UNUA DOGMO DE HOMARANISMO

En la enkonduko al la deklaracio de la Dogmoj de Homaranismo, publikigita de Zamenhof, tekstas, ke al la demando pri tio, kio li estas, kiaj estas liaj naciaj konvinkoj kaj liaj religiaj principoj, li respondos: Mi estas homarano (Mi estas homara civitano). Tia respondo signifas, ke li estas simpla homo. Homo, kiu sin orientas per la jenaj dogmoj de Homaranismo.

En la unua dogmo Zamenhof enskribis:

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; chiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egois-mon kaj hommalamon, kiuj pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi lau mia povo.

Por bone kompreni Zamenhofon, ni devas situi en la tempo kaj en la spaco lian sintenon fiksi la dogmojn. Li vivadis en la lasta duono de la 19a kaj en la komenco de la 20a jarcentoj, sub feuda reghimo, en kiu la volo de la reghoj kaj de la nobeluloj estis absoluta, kaj la popolo ne estis audata, ech por elekti siajn reprezentantojn en la parlamento. La devizo: "Iiberte, Egalite, Fraternite" ne estis atinginta parton de Europo kaj Afriko. Respubliko kun demokratiaj liberecoj ne estis atinginta tiun regionon. La registaro de la popolo, per la popolo kaj por la popolo ne estis starigita tie. Estis nur malamoj kaj intergentaj bataloj, bataloj inter malplimultoj kaj plimultoj, inter pluraj triboj celantaj la povon.

En sia naskighurbo, ankorau en sia frua infaneco, kiajn scenojn vidis la knabeto Lazaro? Ili estis achaj agoj inter judoj kaj germanoj, inter rusoj kaj poloj. La europa popolo ankorau ne estis srufiche maturighinta. En la landoj de tiu kontinento ne estis panorama ekvido pri la homaro, same kiel nuntempe ankorau ne estas. La demandoj pri gentoj, au plibone, pri etnoj kaj triboj, ankorau potence influas la destinojn de la europaj nacioj.

Francio reliefighas kiel la plej unuigita lando, do kun pli vasta panorama ekvido pri la evoluo kaj pri la progreso de la homaro. Tie naskighis Pozitivismo. Ankorau unu franco donis al la mondo Spiritismon. Tamen ne en Francio kreskis kaj ekfloris Spiritismo, sed en Brazilo. Chi tie trovis ghi la favoran atmosferon por farighi universa Religio Scienca Filozofia. Unu jarcenton post la ekapero de Spiritismo en Prancio jen la spiritistoj de Brazilo eldonis en Esperanto "La Libro de la Spiritoj", kaj per tiu eldono ili instigis la reeldonon de la verko en la franca lingvo.

La europaj popoloj malfacile farighos gvidantoj en la moderna mondo, char ili ne havas sufiche da spirita maturigho, kaj trovighas tro forte ligitaj al malgrandaj aferetoj etnaj, gentaj. La lumo de la tria jarmilo ekbrilos el Ameriko, loghata de popoloj amantaj liberecon, kiuj starigis tute plene la egalrajtecon en siaj demokratiaj landoj, kiuj praktikas la interfratigon kun chiuj popoloj de sur la Tero.

Chi tiu estas la idealo de Zamenhof: Justeco, Egaleco, Frateco, jam anoncita de la francoj antau unu jarcento. Sed chi tiuj idealoj efektivighas nur en Ameriko. Tie la popoloj ne nutras rasajn malamojn, chiuj havas la samajn rajtojn: negroj, blankuloj, flavuloj. Tie chiuj respektas chiujn gentojn; tie vivadas civitanoj el chiuj anguloj de la mondo en paco kaj harmonio. En Brazilo oni ne vidas bretonojn au gaulojn, germanojn au sicilianojn, sed sole nur homojn, brazilajn civitanojn, kiel ni, kun la samaj rajtoj antau la Konstitucio kaj antau la landaj leghoj. Ni danku la Superan Patron, char ni naskighis en chi tiu benata lando, kaj ni deziru, ke ni bone plenumu nian taskon, difinitan de la Dia Kristo: Vi estas la lumo de la mondo; vi estas la salo de la Tero!


DUA DOGMO DE HOMARANISMO

La duan dogmon de Homaranismo Zamenhof redaktis jene:

Mi kredas, ke chiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj, sed ne lau lia deveno. Chian ofendadon au persekutadon de homo pro tio, ke li naskighis de alia gento, kun alia lingvo au religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."

La kreinto de la Lingvo Internacia kaj iniciatinto de Homaranismo elmontras sian grandan amon al la homaro. "Mi kredas, ke chiuj popoloj estas egalaj." Jes, egalaj antau la Legho, egalaj antau Dio. Li aldiras: "... kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj, sed ne lau lia deveno." Se Zamenhof estus dedichinta pli da tempo al la religio kaj al filozofio, li estus dirinta ne "lau liaj agoj", sed "lau lia atitudo". Sed li tute sin dedichis al la laboro prepari Esperanton, kaj ne pritraktis filozofion. Atitudo pli multe valoras, ol agoj. Char ghi determinas chi tiujn. Agoj ne devenantaj el interna atitudo, saneca kaj ekvilibrita, nenion valoras, ili estas kvazau nuloj. Atitudo devenas de la individuo, agoj devenas de la persono; tiuj estas de la spirito, chi tiuj estas de la egoo (intelekta-emocia). Malgrau chi tiu observo, ni rekonas la spiritan evoluon de Zamenhof kaj la noblan mision, kiu determinis lian descendon al la fizika plano.

Por elmontri, ankorau unu fojon, kiel li prisentis kaj komprenis la interrilatojn che la homoj, difinas la majstro: "Chian ofendadon au persekutadon de homo pro tio, ke li naskighis de alia gento, kun alia lingvo au religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."

La jvma Lazaro Ludoviko nur komprenis, ke la klanoj au triboj, la malsamaj gentoj formantaj la naciojn kaj la homaron estu rigardataj kiel unu nura familio, unuigita kaj ligita, en kiu chiuj ghiaj membroj reciproke sin amu kaj sin respektu. Chi tiu estas la bildo, kiun tiu lumspirito havis pri la homaro en ghia tutajho.

Kiel rimarkite, la idealoj de Zamenhof plene materiighis en Ameriko, char ili estis identaj al tiuj de chiuj tiamaj pensis-toj. La idealoj celis plibonigi la atmosferon psikan en Europo, kie ja ili materiighis, sed nur parte. Tial la disvastigo de la idealo pri Homaranismo estis malhelpita same, kiel okazis al similaj movadoj, kiel Pozitivismo kaj Spiritismo. Spiritismo, en sia karaktero de komunikebleco kun elkarnuloj, jam estas de chiuj akceptata afero. Kion bezonas la tuta homaro, ne nur la europa popolo, kiel tiuj de la aliaj kontinentoj, tio estas la revivigita Kristanismo, kiel esprimo de efektivigo de la Regno de la Chieloj. Chi tiu estas la vigla mesagho, plena de Spirito kaj Vivo, kiun ni povas transdoni al la Homaro dum chi tiu auroro de la nova epoko de lumo kaj de paco.


TRIA DOGMO DE HOMARANISMO

Jen la Tria Dogmo de Homaranismo:

Mi kredas, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj loghantoj, kian ajn lingvon au religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu au alia gento, lingvo au religio mi rigardas kiel restajhon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

Zamenhof, la kreinto de la mirinda internacia idiomo, diras sian kredon, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj loghantoj, kian ajn lingvon au religion ili havas. La intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu au alia gento, lingvo au religio li rigardas kiel restajhon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

Ni rimarkas, ke la religiaj kaj politikaj idealoj de Zamenhof intermiksighas. Li ne akceptis, ke unu nacio aparte-nu ekskluzive al unu genta au religia malplimulto, anstatau al la tuta landa popolo. Chi tiu idealo estis plene konkretigita en Amerikoj (Norda, Centra kaj Suda), kie la landoj ne apartenas al iu grupo - genta, religia au lingva - sed al chiuj enloghantoj. En la tuta Ameriko ni alkutimighis rigardi ne germanojn, francojn, hispanojn, portugalojn, sed la samurbanojn, la najbarojn, la amikojn.

Europo reagas kontrau chi tiu nova ideo, kaj ghis nun la interfratigho de la membroj de unu nacio ne estas kompleta. De tio venas la bataloj por konkeri ordonpovon, la politikaj kaj religiaj malkonsentoj. Por tio tre multe kontribuas la eklezioj sinnomantaj kristanaj, sed forgesintaj la duan ordonon: ami la proksimulon kiel sin mem. La evoluado de la homaro, tamen, postulas chiam pli la unuighon ne nur de la grupoj konsistigantaj la naciojn, sed ankau, kaj chefe, de la nacioj ene de la homa komunumo. Kiu unua vizitis la lunon estis ne usonano, nek amerikano, sed homo. Tiu faro alportos bonon al la homaro, ne ekskluzive al unu nacio. Tiele la unuigho de la homoj estas sekvo de la materia progreso, kaj chi tiu estas la rezultato de la homa evoluado.

Kial la europanoj antaue ne interesighis pri la idealo de la Zamenhofa Homaranismo? Eble char ghi kontrauis ilian egoismon, iliajn ambiciojn - individuajn kaj gentajn - favore al la homa komunumo. Nuntempe, kiam la konscienco de la normala socio ne akceptas la ideon pri la ekzisto de malsato kaj mizero en evoluinta homa socio, ne plu estas loko por shovinismo kaj genta egoismo, des malpli por individua egoismo. Nuntempe la homaro nur komprenas la ekziston de socio surbaze de amo kaj reciproka helpado.

En neniu alia epoko la homaro tiel multe deziradis la spiritan realigon, kiel en la nuna. Ech en landoj, kie regas la oficiala materiismo kaj la materio kiel dio, ech tie ne chesas ekzisti strebado al io nedifinita, preskau ne atingebla. Tamen estas en Ameriko, kie pli forte oni sentas la potencon de la Patro, montranta la vojon al la realigo de la spirito, al la regno de la chieloj. Ne pro speciala favoro, sed pro tio, ke la homoj chi tie loghantaj kreis kondichojn por pli intensa agado de la potenco de Dio.

Pro tiu motivo la lumo de la nuna jarcento disradios de tie chi en la tutan mondon. Tial do la respondeco de chiu homo loghanta en la Nova Kontinento, estas tre granda. Flankenme-tante chian egoismon kaj personan ambicion, ni laboru kiel laboras la ambiciuloj kaj la egoistoj, por la veno de la regno de la chielo en chiu homo, nun tuj, se chiu el ni sin preparos kiel konvene por ghin ricevi. La regno de Dio ne realighas nur en la elkarna spirito, sed ankau en la enkarnuloj, chi tie kaj nun!


KVARA DOGMO DE HOMARANISMO

Mi kredas, ke en sia familla vivo chiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon au dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komuni-kighado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ghi estas ebla, uzadi lingvon neutrale-homan kaj vivi lau la principoj de religio neutrale-homa. chiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon au religion, mi rigardas kiel barbarecon.

Zamenhof ankorau unu fojon elmontras sian geniecon, sian universalan bildon pri la homaro. Diras la majstro: "Mi kredas, ke en sia familia vivo chiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon au dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas. Sed en komunikighado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ghi estas ebla, uzadi lingvon neutrale-homan kaj vivi lau la principoj de religio neutrale-homa."

li tute distingas la vivon en la intimeco de la familio, de la hejmo, disde la socia vivo. La malmulte evoluinta homo nepre volas sin montri al aliuloj; li opinias, ke lia idiomo estas pli bela kaj lia religio estas pli vera, ol la ceteraj. Sed la homo vere supera, pli evoluinta, sin prezentas egala al siaj gefratoj, ne elmontras sian superecon. "Kiu humiligos sin, tiu estas la plej granda en la regno de la chielo."

Kaj konkludas la juna Lazaro:

"Chiun celadon de homo, por trudi al siaj similuloj sian lingvon kaj sian religion, mi rigardas kiel barbarecon."

Jes, sinjoroj, nur la barbaraj popoloj trudis al venkitoj sian religion kaj sian idiomon. Lastatempe ni rimarkas, ke malaperis el la homaro chi tiu altrudo. Nek Usono, nek Ruslando, altrudis idiomon au religion al la venkitaj popoloj. Vere la rusoj vigle klopodis disvastigi sian prireligian ideon kaj sian materion-dion. Sed tion ili ne sukcesis. La vero estas pli potenca, ol la homa volo, kaj tre baldau la chiulandaj sciencistoj eltrovos, ke la materio ne havas propran vivon, ke ghi estas movata per energio, kiu siavice estas gvidata de la menso, chefa vehiklo de la spirito, de la fajrero, de la ento.

Ni trovighas che la komenco de ora erao de spiriteco, kiam la tuta homaro eltrovos la vojon al la regno de la chieloj, ne en la ekstera universo, sed en la interna; ne en la objektiva mondo, sed en la subjektiva. Kiam la homoj konsistigos unu solan familion kaj la Tero estos unu nvira lando. Al tia stato nin kondukos la kontaktoj, kiuj estos chiam pli oftaj kaj multenombraj, kun loghantoj de la najbaraj planedoj kaj de etera mondo.

La gefratoj jam scipovantaj la interfratigan idiomon povas ekde nun komenci la diskonigon de la libroj eldonitaj de Brazila Spiritisma Federacio kaj de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, ilin donacantaj al korespondantoj kaj amikoj en aliaj landoj. Vi povos proponi al ili intershanghon de spiritismaj libroj kontrau verkoj pri universala literaturo en Esperanto. Tiamaniere vi konstruos por vi kompletan bibliotekon, kaj samtempe diskonigos en la tuta mondo la verkojn pri kristana spiritismo.

Tiel agante, ni ne malobeos la kvaran dogmon de Homa-ranismo, char ni ne altrudos la novan religion-sciencon-filozofion, kiel ghin difinas la saghulo Allan Kardec, char ni antaue interkonsentos pri la intershanghado.


KVINA DOGMO DE HOMARANISMO

Mia patrujo ni nomas tiun regnon, en kiu mi naskighis au en kiu mi por chiam enloghighis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infane-con, au kiu estas loghata precipe de mla gento, povas esti por mi pli kara, ol chiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia au tiom pli de fremda regno pro tlo, ke tie pleje loghas au iam regis mia gento, mi neniam. devas, char tio chi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ghi estus ankau kontraua al la morala legho pri ia sengente-co de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loghas, lau sia geografia karaktero au lau siaj moroj tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam por eviti malkomprenighon - mi povas al la de-mando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu ml loghas, sed mi devas tiam ghin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ghin ne kiel mian ekskluzivan patru-jon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mlan tutan patrujon, nek ghiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neutrale-geografia, kiel estas farate en chiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno au lando ne havas ankorau neutralan nomon, mi devas chiam - almenau en parolado kun homaranoj - nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de nia chefa urbo kun la aldono de la finajho "io" por la tuta patrujo kaj "lando" por la nomo de ghia parto. Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Austrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Algherlando, Varsovilando.

Zamenhof, la kreinto de Esperanto, jam pensis tiel same, kiel nuntempe pensas ni, amerikanoj. Ii plue diras: "Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskighis au en kiu mi por chiam enloghighis." Kaj plie: "Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, au kiu estas loghata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol chiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia au tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loghas au iam regis mia gento, mi neniam devas, char tio chi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ghi estus ankau kontraua al la morala legho pri ia sengenteco de la tero."

Kaj li daurigas: "Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loghas, lau sia geografia karaktero au lau siaj moroj tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam - por eviti malkomprenighon - mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi loghas, sed mi devas tiam ghin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ghin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo."

Al ni, amerikanoj, la vortoj de la Granda Animo estas preskau nekompreneblaj, char ni ne havas en Ameriko tian problemon pri gentaj malplimultoj, pri malgrandaj naciismoj, pri ekskluzivaj patriotismoj, kiel okazas nuntempe, ekzemple, sur insulo Kipro. Sed ni klopodu kompreni la brilan majstron: "Sed nek mian tutan patrujon, nek ghiajhn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neutrale-geografia, kiel estas farate en chiuj plej novaj regnoj..." Jen chi tie aludo al la sinteno de la amerikanoj: Brazilo, Argentino, Bolivio, Unuighintaj Shtatoj de Norda Ameriko. Chiuj estas neutralaj nomoj rilate al popoloj, triboj kaj gentoj, en la plej mallargha senco. Zamenhof en la fino de la Dogmo citas kvin la sufikso "ujo" la landojn: Svisujo, Belgujo kaj Austrujo, char nomoj ne devenantaj el gentoj, char estas landoj loghataj de pluraj gentoj. Kun la sufikso "io" li citas la landojn: Peterburgio kaj Parizio, nomojn, kiuj devenas de la tiamaj chefurboj, por la landoj Rusujo kaj Prancujo. Kun la sufikso "lando" li citas la regionojn de Alghero kaj Varsovio. Sendube la ideo estas interesa por chesigi la kverelojn en la malnova Europo, tiel evitante la militojn interlandajn, sed ghin ne akceptis ech la esperantistoj, kiuj daure uzas: Rusujo kaj Francujo, Algherio kaj Pollando.

Estas rimarkeble, ke la kvina dogmo rilatas nur al la afero de nomoj de landoj. Pensis Zamenhof sukcesi, ke la loghantoj de unu lando sin sentu kiel fratoj, kiel jam okazas en Ameriko, kie estas, bedaurinde, rasa problemo nur en Usono, sed inter blankuloj kaj negroj, pro la hautkoloro de la rasoj, ne inter gentoj. Tio okazas, char ne estis intermiksado de la du grandaj rasoj, kiel okazis en aliaj landoj de la kontinento, inkluzive en Brazilo, kio kauzis la starigon de reciproka toleremo inter negroj kaj blankuloj. Ni danku al la Plejalta Kreinto, char Ii destinis chi tiun kontinenton por misio de Amo, kiel modelon por la malnovaj kontinentoj.


SESA DOGMO DE HOMARANISMO

Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de chiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; la servado speciale al la gentaj interesoj, lingvo au religio de tiu loghantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, ech se ili prezentas en la lando grande-gan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando chiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion chi deziras, sed ke en chiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neutrale-homa kaj festoj neutrale-homaj au reg-naj. Tiel longe, kiel la atingo de tio chi ne estos ebla, mi devas penadi, ke en mla lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neutrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas au ne povas uzi instituciojn kun tiu au alia genta lingvo; kaj de chia reciproka batalado de lingvoj au religioj pro regado mi devas teni min flanke, char ghi estas nur batalado inter unu maljustajho kaj alia.

Zamenhof - la Granda Animo - difinas en la sesa dogmo de Homaranismo la precizan sencon de patriotismo. Ni vidu, kiel li tion komprenis: "Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de chiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, linghvo au religio de tiu loghantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo."

En tiu Animo regis chiam la humanaj sentoj, ech kiam li pritraktis regionajn temojn. Li rigardis kiel veran patriotis-mon la senton pri servado al la bono de chiuj samregnanoj, ne al unu tribo, al unu gento, sed al la tuta nacio. Chi tiu sento regadas nuntempe en Ameriko, de Kanado ghis Argentino. Kaj tiu sento konsistigas la veran komprenon pri demokratio, tiel fortigita dum kaj post la dua mondmilito. Tiu sento ampleksi-gis la devizon de la franca revolucio: "Libereco, Egaleco, Frateco".

Kaj plue diras Zamenhof: "Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, ech se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando chiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion chi deziras, sed ke en chiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neutrale-homa kaj festoj neutrale-homaj au regnaj."

Pro tiuj vortoj ni komprenas, kio estas la batalado por la religia kaj lingva hegemonio en la malnova Europo. Batalado ankorau bruanta nuntempe, en la fino de la luma jarcento. Batalo, kiu kauzas la religian kaj spiritan neprogre-son de la europaj popoloj, nekonvene taksataj kiel pli evoluin-taj. Jam estas tempo liberigi nin de la europa gvidado. La malnovaj rnacioj de la mondo jam ne povas.orienti la novajn amerikajn landojn. Tion ne povas ech la aziaj landoj, kiuj ankau estas kiel la europaj, kaj eble en pli alta grado, ligitaj al bataloj por lingvo kaj religio. La pafo, kiu forrabis la vivon al la plej alta landogvidanto en nia jarcento - Mahatmo Gandhi - estis farita pro la nekompreno de fanatikulo obsedita de religia pasio. Estas la popoloj de Araeriko, kiuj devas orienti la malnovajn naciojn de la mondo. Ni ne devas ilin malami, char de ili ni ricevis nian kulturon, nian civilizacion. Ne nur el Europo, el Anglio kaj el Germanio, ne nur el Hindio kaj el Chinio, sed per ili el chiuj pli malnovaj civilizacioj. Sed estos ni tiuj, kiuj devos transformi kaj reformi chi tiun kulturon kaj chi tiun civilizacion, kiujn ni ricevis kiel dian heredajhon, kaj ilin prezenti al la mondo, tute refanditaj en la idealo de Iibereco, Egaleco kaj Frateco. Iibereco devenanta el spirita kompreno. Iibereco naskita el la realigo de la "regno de la chieloj". Egaleco venanta el la eltrovo de nia interna universo. Frateco naskita el la spirita unuigho kun la Patro, kiu estas interne de chiu el ni, generanta fortegan senton pri tio, ke ni chiuj estas veraj fratoj, char la sama Patro estas interne de chiu el niaj similuloj, tute egale chu li estas pekinto, kriminto, sanktulo, spiritisto au inicito.

La horo jam venis. Chiu prenu sian standardon kaj plenumu sian devon!


SEPA DOGMO DE HOMARANISMO

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loghantaro estas pli-malpli unugenta, ghi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo au religio super la aliaj kaj ghi per chiuj fortoj batalados kontrau la egalrajtigo de chiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu chi egalrajtigo ghi persekutados kaj superjhetados per koto. Sed mi neniam konfuzighos per tiu chi perse-kutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio farighos kun ghi morgau, ke la egalrajtigo de chiuj lingvoj kaj religioj forigos la kauzon de chiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke chia ago kontrau la devizo "la regno por la regnanoj" kaj chia perfor-tajho de unuj regnanoj kontrau aliaj restas chiam perfortajho, ech se ghi estas farata de grandega plimulto kontrau malgrandega malplimulto, kaj ke fortika felicho de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por chiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj tiam en chiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

Ni relegu la tutan dogmon por ghin tre bone kompreni. char ni ne vivis en la epoko, nek en la loko, kie Zamenhof verkis la dogmojn, kompreneble la perfekta kompreno estas al ni malfacila. Precipe al ni, amerikanoj, char nia kontinento estas libera de la problemoj pri regado de idiomo au de religio. Tio estas vera, char Spiritismo, Esoterismo kaj Teozofio trovis chi tie favoran medion por sia disvolvigho. Disvolvigho, ne kiel dividiga sekto, sed kiel branchoj de la vera Religio - universala kaj eterna.

La ekumena movado, nuntempe kreskanta kaj fortighanta en la okcidenta mondo, reliefigas la altajn idealojn de Zamenhof per lia Homaranismo. Ni esperas, ke la homoj sentu sin, kiel veraj fratoj, super siaj religiaj kaj super siaj etnaj grupoj. La momento estas favora al la universaligo de la homa scio. Ni marshas survoje al unu sola Religio, kiel estas unu sola Scienco, kaj unu sola Filozofio, kun pluraj branchoj.


OKA DOGMO DE HOMARANISMO

Diras la tre klera majstro Zamenhof en la oka dogmo de sia Deklaracio de Homaranismo:

Mia nacio mi nomas la tutecon de chiuj homoj, kiuj loghas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas chiam aldoni la vorton "homarano", por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco shovinista. La aron de chiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas chiam nomi ghin - almenau en parolado kun homaranoj - per neutrale-geografia nomo de mia regno au lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankau al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p. Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Varso-vilanda homarano.

Kiel ni vidas per la antauaj chapitroj, Zamenhof, krom saghulo, estis pioniro, vivanta kvazau unu jarcenton post lia epoko. Ii ne nur entenis la tutan homaron per sia ideo pri homa familio, sed li penis kontraubatali la shovinismojn tiam ekzistantajn en Europo.

En chi tiu oka dogmo li diras: "Mia nacio mi nomas la tutecon de chiuj homoj, kiuj loghas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas chiam aldoni la vorton "homarano", por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco shovinista."

Per chi tiuj vortoj de Zamenhof ni komprenas, kiel regis en la epoko la apartigaj ideoj de gentoj, de tribaj grupoj. Kio ekzistis, ne estis homoj, sed slavoj, serboj, bavaroj, kalabroj, katalunoj k.a. La malgrandaj diverghoj inter tiuj grupoj estis transmetitaj en nacian mezuron, kaj foje ech okazigis militojn.

Kaj plue diris la juna saghulo, ke la aron de chiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel li, li nomas sia gento.

Ni komprenas kiel estis Europo en la unua parto de la jarcento. Kaj ankau kiel Zamenhof shvebis tre alte super la gentaj nekomprenoj de tiuj homoj kun mallargha menskompre-no. Sed nuntempe, en la epoko de la artefaritaj satelitoj, de la interplanedaj vehikloj, kiuj ekflugas el la Tero, en direkto al aliaj planedoj, kaj, kiu scias?, el aliaj mondoj por vizito al nia mondo, ankorau envolvita per la homaj egoismo kaj ambicio. Zamenhof komprenis, ke la homoj de la landoj ne devis respeguli la gentajn dividojn; ili devus esti neutralaj nomoj, kiel tiuj de la amerikaj landoj. chi tie ne estas la gentoj, la triboj, kiuj difinas la nomojn de la nacioj, sed chi tiuj difinas la naciecojn. Brazilo estas la nomo de lando, kiu nomas la homojn, chi tie naskighintajn, au chi tie loghantajn: brazilanoj. Kolombio - difinas la gentan nomon: kolombiano. Argentino - faras la gentan nomon: argentinano. Kaj tiel plu. Ni havas la ekzemplon de largha ekvido: Unuighintaj Shtatoj de Norda Ameriko, nuntempe mallongigita al Unuighintaj Shtatoj de Ameriko, kiujn Zamenhof pli multe simpligis al Usono (U.S.N.), kvazau antauvido pri la estonta tempo. Ne, ni, amerikanoj, ne plu povas akcepti la gvidadon de la europanoj. Chi tiuj fiaskis en sia misio orienti nian mondon. Ili ne sciis enplanti la spiriton de Kristo en sian Kristanismon. Ili donis al ni la du mondmilitojn, kaj socion bazitan sur egoismo kaj ambicio. Ni, amerikanoj, nordaj, centraj, sudaj, devos krei fratecan homaron, unuighintan, surbaze de amo kaj frata sento. Ni devas starigi sur la Tero ununuran Religion - kvankam kun pluraj branchoj au pli malgrandaj religioj - sed unuigita sub la Unuo. Kiam la Esto (Jehovo) aperis al Moseo kaj respondis, ke Li ne havas Nomon, sed, ke li lin nomu nur la Esto (Iod-He-Vau-He au IEVE). Tio signifas "la Esto, Tiu kiu estas". Kial la kristanoj perdis tiel gravan instruon? Ech decidigan por la enplanto de autentika Kristanismo. Kial la kristanoj okazigis jarcentan militon por preni de la araboj... la malplenan tombon de Jesuo? Kial la kristanoj tiel longe bataladis inter si, kvazau ili estas malsamaj homoj? Kial??? Unuighu, Fratoj kaj Fratinoj, sub la blanka standardo de la Kristo! Kaj ni montru unu al alia, per ekzemploj, kion signifas esti kristano. Ni estu ja la lumo de la mondo!...


NAUA DOGMO DE HOMARANISMO

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu chi lingvo mi devas chiam aldoni la vortou "homarana", por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neutrale-homa, En chiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble ankau en chiuj privataj komunikighoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas sed mi devas ghin nomi ne mia nacia sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia mi devas respondi: La ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, char chiu nacio nuntempa parolas per multajh lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo au dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se ech mi mem tute ne posedas tiun chi lingvon).

Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankorau la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj cheestantoj. char en la nuna tempo ekzistas nur unu neutrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ghuste ghin; tamen ili rezervas al si la rajton anstatauigi iam poste tiun chi lingvon per ia alia lingvo, se tio chi montrighos utila.

Diras la grava saghulo: "Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu chi lingvo mi devas chiam aldoni la vorton "homarana", por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neutrale-homa."

Per chi tiuj vortoj Zamerihof montris, ne nur al la judoj, sed al chiuj popoloj, ke la nacia idiomo ne devas malhelpi la unuighon de la homoj en unu nacio, au rilate al la tuta homaro.

Kaj li plue diris, ke en chiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble en chiuj privataj komunikighoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan.

Evidente ne ekzistas en Brazilo, nek en Latina Ameriko, tiu problemo pri lingvo. Chi tiu problemo ekzistas nur en la malnovaj kontinentoj. Ni esperas, ke Esperanto efike kunlabo-ru kun la Organizo de Unuighintaj Nacioj, povu vigle plifortigi la unuighon de chiuj nacioj de la mondo. Chiuj homoj povu ghui la spiritan pacon, chu riverencante Kriston, au Budhon, au Maho-meton, au Zaratushtron.

Pacon al chiuj estuloj!


DEKA DOGMO DE HOMARANISMO

Mia religo mi nomas tiun religion, en kiu mi naskighis, au al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ghia nomo mi devas chiam aldord la nomon "homarana", por montri, ke mi konfesas ghin lau la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

a) Sub la nomo "Dio" mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mla sagho kaj koro.

b) Kiel fundamentan leghon de mia religio mi rigardas la regulon "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj auskultu chiam la vochon de via konscienco"; chion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn au kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado au neplenumado dependas de mia persona deziro.

c) Mi konscias, ke chiu homo apartenas al tiu au alia tradicia religio ne tial, ke ghi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ghi naskighis, kaj ke la esenco de chiuj religioj estas la sama, kaj ili distingighas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laudi nek mallaudi pro lia tradicia religio, kaj ke bonaj au malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj char la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferen-con inter unu religio kaj alia kaj la solan kauzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homojh, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikighado de la homaranoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de chiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neutrale-homaj.

Ankorau unufoje la Granda Animo ploras pro la malamo, kiun la religioj inspiras al la homoj sur la Tero. Ni perceptas, kiel li suferas vidante la dividon inter la membroj de la homaro, kiuj devus ami sin reciproke, kaj kune laboradi por la komuna bonfarto kaj por la komuna progreso de nia civilizacio. Kiel ni sukcesos, se chiuj popoloj, chiuj religioj unuighos por la Paco kaj por la Amo? Ni jam estus progresintaj dek jarcentojn. Se chiuj kunigos siajn klopodojn por la komuna bonfarto... Se chiu ne farus al aliuloj tion, kion li ne volas, ke oni faru al li!

Kiel estis kristano tiu judo! Kiel estis universa tiu polo! Kiel estis kosmulo tiu terano! Ni laudu Zamenhofon! Ni bondiru lian laboron. Povu li, en la superaj planoj, au reenkarnighinta, plueniri en sia meritoplena verko. Donaci al la homaro tiel noblan motivon por efektivigi ghian unuighon!

La temo de la deka paragrafo ne bezonas plian komen-tarion. Povu la estimata leganto profunde meditadi pri ghia enhavo.


DEK-UNUA DOGMO DE HOMARANISMO

Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ghin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kun ili morojn kaj festojn neutrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigho de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga rellgio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi auskultados la verkojn de la gran-daj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu Chi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj chiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por chiuj malnoblaj malvirtoj; tiu chi templo devas donadi spiritan ripozon al la malju-nuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon sensharghigi sian konsciencon al tiuj, che kiuj ghi estas sharghita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparola-doj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikighadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankorau karakteron teozofian, oni devas memori, ke ghi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco, kaj ke ghi rilatas nur al la templo de la homara-noj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj chi rondetojh havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri chiuj eblaj temoj, lau la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingighas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neutrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neutrale-homa.

La majstro volis organizi religian movadon kun universala amplekseco, sed li ne sukcesis plenumi sian intencon. Antaue tion faris Augusto Comte kun Pozitivismo kaj Allan Kardec kun Spiritismo. Ankau ili ne trovis favoran tempon en Europo false kristana, sed intime materialisma. Antau du mil jaroj Jesuo kaj liaj dek-du apostoloj, helpataj de kelkaj centoj da dischiploj, intencis donaci al la homaro religion vere humanan kaj vaste universalan. Sed la homoj por tio ne estis preparitaj. Okazis militoj, malamoj, dividoj, anstatau paco, amo kaj unuigho. Sed jen nova homaro ekaperas sur la Nova Mondo. Estuloj vivintaj plurfoje en Oriento, loghantaj plurajn fizikajn vazojn, absorbintaj la progresemajn doktrinojn de la Oriento, reenkarnighas en Ameriko, inkluzive en la Lando de la Sankta Kruco, por komenci vere interfratigan kaj universa-lan movadon, vere humanan, surbaze de Legho de Amo. Ili predikas la nerezistadon al malbono, por ke iliaj ideoj definitive venku la ideojn de la barbaraj popoloj, kiuj ilin antauis. Ili memoris, ke Jesuo antau du mil jaroj instruis: "Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankau la alian. Kaj se iu deziras procesi kontrau vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankau vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi."

Tiel ekaperis nova religio! La religio de la homo! La religio de la spirito!

Kaj estis efektivigita la ideo de Zamenhof. Estis fondita la Templo de la Homaro, kie chiuj kunsidas kiel fratoj, sen aliaj prikonsideroj, krom ilia kondicho de homoj, filoj de la sama Patro. Tie ili teksas ellaboradon de "filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj".

Kiel suferis Zamenhof, kiam li rimarkis la hipokritecon de la religioj de sia epoko! Patroj kaj sacerdotoj, kiuj agadis tute malsame al tio, kion ili instruadis al siaj gefiloj (karnaj kaj spiritaj gefiloj). Kaj tiu malkonformeco dauris ghis la nunaj tagoj, eksplodante en la nuntempa junularo. Idealista kaj sincera junularo, kiu ne toleras la hipokritecon de siaj gepatroj kaj mentoroj. Gejunuloj, ne trovintaj la "regnon de la chieloj", disradias sian idealismon vigle kaj energie. Ni petegu al la Patro, ke Li sendu al ni spiritajn gvidantojn por orienti la nuntempajn gejunulojn, ilin kondukante al spiritaj realigoj por benado kaj progresado de la tuta homaro!

Kiel filozofo, kio li ja estis, diras la Granda Animo, ke "en la templo homarana ni auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco." La spiritaj instruistoj de la antikva epoko jam diradis: "Homo, ekkonu vin mem, kaj vi konos la diojn kaj la universon." Zamenhof klare komprenis, ke la ekkono de la mio estas nepre necesa al la homa evoluado kaj al la scio pri la objektiva mondo.

"Tiu chi templo devas edukadi la junulojn kiel batalan-tojn por la vero, bono, justeco kaj chiuhoma frateco." Per chi tiuj vortoj Zamenhof elmontris vastan komprenon pri la problemoj de la homaro, konsciante, ke la centra problemo estas la homo. Kiam la homo konos sin mem, au alivorte, kiam li eniros en la regnon de la chieloj, au ankorau: kiam li trovos la nirvanon, malaperos chiuj ceteraj problemoj: politikaj, sociaj, ekonomiaj, religiaj, char chiuj estas sekvo de la centra problemo: la homo mem!


DEK-DUA DOGMO DE HOMARANISMO

Finante la dogmojn de Homaranismo, diras Zamenhof:

Homarano mi nomas chiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Homaranismo" kaj alskribighis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj au rondetoj.

RLmarko: Chiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo intemacia.

Por akcepti nin, kiel homaranon, Zamenhof ne postulas ian konfeson pri fido, ian jhuron, kiel postulas iaj societoj. Sufichas subskribi la Deklaracion kaj alskribighi al iu homarana templo au rondeto. Simple kiel la gravaj aferoj de la vivo. Tiel li montris sian universalecan komprenon pri la homaro. Chiuj popoloj, chiuj gentoj, konsistigas unu nuran homan familion. Li vivadis unu jarcenton estontan, kvazau li jam vivadis en la tria jarmilo, en la erao de Amforo.

Kvankam li vivadis sian tutan ekzistadon en Europo, Zamenhof antauvidis la mision de Ameriko en la maltrankvila mondo. En 1910, kiam okazis en Usono la Sesa Universala Kongreso de Esperanto, li montrighis felicha, kaj komencis la malferman oficialan paroladon per la jenaj paroloj:

"Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!"

Kaj li plue parolis: "Lando, pri kiu revis kaj nun ankorau revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu au alia gento au eklezio, sed al chiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antau vi, kaj mi estas felicha, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenau dum.kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron."

Daurigis Zamenhof sian himnon al Usono, kiel "la plej potenca reprezentanto de la nova mondo". Ii prezentis al la esperantistaro paroladon pri laudo al Ameriko kaj pri konfido al ghia estonteco.

Rimarku, karega Frato, la respondecon, kiu pezas sur la shultroj de la loghantoj de la nova kontinento. Kaj multon oni atendas de ni chiuj. La lastaj esperoj sidas sur la novaj nacioj de la mondo. La homoj estas nekredantoj pro la hipokriteco kaj egoismo de la malnovaj nacioj, false religiaj, shajne timantaj Dion. Iliaj alrigardoj direktighas al ni. Ili registras chiun nlan penson, notas chiun vorton de ni eldiritan, atente observadas niajn plej malgrandajn agojn.

Ni do laboradu por nia perfektigho, kaj tiel agante, ni kontribuos por la progreso de la homa familio.


LA RESPONDO DE ZAMENHOF

Fininte en la antaua chapitro la komentariojn pri la Dogmoj de Homaranismo, chi tie ni pristudas la artikolon de Zamenhof, subskribitan per la pseudonimo Homarano, sur la numero 5, de majo 1906, de "Ruslanda Esperantisto".

La artikolo de P-ro Dombrovski en la N-ro 3 de "Ruslanda Esperantisto", min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kauzita de simpla malkomprenigho,

Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, char tlo postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli au malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus ech la centonon de tio, kio devas esti klarigita. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkomprenighoj, kiuj kauzis la artikolon de s-ro D.

1) shajnas al mi, ke la chefa kauzo, kiu malamikigis s-ron D. kontrau la homaranismo, estas la malfelicha esprimo "spirita mallumo", kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke lau la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkon-dukas en la vivon "spiritan mallumon", kaj mi tute ne miras, ke tiu chi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, 11 facile rimarkus, ke tiu chi malfelicha esprimo estas ... simpla preseraro! La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraue, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de chio mensoga kaj hipokrita), ili trovas le ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstatau la vorto "tjeplotu" (= varmon) estis presita "tjemnotu" (= mallumon). Kia domagho, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante lau la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston esperantan!

Pastro Dombrovski estis entuziasma esperantisto en la unuaj jaroj de Esperantismo, kaj en la transmondo li psikografie diktis poeziojn en Esperanto, per la mediumo Prof-ro Porto Carreiro Neto, publikigita en "Reformador", revuo de Brazila Spiritisma Federacio, poste presitaj en la libro "Mediuma Poemaro". Malgrau sia entuziasmo por la Zamenhofa idiomo, li ne absorbis liajn ideojn pri la universala religio, lia Homaranismo, kiel oni rimarkas el la komentita artikolo.

En la unua parto de la artikolo de Zamenhof ni ne trovas lian filozofion, char li nur skribas pri la preseraro, kiu kauzis la miskomprenon de Pastro Dombrovski. Sed en la lasta parto Zamenhof diras, ke la homaranoj ne estas malamikoj de la religiaj tradicioj, sed kontraue ilin varme rekomen-das. Interparenteze la majstro diras, ke kompreneble ili deziras perfektigi la religiajn tradiciojn kaj ilin liberigi el chio mensoga kaj hipokrita. Kaj poste li klarigas, ke la homaranoj volas enkonduki en la homan vivon difinitan programon kaj spiritan varmecon.


HILLEL KAJ LIA PLANO

Al s-ro Dombrovski shajnis, ke la homaranoj metas Hilielon pli alta ol Jesuon Kriston. Char s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankau katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu chi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson, Sed ... ankau tie chi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas ech la plej malgrandan intencon, komparadi reciproke la valoron de diversaj religioj kaj de iliajh fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj au Mozeon por la hebreoj au Mahometon por la mahometanoj k.t.p. kaj surtronigi anstatau ili Hillelon neniam ech por unu mlnuto venis en la kapon de iu homarano. Sian chefan religian principon la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori pli Hillelon ol Kriston au Mozeon, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter chiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ghuste de Hillel. Se okaze tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio chi tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alten ol chiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devas fari tiun honoron al chiu ech plej senvalora homo, se li okaze estus autoro de la principo, tiom

pli ni ja ne povas rifuzi tiun chi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D. kiel pastro ins-truita Bcias ja tre bone, ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saghuloj.

Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas ech la plej malgrandan intencon, krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si chiujn religiojn ekzistan-tajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin recipro-ke. Ke Kristo revis pri frateco de la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankau la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruistoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la "efektivajn postulojn de Dio" metus pli alten ol chiujn diferencajn formajhojn, kaj ni havus nun ne multajn religiojn, sed unu chiuhoman religion. Sed la fondintojh ja nun ne vivas, restis nur la "religioj", kiuj portas iliajn nomojn; kvankam chiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandlgho de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion chi atingi, sed kontraue, chiu el ili rekte malhelpas tiun chi kunfandighon: chiu el la religioj ja diras, ke ghi estas donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence chiu religio devas rigardi chiujn alireli-glulojn kiel pekantojn kontrau la ordonoj de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj fonnoj krom ghiaj ghi devas rigardi kiel krimon kontrau Dio. Kiamaniere do farighos la kunfandigho de la homa-ro? S-ro D. respondos kredeble: "chiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro kunfandighos" ... Sed tiel same diras ja pri sia religio ankau la kredantoj de chiuj aliaj religioj. Kiel do agi?

Ni proponas al la legant(in)o atente relegi la vortojn de Lazaro Ludoviko kaj atente rimarki liajn logikajn argumen-tojn, sub la pseudonimo "Homarano", kiel respondon al la artikolo de pastro Dombrovski, kontraua al Homaranismo. Pastro Dombrovski estis entuziasma esperantisto, do akceptis la ideon de unuigho de la homaro per neutrala idiomo. Sed li estis tushita, kiam li legis la dogmojn de Homaranismo, per kiu la Granda Animo prezentis sian idealon unuigi la homojn ankau per la religio. Zamenhof elmontras konon kaj sekurecon pri la religia problemo de la homaro. li ne faris la saman eraron de Karlo Marx, kiu deklaris, ke "la religio estas opio por la popolo". Kiel izraelido, kun kompreno pri la homaro kiel tutajho, li perceptis kiom da energio eluzadis la homoj per senfruktaj bataloj, kaj kiel ili povus kunigi tiom grandan forton favore al la progreso de nia planedo kaj de ties loghantoj. Kaj post la prezentado al la mondo de lia internacia idiomo, vere majstra verko, li prezentis sian projekton por universala religio: Homaranismo. Sed la reago de la kristanaj esperantistoj estis tre forta, kaj li ektimis malhelpi la disvastigon de Esperanto; tial li retenis la disvastigon de Homaranismo.

En la pasinta jarcento venis en la mondon Pozitivismo (1839), kiu ne sukcesis plenumi sian mision, kaj tuj poste Spiritismo (1857), kiu ankau ne sukcesis en Europo, sed disvastighis en Ameriko, precipe en Brazilo. Gi intencas unuigi la homojn ene kaj ekstere de la religioj. "Spiritismo estas Ja ligilo, kiu ilin iam kunigos, char ghi montros al ili, kie estas Ja vero kaj kie la eraro." (Sankta Augusteno, lasta paragrafo de "La libro de la Spiritoj"). Chu la homoj havos klaran vidon, sufichan neprofitemon, tiel grandan amon, ke ili faros el Spiritismo universalan movadon? Ni esperas, ke ja ili tion havos, char kontraue estos bezona la apero de nova formo de religio. Spiritismo estos en Brazilo, eble en la mondo, tio sama, kio estas hinduismo en Hindio: suflche liberala por akcepti chiujn eltrovojn de la filozofio kaj de la scienco, akcelante la homan evoluadon, kaj asimilante chiujn novajn religiajn movadojn aperontajn.


LA KOMPARA VALORO DE LA RELIGIOJ

La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de chiuj religioj, char tio chi estas afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu au alia religio starus, la mondo neniam akceptos ghin memvole (kaj por propagando per glavo au per reghaj ordonoj pasis jam la tempo), char che kredan-toj tion chi malpermesas la blinda kredo kaj che nekredantoj tlon chi malpermesas genta au partia ambicio. Por ke chiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel "malamikon de Dio", kaj por ke la homaro povu iam kunfandighi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun chiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: "ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de chiu homo kaj kio tial estas komuna al chiuj religioj, - chio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen peko kontrau Dio chiuj religiaj eksterajhoj povas esti malsamaj che diversaj gentoj kaj povas ianghighi kaj kunfandighi per reciproka interkonsento de la homoj". Kiam tiu chi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiajh muroj inter la homoj falos kaj la kunfandigho de la homaro farighos afero plenumebla.

Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek che Kristo, nek Che Mozeo, nek che iu alia, - ni trovas ghin nur che Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon "hilelismo".

(Hillel diris al unu idolano: "La tuta esenco de nia religio estas la legho: "agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi"; chio alia estas nur komentarioj".)

Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis "hilelismo", sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, char grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tushi nenies gentan au eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon "hilelismo" kaj ansta-tauigis ghin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo "homaranismo".

Ni tre shatus, ke la gelegantoj relegu atente la vortojn de Zamenhof, por plene senti la amon de la Granda Animo al la homaro.

Por ke chiu homo povu rigardi la homon de alia religio ne kiel "malamikon de Dio..." Ja, en la pasintaj jarcentoj, pli ol nuntempe, la homoj vidis sian fraton de alia religio kiel "malamikon de Dio". Pro la forto de chi tiu ideo la kristanoj organizis la krucmilitojn kontrau siaj fratoj mahometanoj, kun la sola celo forpreni de ili... la malplenan tombon de Jesuo. Jes: la malplenan tombon! Por kio? Eble por kulti ghin kiel religian relikvon. Tre bone ili elmontris, ke ili ne trovis la vivantan Kriston en siaj koroj, char se ili estus lin trovinte, ili ne serchadus ech la korpon, nek ech la malplenan tombon. Ili serchadus ja la instruojn de la Kristo!

La majstro citas la frazon de Hillel: "La ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de chiu homo kaj kio tial estas komuna al chiuj religioj". Li rememorigas al ni la dirajhon de Jesuo: "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Chi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj la dua estas simila al ghi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De chi tiuj du ordonoj dependas la tuta legho kaj la profetoj" (Mateo, 22: 37-40). Tiel ni rimarkas, ke Hillel kaj Jesuo havis la saman penson. Nur surbaze de chi tiuj du ordonoj eblos plej granda kunagado de la eklezioj sur la tuta mondo, per vere ekumena movado. Nur surbaze de amo al Dio kaj la amo al la proksi-mulo eblas unuigi la homojn sub unu sola standardo.

Nuntempe ekzistas en la tuta mondo, de Japanio ghis Usono, movado kun la celo sukcese havigi la religian unulghon, por konduki la homojn al Dio super la tradiciaj religioj. En Japanio estas la movado Oomoto, kiu instruas reenkarnighon kiel bazan veron, kaj predikas la amon al Dio kaj al la proksimulo. chie ekzistas modernaj religioj, kiuj predikas la rektan kontakton kvm Dio, kontraue al la tradiciaj religioj, kiuj rekomendas sacerdoton, kiel ligilon inter la homo kaj Dio.


LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
Al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Char klara kaj rekta kaj tre difinita
Ghi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
Ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, chesu!" mokante la homoj admonas.
"Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antauen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco au ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deshiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ghi pashas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!


LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ghi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neutrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne lacighos,
ghis la bela songho de l' homaro
por eterna ben' efektivighos.


AL LA FRATOJ

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!

Regas ankorau nokto sen luno,
la mondo dormas obstine.
sed jam levighos baldau la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
ghis vi atingos auskulton!

Dekon da fojoj vane perdighos
la voko via ridata, -
la dekunua alradikighos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime chiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilagho,
chu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuragho?

Chu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
au eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortighante?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraghe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Ni ghin kondukos ne ripozante,
kaj nin lacigos nenio;
ni ghin traportos, sankte jhurante,
tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuragheco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankorau en la komenco
la celo en malproksimo, -
ni ghin atingos per la potenco
de nia forta animo!

Ni ghin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ghin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
la venko - baldau ghi venos;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ghoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj richa:
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros felicha!


<<