La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro

    La kauzoj de sukceso Zamenhofa estis tio, ke li unua sukcesis submeti
sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj-premisoj, sen kiuj lingvo internacia
ne povus ekzisti. Lin antauirintaj pioniroj de la lingvo internacia sukcesis
solvadi nur po unu au po du el la premisoj necesaj.
    Franca filozofo Descartes, unu el la plej fruaj pioniroj de la ideo, jam
konsideris kiel mem-kompreneblan unuan el tiuj premisoj.
    En sia letero al abato Mersenne, datita la 20 XI 1629, li skribis:
    "Tia lingvo havus nur unu sistemon de konjugacio, de deklinado kaj de
vortderivado. Ghi tute ne enhavus formojn malregulajn, kiuj aperas pro
kutimo kripligadi lingvon. La konjugacio kaj vortderivado okazus kun helpo
de prefiksoj kaj sufiksoj, aldonataj al la fundamentaj radikoj. Tiuj
prefiksoj kaj sufiksoj trovighus en la ghenerala vortaro. Homoj malmulte
edukitaj, per helpo de tiu vortaro facile ekuzos en dauro de ses monatoj
similan lingvon" (R. Descartes. "Oeuvres completes" Paris, 1897, Edition
Cerf. t. I, p. 76).
    Tiu postulo de gramatiko facila farighis post Descartes ghenerale
akceptita de chiuj projektantoj de artefaritaj lingvoj. Ghi ankau difinis la
gramatikan strukturon de esperanto.
    La sekvanta dua postuIo estis klare formulita nur en la j. 1855 de
franca filozofo Charles Renouvier, kiu asertis ke
"lingvo universala devas esti filozofia lau sia programo kaj empirika - lau
sia vortaro, t. e. ghia programo devas sin bazi sur logika analizo de
pensado, kaj ghia vortaro devas esti tirita el la lingvoj vivantaj" (Ch.
Renouvier. "La revue philosophique et religieuse". Paris, t. II p. 5685
(Aout 1855)).
    Similaj ideoj pri nepra internacieco de la elementoj universallingvaj
tamen ne farighis ghenerale akceptitaj. Kelkaj projektoj de lingvo
universala, bazitaj sur la principoj esprimitaj de Renouvier, restis tute ne
rimarkitaj kaj sen subteno.
    Nur Zamenhof, aperiginta dum la j. 1887 lernolibrojn de sia projekto,
fakte unua pli vaste diskonigis kaj reale aplikis la principon de
internacieco.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"