Religiaj konceptoj de Zamenhof

    La neeviteblaj kontraudiroj inter la vivo reala, kiun li observis, kaj
la idealiste konstruita teorio homaranisrna kauzis, ke Zamenhof, konsciante
sian malfortecon, venis al akcepto de certa kredo religia au kvazau-religia.
    En la "Pregho sub verda standardo", deklamita de Zamenhof dum la 1-a
Kongreso, li parolis pri dio, kiel nekonata fortego, forto mistera la mondon
reganta.
    Same en la deka punkto de la "Deklaracio pri Homaranismo" li parolas pri
dio, kiel "la plej alta, por mi nekomprenebla forto".
    Nekomprenitaj kaj nekompreneblaj restis por li la kreaj fortoj de homa
socio. Tial mankis al li firma scio pri la ghusteco de la vojoj, kiujn li
volis trairi.
    Mankon de tia scio li anstatauas per kredo religia, - vere nobligita kaj
idealigita.
    En la temploj homaranaj, kies kreon li sopiris, Zamenhof rekomendis
anstatau iuj ritaj diservoj auskultadi:
    "la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro, pri la vivo kaj
morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco..."

("Homaranismo (Hilelismo)", Peterburgo, 1906. p. 15).
    Zamenhof ne volis scii, sed sendube li sentis ke lia filozofio tute ne
alkonformighas al la reala vivo. Li ne povis esti absolute certa, ke la
projektata de li solvo por sociaj problemoj donos solvon kontentigan por
chiuj maldolchaîoj de la nuna vivordo.
    Por li plua garantio kredi al sia verko estis kredo al tiu forto
nekonata, kiun ignoras kaj kiun ne bezonas homoj, kies penso trapenetris la
realan iron de la homa historio kaj kiuj ekkomprenis la verajn fortojn, tiun
iron influantaj.
    Zamenhof volis, ke homoj aliaj ne travivu tiun tragedion de hezito kaj
de fantoma scrchado, kiun travivis li mem, kiam li, deksesjara
knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ghustan ideon
pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron,
reveni al dio kaj religio.
    Zamenhof volis:
    "savi sian posteularon kontrau senprogrameco kaj konsekvence kontrau
refalo en gente-religian shovinismon".

    Certe jam ne konvinkige, sed artifike sonas la alvoko, kiun preparis
Zamenhof dum milito por la projektata kongreso por neutrale-homa religio:
    "lnfanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ghi
bezonas impresojn kaj senteblan eksterajhon: kiel kruele ofte suferas infano
de senreligiulo, kiam ghi vidas alian infanon, eble tre malrichan, sed kun
felicha koro, irantan en sian preghejon, dum ghi mem havas nenian gvidantan
regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!"
(E. Privat, "Vivo de Zamenhof",
London, 1920, p. 175).
    La gvidanta regularo povas esti donata al la infano tute sendepende de
iu edukado religia. Necesas nur, ke la edukado, gvidanta regularo, festoj
kaj moroj starigitaj - donu al infanoj certan volon, firman scion kaj
konvinkon por la vivo.
    En Sovetio senreligia edukado donas al la infanoj multe pli da veraj
vivo-principoj, ol povas doni iuj ajn instruoj de ekleziuloj diversspecaj.
Certa-sence tiuj sovetiaj infanoj kreskos kaj estos lau volo, scio kaj
konvinko veraj kaj indaj homaranoj.
    Al Ludoviko Zamenhof infano kaj junulo tiu scio kaj tiu konvinko mankis
kaj lia volo ne mankinta kondukis lin al falsaj teorioj artefaritaj,
idealistaj.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"