Zamenhofaj ideoj por progresigi la aferon de Mondlingvo

    Zamenhof bone komprenis malfacilecon de sia penado iniciati kreon de
reale funkcianta lingvo internacia. Por lia reputacio de juna kuracisto
estis tre riska la tuta entrepreno. Sed konvinko, ke li chion antauvidis kaj
laueble chion antaupreparis, permesis al li skribi en la Unua Lernolibro:
    "Kelkaj felichaj ideoj, rezultoj de meditado, kuraghigis min kaj
instigis min provi, chu mi ne sukcesos venki sistemece chiujn malhelpojn por
kreo kaj enkonduko de racia universala lingvo".

    Kiel chefan sian taskon praktikan li konsideris - venki indiferentecon
de la mondo. Li volis tion atingi, kolektante specialajn promesojn de
personoj, kiuj studos la lingvon se entute dek milionoj da similaj promesoj
estos kolektitaj.
    Sed en tiu sia provo Zamenhof malsukcesis.
    Jam post unu jaro Zamenhof fakte lasis la esperon finkolekti tiun
nombron da promesoj kaj direktis chefan atenton al tuja praktika ekuzo de la
lingvo. Li skribis: "Sendepende de l'iro de vochdonado en tiu chi lingvo
estos eldonotaj libroj kaj la afero sin movos antauen"
(D-ro Esperanto, "Dua
libro de l'Lingvo Internacia", Varsovio 1888, p. 14).
    Li mem montris modelon por tia senpere praktika agado kaj propagando.
Lingvo-projekto de Zamenhof estis unua, kiu aperis samtempe en kvar lingvoj
(rusa, pola, germana, franca), kaj kiu havis post tri jaroj aldonojn en
pluaj nau lingvoj: angla, hebrea, sveda, hispana, latva, rumana, dana,
bulgara, itala.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"