§69.      БЕЗЛИЧНЫЕ ГЛАГОЛЫ употребляются без подлежащего, ими обычно обозначаются явления природы или отношение к происходящему: Pluvas Идет дождь.  Neghis Шел снег.  Matenighas Светает,настает утро. Hodiau sunos Сегодня будет солнечно.  Estos varmege Будет жарко. Al mi shajnas ke Мне кажется что...  Estus bone se Было б хорошо если... Pri kio temas? О чем идет речь?

§70.      Суффикс -EBL- означает "возможный для...": manghebla съедобный (т.е. которого можно съесть),  komprenebla понятный (возможный для понимания),  nekredebla невероятный (во что нельзя поверить),  portebla переносной, портативный,  neelcherpebla неисчерпаемый,  nepriskribebla  неописуемый,  solvebla kafo растворимый кофе. Tio ne eblas! Это невозможно! (char tio eblas neniam) Memkompreneble! Само собой разумеется! Kiel eble plej frue  Как можно скорее. Ne eblas chiam esti heroo, sed chiam eblas resti homo.(Гёте)

§71.      Суффикс -ID- означает "потомок, детёныш": hundido щенок,  katido котёнок,  chevalido жеребёнок,  kokido цыплёнок, bovido телёнок,  negrido негритёнок, carido царевич, tigrido тигренок.  Ne el chiu ovo eliras kokido.

§72.      Приставка MIS- означает "ошибочность,оплошность": miskalkuli обсчитаться,  misskribo описка,  mispashi оступиться, miskompreno недоразумение,  mise-dise кое-как,тяп-ляп.

# fabelo                                              KURACILO.

Antau multaj jaroj estis regho, kiu havis malsanan filon. La junulo suferis pro astmo kaj malforta koro kaj preskau chiam kushis en sia lito. La kort¦egaj kuracistoj multe klopodis, sed neniu el ili sukcesis resanigi lin. La malfelicha regho sendis kurierojn chien tra la lando por anonci, ke necesas utila kuracilo por la regh¦ido. Dum unu tuta jaro la malsanulo prenadis chiajn bonegajn medikamentojn, sed nenio helpis.

En iu tago en la palacon venis maldika monahho, kiu diris, ke li povos resanigi la reghidon. La regho tre ekghojis kaj demandis lin, kiujn medikamentojn li enskribos en sian recepton. La monahho diris al la regho:

«Se pasi kvin kilometrojn orienten de la palaco, oni trovos elfan monton, kiu estas alta tricent metrojn. Longa kaj kruta vojeto zigzage kondukas al ghia supro, tie kreskas magia sango¦rugha fungo. Se via filo manghos ghin, li tuj resanighos.»  La espero¦plena regho ekvolis sendi siajn servistojn por serchi la fungon, sed la monahho diris: «Ho regho, la fungo estas havajho de la elfoj, ghi estas magia, kaj por preni ghin la reghido devos mem iri tien. Neniu alia povos plenumi la laboron anstatau li.»

Fru¦matene de la sekva tago, kun helpo de siaj servistoj, la reghido ekiris sur la elfan monton. Al li estis malfacile spiri dum la supren¦irado. Post kelkaj longaj horoj, kiam li finfine ghis¦venis tute laca, li rigardis chirkau si, sed ekvidis nenion, krom shtonojn kaj arbustojn. En la kortego la regho koler¦ege ordonis aresti la monahhon. «Ho jes, — la monahho klarigis kun la rideto, — Mi ankorau ne chion diris. Se la reghido ne trovis la fungon hodiau, li iru dua¦foje, tria¦foje... Chiutage li devos serchi la magian fungon. Li devos iri tien kvindekfoje au ech milfoje, ech se blovos vento, ech se pluvos au neghos, varmegos au malvarmegos. Unuvorte, li neniam devos sen¦esper¦ighi por trovi la fungon.»

«Se li ne trovos ech post du jaroj?» — dub¦ante demandis la regho.

«De¦haku mian kapon!»- trankvile respondis la monahho.

«Bone. Se mia filo resanighos, mi reghe pri¦donacos vin.»

Do, la reghido chiutage vizitadis la monton en chia vetero. Pasis malpli ol tri monatoj. Li ekhavis bonan apetiton kaj bonan humoron. Post sekvaj monatoj li tute chesis peze spiri, kaj lia koro pli fortighis. La reghido absolute resanighis.

Diru, karaj legantoj, kiun kuracilon li trovis?

<< >>