CHAPITRO V

DOKTORO ESPERANTO

Tamen iam "la amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhofon che bofrato sia. Sprita, gaja, energia kaj bonkora, shi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub la okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al shi siajn du sekretojn. Shi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.

Shi povis antauvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraghe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antau tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serchis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malghoje li provadis trovi sufichan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankau lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre shatata de malrichaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de richuloj. Kushis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj shi mortis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento? En Vejsieje, urbeto litva, li cheestis morton de bubino. Febro shin forbruligis. Pro doloro la patrino malfelicha preskau frenezighis. Dum monatoj poste li audadis shiajn plorojn kaj ghemadon. Li decidis lasi la gheneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.

Tial li vojaghis al Vieno por studi oftalmologion en speciala kurso. En autuno 1886 li revenis Varsovion al la gepatra hejmo. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum la sama vintro li ekkonis sian fianchinon kaj ricevis kuraghigon por eldoni sian verkon al publiko.

Jam de jaroj li ja serchis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankau tiel li spertis la maldolchon de la financa flanko en la mondo. Nova turmento komencighis.

Tamen urghis aperigi lian lingvon. Dum silente li ghin perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de la abato Shlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajho. Kiam ghia famo lin atingis, unue li tre ghojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne taugas. Baldau la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuraghis, kaj forlasis la aferon. Urghis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo devas ja esti internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianchighis en printempo * kun Dro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plachis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto de ideoj. Por kio do utilus gajni monon kaj shpareti? Chu ne por igi vojon pli facila al iu pli klera ol li mem kaj pli valora por la homaro? Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Ili nur dirus: "Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel ili parolus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan taskon. Jhaluze ankau mi dezirus helpi lin." Tial la bopatro proponis, ke la edzigho jam farighu en somero, kaj antaue jam presighu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj la presprovajhoj atendadis che la cenzuristo. Feliche tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14-an de julio * li allasis la permeson al la presisto. La verko kredeble shajnis al li sendanghera naivajho. La autoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.

* La 30-an de marto 1887.

* 1887.

"Mi estis tre ekscitita antau tio chi; mi sentis, ke mi staras antau Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broshuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se chi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je ‘flankaj aferoj’; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon."

En tiuj tagoj Zamenhof verkis versajhon tre mallongan: Ho, mia kor’! Ghi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaghojn de shtuparo kaj staranta antau pordo halte:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor’!
Sufiche! trankvilighu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldau poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Chiuj entenis la saman enkondukon, tekstojn en la lingvo internacia: la Kristana pregho Patro nia, El Biblio, Letero, Versajhoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naucent radikoj. Ankau estis alighiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagho la autoro jam forlasis chiujn rajtojn siajn, char "lingvo internacia, kiel chiu nacia, estas komuna proprajho". La tuta verko estis subskribita per belsenca pseudonimo: "Doktoro Esperanto".

La 9-an de augusto * Zamenhof edzighis, kaj enloghis tre modestan chambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun la edzino li komencis la dissendadon de la broshuro al gazetoj kaj personoj chiulandaj. Shi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en jhurnaloj. Tiel pasis la monatoj de la komenca kunvivado. Felichaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo.

* 1887

Kiel estos akceptita la libreto? Chu ghi simple falos en silenton kaj forgeson? Chu homoj blinde ech ne legos la frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kushas en la manoj de virino, chu blovi kuraghighon sur flameton fidan au ghin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda shi estas, se shi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, au fervoraj leteroj. Ech kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Ghi farighis do vivanta, char uzata. Baldau multaj alighantoj anoncighis. Formighis rondo familia. Duoble chesis la soleco Zamenhofa.

Estis por li granda ghojo, senti sin de tiam chirkauata de fervoraj samideanoj. Ech ankorau pli kontente li pensis, ke la lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldau kreski per si mem. Lau lia espero "la autoro tiam tute foriros de la sceno, kaj estos forgesita. Chu mi post tiam ankorau vivos, chu mi mortos, chu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, chu mi ghin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de chi tiu au alia persono".

Tiel li skribis en la Dua Libro, kiun li eldonis nur en la lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj alighintoj li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broshuro ghenerala. * "Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis en la antauparolo, "la bona genio de l’ homaro vekighis: de chiuj flankoj al laboro chiuhoma venas junaj kaj maljunaj ... viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn shtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo."

* D-ro. Esperanto: Dua Libro de l’ Lingvo Internacia. Kajero no. 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankau inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj Pushkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj diverslandaj. Lau uzado ghenerala, la "lingvo de Esperanto" baldau nomighis "Esperanto" tute simple. Al ghi konvertighis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista. Ili fondis la, saman jaron gazeton monatan La Esperantisto. Ghi anoncis grupojn en Sofio kaj Moskvo. Kreighis internacia movado.

Samtempe la maldolcho de la eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De la bopatro li ricevis monon por presigi la broshurojn. Sed por la hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam naskighis la gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en loghejon de la gepatroj. Dume la juna okulisto denove serchis praktikadon en alia loko. En Hherson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambau retrovighis en la chefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de La Esperantisto, lau deziro de la samideanoj. Preskau chiuj estis malrichuloj, kaj nur cento pagis la abonprezon. Post kelka tempo li forspezis chiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li trovighis en premanta malfacilo. Ghuste tiam tre mals anis la patrino, kiun li amis el la tuta koro. Chagreno lin sufokis. Chio shajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankau je lia vivcelo. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de la centra organo, baldau disvelkos la tuta progreso. "Se la trunko chesos vivi", li skribis en la lasta alvoko, "chiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi ... Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco."

Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. Termezuristo laborema kaj modesta estis W. H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio. Esperantisto de la unua horo, li komprenis la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel grava por la homaro, naghis kiel nukseto sur la vasta maro. Malgranda, malforta, nekonata, se ghin dronigus ondeto, la mondo ech ne scius. Sed se ghi vivos, kia mirinda kreskajho disflorados iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj fratigitaj! Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li cherpos. Kvankam nericha, li proponis anonime certan sumon por daurigi la gazeton dum tri jaroj. Al la redaktisto li dedichis centmarkan monatpagon. Ghis 1894 la vivo estis certigita. "Sen Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ech parton de sia necesajho por helpi geniulon.

Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj malfelichoj lin ekfrapis. En augusto 1892 jam mortis la patrino tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu chi nun estis for. La bato lasis che li vundon neflegeblan. En 1894 la demando materia refarighis premanta. Kun sia familieto la doktoro devis transloghi al Grodno.

Kvar jarojn li restis tie. Granda ghojo kaj chagreno lin atendis. Dum la tuta juneco li fervore legis la novajn verkojn de Tolstoj. Nun la famo de la granda Ruso disvastighis tra la mondo. Kontrau jhaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla vocho sonis, vokante chiujn homojn al amo kaj fratigho. Post brila novelista kariero, la richa grafo konvertighis al simila idealo, por kiu Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis la nobelaron kaj sin turnis al simpleco. La vilaghanoj farighis liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprochis malamon inter si.

Kiu pli bone povus konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro sia timemo delikata, li ne kuraghis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis jhetita. Post ses jaroj ghi levighis antau la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" interesighis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. "Ricevinte antau ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en chi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenau libere legadi en la lingvo ... Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank’ al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ghia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la chefa kaj sola celo de la homa vivo." (Jasnaja Poljana, la 27-a de aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuraghigo. La letero enpresighis en La Esperantisto, kaj varmigis entuziasmon. Ankau aperis pli poste, en la dua numero de 1895, tradukajho el la Tolstoja Kredo kaj Prudento. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio. Terura bato: char tie ghi havis plej multajn abonantojn. La elirado devis chesi. Oficiala elefanto pashpremis nur musheton. Sed tiel mortis la ligilo de la Esperantistoj. Malghojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove baraktadis kun akrajhoj de la vivado.

Sur alia tero, feliche, grenero semita elkreskis. Jam en decembro la saman jaron eliris Lingvo Internacia. Upsala Klubo Esperanta eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis jam plu.


<< >>