Перевод повести Н.Гоголя "Шинель" (7)

Увидевши смиренный вид Акакия Акакиевича и его старенький вицмундир, он оборотился к нему вдруг и сказал: "Что вам угодно?" - голосом отрывистым и твердым, которому нарочно учился заране у себя в комнате, в уединении и перед зеркалом, еще за неделю до получения нынешнего своего места и генеральского чина. Ekvidinte la humilan aspekton de Akakij Akakijevich kaj lian malnovan uniformon, li subite turnighis al li kaj diris: “kion vi bezonas?” per vocho abrupta kaj firma, kiun li anticipe eltrejnis en sia chambro, en soleco kaj antau spegulo, jam semajnon antau ol ricevi sian nunan oficon kaj la generalan rangon. Ekvidinte la humilan aspekton de Akakij Akakijevich kaj ties malnovan uniformon, li subite turnis sin al li kaj diris: “Kion vi deziras?” — per sia abrupta kaj firma vocho, kiun li antaue ekzercis en sia chambro, en soleco kaj antau spegulo, ankorau unu semajnon antau la ricevo de la nova posteno kaj generala rango.
Акакий Акакиевич уже заблаговременно почувствовал надлежащую робость, несколько смутился и, как мог, сколько могла позволить ему свобода языка, изъяснил с прибавлением даже чаще, чем в другое время, частиц "того", что была-де шинель совершенно новая, и теперь ограблен бесчеловечным образом, и что он обращается к нему, чтоб он ходатайством своим как-нибудь того, списался бы с господином обер-полицмейстером или другим кем и отыскал шинель. Akakij Akakijevich jam antaue eksentis konforman timemon, iom konfuzighis kaj, kiel povis, kiom permesis al li movighemo de la lango, klarigis, aldonante ech pli ofte ol alitempe la partikulon "tio", ke la palto estis tute nova, kaj nun li estas prirabita per malhumana maniero, kaj ke li turnighas al li, por ke li per sia peticio kontaktu kun sinjoro chefpolicestro au kun iu alia kaj trovu la palton. Akakij Akakijevich, kiu jam antaue sentis konvenan timon, iom konfuzighis kaj lau siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun pli ofta ol kutime aldono de la partikulo “tiel”, ke jen lia palto estis absolute bona, kaj ke nun li estas prishtelita per kontrauhoma maniero, kaj ke li nun adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel, skribu al la estro de la peterburga polico au al iu alia kaj retrovu la palton.
Генералу, неизвестно почему, показалось такое обхождение фамильярным. Al la generalo, ne sciate kial, tia traktado ekshajnis familiara: La generalo ial taksis tian konduton familiara.
- Что вы, милостивый государь, - продолжал он отрывисто, - не знаете порядка? куда вы зашли? не знаете, как водятся дела? Об этом вы должны были прежде подать просьбу в канцелярию; она пошла бы к столоначальнику, к начальнику отделения, потом передана была бы секретарю, а секретарь доставил бы ее уже мне... - Kion vi diras, sinjoro, - daurigis li abrupte: - chu vi ne konas la ordon? kien vi venis? chu vi ne scias, kiel oni faras la aferojn? Pri tio vi devus anticipe doni petskribon al la kancelario; ghi irus al tablestro, al fakestro, poste estus transdonita al la sekretario, kaj la sekretario jam liverus ghin al mi... — Chu vi, kara sinjoro, — li diris abrupte, — ne konas la ordon? Kien vi venis? Chu vi ne scias, kiel oni devas trakti la aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la kancelario; poste ghi atingos la fakestron, poste la sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario donos ghin al mi…
- Но, ваше превосходительство, - сказал Акакий Акакиевич, стараясь собрать всю небольшую горсть присутствия духа, какая только в нем была, и чувствуя в то же время, что он вспотел ужасным образом, - я ваше превосходительство осмелился утрудить потому, что секретари того... ненадежный народ... - Sed, via generala moshto, - diris Akakij Akakijevich, penante kolekti la tutan plenmanon da kuragho, kiu ankorau estis en li, kaj sentante samtempe, ke li terure ekshvitis: - mi, ho via generala moshto, kuraghis klopodigi vin pro tio, ke la sekretarioj estas tio... nefidinda popolo... — Sed, via ekscelenco, — diris Akakij Akakijevich, strebante kolekti la manplenon da kuragho, kiun li havis, kaj sentante ke li terure shvitis, — mi audacis gheni vian ekscelencon, char la sekretarioj estas, tiel… nefidinda popolo…
- Что, что, что? - сказал значительное лицо.- Откуда вы набрались такого духу? откуда вы мыслей таких набрались? что за буйство такое распространилось между молодыми людьми против начальников и высших! - Kio, kio, kio? - diris la grava persono: - de kie vi prenis tian etoson? kie vi kolektis tiajn pensojn? Kia ribelemo disvastighis inter junularo kontrau la estroj kaj superuloj! — Kio, kio, kio? — diris la grava persono. — Kie vi prenis vian kuraghon? Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj ighis junuloj rilate al estroj kaj altranguloj!
Значительное лицо, кажется, не заметил, что Акакию Акакиевичу забралось уже за пятьдесят лет. Стало быть, если бы он и мог назваться молодым человеком, то разве только относительно, то есть в отношении к тому, кому уже было за семьдесят лет. La grava persono, shajne, ne rimarkis, ke Akakij Akakijevich aghas jam pli ol kvindek jaroj. Do, ech se li povus nomighi junulo, do eble nur kompare kun iu sepdekjarulo. La grava persono shajne ne rimarkis, ke Akakij Akakijevich havas jam pli ol kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur relative, kompare kun sepdekjaruloj.
- Знаете ли вы, кому это говорите? понимаете ли вы, кто стоит перед вами? понимаете ли вы это, понимаете ли это? я вас спрашиваю. - Chu vi scias, al kiu vi tion diras? chu vi komprenas, kiu staras antau vi? chu vi komprenas tion, chu vi komprenas? mi demandas vin! — Chu vi scias, al kiu vi parolas? Chu vi komprenas, kiu staras antau vi? Chu vi komprenas tion? Chu vi komprenas? Mi vin demandas.
Тут он топнул ногою, возведя голос до такой сильной ноты, что даже и не Акакию Акакиевичу сделалось бы страшно. Chi tie li frapis per piedo, tiom plifortigante la vochon, ke ech ne nur al Akakij Akakijevich farighus time. Li stamfis kaj tiel altigis la vochon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijevich.
Акакий Акакиевич так и обмер, пошатнулся, затрясся всем телом и никак не мог стоять: если бы не подбежали тут же сторожа поддержать его, он бы шлепнулся на пол; его вынесли почти без движения. Akakij Akakijevich kvazau duonmortis, shancelighis, ektremis per tuta sia korpo kaj neniel povis stari; se la gardistoj ne estus tuj alkurintaj por subteni lin, li falus sur la plankon; preskau senmovan oni lin elportis. Akakij Akakijevich stuporighis, shancelighis, tutkorpe ektremis kaj ne plu povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li falegus sur la plankon; oni forportis lin preskau senmova.
А значительное лицо, довольный тем, что эффект превзошел даже ожидание, и совершенно упоенный мыслью, что слово его может лишить даже чувств человека, искоса взглянул на приятеля, чтобы узнать, как он на это смотрит, и не без удовольствия увидел, что приятель его находился в самом неопределенном состоянии и начинал даже с своей стороны сам чувствовать страх. Kaj la grava persono, kontenta pri tio, ke la efekto ech superis lian atendon kaj tute flatita de la penso, ke lia vorto povas ech senkonsciigi homon, oblikve ekrigardis al la kamarado, por ekscii lian impreson kaj ne sen kontento ekvidis, ke lia kamarado trovighis en plej necerta stato kaj ech siaflanke komencis senti timon. Kaj la grava persono estis kontenta, char la efiko estis pli granda ol li atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii, kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti timon.
Как сошел с лестницы, как вышел на улицу, ничего уж этого не помнил Акакий Акакиевич. Он не слышал ни рук, ни ног. В жизнь свою он не был еще так сильно распечен генералом, да еще и чужим. Kiel li malsuprenighis lau la shtuparo, kiel eliris surstraten - chion tion Akakij Akakijevich jam ne memoris. Li sentis nek siajn manojn, nek piedojn. Dum sia vivo li ankorau neniam estis tiel forte skoldita de generalo, des pli de fremda. Akakij Akakijevich tute ne memoris, kiel li iris malsupren lau la shtuparo kaj venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita de generalo, tiom pli de fremda generalo.
Он шел по вьюге, свистевшей в улицах, разинув рот, сбиваясь с тротуаров; ветер, по петербургскому обычаю, дул на него со всех четырех сторон, из всех переулков. Li iris, malferminte la bushon, mispashante de sur trotuaroj, tra la neghoventego, fajfanta en la stratoj; la ventego, lau peterburga kutimo, blovis al li de chiuj kvar flankoj, el chiuj stratetoj. Kun la busho malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra neghoshtormo, fajfanta sur la stratoj; lau la peterburga kutimo vento blovis al li de chiuj kvar flankoj, el chiuj stratetoj.
Вмиг надуло ему в горло жабу, и добрался он домой, не в силах будучи сказать ни одного слова; весь распух и слег в постель. Dum unu momento lia gorgho inflamighis pro la vento, kaj li venis hejmen, ne povanta diri ech unu vorton; li tuta pufighis kaj kushighis en liton. Pro la vento li tre rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri ech unu vorton; lia vizagho shvelighis, kaj li enlitighis.
Так сильно иногда бывает надлежащее распеканье! На другой же день обнаружилась у него сильная горячка. Tiel forte efikas severa skoldado! En sekvanta tago oni konstatis che li fortegan febron. Tiel draste efikas foje la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron.
Благодаря великодушному вспомоществованию петербургского климата болезнь пошла быстрее, чем можно было ожидать, и когда явился доктор, то он, пощупавши пульс, ничего не нашелся сделать, как только прописать припарку, единственно уже для того, чтобы больной не остался без благодетельной помощи медицины; а впрочем, тут же объявил ему чрез полтора суток непременный капут. Dank'al kompleza helpado de la peterburga klimato, la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi, kaj kiam venis doktoro, do li, palpinte pulson, trovis nenion por fari krom preskribi varman almetajhon, sole por tio ke la malsanulo ne restu sen filantropia helpo de la medicino; sed tamen, li tuj antaudiris nepran morton post unu-du tagoj. Danke al la grandanima helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono.
После чего обратился к хозяйке и сказал: "А вы, матушка, и времени даром не теряйте, закажите ему теперь же сосновый гроб, потому что дубовый будет для него дорог". Post kio li turnighis al la mastrino kaj diris: "Vi, sinjorino, ne perdu vane tempon kaj jam nun mendu por li pinarban cherkon, char la kverka estos por li tro kara". Poste li turnis sin al la mastrino kaj diris: “Vi, karulino, ne perdu la tempon kaj jam nun mendu por li pinan cherkon, char la kverka ligno estos por li tro kosta”.
Слышал ли Акакий Акакиевич эти произнесенные роковые для него слова, а если и слышал, произвели ли они на него потрясающее действие, пожалел ли он о горемычной своей жизни, - ничего это не известно, потому что он находился все время в бреду и жару. Chu Akakij Akakijevich audis au ne tiujn fatalajn por li vortojn, kaj ech se audis, chu ili efikis shoke al li, chu li ekbedauris sian malfelichan vivon - chio tio estas nesciata, char li chiam trovighis en deliro kaj febro. Ne estas konate, chu Akakij Akakijevich audis tiujn fatalajn vortojn, kaj se li audis, chu ili konsternis lin, chu li domaghis sian mizeran vivon — char li konstante deliris kaj febris.
Явления, одно другого страннее, представлялись ему беспрестанно: Al li konstate prezentighis vizioj, unu pli stranga ol alia: Tre strangaj vizioj senchese halucinis lin:
то видел он Петровича и заказывал ему сделать шинель с какими-то западнями для воров, которые чудились ему беспрестанно под кроватью, и он поминутно призывал хозяйку вытащить у него одного вора даже из-под одеяла; jen li vidis Petrovich'on kaj mendis al li fari palton kun iaj kaptiloj kontrau shtelistoj, kiuj senchese shajnis al li esti sub lia lito, kaj li chiuminute vokis la mastrinon por eltreni unu shteliston ech el sub lia litkovrilo; jen li vidis Petrovichon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj kontrau shtelistoj, kiuj senchese shajnis al li esti sub lia lito, kaj li chiuminute petis la mastrinon eltiri unu shteliston ech el sub lia litkovrilo;
то спрашивал, зачем висит перед ним старый капот его, что у него есть новая шинель; jen li demandadis, kial antau li pendas lia malnova kapoto, ja li havas novan palton; jen li demandis, kial antau li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan palton;
то чудилось ему, что он стоит перед генералом, выслушивая надлежащее распеканье, и приговаривает: "Виноват, ваше превосходительство!" jen shajnis al li, ke li staras antau la generalo, auskultante konforman skoldadon, kaj diras: pardonu, via generala moshto; jen al li shajnis, ke li staras antau la generalo, auskultante la konvenan skoldadon kaj dirante: “Jes, mi kulpas, via ekscelenco!”;
- то, наконец, даже сквернохульничал, произнося самые страшные слова, так что старушка хозяйка даже крестилась, отроду не слыхав от него ничего подобного, тем более что слова эти следовали непосредственно за слогом "ваше превосходительство". jen, fine, li blasfemadis, prononcante plej terurajn vortojn, tiel ke la maljuna mastrino ech krucsignis, char shi neniam ghis nun audis de li ion similan, des pli ke tiuj vortoj senpere sekvis la vortojn "via generala moshto". jen li ech ache blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la maljuna mastrino, kiu neniam audis de li ion similan, krucosignadis sin, precipe char tiuj vortoj sekvis tuj post “via ekscelenco”.
Далее он говорил совершенную бессмыслицу, так что ничего нельзя было понять; можно было только видеть, что беспорядочные слова и мысли ворочались около одной и той же шинели. Наконец бедный Акакий Акакиевич испустил дух. Plue li parolis absolutan sensencajhon, do ne estis eble kompreni ion ajn; estis eble nur vidi, ke la senordaj vortoj kaj pensoj turnighis nur chirkau tiu sama palto. Fine la kompatinda Akakij Akakijevich ellasis la animon. Poste li parolis tute galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur al la palto. Finfine, la malfelicha Akakij Akakijevich faris sian lastan elspiron kaj mortis.
Ни комнаты, ни вещей его не опечатывали, потому что, во-первых, не было наследников, а во-вторых, оставалось очень немного наследства, именно: пучок гусиных перьев, десть белой казенной бумаги, три пары носков, две-три пуговицы, оторвавшиеся от панталон, и уже известный читателю капот. Oni sigelis nek lian chambron, nek liajn ajhojn, char, unue, forestis heredantoj, kaj due, restis tre malmulte da heredajho, nome: fasketo da anseraj plumoj, du dekduoj da folioj de blanka ofica papero, tri paroj da shtrumpoj, du-tri butonoj, forshirighintaj de pantalono, kaj la kapoto, jam konata al la leganto. Oni sigelis nek lian chambron, nek lian posedajhon, unue, char li ne havis heredantojn, kaj due, char lia heredajho estis tre malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da oficejaj paperfolioj, tri paroj da shtrumpetoj, du au tri butonoj, forshirighintaj de lia pantalono, kaj la kapoto jam konata al la leganto.
Кому все это досталось, бог знает: об этом, признаюсь, даже не интересовался рассказывающий сию повесть. Kiu prenis chion tion, dio scias; mi konfesas, ke la rakontanto de tiu chi novelo ech ne interesighis pri tio. Neniu scias, kiu heredis tion; mi konfesas ke ech la rakontanto de chi tiu historio ne interesighis pri tio.
Акакия Акакиевича свезли и похоронили. И Петербург остался без Акакия Акакиевича, как будто бы в нем его и никогда не было. Oni forportis Akakij'on Akakijevich kaj enterigis. Kaj Peterburgo restis sen Akakij Akakijevich, kvazau li en ghi ech neniam estis. Akakij Akakijevich estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis sen Akakij Akakijevich, kvazau li neniam vivus en ghi.
Исчезло и скрылось существо, никем не защищенное, никому не дорогое, ни для кого не интересное, даже не обратившее на себя внимания и естествонаблюдателя, не пропускающего посадить на булавку обыкновенную муху и рассмотреть ее в микроскоп; Forighis kaj malaperis la estajho, defendita de neniu, kara al neniu, interesa por neniu, kiun ne atentis ech sciencisto, ne preterlasanta okazon por meti mushon sur pinglon kaj observi ghin per mikroskopo; Mortis kaj malaperis la estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun interesinta, ne atentiginta ech la naturscienciston, kiu ordinaran mushon surpingligas kaj rigardas per mikroskopo;
существо, переносившее покорно канцелярские насмешки и без всякого чрезвычайного дела сошедшее в могилу, но для которого все же таки, хотя перед самым концом жизни, мелькнул светлый гость в виде шинели, ожививший на миг бедную жизнь, и на которое так же потом нестерпимо обрушилось несчастие, как обрушивалось на царей и повелителей мира... la estajho, obeeme tolerinta la kancelariajn mokojn kaj sen ajna sensacio foririnta en tombon, sed por kiu tamen, kvankam antau la fino mem de la vivo, ekbrilis hela gasto en formo de la palto, por momento plivigliginta la mizeran vivon, kaj sur kiun poste netolereble falis malfelicho same, kiel ghi falis sur carojn kaj regantojn de la mondo. la estulo, kiu humile elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu eksterordinara kauzo iris en la tombon; la estulo, al kiu tamen antau la vivofino aperis hela gasto en la formo de la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon, kaj sur kiun poste falis neelportebla malfelicho, same kiel ghi falas sur carojn kaj mondregantojn…
Несколько дней после его смерти послан был к нему на квартиру из департамента сторож, с приказанием немедленно явиться: начальник-де требует; но сторож должен был возвратиться ни с чем, давши отчет, что не может больше прийти, и на запрос "почему?" выразился словами: "Да так, уж он умер, четвертого дня похоронили". Kelkajn tagojn post lia morto oni sendis gardiston al lia loghejo, kun ordono senprokraste veni lau postulo de la estro; sed la gardisto estis devigita reveni kun nenio, doninte raporton, ke tiu ne povas plu veni, kaj al demando "kial?" esprimighis tiel: "ja li jam mortis, antau kvar tagoj oni lin enterigis". Kelkajn tagojn post lia morto al lia hejmo el la departemento estis sendita gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu ne plu povas veni; al la demando “kial?” li respondis per la vortoj: “Ja tiel, li jam mortis, kaj oni entombigis lin antau tri tagoj”.
Таким образом узнали в департаменте о смерти Акакия Акакиевича, и на другой день уже на его месте сидел новый чиновник, гораздо выше ростом и выставлявший буквы уже не таким прямым почерком, а гораздо наклоннее и косее. Tiamaniere oni en la departamento eksciis pri la morto de Akakij Akakijevich, kaj en la sekvanta tago sur lia loko jam sidis nova oficisto, multe pli altkreska kaj desegnanta literojn jam ne per tia rekta skribmaniero, sed multe pli oblikve kaj kurbe. Tiel en la departemento oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijevich, kaj jam sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve.

<< >>