§73.      ПРИЧАСТИЯ сочетают в себе свойства глагола и прилагательного.

ДЕЙСТВИТЕЛЬНЫЙ ЗАЛОГ (активные причастия):

-ANT- настоящее время leganta читающий
-INT-  прошедшее время leginta прочитавший
-ONT- будущее время legonta который будет читать

СТРАДАТЕЛЬНЫЙ ЗАЛОГ (пассивные причастия):

-AT- настоящее время     legata читаемый
-IT-  прошедшее время legita прочитанный
-OT- будущее время          legota которого будут читать

                Заменив окончания -A на окончания -O, получим существительные:

savinto спаситель, kreinto создатель, am¦at¦ino любимая, gajninto победитель.

La redaktoro pensas pri siaj legontoj Редактор думает о своих будущих читателях.  La projekto havas est¦ont¦econ У проекта есть будущее. Lavu la manghotajn fruktojn kaj boligu la trinkotan akvon.

                Заменив окончание -A на -E, получим деепричастия:

legante читая, leginte прочитав, legonte собираясь читать, audate будучи слышимым, audite будучи услышанным, audote собираясь стать слышным.    Manghonte lavu la manojn Мойте руки перед едой.

La studentoj multe lernas ekzamenote.  Dirite — farite.

                Отсутствие (дее)причастий будущего времени в русском языке создает некоторую трудность при переводе, но пусть это вас не смущает.

 

# rakonto                           MIA UNUA SKIADO                (H.Seppik)

Multajn dimanchojn mi estis pasiginta en la bela Norvegio, sed tiu februara dimancho, pri kiu mi nun estas rakontonta, estas la plej charma kaj interesa, kian mi estas iam ajn havinta.

Matene ni vekighis frue. Vestinte nin per specialaj ski¦kostumoj, ni ekveturis per auto al montaro (t.e. ni unue vestis nin kaj poste ekveturis; se mi dirus "vestante", tio signifus, ke ni samtempe vestis nin kaj ekveturis). Estis bela vintra vetero. Nokte estis falinta fresha negho (la negho jam kushis sur la tero; falONTa signifus, ke neghos nur la venontan nokton), brilanta (=kiu brilis dum nia vojagho) en la radioj de la suno. Ni estis tre felichaj char nun estis realighonta nia longa deziro skii en la belega norvega naturo (ne realighANTa, char ni ankorau ne komencis la skiadon!). Jam kelkajn tagojn ni estis revintaj kaj nokte ni estis ech songhintaj pri tio (revINTaj kaj songhINTaj, char tio okazis antau nia ekskurso; revANTaj kaj songhANTaj signifus, ke ni faris tion dum la veturo).

Apud la ski¦dometo estis jam kolektighintaj multaj ge¦skiontoj. Salutinte chiujn kun¦venintojn, trinkinte kafon kaj manghinte bongustajn kukojn, ni almetis la skiojn (unue ni salutis, trinkis kaj manghis, kaj poste ni almetis la skiojn). Nun estis venonta grava momento en nia vivo — la unuaj pashoj sur skioj (nek venINTA nek venANTa taugas, char la skiado ankorau ne komencighis)! Mi tremis, pensante pri tio.

Sed kiam la timo estis malaperinta, mi  «gracie kaj elegante» (chu vi kredas?) glitis sur la brilanta negho.  Jes, kelkfoje mi estis falonta (=preskau falis), sed tamen mi re¦trovis firmecon de la kruroj. Ho, se vi estus vidintaj (ne vidANTaj, char tio okazis antau longe), kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankau ridintaj, char certe mi aspektis sufiche komika sur la skioj.

Skiinte dum longa tempo, mi iris kun aliaj skiintoj (ne skiANToj, char ni jam finis la skiadon) en kafejon, trinkonte kafon kaj iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi). Estis tre agrable sidi en la kafejo, trinkante kafon, manghante buterpanojn, auskultante gramafonan muzikon kaj interparolante.

Vespere malfrue re¦veturante hejmen per la auto, mi estis tre felicha kaj fiera pro la estinta tago: unua¦foje en mia vivo mi estis staranta sur skioj.

ПРИМЕЧАНИЕ. Этот текст перегружен тяжелыми причастными формами в "педагогических" целях.  Обычно так не говорят. Например, начало могло бы быть попроще:  «Multajn dimanchojn mi pasigis en la belega Norvegio, sed tiu februara dimancho, pri kiu mi nun rakontos, estas la plej charma kaj interesa, kian mi iam ajn havis.»  ПРОДОЛЖИТЕ.

# Сочинение о достопамятном дне.

<< >>