La grandeco de D-ro Zamenhof

de Ivo Lapenna (1959)

Antau centjaro kaj duono - precize la 15-an de decembro 1859 - naskighis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanagho inspiris lin al la suproj de sublime altruista sindedicho por la bono de chiuj homoj. La kruelaj malfelichoj survershitaj almenau parte pro la lingvo-diverseco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, igis lin serchi kaj trovi solvon por la lingva problemo en kadroj mondaj.

Lazaro Ludoviko Zamenhof apartenis al tiu suferanta popolo, kiun jarcentaj persekutoj hardis kaj multirilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ghenerala progreso nombron da eternaj intelektaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficiala registro li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, char la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrolando, samtempe tamen levighis super sian popolon, super sian shtaton, kaj farighis ankau loghanto de la mondo, apartenanto de la homaro.

Historia Etoso

En Litovio, prikantita de la granda Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo, vivis jam de multaj jarcentoj malnovaj gentoj de la arja mondo kun sia propra lingvo, proksima al Sanskrito. En la mezepoko germanaj kavaliroj ghin almilitis, pola nobelaro ghin ligis al sia shtato kaj la rusa caro ghin ofte atakis. Samtempe enmigradis tien persekutitaj Hebreoj, kiuj kunportis kun si metiajn sciojn kaj komercajn talentojn. Kiam, fine de la 18-a jarcento, la Pola-Litova shtato disfalis, la litova nobelaro jam delonge estis farighinta pola lau siaj sentoj. En la urboj garnizonis rusaj tachmentoj dum la tuta 19-a jarcento. Pri la komerco plue okupighadis la Hebreoj. La metioj estis chefe en la manoj de fortaj germanaj kolonioj. Tiu dividigho de la loghantaro lau la okuloj koincidis kun dividigho religia. Al ghi aldonighis dividigho lingva. En la nobelaj kasteloj kaj katolikaj preghejoj regis la pola lingvo; en la komercaj kvartaloj de la ruboj kaj urbetoj audighis la juda; la metiistoj kutime parolis germane; en la kamparo la vilaghanoj de la nordo ankorau parolis litove kaj en la sudo blankruse; en la palaco de la cara guberniestro kaj en la kazernoj mastris la rusa. La rusa estis ankau devige instruata en la lernejoj.

Diversaj nacioj vivis unu apud la alia ne komprenante sin reciproke. La cara politiko vaste ekspluatis tion kaj incitis unujn kontrau la aliajn. Persekutoj kaj pogromoj, unuflanke, ribeloj kontrau la supremanton, aliflanke, vicighis unu post la alia. Kiam L.L. Zamenhof estis knabeto 6-jara, ¼us finighis la Dua Revolucio (1863), subpremita en sango kaj per kruela¼hoj.

Chio chi necese havis profundan influon ¼e la formigho de la personeco de sentema knabo, kiu tre frue komencis revi pri la unuigho de la homaro surbaze de nacia egaleco kaj reciproka respektado.

Baldau en la menso de la junulo tiu idealo identighis kun la idealo de komuna supernacia lingvo, kiu ebligus, ke la homoj konservante siajn naciajn lingvojn kiel la plej esencan esprimon de la respektivaj nacioj kaj naciaj kulturoj, interkomprenighu en kadroj mondaj, ekkonu pli bone unu la alian kaj vivu en paco.

Ekde tiu momento la ideo de komuna internacia lingvo estis por Zamenhof esence, nedisigeble, ligita al internaciismo komprenata kiel egaleco kaj frateco de la popoloj.

Genezo de Esperanto

Sian ideon Zamenhof komencis realigi jam en la gimnazio. Ghin li flegis dum siaj medicinaj studoj en Moskvo, Varsovio kaj Vieno, kie li fine specialighis pri okulmalsanoj en 1886.

Unu el la multaj kvalitoj de lia karaktero estis la persisto, per kiu li serchis la plej bonan kaj la plej efikan solvon. Dum longaj jaroj Zamenhof elprovadis la bazojn de sia lingvoprojekto, kuraghe for¼etadis chion, kio en la praktiko montrighis netauga, faradis korektojn kaj plibonigojn. Irante lau la vojo de multaj antauaj utopiistoj (kaj ankau nuntempaj), li unue ekpensis pri la revivigo de la latina. En tiu tempo li estis ankorau en gimnazio. Poste li venis al ideo de apriora lingvo kun tute elpensitaj vortoj. Spertinte la difektojn, li ne hezitis for¼heti tiujn planojn. Intertempe, la lernado de la angla montris al li, ke lingvo povas ekzisti ech sen komplikaj deklinacioj kaj konjugacioj. Atenta esploro de la rusa, germana kaj pola malkovris al li la eblecon konsiderinde malgrandigi la nombron da vortradikoj per tauga sistemo de afiksoj. La germana kaj franca evidentigis la utilecon de la difinita artikolo. Plia lernado de aliaj lingvoj solvis la gravegan problemon de la vortaro, char kompara lingva studo montris al li, ke granda nombro da vortoj estas internaciaj:

Mi baldau rimarkis - li skribis en la jam fama letero al Borovko - ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al chiuj popoloj kaj faras trezoron pro estonta ligvo internacia - kaj mi kompreneble utiligis tiun chi trezoron.

Tiamaniere, rezulte de siaj genia talento, pacienco, kuragho kaj diligento, Zamenhof sukcesis pretigi la bazon de plena lingvo. Restis la problemo trovi eldoniston, havigi la necesajn rimedojn por publikigo de la libro kaj akiri la permeson de la rusa cenzura instanco. Post vanaj klopodoj trovi eldoniston, li decidighis mem eldoni ghin. La financajn rimedojn havigis lia bopatro, la patro de Klara Zilbernik, al kiu li edzighis en 1887. Dank' al la rilatoj de lia patro kun la cenzuristo, venis ankau la aprobo. En julio 1887 aperis la unua libro de la nova lingvo por rusoj. Baldau sekvis la eldonoj en la pola, franca kaj germana lingvoj. La verketo nomighis Internacia Lingvo, kaj ghi estis eldonita sub la pseudonimo Doktoro Esperanto, lau kiu la lingvo mem estis poste ofte nomata.

Antau ol eldoni la gramatikon, Zamenhof elprovis sian projekton per tradukoj kaj originalaj verketoj. Unu el tiuj estas la poemeto "Ho, mia kor' ", en kiu li en kelkaj versoj esprimas la timojn kaj angoron de homo, kiu, post longa laborado kaj multaj sendormaj noktoj, atendas la decidan momenton.

La Unuaj Pashoj De Esperanto

La unua lernolibro enhavis la tutan gramatikon de nur dek ses bazaj reguloj sen esceptoj kaj vortaron de 917 vortradiko¼, el kiuj, pro la sistemoj de afiksoj, oni povis krei minimume 10.000 autonomajn vortojn. La vortradikoj estas internaciaj ghis maksimumo kaj tial grandparte konataj. Lau la strukturo la lingvo havas aglutinan karakteron, t.e., lalingvaj elementoj libere kunighas, sen internaj shanghoj de la radikoj. La internacieco de la vortaro kaj la aglutineco faras la lingvon tre facila ne nur por la popoloj de Europo kaj de la nova mondo, sed ankau por la aliaj.

Ne estas surprize, ke multaj eklernis la lingvon kaj baldau en la hejmon de Zamenhof komencis alvenadi leteroj skribitaj en ghi. Rapide la Internacia Lingvo disvastighis en Ruslando, Francio, Germanio, Svedio kaj en aliaj landoj. Intertempe komencis aperadi la unuaj libroj en Esperanto. Zamenhof estis tre aktiva ankau sur tiu kampo. En lia traduko aperis La Revizoro, de Gogol, Georgo Dandin, de Moliere, Ifigenio en Taurido, de Goethe; La Rabistoj, de Schiller; La Rabeno, de Heine; La Gimnazio, de Ale¼hhem; Marta, de Orzeszko; Hamleto, de William Shakespeare; Fabeloj, de Hans Christian Andersen,; kaj la tuta Malnova Testamento. Kelkaj el tiuj tradukoj estis publikigitaj post lia morto. Krom tio Zamenhof verkis amason da originala¼hoj: studoj, artikoloj, paroladoj kaj kelkaj poemoj. Se oni konsideras ankau la kompleksan korespondadon, kiun li havis, oni povas ricevi sufiche klaran bildon pri la kvanto de lia laboro sur tiu kampo.

Tamen, li ne plu estis sola. Brilajn tradukojn faris liaj samlandanoj A. Grabowski kaj Kasimir Bein, pli konata sub la pseudonimo Kabe. En 1889 komencis aperadi en Nurnberg la unua Esperanto-gazeto, La Esperantisto. La granda rusa pensulo kaj verkisto L. Tolstoj publike donis sian apogon al Esperanto. En Francio famaj personoj esprimis sin favore pri la nova lingvo kaj pluraj mem ellernis ghin. La lingvo estis chiam pli kaj pli uzata ne nur en literaturo, sed ankau en internacia korespondado. Formighis la unuaj lokaj Esperanto-societoj, kaj aliaj organiza¼hoj por disvastigo de la lingvo. Farighis tute klare, ke la Internacia Lingvo ekfunciis kaj ke la solvo, kiun trovis Zamenhof, efektive respondas al la bezonoj de efika Internacia komunikilo.

Dum tuta periodo la lingvo estis chefe uzata skribe. Restis ankorau la grava demando chu ghi same tiel funkcios en reciproka parola komunikado? La granda momento venis en 1905, kiam en Boulogne-sur-Mer okazis la Unua Kongreso de Esperanto, kiu kunvenigis chirkau 700 personojn el dudeko da landoj.

Emocie solena silento regis en la urba teatro, kiam Zamenhof ekstaris por eldiri sian unuan paroladon al granda internacia kunveno. En ghi li ankoraufoje koncize difinis la idean fonon de la Internacia Lingvo, kiam li diris:

En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humilighas, neniu sin ghenas; ni chiuj staras sur fundamento neutrala, ni chiuj estas plene egalrajtaj; ni chiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char hodiau inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.

Entuziasma aplaudego sekvis la paroladon. La unuan fojon en la kultura historio homoj de diversaj nacioj ekparolis per komuna, neutrala lingvo, kiun chiuj sentis kiel sian propran. Esperanto transformighis el projekto en vivantan, plene funkciantan lingvon.

Kial Esperanto venkis?

Kial Zamenhof sukcesis tie, kie multaj aliaj, inter kiuj pluraj veraj gigantoj de la penso - kiel Komenius, Descartes, Leibnitz kaj multaj pli - malsukcesis?

La chefajn kauzojn de lia sukceso oni povas resumi jene:

  1. La unua estas la inernacieco kaj univesaleco de la celo. Zamenhof kreis lingvon, kiu kontentigas la bezonojn ne nur de difinita grupo da nacioj, nek nur por kelkaj sferoj de la vivo, sed plenan lingvon, kiun povas utiligi chiuj popoloj de la mondo por kiu ajn formo de internacia komunikado. Kvazau vizie Zamenhof antauvidis la vekighon de la popoloj de Azio kaj Afriko, kiuj nuntempe prenas sian lokon en la monda komuna¼ho de nacioj. Esperanto estas same tiel tauga por ili, kiel ghi estas tauga por la nacioj de Europo kaj de aliaj kontinentoj.
  2. Due, lau siaj strukturo kaj vortaro Esperanto estas ghis maksimumo internacia kaj tial akceptata kiel propra fare de chiuj uzantoj, tute egale al kiu nacio ili apartenas. La moto "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufichas ghin nomi tia", presita sur la kovrilpagho de la Unua Libro, entenas fundamentan principon de unuaranga graveco.
  3. La tria elemento estas la internacieco de la lingvokolektivo. Zamenhof perfekte komprenis, ke lingvo estas socia fenomeno; ke la lingvo devas havi la saman karakteron, nome servi la bezonojn de komunikado kaj pensado de internacia kolektivo; ke tial nur tiu kolektivo povas esti la proprietulo de la lingvo kaj evoluigi ghin konforme al siaj bezonoj. Tial li tuj forcedis chiujn personajn rajtojn kaj akcente deklaris jam en la Unua Libro: Internacia Lingvo, simile al chiu nacia, estas propra¼ho socia. Kaj plue: Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.

    En alia okazo, en 1888, li skribis:

    Chio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en chiu el la vivantaj lingvoj... Kompetenta devas esti de nun ne la autoro au alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leghoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj... La Linvo Internacia devas vivi, kreski kaj progresi lau la samaj leghoj, lau kiuj estis ellaborataj chiuj vivaj lingvoj... Mi ne volas eldoni autore plenan vortarton kaj krei lau mia persona placho la tutan lingvon de l' kapo ghis la piedoj... Kiam la lingvo sufiche fortighos kaj ghia literaturo sufiche vastighos, tiam ankau tio, kio estas en mia broshuro, devos esti la leghoj de la plejmulto.

    Precize tiel la lingvo estis kaj estas rigardata de tiu internacia kolektivo, kiu ghin akceptis por sia internacia komunikado. La socio estas tiu forto, kiu vivtenas kaj evoluigas la lingvon.

  4. Plua kauzo de la sukceso estas la humanisma internaciismo de la idea fono. Zamenhof inspiris en la lingvon la ideon de egaleco de chiuj nacioj, de internacia frateco inter la popoloj. Tiu idea fono restis la spirita bazo de la lingvo mem. Tamen, Zamenhof ne supertaksis la rolon de la lingvo tiurilate, kiel kelkfoje neinformitaj personoj opinias kaj kredigas la aliajn. En Ghenevo, en 1906, li precizigis:

    Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neutrala fundamento faros el la homoj anghelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankau poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikighado kaj konatighado sur neutrala fundamento forigos almenau la grandan amason de tiuj besta¼hoj kaj krimoj, kiuj estas kauzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

  5. Fine, la lasta faktoro estas la internacieco de la literaturo. Zamenhof mem tradukis el pluraj lingvoj. Poste aliaj elstaraj verkistoj, kiuj kreis chu originale chu traduke, kontribuis siavice, tiel ke baldau la Esperantlingva literaturo farighis per si mem atentinda kultura fakto kun akcentita internacia ecaro. Nur unu ekzemplo pri la internacieco de la originala poezio: en la libro Esperanta Antologio estas presitaj originaj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj.

Zamenhof mem estis ne nur la iniciatinto de la lingvo, sed ankau ghia unua verkisto kaj poeto. Li estis la bardo de tiu komence malgranda lingva komuna¼ho, kiu fidis al homeco, restante fidela al siaj nacioj kaj naciaj lingvoj. Estas tute kompreneble, ke per siaj poemoj Zamenhof celis inspiri kuraghon, paciencon, persiston. La bildoj estas ofte simplaj, momentaj, la ritmo impresa. Forta ritmo, preskau de tachmento marshanta al la venko, sentighas en La Vojo:

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
Al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Char klara kaj rekta kaj tre difinita
Ghi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
Ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, chesu!" mokante la homoj admonas.
"Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antauen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco au ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deshiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ghi pashas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

La Heredo de Zamenhof

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio. La Granda Milito kaj ghiaj terura¼hoj certe negative efikis je lia malforta koro. Li sentis, ke la milito detruas la amikecon kaj fratecon inter la popoloj, do la idealon kaj la tutan sencon de lia vivo.

Sed lia verko vivis kaj vivas. Esperanto penetris en chiujn mondopartojn kaj en chiujn socialajn tavolojn, malgrau la chiaspecaj obstakloj. Ghia literaturo plue kreskis. La lingvo estas uzata en kongresoj kaj konferencoj, en gazetoj kaj revuoj, en radio kaj, kelkfoje, en televido, ech kiel familia lingvo en pluraj kazoj.

Precipe en la lastaj jaroj Espranto faris grandan pashon antauen kaj nun ghi disvastighas ankau en regionoj, kie ghis antau nelonge ghi estis au nekonata au malpermesita.

Esperanto alportis chien, kien ghi penetris, almenau iom de tiu bonvolo, kiun ghia autoro enspiris en ghin. En 1954 la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo, per sia fama Rezolucio de la 10-a de decembro, rekonis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intershanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj. Ghi ankau konstatis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESKO.

Zamenhof Hodiau

Hodiau, centjaro kaj duono post la naskigho de Zamenhof, lia nomo estas solene festata en chiuj landoj. Prezidantoj de respublikoj, chefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj, Noberlpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj, unuighis por patroni omaghon al la homo, kies tuta vivo, chiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dedichitaj al la pli granda felicho de la homaro.

Multaj urboj nomis placojn kaj stratojn per la nomo. Aliaj starigis al li monumentojn. Sed la plej grandan kaj belan monumenton starigis Zamenhof al si mem per sia genia verko.

Verkita de Ivo Lapenna

Adaptita kaj notita de Jesuo de las Heras (1996)