LA ROLO DE
ESPERANTO-KOMUNUMO
EN LA HOMARA PROGRESO

I. ENKONDUKO

La enkonduko celas skizi kelkajn bazajn trajtojn de la ghisnuna homara historio kaj surbaze de tio la nunan socipolitikan situation en la mondo kiel grundon, sur kiu kreskas la esperanta komunumo por poste povi paroli pri ties perspektivoj, strategio kaj rolo.

Baze la kompleta ghisnuna homara historio karakterizighas per la legho de la pliforto. Chiuj sociaj movoj estis kauzitaj de egoismaj celoj de iuj homgrupoj.Tio signifas, ke okazis militoj, en kiuj certaj homgrupoj celis subjugi, rabi au ekspluati aliajn grupojn au okazis ribeloj de subjugitaj homgrupoj kun la celo detrui la subjugantojn kaj laueble ekspluati ilin. Chiuj sociaj, naciaj kaj klasaj movadoj (militoj, revolucioj, ribeloj, kontraurevolucioj) karakterizighis per perforto kaj memamaj celoj (alimalamaj). Neniu movado proklamis kiel sian celon batalon por la bono de sia malamiko kaj de si mem, do por sociordo, en kiu chiuj homoj havos la samajn egalrajtajn shancojn. Neniam iu ajn revolucio efektive havis tuthomaran, mondan koncepton - ech la proklamita tutmondeco de la proletara revolucio neniam realighis alimaniere ol kiel naciaj ribeloj, en kiuj unu homgrupo (la ribelanta, chefe kamparana klaso) celis la detruon (ne la egalrajtecon) de la alia (feuda klaso). En chiuj revolucioj kaj ribeloj la ribelantoj proklamis la rajton liberighi de la ekspluatanto (chu de iu superreganta klaso, chu de iu ekstera popolo) kaj la ekspluatantojn malamikoj detruendaj. Oni edukis siajn adeptojn malamegi tiujn malamikojn kaj ke ne ekzistas alia alternativo ol: ni au ili! Kaj post chiu venko tia pensmaniero de la liberigitaj venkintoj nepre kondukis al nova formo de malegaleco, subjugado kaj ekspluatado. Au formighis la propra reganta klaso au oni atakis novan malamikon (nun malpli fortan por el la ghistiama justa ribelanto farighi maljusta agresanto) au plej ofte okazis kombino inter tiuj du formoj. Unue Vjetnamio juste batalis por sia liberigho kontrau pli forta subjuganto. En tiu batalo ghi malamegis la usonajn malamikojn. Post la venko ilia tridek jarojn nutrata malamo devis pluserchi novan nutrajhon - nun malpli grandan "fishon" por subjugi kaj ekspluati ghin (Kampuchio). Dum la judoj estis diskriminaciataj tra la mondo, chiuj justamaj homoj subtenis iliajn rajtojn, sed kiam ili ekhavis shtatan potencon, anstatau batali por la egalrajteco de sia nacio kun alinacianoj vivantaj en ilia shtato - ili tuj kreis malamojn kaj pretekstojn por "defendante sin" detruadi la aliajn.

Sekve, la ghisnuna historio estas historio de homa besto, historio de grupa egoismo kaj malamo. La ideo trovighanta en multaj religioj "ami sian proksimulon", kiu devus tradukighi per simpla slogano "plej bone por mi, se bone por chiuj", neniam efektive estis komprenita de tiuj, kiuj influis al la historiaj fluoj. Neniam iu batalis por ni ambau, chiam nur por si kontrau iu alia.

Kaj nun ni trovighas che krucpunkto, en epoko, kiu devas decidi chu daurigi tian historilinion (kaj per ghi nepre detrui la civilizon) au shanghi la bazan karakterizon de tiu chi ghisnuna historio? Malgrau la dauraj chiutagaj ekzemploj de la besta, egoisma, malhoma konduto inter shtatoj, malgrau la prezentigho de la plej brutalaj aspektoj de la homa malamo en la dua mondmilito, la dudeka jarcento subite ekhavas novan lumeton - ion en la ghisnuna epoko neekzistintan - ion esperigan, ekhavas movadojn kaj ekzemplojn de paca konsciigho, de la pli altruisma filozofio "por ni". Neniam antaue malpli forta kaj predikanta la juston kaj egalrajtecon venkis pli fortan au almenau sukcesis kunekzisti. Sed jen: movado de Gandhi kreas senmilite grandan novan shtaton, Esperanto-movado naskighas kaj vivas cent jarojn, naskighas Unuighintaj Nacioj, Movado de Nealiancitaj Landoj, fortighadas kaj senarmile komencas influi la politikon pacismaj kaj verdismaj movadoj. Davidoj sukcese ekrezistis al Goliatoj: Jugoslavio de Tito al Sovetunio de Stalin, Kubo al Usono kaj chiam pli da tiaj ekzemploj. Tio ne ekzistis antaue - tio estas esperiga signo por la nova homaro.

Tamen ni estas ankorau tre malproksime de serioza venko de la nova historipagho. Ankorau la chefa argumento estas kanono en la mondo kun landoj, kiuj socipolitike trovighas sur la linio inter klasika feudismo kaj evoluinta kapitalismo kaj kun artefarita ideologia antagonismo inter la du grandaj potencoj, kiuj daure strebas al la konservo de la malnova historia pensmaniero: laueble subjugigi kiel eble plej multajn malpli fortajn kaj malaperigi la alian konkuranton. Artefarita ideologia antagonismo, char la monda problemo ne estas chu iu shtato havas individuan au shtatan kapitalismon kiel ekonomian sistemon, sed chu la plene neevoluinta monda sudo povos pli rapide evolui kaj levi la vivnivelon de la homoj al ekzistominimumo?! Nek sovetoj nek usonanoj mortas pro malsato, chiuj uzas elektron kaj rigardas televidon au legas gazetojn kaj librojn, senkonsidere pri ekonomiaj sistemoj. La problemo estas chu kelkdek milionoj da homoj chiujare mortantaj pro malsato, revolucioj kaj militoj (kauzitaj de la subminimumaj vivkondichoj), centmilionoj da analfabetoj sen elektro ktp. ekhavos nutrajhon, lernejojn kaj bazan industrion? Chu komunismo au kapitalismo, tio estas absolute malgrava dilemo. Ilia nuna celo estas eduki la proprajn civitanojn al malamo kontrau la alia konkuranto kaj tiel teni la tension en la batalo por novaj predoj. Kaj en tiu celaro ambau flankoj pretas nome de siaj hegemonismoj detrui la tutan mondon!

II. LA ROLO KAJ EBLA STRATEGIO DE LA E-MOVADO

Nun, kiun strategion evoluigu la E-movado en tia mondo? Evidente unue necesas reala (ne sintrompa) memdifino de la E-komunumo kaj de ghia celo.

Estas klare, ke la Movado havas kaj devas havi pliajn celojn ol estas la disvastigado de la Internacia Lingvo. Tiuj pliaj celoj ghis nun neklare difinitaj (interna ideo!?) efektive ghin kuntenis, sed ghuste tiu chi maldifino (ech nervoza insistado, ke oni tion evitu, char chiu plia celo farus la movadon engaghita, sekve neneutrala, do endangherigus ghin) malebligis ghian seriozan disvastighadon.

Pensu iom realisme! Pluraj shajne multe malpli gravaj movadoj havas multe pli da adeptoj, sukceso kaj reala povo (diversaj religiaj sektoj, sennombro da hobiaj amatoraj asociighoj: ekz. ech asocioj por defendo de hundoj, katoj au birdoj estas ege pli multnombraj kaj disponas pri pli granda ekonomia potenco ol la E-movado, kies tasko devus esti defendo de la homo!).

Nu, pri la frustracioj de E-komunumano, kiu sentas sin sensignifa kaj sen efektiva rolo, char ja chion plenumas lianome nur la gvidantoj, lian rolon proklamas "sankta": kunveni unufoje semajne au monate kaj paroli la "sanktan" lingvon kaj atendi la "tagon de la venko", kiu sentas sin hontigita antau la alia, "ekstera" mondo kaj ne kuraghas paroli pri tiu sia "sankta" rolo, espereble parolos aliaj en tiu chi seminario*.

Mi volas prezenti la celon de la E-komunumo, kiu devus tiri ghin estonte en pli seriozajn batalojn por la defendo de la homo.

Pensu: Se iu antau dudek jaroj estus dirinta, ke la slogano "Ni volas freshan aeron kaj puran akvon" iun tagon farighos batalilo por multaj milionoj, bazo por politikaj partioj, certe vi proklamus lin frenezulo. Same povas shajni, ke la slogano "plej bone por mi, se bone por ni chiuj", shajnas tro banala por povi iun impresi. Tamen, chu ne ghuste tio: la kompreno, ke ni chiuj devas labori por ni chiuj, por ke estu bone por chiuj el ni unuope, mankas en la hodiaua mondo regata de egoismoj klasaj, naciaj, religiaj, ideologiaj...? Komenci komprenigi al la homaro, ke ghi travivos sian dangheran puberectempon nur, se ghi tion komprenos. (Al tio bele vokis nin jam la versoj de la Infana Raso en la kvindekaj jaroj!). Necesas fidi al aliaj, necesas helpi al aliaj, por ke estu pli bone ankau por ni. Se la sovetoj kaj usonanoj daure vendados al la malrichaj landoj armilojn, char tiamaniere ili plej rapide kaj plej multe profitas anstatau helpi ilin krei industriojn kaj evoluigi ilin, tiuj landoj farighos chiam pli malrichaj, pli shuldantaj, kio fine kauzos disfalon de la monda ekonomia ordo (ghin oni ja devas shanghi, sed konscie kaj po iome). Kaj chiuj antauaj ekonomiaj krizoj, rompighoj de ekonomiaj sistemoj kondukis al mondaj militoj. Chu pro la momentaj profitoj la grandaj potencoj volas detrui ne nur la malrichajn landojn, sed ankau sin mem? Chu tio estas ilia intereso? Se la grandaj ne volas helpi la malrichajn industriighi kaj evolui, al kiu ili vendos siajn elektronikajn varojn, se du trionoj de la homaro posedas ech ne elektron? Helpu al ili evolui, tiam plej multe profitos ankau vi!

La filozofio "por ni" (ne kontrau iu) signifas pacan dissolvadon de konfliktoj. Konfliktoj, kompreneble, chiam ekzistos. Sed kiom ajn longe oni solvados ilin per perforto, per forigo (mortigo) de la kontrauulo, per nekapablo trovi kontentigajn solvojn por ambau, la mondo trovighos antau abismo. Estas klare, ke solvi konflikton pace eblas sub du kondichoj: ke oni havu sufiche da tempo (tiuj procedoj estas longdauraj) kaj ke oni ne estu en tre senespera kaj ekonomie disfalanta situacio. Kiam homamasoj trovighas en danghero de malsatmorto, ili ne havas tempon por interparoladoj kaj longaj diskutadoj kun richuloj. Tiukaze nepre ekestas sanga revolucio. Sed tie, kie almenau ne minacas mortdanghero, oni povas esti iom pli pacienca por pace atingi la celon. Sekve, shtatgvidantoj, planantoj kaj politikistoj neniam rajtus permesi, ke oni atingu tiun stadion, kiam ne plu estas tempo - ili devus ghustatempe komenci diskutadi.

Ni faru hipotezan analizon de eventuala pacema batalo por la egalrajteco far nigruloj en Sudafrika Unio. La paca batalo signifus: jes, ni batalu, ni demonstraciu, ni striku, ni informadu, sed ni neniun mortigu. Ni ne proklamu blankulojn "niaj malamikoj" kaj en niaj celoj ni ne enmetu la batalon kontrau la blankuloj sed "por nia egalrajteco, por la blankuloj kaj la nigruloj". Tiu gandhisma strategio povas shajni tro naiva en la solvado de tiel akra konflikto kiel tiu inter la rasisma kaj la nerasisma vivkoncepto - tamen, ghi devus rezulti pozitive, se ghi sufiche longe celkonscie daurus. En Sudafriko oni ne malsatas. Se la nigruloj revolucios armile, estas demando chu ili sukcesos. Tamen, senkonsidere chu jes au ne, tiu batalo forportus milionojn da viktimoj. Pro kio? En la kazo de malsukceso, sensence! En la kazo de sukceso pro la malamo kontrau blankuloj, la blankuloj estos subjugitaj au forpelitaj, la ekonomio ne povos esti regata nur per la propraj fortoj same bone (au pro la perdo de eksteraj amikoj) kaj fondighos interne de la nigrula popolo la reganta supra kaj la regata suba klaso same tiel ekspluatata kiel antaue de la blankuloj. Sekve, pro kio mortu la revoluciantaj milionoj da homoj? Nur pro tio, ke la blankajn ekspluatantojn ili anstatauu per nigraj?

Se ili batalos pace, demonstraciante kaj strikante, sed chiam kun la slogano: ne kontrau vi, blankuloj, sed por vi kune kun ni, ili certe ne venkos en la dauro de unu generacio. Sed la junaj blankulaj generacioj vidante chiam tiajn sloganojn ne povos resti daure influitaj nur de siaj gepatroj (ke tiuj nigrulachoj estas bestoj volantaj nur detrui ilin kaj ke necesas esti preta chiam mortigadi ilin). En la dua generacio la problemo certe solvighos. Kaj tiel neniu mortos, la postaj generacioj blankaj kaj nigraj simple pliproksimighos unu al la alia kaj realigos egalrajtecon surbaze de reciproka fido.

Kaj jen la celo por la Esperanto-movado kaj la komunumo, celo iel interne subkomprenita en la ghisnuna E-historio, sed neniam klare difinita kiel baza filozofio de nia Movado: EDUKADO DE NUNAJ KAJ POSTAJ JUNAJ GENERACIOJ POR LA KOMPRENO "LABORU POR CHIUJ, KE PLEJ BONE ESTU POR VI MEM"! Estu pli altruisma, por ke pli certe kaj sekure profitu ankau via propra egoo. Kaj ni sciu, ke tiu chi celo estas realigebla nur, se ghi estas komprenata kiel longdaura procedo. Ni eduku la homaron esti pli altruisma kaj ni rapidigu tiun edukadon per pli bona interkomprenighado per chiam pli multa uzo de la Internacia Lingvo. Tiel chiu komunumano scios, ke ni havas longtempan taskon, en kiu chiu unuope havas taskeron, pli malgrandan sed gravan kaj ke en tiu longdaura procedo ni devas krei ankau niajn proprajn vivamuzojn kaj institutojn, kiuj kontentigos niajn mallongdaurajn bezonojn (do ni havu niajn kongresojn, niajn poetojn, niajn komitatojn ktp), sed ni chiam sciu, ke tio ne estas nia celo, sed nur nia nutrajho por strebi al la celo!

Sekve, la komunumo devus esti maksimume malfermita al la mondo, laueble agi kaj helpi chie kie eblas al la humanaj celoj de aliaj movadoj, kaj kie ajn eblas proponi Esperanton kiel solvon, sed nur post la amikigho kaj helpo al aliaj - ne antaue kiel kondicho por helpo! La Movado devos malferme montri en praktiko sian pretecon esti ekzemplo de tia pli altruisma konduto kaj devos evoluigi siajn edukinstituciojn por la nova filozofio. La Movado devos aktive kunlabori kun chiuj pacamaj movadoj. Tiel ghi havos la shancon unuflanke ricevi chiam pli da subteno, aliflanke ghi mem prezentos la eblecon transformighi en okcidentaj landoj al partioj, por kiuj multaj vochdonos. En aliaj landoj ghi devos chiam serchi komunajn elementojn de sia filozofio kun la oficialaj ideologioj - preskau chie oni povas trovi tiajn kaj tiel kunlabore kun la oficialuloj kaj helpante la samcelanojn, la komunumo povus multe pli rapide kreski ol ghis nun. Tion chion ghi malfacile atingos sen profesiaj centroj kaj materiajhoj kiel konstruajhoj, bienoj, havajhoj! Ghi do devos evoluigi chiam pli da profesiaj centroj, kiuj gvidos kaj organizos la kreskantan amasighadon.

III. DANGHEROJ TROVIGHANTAJ SUR TIU VOJO

Du chefaj tendencoj estas, kiuj povus tian evolucelon detrui au konduki al tute kontraua direkto kaj nuligi komplete la historian signifon kaj la rolon de la E-movado.

La unua estas la danghero de la naciaj grupegoismoj. Jam multfoje okazis kaj ech nuntempe kelkloke okazas, ke unuopaj naciaj E-movadoj "sin vendas" al naciismaj celoj de siaj landoj au ideologia bloko. Ekstremaj ekzemploj por tio estas la famaj kazoj de Germana E-Asocio post la alveno de Hitler, kiu tuj proklamis, ke en ghi ne estas loko por judoj kaj ke Esperanto servas ekskluzive por propagando de la "grandaj naziaj" celoj, au la itala E-organizo, kiu faris multon por laudi sian diktatoron Mussolini kaj konvinki la fashistojn, ke Esperanto povas esti por ili tre utila.

Estas klare, ke la naciaj movadoj devas pli aktive partopreni en la publika vivo de siaj landoj, ech serchi komunajn celojn en la sialanda soci-politika ideologio kun tiu chi altruisme-pacema celado sia, sed neniam ghi rajtas identighi komplete kun la celado de iu nacio, ideologio au religio. Estas klare, ke profesiaj E-centroj ech en tre malfavoraj politikaj cirkonstancoj povas konservi ian kernon de la E-movado (kiel ekz. en Chinio dum la "kultura revolucio") plenumante propagandajn naciismajn taskojn, sed ankau tiam ili ne rajtas plene identighi kun la koncernaj ideologioj, char tio signifus transpreni tute kontrauajn celojn ol estas tiuj de la E-komunumo: celojn egoismajn de unu nacia homgrupo. Kunlabori jes kaj aktive malferme agi kune kun institucioj de sia nacio, kiam temas pri diskonigo de sialanda kulturo, kiam temas pri tiuj naciaj fortoj, kiuj ankau strebas al plia kunlaboro kun aliaj landoj kaj nacioj, neniukaze enfermi sin en la propran E-shelon, sed neniam absolute identighi kun sia nacia celaro, chefe ne kun tiu ghia parto, kiu celas al gajno de tiu nacio kontrau la interesoj de aliaj.

La dua grava eraro en la strategio estas la evoluigo de la propra egoismo de la E-movado. Tio grava-parte bremsis la Movadon pli sukcese kaj rapide evolui. Char ghi fermas la Movadon en sektan grupon, kiun neniu volas subteni pro ties troa malakcepto kunlabori kun aliaj, pro la propra egoismo. La tendencoj, kiuj pasivigas la Movadon estis tiuj tendencoj de sektismo, la propra E-movada naciismo. Ideologioj, kiuj postulis de la E-movadanoj ne kunlabori kun iu ajn en sia nacio, malakcepti ion ajn kaj proklamis neutralecon rilate al chiuj mondaj ideologioj kaj filozofioj, aliigis la bazan signifon de la "interna ideo" kaj kondukis la Movadon al statuso de fermita kaj malakceptita movado flanke de la mondo ghenerale.

En tiaj cirkonstancoj esperantistoj chiam konsideris sin la plej "progresemaj kaj gravaj" (komparu tion kun la pensmaniero de iu ajn naciisma ideologio) kaj la "eksterulojn" stulta homaro, kiu nin ne povas kompreni. Ofte tiam oni tendencas al chio "nia": nia bieno, nia kastelo, nia terpeco, nia Esperantujo.

Tie chi estas utile kompari la Movadon kun la diaspora nacio de judoj, char nur al ghi ni similas. Dum jarcentoj, en kiuj judoj ne havis sian shtaton, ili havis apartan integrigan rolon en la mondo. Ofte nur ili povis vidi tiujn bezonojn de kunlaborado, tiujn pli homarajn celojn, ol vidis alinacianoj, kiuj ne kapablis kompreni ion plian ol la interesojn de la propra nacio. Tial neniel estas hazardo, ke ghuste la judoj generis multajn plej grandajn personojn de la mondo: Einsteinon, Freudon, Marxon, Zamenhofon ktp. Nur ili kapablis vidi supernacie. Sed, ekde la momento, kiam judoj ekhavis sian shtaton tiu ilia parto, kiu vivas en tiu shtato perdis komplete iun ajn eron de tiu juda rolo. Ili ekkondutis egoisme kiel chiuj aliaj nacioj kaj interesighas pri nenio plu krom pri si mem. Ili militas, kreas grandan armeon. En la periodo de ekzisto de Israelo en ghi ne plu naskighas granduloj krom kelkaj "grandaj generaloj".

Grava eraro de la E-movado estus same strebi al iu propra ideala shtato ("char la mondo ne volas kompreni nin"). Tuj tio egoismigus la Movadon kaj plene pereigus ghian esencan rolon. Iujn formojn por kontentigi la propran egoon de la "nacio esperantista", la Movado havu. Kaj ghi evoluigu siajn "registarojn", instituciojn, akademiojn, esperantologojn, sed neniam tro instituciigitajn, neniam tro ekskluzivajn, chiam kun la konscio, ke tio estas formoj organizaj por iu homgrupo, kies celo estas dissolvighi kaj malaperi kiel "nacio", movado, komunumo, kiam ghi atingos sian celon. Nenio en nia agado strategie kaj fincele rajtas esti "por la Movado" sed nur "por la mondo".

1984

* La referajho estis prezentita en la seminario de UEA pri strategio de la Movado por la duajarcento okazinta en 1984 proksime de Berlino kaj aperis en referajhkolekto de tiu seminario.

<< >>