Перевод повести Н.Гоголя "Шинель" (6)

Вдали, бог знает где, мелькал огонек в какой-то будке, которая казалась стоявшею на краю света. Веселость Акакия Акакиевича как-то здесь значительно уменьшилась. Malproksime, dio scias kie, trembrilis lumeto en iu budo, kiu shajnis staranta sur rando de la mondo. La gajeco de Akakij Akakijevich chi tie grave malpliighis. Tre malproksime flagretis lumo en polica budo, kiu shajne staris en la rando de l' mondo. La gajeco de Akakij Akakijevich tre malkreskis.
Он вступил на площадь не без какой-то невольной боязни, точно как будто сердце его предчувствовало что-то недоброе. Он оглянулся назад и по сторонам: точное море вокруг него. Li enpashis la placon ne sen ia nevola timo, kvazau lia koro antausentis ion malbonan. Li rigardis malantauen kaj al flankoj: kvazau maro estis chirkau li. Li surpashis la placon kun speco de nevola timo, kvazau lia koro antausentus ion nebonan. Li rigardis malantauen kaj ambauflanken: chirkau li estis vera maro.
"Нет, лучше и не глядеть", - подумал и шел, закрыв глаза, и когда открыл их, чтобы узнать, близко ли конец площади, увидел вдруг, что перед ним стоят почти перед носом какие-то люди с усами, какие именно, уж этого он не мог даже различить. "Ne, pli bone ech ne rigardi", li ekpensis kaj iris, ferminte la okulojn, kaj kiam malfermis ilin por ekscii, chu proksime estas fino de la placo, subite ekvidis, ke preskau tuj antau lia nazo staras iuj homoj kun lipharoj - kiuj homoj, tion li ech ne povis distingi. “Mi prefere ne rigardu”, — li pensis kaj ekiris ferminte la okulojn, kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon ghis la fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime antau li staras iuj viroj kun lipharoj, sed li ne povis bone distingi iliajn vizaghojn.
У него затуманило в глазах и забилось в груди. "А ведь шинель-то моя!" - сказал один из них громовым голосом, схвативши его за воротник. Liaj okuloj nebulighis kaj la koro ekbatis en brusto. "Sed la palto ja estas mia!" - diris unu el ili per tondra vocho, kaptinte lin je la kolumo. Liaj okuloj nebulighis kaj la koro ekbategis en la brusto. “Sed la palto estas mia!” — tondre vochis unu el ili kaj kaptis lian kolumon.
Акакий Акакиевич хотел было уже закричать "караул", как другой приставил ему к самому рту кулак величиною в чиновничью голову, примолвив: "А вот только крикни!" Akakij Akakijevich jam estis ekkrionta "helpon!", kiam la alia homo alshovis pugnon, grandan kiel oficista kapo, al lia busho, dirinte: "Nur provu ekkrii!" Akakij Akakijevich volis jam krii “Helpu!”, sed alia ulo metis al lia busho pugnon, same grandan kiel la oficista kapo, kaj diris: “Ne provu krii!”
Акакий Акакиевич чувствовал только, как сняли с него шинель, дали ему пинка поленом, и он упал навзничь в снег и ничего уж больше не чувствовал. Akakij Akakijevich sentis nur, kiel oni deprenis de li la palton, frapis lin per genuo, kaj li falis per brusto sur neghon kaj plu jam sentis nenion. Akakij Akakijevich nur sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per genuo, kaj li falis vizage sur la negon sentante jam nenion.
Чрез несколько минут он опомнился и поднялся на ноги, но уж никого не было. Он чувствовал, что в поле холодно и шинели нет, стал кричать, но голос, казалось, и не думал долетать до концов площади. Post kelkaj minutoj li rekonsciighis kaj starighis sur piedojn, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj ke la palto forestas, komencis krii, sed la vocho, shajne, ech ne ghisflugis limojn de la placo. Post kelkaj minutoj li rekonsciighis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj li ne havas la palton; li ekkriis, sed lia vocho, shajne, ec ne atingis la randojn de la placo.
Отчаянный, не уставая кричать, пустился он бежать через площадь прямо к будке, подле которой стоял будочник и, опершись на свою алебарду, глядел, кажется, с любопытством, желая знать, какого черта бежит к нему издали и кричит человек. Malespere, ne chesante krii, li ekkuris tra la placo rekte al la budo, apud kiu staris gardisto kaj, apoginte sin je halebardo, rigardis, shajne, scivoleme, dezirante ekscii, pro kiu diablo la homo krias kaj kuras al li de malproksime. Perdinte la esperon, sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica budo, apud kiu staris policano, apoginte sin per sia halebardo, kaj rigardis, shajne kun scivolemo, dezirante scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta viro.
Акакий Акакиевич, прибежав к нему, начал задыхающимся голосом кричать, что он спит и ни за чем не смотрит, не видит, как грабят человека. Akakij Akakijevich, alkurinte al li, komencis per anhelanta vocho krii, kial li dormas kaj nenion observas, ne vidas, kiel oni rabas homon. Alkurinte, Akakij Akakijevich komencis krii per anhela voco, ke la policano dormas kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni prirabas homon.
Будочник отвечал, что он не видал ничего, что видел, как остановили его среди площади какие-то два человека, да думал, что то были его приятели; а что пусть он, вместо того чтобы понапрасну браниться, сходит завтра к надзирателю, так надзиратель отыщет, кто взял шинель. La gardisto respondis, ke li vidis nenion, ke vidis, kiel du homoj haltigis lin meze de la placo, sed la gardisto pensis, ke ili estis liaj amikoj, kaj ke li, anstatau vane skandali, morgau vizitu policestron, kaj la policestro trovos, kiu shtelis la palton. La policano respondis, ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la placo lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis liaj konatoj; la policano konsilis al li, anstatau vane insulti, morgau veni al la kvartalestro, kiu trovos la shtelinton de la palto.
Акакий Акакиевич прибежал домой в совершенном беспорядке: волосы, которые еще водились у него в небольшом количестве на висках и затылке, совершенно растрепались; бок и грудь и все панталоны были в снегу. Akakij Akakijevich alkuris hejmen en plena malordo: la haroj, iom da kiuj ankorau restis sur liaj tempioj kaj nuko, tute hirtighis; flanke kaj bruste kaj la tuta pantalono estis neghaj. Akakij Akakijevich alkuris hejmen tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li havis nur malmulte che la tempioj kaj nuko, tute hirtighis; liaj flankoj kaj pantalono estis neghe makulitaj.
Старуха, хозяйка квартиры его, услыша страшный стук в дверь, поспешно вскочила с постели и с башмаком на одной только ноге побежала отворять дверь, придерживая на груди своей, из скромности, рукою рубашку; но, отворив, отступила назад, увидя в таком виде Акакия Акакиевича. La maljunulino, mastrino de lia loghejo, ekaudinte teruran frapadon kontrau la pordo, haste ellitighis kaj kun shuo nur sur unu piedo ekkuris malshlosi la pordon, pro pudoreco subtenante chemizon sur sia brusto, sed, malshlosinte, pashis malantauen, ekvidinte Akakij-on Akakijevich en tia aspekto. Lia maljuna mastrino, audinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitighis kaj, surmetinte nur unu shuon, kuris por malfermi la pordon, pro modesteco tenante per sia mano la noktorobon che la brusto. Malferminte, shi faris unu pashon malantauen, vidante, kia estas Akakij Akakijevich.
Когда же рассказал он, в чем дело, она всплеснула руками и сказала, что нужно идти прямо к частному, что квартальный надует, пообещается и станет водить; Kiam li rakontis pri la afero, shi svingis la manojn kaj diris, ke necesas iri rekte al urba policestro, ke kvartala policestro trompos, promesos multon kaj prokrastos; Kiam li rakontis, kio okazis, shi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte al la distrikta policestro, char la kvartalestro trompos lin kaj nur shajnigos serchadon;
а лучше всего идти прямо к частному, что он даже ей знаком, потому что Анна, чухонка, служившая прежде у нее в кухарках, определилась теперь к частному в няньки, что она часто видит его самого, как он проезжает мимо их дома, do plej bone estos iri al la urba policestro, ke li ech estas konata al shi, char Anna, finnino, antaue servinta che shi kiel kuiristino, nun laboras kiel vartistino che la urba policestro, ke shi ofte vidas lin mem, kiam li veturas preter ilia domo, li prefere iru rekte al la distrikta policestro, ja si lin konas, car finnino Anna, kiu servis ce si kiel kuiristino, eklaboris nun kiel vartistino ce la policestro; la mastrino diris, ke si ofte vidas lin, kiam li preterveturas ilian domon,
и что он бывает также всякое воскресенье в церкви, молится, а в то же время весело смотрит на всех, и что, стало быть, по всему видно, должен быть добрый человек. kaj ke li chiudimanche vizitas preghejon, preghas kaj samtempe gaje rigardas chiujn, kaj sekve, li, videble lau chio, devas esti bonkora homo. kaj ke li chiudimance vizitas la preghejon, preghas tie kaj samtempe gaje rigardas al chiu, kaj do li lau chio devas esti homo bonkora.
Выслушав такое решение, Акакий Акакиевич печальный побрел в свою компату, и как он провел там ночь, предоставляется судить тому, кто может сколько-нибудь представить себе положение другого. Audinte tian decidon, Akakij Akakijevich malgaja ekiris en sian chambron, kaj kiel li tie pasigis la nokton, bonvolu jughi tiu, kiu povas almenau iom imagi situacion de alia homo. Audinte tion, Akakij Akakijevich triste iris al sia chambro; kiel li pasigis la nokton, prefere jughu tiu, kiu kapablas almenau iomete imagi tian staton.
Поутру рано отправился он к частному; но сказали, что спит; он пришел в десять - сказали опять: спит; он пришел в одиннадцать часов - сказали: да нет частного дома; он в обеденное время - но писаря в прихожей никак не хотели пустить его и хотели непременно узнать, за каким делом и какая надобность привела и что такое случилось. Frumatene li ekspedighis al la urba policestro; sed oni diris, ke tiu dormas; li venis je la deka - oni denove diris: li dormas; li venis je la dekunua horo - oni diris: la policestro ne estas hejme; li venis dum tagmangha pauzo - sed skribistoj en la vestiblo neniel volis enlasi lin kaj volis nepre ekscii, pro kiu afero kaj por kiu bezono li venis kaj kio okazis. Frumatene li iris al la policestro, sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la deka horo — oni diris denove: li dormas; li venis je la dek-unua horo — oni diris, ke la policestro ne estas hejme; li venis je la tagmangha tempo — kaj skribistoj en la antauchambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre scii, kiun aferon li havas, kiu bezono venigis lin, kaj kio okazis.
Так что наконец Акакий Акакиевич раз в жизни захотел показать характер и сказал наотрез, что ему нужно лично видеть самого частного, что они не смеют его не допустить, что он пришел из департамента за казенным делом, а что вот как на них пожалуется, так вот тогда они увидят. Tiel ke, fine, Akakij Akakijevich unuafoje en la vivo decidis montri sian karakteron kaj diris firme, ke li bezonas vidi persone la urban policestron mem, ke ili ne rajtas ne allasi lin, ke li venis el la departamento pro shtata afero, kaj se li plendos kontrau ili, do tiam ili bedauros. Finfine, Akakij Akakijevich decidis unuafoje en sia vivo montri la firmecon de la karaktero kaj rezolute diris, ke li devas persone intervidighi kun la policestro, kaj ke ili ne rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili poste vidos la efikon de la plendo.
Против этого писаря ничего не посмели сказатъ, и один из них пошел вызвать частного. Частный принял как-то чрезвычайно странно рассказ о грабительстве шинели. Kontrau tio la skribistoj nenion kuraghis diri, kaj unu el ili ekiris voki la policestron. La policestro akceptis rakonton pri rabo de la palto iel eksterordinare strange. La skribistoj ne povis kontraudiri tion, kaj unu el ili iris por inviti la policestron. La policestro tre strange akceptis la rakonton pri la forrabo de la palto.
Вместо того чтобы обратить внимание на главный пункт дела, он стал расспрашивать Акакия Акакиевича: да почему он так поздно возвращался, да не заходил ли он и не был ли в каком непорядочном доме, так что Акакий Акакиевич сконфузился совершенно и вышел от него, сам не зная, возымеет ли надлежащий ход дело о шинели или нет. Anstatau turni atenton pri la chefajho de la afero, li komencis demandadi Akakij'on Akakijevich: kial li estis revenanta hejmen tiel malfrue kaj chu li ne vizitis iun maldecan domon, tiel ke Akakij Akakijevich tute konfuzighis kaj eliris de li, mem ne sciante, chu la afero havos necesan disvolvighon au ne. Anstatau atenti la chefan punkton en la afero, li komencis demandi, kial Akakij Akakijevich iris tiel malfrue, kaj ke li eble vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijevich tute konfuzighis kaj foririnte tute ne sciis, chu oni vere enketos la kazon pri la palto.
Весь этот день он не был в присутствии (единственный случай в его жизни). На другой день он явился весь бледный и в старом капоте своем, который сделался еще плачевнее. Tutan tiun tagon li ne estis en sia oficejo (unika okazo en lia vivo). La sekvantan tagon li aperis tute pala kaj en sia malnova kapoto, kiu farighis ankorau pli plorinda. Tiutage li tute ne estis en la oficejo (la solan fojon en la vivo). Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova kapoto, kiu ighis ech pli plorinda.
Повествование о грабеже шинели, несмотря на то что нашлись такие чиновники, которые не пропустили даже и тут посмеяться над Акакием Акакиевичем, однако же, многих тронуло. Rakonto pri rabo de la palto kortushis multajn, kvankam trovighis tiaj oficistoj, kiuj ne forlasis la okazon ech nun sherci pri Akakij Akakijevich. La rakonto pri la forrabo de la palto multajn kortushis, kvankam kelkaj oficistoj uzis ghin por denove ridi pri Akakij Akakijevich.
Решились тут же сделать для него складчину, но собрали самую безделицу, потому что чиновники и без того уже много истратились, подписавшись на директорский портрет и на одну какую-то книгу, но предложению начальника отделения, который был приятелем сочинителю, - итак, сумма оказалась самая бездельная. Oni tuj decidis kolekti por li monon, sed kolektis plej bagatelan sumon, char la oficistoj ankau sen tio multe elspezis, mendinte portreton de la direktoro kaj aboninte iun libron, lau propono de ilia fakestro, kiu estis amiko de ties autoro, - do, la sumo estighis nur plej bagatela. Oni decidis kvesti por li, sed la kolektita sumo estis bagatela, char oficistoj jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la direktoro kaj por iu libro, lau instigo de sekciestro, kiu amikis kun la autoro de la libro — do, la sumo estis vere bagatela.
Один кто-то, движимый состраданием, решился, по крайней мере, помочь Акакию Акакиевичу добрым советом, сказавши, чтоб он поспел не к квартальному, потому что хоть и может случиться, что квартальный, желая заслужить одобрение начальства, отыщет каким-нибудь образом шинель, но шинель все-таки останется в полиции, если он не представит законных доказательств, что она принадлежит ему; Iu, instigata de kunsento, decidighis helpi al Akakij Akakijevich almenau per bona konsilo, dirinte, ke li iru ne al kvartala policestro, char, kvankam povas okazi, ke la kvartala policestro, dezirante meriti aprobon de chefuloj, iamaniere trovos la palton, sed la palto tamen restos en la policejo, se li ne prezentos lauleghajn pruvojn, ke ghi apartenas al li; Iu oficisto pro karitato decidis helpi al Akakij Akakijevich per bona konsilo. Li diris, ke li ne iru al la kvartalestro, char kvankam la kvartalestro povintus iumaniere retrovi la palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj, sed tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos lauleghe, ke la palto apartenas al li;
а лучше всего, чтобы он обратился к одному значительному лицу, что значительное лицо, спишась и сносясь с кем следует, может заставить успешнее идти дело. sed estus plej bone, se li turnighus al unu grava persono, char tiu grava persono, interkonsilinte kaj konsultinte kun kiu necesas, povus irigi la aferon pli sukcese. li prefere iru al certa grava persono, char la grava persono, per skriba au busha ordono al la respondecaj personoj, povos pli sukcesigi la aferon.
Нечего делать, Акакий Акакиевич решился идти к значительному лицу. Какая именно и в чем состояла должность значительного лица, это осталось до сих пор неизвестным. Kion fari, Akakij Akakijevich decidighis iri al la grava persono. Kiun nome oficon havis la grava persono kaj en kio ghi konsistis, tio ghis nun restas nesciata. Ne havante alian eliron, Akakij Akakijevich decidis iri al la grava persono. Ghis nun neniu scias, kiun postenon havis la grava persono.
Нужно знать, что одно значительное лицо недавно сделался значительным лицом, а до того времени он был незначительным лицом. Necesas scii, ke la grava persono nur antau nelonge farighis grava persono, sed ghis tiam li estis malgrava persono. Necesas scii, ke la grava persono nur antau nelonge ighis grava persono, sed antaue li estis malgrava persono.
Впрочем, место его и теперь не почиталось значительным в сравнении с другими, еще значительнейшими. Но всегда найдется такой круг людей, для которых незначительное в глазах прочих есть уже значительное. Tamen, lia rango ech nun ne estis opiniata kiel grava kompare kun aliaj, ankorau pli gravaj personoj. Sed chiam trovighos tia rondo de homoj, por kiuj malgrava en alies okuloj estas jam grava. Ankau tiutempe lia posteno ne estis konsiderata grava kompare kun aliaj, pli gravaj postenoj. Sed chiam ekzistas iuj, kiuj taksas grava tion, kio estas malgrava por chiuj ceteraj.
Впрочем, он старался усилить значительность многими другими средствами, именно: завел, чтобы низшие чиновники встречали его еще на лестнице, когда он приходил в должность; Tamen, li penis pliigi sian gravecon per multaj aliaj rimedoj, nome: li ordonis, ke subaj oficistoj renkontu lin ankorau sur shtuparo, kiam li venas en la oficejon; Tamen li penis fortigi la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li ordonis, ke la malaltrangaj oficistoj renkontu lin jam sur la shtuparo, kiam li matene estis venanta al la oficejo;
чтобы к нему являться прямо никто не смел, а чтоб шло все порядком строжайшим: коллежский регистратор докладывал бы губернскому секретарю, губернский секретарь - титулярному или какому приходилось другому, и чтобы уже, таким образом, доходило дело до него. ke neniu rajtu veni rekte al li, sed ke chio sekvu lau plej severa ordo: kolegia registratoro raportu al gubernia sekretario, la gubernia sekretario - al titulara au iu alia konsilisto; kaj nur tiamaniere chiu afero atingu lin. krome, neniu rajtis veni rekte al li, sed chio okazis lau rigora ordo: kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la gubernia sekretario pluraportis al titola konsilisto au iu alia, kaj ke finfine tiamaniere la afero pluvenu al li.
Так уж на святой Руси все заражено подражанием, всякий дразнит и корчит своего начальника. Tiel ja en la sankta Rusujo chio estas infektita per imitemo, chiu imitas kaj bildigas el si sian chefon. Ja en la sankta Rusujo chiuj estas infektitaj de imitemo, chiu simias kaj papagas sian estron.
Говорят даже, какой-то титулярный советник, когда сделали его правителем какой-то отдельной небольшой канцелярии, тотчас же отгородил себе особенную комнату, назвавши ее "комнатой присутствия", и поставил у дверей каких-то капельдинеров с красными воротниками, в галунах, которые брались за ручку дверей и отворяли ее всякому приходившему, хотя в "комнате присутствия" насилу мог уставиться обыкновенный письменный стол. Oni rakontas ech, ke iu titulara konsilisto, kiam oni faris lin administranto de aparta negranda kancelario, tuj disponigis al si apartan chambron, nominte ghin "chambro de cheesto", kaj starigis che la pordo iujn chambroservistojn kun rughaj kolumoj, kun galonoj, kiuj malfermadis la pordon al chiu venanto, kvankam en la "chambro de cheesto" apenau povis lokighi ordinara skribotablo. Oni rakontas, ke iu titola konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu eta kancelario, tuj forbaris en ghi por si apartan chambron, nomis ghin “shtata oficejo”, kaj starigis che la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj kaj rughaj kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la pordon al chiu kliento, kvankam en la “shtata oficejo” oni nur pene trovis lokon por ordinara skribotablo.
Приемы и обычаи значительного лица были солидны и величественны, но не многосложны. Главным основанием его системы была строгость. Manieroj kaj kutimoj de la grava persono estis solidaj kaj majestaj, sed malkomplikaj. Chefa fundamento de lia sistemo estis severeco. La manieroj kaj kutimoj de la grava persono estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La chefa de lia sistemo estis severo.bazo
"Строгость, строгость и - строгость", - говаривал он обыкновенно и при последнем слове обыкновенно смотрел очень значительно в лицо тому, которому говорил. "Severecon, severecon kaj - severecon", kutime diradis li kaj che la lasta vorto plej ofte tre signifoplene rigardis al vizagho de la alparolato. “Severo, severo kaj — severo”, — li kutime diris kaj che la lasta vorto li kutime tre gravmiene rigardis al la vizagho de la alparolato.
Хотя, впрочем, этому и не было никакой причины, потому что десяток чиновников, составлявших весь правительственный механизм канцелярии, и без того был в надлежащем страхе; завидя его издали, оставлял уже дело и ожидал стоя ввытяжку, пока начальник пройдет через комнату. Kvankam, tamen, por tio estis nenia kauzo, char la deko da oficistoj, el kiuj konsistis la tuta mekanismo de la kancelario, ankau sen tio trovighis en necesa timo; ekvidinte lin demalproksime, chiu forlasis sian aferon kaj atendis, streche starante, dum la chefo estis trapasanta la chambron. Tamen por tio tute mankis kauzo, char la dek oficistoj, kiuj konsistigis la tutan administran mehhanismon de la kancelario, jam sen tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime, ili forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro trairis la tutan chambron.
Обыкновенный разговор его с низшими отзывался строгостью и состоял почти из трех фраз: "Как вы смеете? Знаете ли вы, с кем говорите? Понимаете ли, кто стоит перед вами?" Lia kutima interparolo kun subuloj distingighis per severeco kaj konsistis preskau nur el tri frazoj: "kiel vi kuraghas? chu vi scias, kun kiu vi parolas? chu vi komprenas, kiu staras antau vi?" Lia kutima parolado al la subalternuloj estis tre severa kaj konsistis preskau nur el tri frazoj: “Kiel vi audacas? Chu vi scias, kun kiu vi interparolas? Chu vi komprenas, kiu staras antau vi?”
Впрочем, он был в душе добрый человек, хорош с товарищами, услужлив, но генеральский чин совершенно сбил его с толку. Tamen, en animo li estis bonkora homo, bona kun kolegoj, komplezema; sed la generala rango lin tute embarasigis. Tamen li estis bonanima homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la generala rango tute perturbis lin.
Получивши генеральский чин, он как-то спутался, сбился с пути и совершенно не знал, как ему быть. Ricevinte la generalan rangon, li iel konfuzighis, devojighis kaj tute ne sciis kiel agi. Ricevinte la generalan rangon li iel perpleksighis, perdis la vojon kaj tute ne sciis, kiel li kondutu.
Если ему случалось быть с ровными себе, он был еще человек как следует, человек очень порядочный, во многих отношениях даже не глупый человек; Se li havis okazon esti kun egalaj al si, li ankorau estis normala homo, tre bonmorala, en multaj rilatoj ech ne malsagha homo; Kun siaj samranguloj li estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate ech ne stulta;
но как только случалось ему быть в обществе, где были люди хоть одним чином пониже его, там он был просто хоть из рук вон: молчал, и положение его возбуждало жалость, тем более что он сам даже чувствовал, что мог бы провести время несравненно лучше. sed kiam li estis trafinta en societon, kie estis homoj almenau je unu rango pli malsuperaj ol li, tie li estis ekstreme malbona; li silentis, kaj lia situacio elvokis kompaton, des pli ke ech li mem sentis, ke li povus senkompare pli bone pasigi la tempon. sed se en la societo estis homoj almenau je unu rango malpli altaj ol li, li fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis kompaton, precipe char li mem sentis, ke li povus pasigi la tempon multe pli bone.
В глазах его иногда видно было сильное желание присоединиться к какому-нибудь интересному разговору и кружку, но останавливала его мысль: не будет ли это уж очень много с его стороны, не будет ли фамильярно, и не уронит ли он чрез то своего значения? En liaj okuloj kelkfoje estis videbla forta deziro alighi al iu interesa interparolo au rondeto, sed lin chiam haltigis la penso: chu tio ne estos troa de lia flanko, chu ne estos familiare, kaj chu li ne faligos per tio sian respektindecon? Liaj okuloj foje perfidis lian fortan deziron alighi al interesa konversacio au kompanio, sed lin haltigis la penso: chu eble tio estos troa liaflanke, eble familiara, kaj chu li per tio damaghos sian gravecon?
И вследствие таких рассуждений он оставался вечно в одном и том же молчаливом состоянии, произнося только изредка какие-то односложные звуки, и приобрел таким образом титул скучнейшего человека. Kaj rezulte de tiaj meditoj li chiam restis en la sama silentema stato, nur de tempo al tempo prononcante iujn unusilabajn sonojn, kaj tiamaniere akiris reputacion de enuega homo. Kaj pro tiu rezonado li chiam restis en la sama silenta stato, nur malofte elbushigante iujn unusilabajn sonojn, kaj pro tio li akiris la titolon de enuiga homo.
К такому-то значительному лицу явился наш Акакий Акакиевич, и явился во время самое неблагоприятное, весьма некстати для себя, хотя, впрочем, кстати для значительного лица. Do, al tiu sama grava persono venis nia Akakij Akakijevich, kaj venis li en la plej malfavora tempo, tre malghustatempe por si, kvankam, cetere, ghustatempe por la grava persono. Do, nia Akakij Akakijevich venis al tiu grava persono, sed li venis en tre maloportuna tempo, tute malghustatempe por si mem, sed ghustatempe por la grava persono.
Значительное лицо находился в своем кабинете и разговорился очень-очень весело с одним недавно приехавшим старинным знакомым и товарищем детства, с которым несколько лет не видался. La grava persono trovighis en sia kabineto kaj havis treege gajan interparoladon kun unu antau nelonge alveturinta malnova konato kaj kamarado de la infaneco, kun kiu li ne vidighis dum kelkaj jaroj. La grava persono tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antau nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco, kiun li ne vidis dum kelkaj jaroj.
В это время доложили ему, что пришел какой-то Башмачкин. Он спросил отрывисто: "Кто такой?" Ему отвечали: "Какой-то чиновник". - "А! может подождать, теперь не время", - сказал значительный человек. En tiu tempo oni raportis al li, ke venis iu Bashmachkin. Li demandis abrupte: "kio estas li?", oni respondis: "iu oficisto". - "A! li povas atendi, nun mi ne havas tempon", diris la grava homo. Chi tiam oni raportis al li, ke venis iu Bashmachkin. Li abrupte demandis: “Kio li estas?” Oni respondis: “Iu oficisto”. — “Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon”, — diris la grava persono.
Здесь надобно сказать, что значительный человек совершенно прилгнул: ему было время, они давно уже с приятелем переговорили обо всем и уже давно перекладывали разговор весьма длинными молчаньями, слегка только потрепливая друг друга по ляжке и приговаривая: "Так-то, Иван Абрамович!" - "Этак-то, Степан Варламович!" Chi tie necesas diri, ke la grava homo absolute mensogis: li havis tempon, li kun la kamarado jam delonge priparolis chio kaj jam delonge metadis en la interparoladon tre longajn pauzojn, nur iom frapetante brakon unu al la alia kaj dirante: "jen kiel, Ivan Abramovich!" - "do tiel, Stepan Varlamovich!" Sed necesas diri, ke la grava persono perfekte mensogis: li havis tempon, li kaj lia amiko jam priparolis chion kaj jam delonge faris en la konversacio longajn pauzojn, nur frapetante unu la alian je la femuroj kaj dirante: “Jen tiel, Ivano Abramovich!” — “Jen chi tiel, Stefano Varlamovich!”
Но при всем том, однако же, велел он чиновнику подождать, чтобы показать приятелю, человеку давно не служившему и зажившемуся дома в деревне, сколько времени чиновники дожидаются у него в передней. Malgrau chio tio, li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al la kamarado, homo jam longe ne servanta kaj loghanta en sia vilagho, kiom da tempo oficistoj atendas lin en la vestiblo. Tamen li ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam delonge forlasis la shtatan servon kaj konstante loghis en sia vilagho, kiom da tempo oficistoj atendas en lia akceptejo.
Наконец наговорившись, а еще более намолчавшись вдоволь и выкуривши сигарку в весьма покойных креслах с откидными спинками, он наконец как будто вдруг вспомнил и сказал секретарю, остановившемуся у дверей с бумагами для доклада: "Да, ведь там стоит, кажется, чиновник; скажите ему, что он может войти". Fine, satparolinte, kaj ankorau pli multe satsilentinte kaj elfuminte cigaredon en tre komforta braksegho kun movebla dorso, li kvazau rememoris kaj diris al la sekretario, haltinta che la pordo kun paperoj por raporto: "jes, tie ja, shajne, staras oficisto; diru al li, ke li povas eniri". Finfine satparolinte, kaj ech pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre oportuna fotelo kun klinebla dorso, li kvazau subite rememoris kaj diris al la sekretario, kiu haltis che la pordo kun traktendaj dokumentoj: “Ja tie, shajne, staras oficisto; diru al li, ke li povas veni”.

<< >>