CHAPITRO III

GIMNAZIANO EN VARSOVIO

Kvardek jarojn pli poste, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per plej terura pogromo:

"En la stratoj de mia malfelicha urbo de naskigho, sovaghaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jhetis kiel plej krudaj bestoj kontrau trankvilaj loghantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj chi sovaghuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...

Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed chu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikighadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ..."

Tiel parolis Zamenhof en 1906 dum la kongreso en Ghenevo. Preskau la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistoko. Doloris lin la fremdeco inter loghantoj de la sama lando. Doloris lin la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formighis jam plano kaj volo, ke "pli malfrue", kiam li estos "grandaghulo", li nepre forigos tiun chi malbonon. Diversajn revojn utopiajn li forjhetis unu post la alia, sed unu chefa restis por li chiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenighi!" li sopiris, kaj infane kalkuladis, kiun lingvon oni povus alpreni por la tutmondo. Poloj malshatus la rusan, Rusoj ne volus la germanan, Germanoj ne tolerus la francan, Francoj malakceptus la anglan. Kion fari? Nur neutrala lingvo povus chiujn kontentigi, sen ofendo kaj jhaluzo. Se tian lingvon internacian chiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn, de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Chesus la blinda fido je gazetoj politikaj au incitoj diplomataj, por decidi kredon gheneralan pri najbaraj gentoj.

Kiam el la reallernejo Bjalistoka li transiris al la pola chefurbo kun la gepatroj, Ludoviko Zamenhof enighis varsovian gimnazion por klasikaj studoj. La oficialan historion lia klara komprenemo trapenetris ghis la funda vero. Pri militoj kaj lertajhoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en la malfelicha litva lando la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Chie potencaj shtatoj-registaroj prizorgis tion. De jarcentoj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontrau unu au alia gento, lau la celoj politikaj de la momento. Dum pafilegoj fabrikighis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, ech poetoj shovinistaj, por formi senton gheneralan.

Agentoj oficialaj disvastigis chie rakontojn, suspekton kaj eksciton. Per bildoj kaj presajhoj ili tushis la korojn de la virinoj, vekis la indignon de la popolo, kreis ech koleron - chion nur por preni peceton de lando au afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris la loghantaro de la vilaghoj detruitaj. Paco farighis. La shtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras la generaloj, bruas la tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda sukceso. La venkita shtato petas aliancon. Jam finighis incitado. De nun vidu la bonajhojn kaj forgesu chiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekjhaluzas, postulas "kompensajhon". Kontrau tiu nun ekmarshu la impresmashino, kaj chio same rekomencu! ... k.t.p.

En la genia cerbo de la junulo disvolvighis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! pensis la knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Chesu la malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ghin profitas. La nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Chesu la monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio ili tenas la tutpovon. Falu la muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu la suno, ili malaperos.

Kun fervoro li lernis la grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, ke homoj revivigu tian lingvon de la antikva tempo kaj ghin uzu por komunaj celoj. Chu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en la epoko aleksandra? Chu ne diskutis per latinaj vortoj chiuj scienculoj kaj kleruloj en Europo dum jarcentoj de la brila Renaskigho? Chu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj? Tamen la latina estas malfacila, plena de antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauga por nuna uzado devus esti la revita lingvo. Ghi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.

Pri laboristoj, pri malrichaj homoj penantaj la tutan tagon, la gimnaziano Zamenhof pensis pli kaj pli. En la familia rondo li shatis legi laute el la versajhoj de la poeto rusa Nekrasov, antaumajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la plej shatata verkisto. Dum la tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loghi en ghiaj kvartaloj for el mondana societo.

Tiuj homoj estas fine la chefaj oferoj de la intergentaj incitoj. En okazoj de buchado, ili chiam unuarange devas pagi per sia sango kaj trankvilo. Tra la tuta mondo la malrichuloj sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al la griza hejmo, ilia penso serchas lumon, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj shtatlimoj. "Laboristoj chiulandaj unuighu!" baldau poste jam farighis devizo de la amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, chefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis la juna Zamenhof. La lingvo helpa de la homaro devas esti por chiuj facila. Rapido, logiko devas regi ghian fundamenton.

De tiam li komencis serchi ion novan per artaj provoj. Chu lingvo povas arte konstruighi, bazita sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serchis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel ba, ca, da, be, ce, de, ab, ac, ad, eb, ec, ed, kaj arbitre fiksi chies difinitan sencon? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn ech li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.

Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ghi celas vivi mem. Cherpi el la komuna fonto de la europaj lingvoj, jen la solvo.

Vortaro latina-germana estus plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ech Slavoj konus ghiajn elementojn kiom eble plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ghis dudek lingvoj. La elekto devus esti kvazau vochdonado de la plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Richegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis la junan Zamenhofon. Kiel iri ghis la fino? Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu fojon, kiam mi estis en la sesa au sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo Shvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajho Konditorskaja (sukerajhejo). Chi tiu -skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Chi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandighadi antau miaj okuloj." * De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia richa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multigho! Plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, richa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur -ino, -ajho, -isto, -ema, -igi, -ighi centobligus ghin. Dek mil vortoj memformighus sen aparta lerno.

* El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V.Gernet (Lingvo Internacia 1896, nos. 6-7; Esperantaj Prozajhoj, p. 239).

Liaj instruistoj en la lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis la francan kaj germanan. En la kvina gimnazia klaso li ekstudis la anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajhoj malregulaj. Richa lingvo do tute ne bezonas deklinaron, konjugaron, au sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj chiam samaj sufichas por la verbaj tempoj. Finighoj pliaj kiel o, a, e, utilu kvazau nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhofon en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem jam kiel knabo perdis la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Chio shajnis al li vana kaj nauza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolcha, montras la malghojon de la gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis la veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjara li akiris novan fidon kaj felichon de la animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado. * Posta portreto montras la shanghon en la okuloj. Dolcheco regas.

* Vidu antaumortan konfeson pri tiu krizo en chapitro XII.

En la jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la gimnazio. Tiam jam estis preta projekto de lia lingvo, ankorau ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesighis pri lia longa laborado. Al ili li ghoje konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaukredis. Fervore ses au sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loghejo che strato Novolipie, Ludoviko havis propran chambron izolitan sur la teretagho. Tie kunvenis lia amikaro che la amata grupestro. Kune chiuj fervoradis pri la homa refratigho. Alta la revo, granda la tasko. La 5-an de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Chirkau kuko, de la patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. La unuan fojon sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de frateco:

Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp’ esta!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so deba.

(Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familio
Unuigi sin devas.)

En junio 1879 finighis la gimnazia kurso kaj chiuj kolegoj disiris. La persono de ilia chefamiko lasis che ili tiel fortan impreson, ke ili ech komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, "renkontinte la mokojn de la homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas preskau senescepte al la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankau hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ghis tiu tempo la patro laushajne ne malaprobis lian laboron, char la knabo tamen brile sukcesis chiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi la gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj au kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaghe estus lasi tian talentulon perdighi en hhimeroj. Baldau li malsanighos, se li dauras plu!" Tiel babilis bonintencaj konsilantoj.

Pri la estonteco de la knabo chefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se chiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revajhoj, tiam urghis antau chio. Tial Ludoviko devis ech promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenau provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kushis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versajhoj kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezulto de multjara pripensado kaj serchado. Chu fordoni la tuton? La patro tion postulis. En lian shrankon malaperis chio. Dika shnuro ligis la pakajhon. Fermighis pordo.


<< >>