Naciismo kaj shovinismo che Zamenhof (Zionismo)

    Fakte la penso pri propra popolo kaj ghiaj malfelichoj estis kauzo, kiu
inspiris Zamenhofon mem por la ideo internacilingva kaj por la "interna ideo
de esperantismo".
    Ni trovas atestojn, ke ech la lingvon internacian li komence volis
krei "unue kaj chefe por sia malfelicha popolo, dividita inter multaj landoj
kaj lingvoj, popolo kiu ree povos esti unuigita dank'al la lingvo"(vidu O.
D. Ribaulb "Rememorajhoj pri la unua tempo de Esperanto" en la "Progreso",
Praha, 1927 j. N 3., p 18).
    Certan tempon dum siaj studentaj jaroj "li multe studis kaj
okupighis pri la kolonizo de tero en Ukrajnujo per hebreoj:
    "Li revis pri Palestino. Multajn poeziojn kaj propagand-artikolojn li
skribadis tiutemajn.
    "Dum la unua sionista kongreso en Varsovio li havis brilan
paroladon, kiu famigis lin en la koncernaj sferoj" (E. Wilsenfeld. "Galerio
de Zamenhofoj", Horrem bei Koeln, 1924 j. p. 13). Pri la samo rakontas ankau
E. Privat.
    Tamen kun paso de la tempo Zamenhof komprenis, ke zionismo estas nur
alia formo de la sama nacia shovinismo, kiun li lernis per tuta forto de sia
menso malami de sia junagho mem.
    Lasinte ideon de zionismo, Zamenhof ne povis akcepti ankau la ideojn de
konsekvencaj asimilistoj, kiuj, prezenante ideologion de certa parto de
bonstata hebrea burgharo, volis vidi solvon por la hebrea problemo en plena
dissolvado de la nacio hebrea inter nacioj ghin chirkauantaj.
    Li volis konservi pura kaj senmakula sian "neutralan supernacian
homaranismon".
    Che Zamenhof forestis paroloj pri aktiva batalo kontrau la kauzoj de
nacia subpremiteco. Restis nur vortoj konsolaj en la punkto VIII de la
Deklaracio pri Homaranismo:
    "Se en mia hejma lando chiuj laboroj estas ekspluatataj lau la
oportuneco au gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon
por socia laborado, au ech devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas
malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en
mia hejma lando pli au malpli frue pasos".

    Tiu mola pasiva esperado estis ne sufiche konkreta por asimilistoj, kaj
ghi same ne estis akceptebla por la aktivaj zionistoj, kiuj volis organizi
nacie kaj shtate la premitan popolon.
    La ideoj per kiuj Zamenhof volis servi al sia popolo restis ne
akceptitaj de tiu popolo.
    La 30 VI 14 Zamenhof rifuzis partopreni fondon de Hebrea ligo, al kies
inciatintoj li skribis jenon:
    "Lau miaj konvinkoj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de
speciala gento au religio.
    Mi estas profunde konvinkita, ke chiu nacionalismo prezentas por la
homaro nur plej grandan malfelichon, kaj ke la celado de chiuj homoj devus
esti krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj
premataj - kiel nature sindefenda reago - estas multe pli pardoninda ol la
nacionalismo de gentoj premantaj, sed se la nacionalismo de fortuloj estas
nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta: mi volas labori
nur por interhoma justeco absoluta"
(E. Privat, "Vivo de Zamenhof", London,
1920, pp. 185-186).
    Li volis kredi ke "per tio mi alportos al mia malfelicha gento multe pli
da bono, ol per celado nacionalisma".

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"