LA ROLO DE MEZKAPABLULOJ EN ESPERANTO-MOVADO

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankau en la E-movado estas ankau malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia E-komunumo - en Esperanta societo. Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Char la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo - ilia nacio - kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion - sekve, ne la gvidan - ili restas tie grizaj chiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj autoritato.

Sed en E-societo pro relativa bagateleco kaj chefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili farighas pli au malpli grandaj autoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolchon de autoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas. Tiaj homoj farighas senskrupulaj ekstermantoj de chio, kio povus endangherigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas chion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/shin el la Movado. Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, char tiuj talentitaj baldau komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da shanco esprimighi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia "reganta klaso" en la E-movado organizighas ankau sur landa kaj ech internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidighas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimighi. Tia strukturo ebligas ech al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kauzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze shajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban autoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ghin, farighas eksponantoj de tia "reganta mezkapablula klaso" kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenau sur la internacia nivelo, kie trovighas la ununura punkto, en kiu la E-komunumo permesas tushi la eksteran mondon (char ja ankau ni bezonas akceptojn che la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn - sed nur, se ili defendas la interesojn de nia "reganta klaso". En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstatauigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kagho jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksighu (char tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia "popolo" konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj). Kaj jen la kauzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan shancon farighi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraubatalas la antauenmarshon de Esperanto, kontraubatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentighas tre bona shanco por ghi - kiam oni chiam pli konsciighas pri la lingva problemo kaj serchas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ghi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la shancon memstare organizighi (chu en iu plene junulara au studenta klubo, chu en landa junulara au ech internacia organizo). En junularaj rondoj ankorau oni ne konscias pri la "neceso" flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontrau tiel establita ordo. Chiuj ribeloj, kiuj en la ghisnuna E-historio skuis ties mondeton, estis kauzitaj de gejunuloj. Sed, feliche por la "sankta ordo", ghis nun la institucioj chiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia "komunumo" la ribelantojn au aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la brechoj tamen ne estis shtopitaj kaj certe la plej dangheran aspekton, kiu serioze endangherigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Cjar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton. Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodangheron por la trankvila chasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizajhoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraubatalos ghin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, char nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado. Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj - ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom - kaj certe!

Tempo 4, 1982

<< >>