Homaranismo
verkita de L. L. Zamenhof
en majo 1913

                        Antauparolo

     La chi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon.
     Char oni konas min kiel autoron de Esperanto, tial multaj personoj
eble identigos la homaranismon kun Esperanto au kun la tiel nomata "interna
ideo de esperantismo" --- tio tamen estus eraro.   Dum la esenco de
Esperanto estas plena neutraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur ne
difintan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontighado
sur neutrala lingva fundamento kaj kiujn chiu esperantisto havas plenan
rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed ech ghenerale
akcepti au ne akcepti ilin --- la homaranismo estas speciala kaj tute
difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan
kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
     Mi antauvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian
deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontrau Esperanto, kaj mian pure
privatan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de
chiuj esperantistoj.   Tio estas la kauzo, pro kiu mi dum tre longa tempo
havis la intencon au tute ne publikigi mian kredon, au publikigi ghin
anonime.   Sed mi forjhetis tiun intencon, char mi trovis, ke tio estus
nepardoninda senkuragheco.   Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de
chia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj
konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis
de mi chian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.
     Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple
deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato
al tiu au alia politika au religia demando kaj por ke la personoj, kiuj
havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.
     Varsovio, Majo 1913.
                                               L. L. Zamenhof


                 
Deklaracio pri Homaranismo

     Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la
sekvantaj principoj:

                             I.
     Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la
dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj
gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj
malfelichoj, kiu pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi
devas akceladi lau mia povo.

                             II.
     Mi vidas en chiu homo nur homon, kaj mi taksas chiun homon nur lau lia
persona valoro kaj agoj.   Chian ofendadon au premadon de homo pro tio, ke
li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio au alia socia klaso
ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

                             III.
     Mi konscias, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed
plene egalrajte al chiuj siaj loghantoj, kian ajn supozatan devenon,
lingvon, religion au socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj
de lando kun la interesoj de tiu au alia gento au religio kaj la
pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando
regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj
naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restajhon el la tempoj
barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

                             IV.
     Mi konscias, ke chiu regno kaj chiu provinco devas porti nomon
neutrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo au religio, char
la gentaj nomoj, kiujn portas ankorau multaj landoj de la malnova lando,
estas la chefa kauzo, pro kiu la loghantoj de unu supozata deveno rigardas
sin kiel mastrojn super la loghantoj de alia deveno.   Ghis la tempo, kiam
tiuj landoj ricevos nomojn neutralajn, mi devas almenau en interparolado
kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn lau iliaj chefurboj kun aldono
de la vortoj "regno", "provinco" k.t.p.

                             V.
     Mi konscias, ke en sia privata vivo chiu homo havas plenan kaj
nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon au dialekton, kiu estas al li plej
agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en
komunikighado kun homoj de aliaj lingvoj au religioj li devas peni uzi
lingvon neutralan kaj vivi lau etiko kaj moroj neutralaj.   Mi konscias,
ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neutrala povas ludi la
lingvo regna au tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj
loghantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la
malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun shuldas
gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj.   Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie
batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj
institucioj estu uzata lingvo neutrale-homa, au ke almenau krom la
gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankau specialaj lernejoj kaj kulturaj
institucioj kun lingvo neutrale-homa, por ke chiuj dezirantoj povu cherpi
kulturon kaj eduki siajn infanojn en senshovinisma spirito neutrale-homa.

                             VI.
     Char mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam chesos,
ghis la homoj alkutimighos starigi la nomon "homo" pli alte, ol la nomon de
gento, kaj char la tro nepreciza vorto "popolo" ofte donas kauzon al genta
shovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la
filojn de la sama lando au ech de la sama gento, tial je la demando, al kiu
popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam
oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno au
religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

                             VII.
     Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskighis; mia hejmlando
mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loghanto.   Sed
char pro la nedifiniteco de la vorto "lando" la vortoj "patrolando" kaj
"hejmlando" estas neprecizaj kaj ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj
malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en chiuj dubaj
okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstatau ili la pli
precizajn vortojn "patruja regno", "patruja regiono", "patruja urbo", "hejma
regno", "hejma regiono", "hejma urbo".

                             VIII.
     Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de chiuj miaj samhejmanoj,
kian ajn devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas.   La
servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon kontrau
alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.   Mi konscias, ke profunda amo
al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al chiuj
homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute
naturan senton. Tial se en mia hejmo chiuj laboroj estas ekspluatataj por la
oportuneco au gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian
entuziasmon por socia laborado au ech devigas min revi pri alia hejmlando,
mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la
nenormala stato en mia hejmo pli au malpli frue pasos kaj miaj filoj au
nepoj plene ghuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la
maljusteco de miaj samhejmanoj.

                             IX.
     Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo,
ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva shovinismo estas unu el la
chefaj kauzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon au
dialekton devas rigardi kiel mian sanktajhon, kiel ajn mi ghin amus, nek
fari el ghi mian batalan standardon.   Kiam oni min demandas speciale pri
mia lingvo gepatra, mi nomas senshovinisme tiun lingvon au dialekton, en
kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas
speciale pri mia lingvo persona, mi --- gvidante min per neniaj shovinismaj
konsideroj --- nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas au
plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra au persona, mi
devas posedi ankau tiun neutrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas
por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj
mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu
al mi sian, kaj por ke mi povu sur senshovinisma bazo servi al la kulturo
neutrale-homa.

                             X.
     Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne
ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun
religion au religianstatauantan sistemon, je kiu mi efektive kredas.   Sed
kia ajn estas mia religio, mi konfesas ghin lau neutrale-homaj principoj
"homaranaj", kiuj konsistas en jeno:
     a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kauzo de
la kauzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio"
au per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto chiu havas la
rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro au la
instruoj de lia eklezio.   Neniam mi devas malami au persekuti iun pro tio,
ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
     b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kushas en la
koro de chiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la chefa por chiuj
homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi
dezirus, ke aliuloj agu kun vi: chion alian en la religio mi rigardas kiel
aldonojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj
instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj
kaj kies plenumado au neplenumado dependas de nia volo.
     c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne
devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi
homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj
intergentan disecon, sed mi devas --- se la leghoj de mia lando permesas ---
malkashe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne identigante tamen la
liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan
liberecon.   Kiam en mia loghloko ekzistos komuninterkonsente aranghita,
plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al
kiu mi povas alighi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la
bezonoj de mia koro, tiam --- por fiksi fortike kaj precize mian religian
neutralecon kaj savi mian posteularon kontrau senprogrameco kaj
konsekvence kontrau refalo en gente-religian shovinismon, mi devas alighi
al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi
ghian neutralan nomon, ghiajn komunumajn aranghojn, ghiajn nedevigajn
neutrale-homajn festojn kaj morojn, ghian neutrale-homan kalendaron
k.t.p.; ghis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en
kiu mi naskighis, sed mi devas chiam aldoni al ghia nomo la vorton
"liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al ghi nur provizore,
laumore kaj administre.