la kontraua direkto mi devus rifughi; mi sentis, ke ni kuregas en mian pereon. Che iu vojturnigho aperis tiu granda konstruajho kun sia kornichava fronto, en kies pordego la unuan fojon mi ekvidis oiha-indighenon, en la tago de mia alveno en Kapilarion. Nun la pordo estis vaka. Tra la vaka pordo mi enkuregis, renversante chion chirkau mi. Kelkaj oihaoj min preterrapidis, ektimante — ne estis halto, la "bullok" min kunprenis. Pordoj brufermighis chirkau mi, mi pushighis al la muro, kvazau direktilperdinta helico —, en chiu loko, kie iu oiha malaperis kaj kie en la sekva momento malplenaj lignotabuloj sin montris al mi. Por momentoj ekekaperis la timanta, konsternighinta vizagho de Opula, kun grimaca rideto sur la lipoj — la bullok tiam kaptis al si, ekfuriozante, ghi min pushegis al la tegmento, el kie inerte mi refalegis. Ghi baraktis, refoje levighis supren, ghi ekis kun mi turnighi, rotaciis chiam pli rapidege, starigis min kapaltere, kiel turbon, ghi mughis kaj klakadis... kaj mi ne scias, kio alia okazis ankorau, kion ghi faris dum tiu chi furiozado, char la mondo tutnigrighis chirkau mi kaj mi perdis la konscion.

Kiam mi rekonsciighis, mia unua sento estis, kvazau jhus mi estus alveninta en Kapilarion, refoje mi vivus la strangan aventuron de la unua tago. Mi kushis sur la tero, kunligite: min vindligis la araneajho de tiu delikata orsilko, kiu etendighas de sur la kapo de la oihaoj kaj svingighadas dise en la akvo, kiel talaro.

Mi provis levi la kapon, sed apenau mi sukcesis. Post kelkaj momentoj, ke mi donis vivsignon, iuj min levis, sen tio, ke miajn manojn au piedojn ili estus malligintaj; kaj ili min sidigis sur malaltan seghon. Apud mi, sur alia segho, sidis Opula. kun vualo sur sia kapo - antau ni estis malgranda tablo, malantau la tablo tronis respektinda oiha.

Tio estis la Kapilaria Supera Tribunalo, tiel, kiel mi vidis antau mi — Opula prezentis la akuzon, tial shi estis sidigita apud min. Mi ne scias kial, la tuta sceno, nun sekvonta, mia kondamno, kun sia morna soleneco min memorigis pri io, kion foje mi jam travivis - streche mi cerbumis, kio ghi povas esti, sed nur tiam mi rememoris, kiam min jam kondamnitan, oni ghuste portis eksteren —, kaj ech en mia apatia indiferenteco min koleretigis, kiaspeca ideasociado povis esti, kiu tiun chi ech tre seriozan ceremonion renkontigis en mia cerbo kun la memoro de mia geedzigha festeno, mi ne scias, kial.

Akuzo kaj jugho sekvis tre rapide unu la alian. Opula asertis, ke mi shin erarigis, per demona artifiko mi kredigis al shi, ke en tiu lando, el kie mi devenas, mi reprezentas la oihaojn. Sed, char malkovrighis, ke esence mi estas bullok, kion el mia stranga simpatio al la bullokoj shi estus povinta suspekti jam pli frue, shi konsideras ne ghusta afero, ke mi vivu inter ili kaj infektu la aeron. Shi petis la leghon, ke ghi jughu juste.

La jugho estis preta post kelkaj minutoj. Konforme al la kuriozaj, sed certe humanaj kutimoj de la lando, ghi estis alternativa jugho; du specoj de puno, el kiuj mi povis elekti, kiun mi deziras suferi. La unu estis morta, la alia ne malpli. Temis pri tio; kion mi preferus: ke, kiel bullokon, je la naskightago de Opula oni min buchu, surtabligu kaj manghu — au, chu mi akceptus dumvivan fortikajhlaboron, kiel forta kaj uzebla bullok, inter miaj aliaj kunuloj, che la konstruado de la turoj, servantaj por la oihaoj kiel loghdomoj: tiun chi lastan punon nature mi pasigus chenite, kiel decas al malliberuloj. Interese, sed tiel shajnis, ke lau koncepto de la oihaoj la morta kondamno estis la pli malsevera; dum ties prelego Opula sin turnis al mi kaj kvazau gracie kaj kuraghige shi ridetis - shia rideto estis tiel delikata kaj subtila, ke por momento mi sentis avidon por cedi al la tento, je la penso, ke. se ech mortintan, min ekmordos tiu chi bela busho. Sed poste la sobra konsidero venkis en mi: kun estimo kaj humile mi anoncis al la Tribunalo, ke prefere mi akceptas la ghismortan punlaboron.

Oni min kondukis en malluman chambron, liberigis miajn manojn, ligis al miaj piedoj longan shnuron. Tiam mi vidis la lastan fojon oihaojn. Ili min lasis sola kaj min enshlosis. La tutan nokton mi estis sola en la mallumo, inter maraj araneoj kaj omaroj. Mi malbenis mian sorton kaj la fatalan decidon, ke post tiom da malsukcesaj entreprenoj refoje mi ekiris: mi jhuris, ke neniam plu mi forlasos mian amatan patrujon, se iam mi liberighus el tie chi — poste mortlace kaj malesperighinte mi ekdormis. Shajne dum tiu chi profunda dormo povis okazi, ke mi estis metata kaj fermata en grandan lignokeston kaj transportata inter la fortikajhojn, char matene mi vekighis jam tie. Mi kushis sur iu elstara kornico; bullokoj laboris fervore chirkau mi. Scivole kaj kun kompato ili min alrigardis kaj instigis, ke ankau mi laboru.

<< >>