I. Zamenhof kaj Zamenhofa mondkoncepto

Zamenhofa junagho

    La karaktero, la pensmaniero kaj la tuta personeco de Ludoviko
Zamenhof - estonta autoro de la lingvo esperanto - formighis dum lia junagho
sub influo de tiu socio kaj tiuj politike-ekonomiaj kondichoj, kiuj estis
karakterizaj por rusa imperio kaj okcidentaj ghiaj regionoj dum la dua duono
de la deknaua jarcento.
    Ludoviko Zamenhof naskighis la 15an de decembro 1859 en Bialystok de
gepatroj hebreaj.
    En Bialystok 80% da loghantoj estis hebreoj. Aliaj 20% da loghantaro
apartenis al rusoj, poloj, germanoj.
    La ghenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj
speciale en la tiel nomata Pola-Reghlando konsistis en instigado malamika de
unu nacio kontrau alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj
kulturo, - poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj
malamikajhoj. Pleje suferis nature hebreoj.
    Dum la infanecaj jaroj de Ludoviko (1863-1865) okazis la lasta Pola
revolucio, sufokita plej kruele de rusaj ghendarmoj kaj regimentoj.
    Che tia ghenerala situacio estis speciale notinda, ke la patro de
Ludoviko - Marko Zamenhof, privata lernejposedanto en Bialystok, ricevis
oficialan shtatan postenon. Li farighis instruisto en la shtata mezlernejo,
kio estis okazo malofta por la hebreoj.
    En la j. 1873 Marko Zamenhof transloghighis kun sia familio Varsovion,
kie li instruis germanan lingvon en Reala lernejo kaj Veterinara Instituto.
    Evidente Marko Zamenhof havis grandan konfidon che la shtataj kaj
policaj autoritatoj. En Varsovio estis al li permesite malfermi privatan
pensionejon por lernantoj.
    Permesoj por tiaj pensionejoj estis donataj de la registaraj institucioj
kun granda singardemo - nur al tiuj, kiuj neniurilate povus malbone in.ui la
lernantojn, kaj la hebreoj ja estis chiam speciale suspektataj de la cara
politika polico.
    Konfido, kiun ghuis Marko Zamenhof che la shtataj autoritatoj, plue
montrighis en la fakto, ke li farighis cenzuristo por eksterlanda gazetaro
(E. Privat, Vivo de Zamenhof. London, 1920. p. 28.).
    Mortis Marko Zamenhof 70 jaragha en la 1907, havante titolon
"shtatkonsilisto" (E.Wiesenfeld. "Galerio de Zamenhofoj". Horrem b. Koeln,
1924. p. 7.)
    Detalajn informojn pri Zamenhofa junagho oni povas ricevi el la citita
verko de E. Privat "Vivo de Zamenhof", kies autoro estis allasita al la
familiaj arhhivoj de Zamenhof.
    Patro de Zamenhof estis lau chiuj atestoj - severa homo, kapabla
lingvisto, pedagogo - principe kaj praktike aplikanta la metodojn de
carreghimaj lernejoj. Fizikaj punoj ne estis maloftajho che la infanoj de
Marko Zamenhof. Certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj
devis esti liaj nepraj ecoj por sukcesi en lia shtata kariero, tiel nekutima
inter la hebreoj ruslandaj.
    La patrino estis molanima, profunda kredantino male al la patro-ateisto.
    Ludoviko heredis de sia patro kapablon por studoj diversaj kaj speciale
por lingvo-studoj, obstinon kaj persiston. De patrino li heredis -
modestecon, trankvilon kaj sopiron al io, kio levus lin super la vivo
ordinara. Li ghuis autoritaton kaj amikecon de chiuj siaj lernejkamaradoj.
Privat atestas, ke en lernejo "por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li
estis helpema konsilanto". En la hejmo kaj ekster la hejmo Ludoviko akre
sentis la ghenon, kiun kauzis lia hebrea deveno kaj malfacilaj vivkondichoj
de lia familio. Malfacila kaj peza estis lukto de Zamenhof, studento kaj
komencanta kuracisto, por rajto vivi kaj por prizorgi la necesajn
vivrimedojn.
    La tuta Zamenhofa ideologio ensorbita de li en hejmo, lernejo kaj sur
stratoj de Bialystok kaj Varsovio estis tiu de la nacie kaj ekonomie premita
kaj ekspluatata etburgharo de polhebreaj urbetoj Pollandaj.
    Privat rakontas: "Pri laboristoj, pri malrichaj homoj gimnaziano
Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li shatis legi laute el
versajhoj de poeto rusa Nekrasof" - poeto de mizero kaj sufero; kaj "dum
tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loghi en kvartaloj
ghiaj for el mondana societo".
    Frato de Ludoviko - Leono Zamenhof rakontas en verketo "El biografio de
L. Zamenhof":
    "Ankau dum la jaroj gimnaziaj lin multe interesis diversaj sociaj
demandoj.
    De plej junaj siaj jaroj li revis pri solvado de tiaj problemoj, sed
plej multe lin interesis la problemo de diversnaciaj inter- rilatoj. Ghi
instigis lin ekprovi kreon de lingvo neutrala internacia".
    La familio kaj la chirkauanta lin socio ne povis doni al Ludoviko
ghustajn klarigojn pri la kauzoj de la ekzistanta nacia kaj ekonomia
subpremo, pri la veraj kauzoj de nacia batalado kaj malamikemo reciproka.
    Patro-cenzuristo vershajne ech zorgis, ke en la cerbo de lia filo ne
trafu iuj dangheraj ideoj. La milda patrino volis chion solvi per ama kaj
paca maniero.
    Rezulto estis, ke tiujn problemojn sociajn, tre gravajn, Ludoviko
klopodis solvi memstare. Li ricevis ideon, ke la kauzo chefa de intergenta
malamikemo estas diferenco de la lingvoj. Jam tre juna li venis al tiu ideo;
kaj en la jaroj maturaj tiu ideo akiris che li chiam pli gravan rolon. Pli
malfrue, kiam li povis ekkoni ankau aliajn pli realajn konceptojn
sociologiajn, - tiu chefideo de lia vivo akiris por li jam tian gravecon, ke
ghi chiujn aliajn pensojn forshovis malantauen.
    Do la tuta idearo de Zamenhof estis ligita kun la problemo pri Lingvo
Internacia, kaj tial Zamenhof neniam sukcesis vidi iujn aliajn solvojn por
la "malbenitaj problemoj sociaj" ol tiuj solvoj, kiuj metis sur la unuan
planon la ideon pri Lingvo Internacia.
    Tia konceptaro de Zamenhof havis ech certan utilon. Tre vershajne nur
dank'al ghi Zamenhof pripensis ghis la fino, ellaboris ghis la fino kaj
sukcesis realigi sian revon pri la lingvo internacia.
    La problemoj fakte pli gravaj restis por li chiam flankaj kaj tuta lia
atento, tuta strecho de lia menso estis chiam direktita nur al unu - por li
sentime grava punkto.
    Zamenhof konsideris sin kiel pioniro, kiel profeto de tiu ideo. Li
antauvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco kaj al fina
triumfo de sia ideo.
    Tial li skribis:
    "La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj, la
unue renkontita, tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras
al ili, ke ili okupas sin je malsaghajhoj..."
(Fundamenta Krestomatio p.
269).
    Kaj:
    "La homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj
malsaghaj fantaziuloj..."
(Fundamenta Krestomatio p. 274-276).
    Sed tempo forpasas, kaj la hierauaj ideoj primokataj iom post iom
farighas ghenerale akceptitaj, kaj Zamenhof sukcesis ghisvivi grandajn
triumfojn kaj gravajn akceptojn, se ne por sia "socia idearo", do tiam por
la praktike de li solvita problemo pri la Lingvo Internacia.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"