Aglutina karaktero de esperanto

    Zamenhof interalie sukcesis tre praktike solvi la problemon pri facileco
kaj tuja uzebleco de la lingvo ("sendepende de tio - chu la mondo ghin
akceptos au ne"
).
    Ekster la facila kaj simpla gramatiko - Zamenhof enkondukis ankorau unu
pluan novajhon. En la unua lernolibro li skribis: "Mi enkondukis plenan
dismembrigon de la elementaj konceptoj (ideoj), kiuj estas esprimataj per
memstaraj vortoj. La tuta lingvo konsistas ne el gramatike shanghataj formoj
de diversaj vortoj, sed el vortoj neshangheblaj"
(Zamenhofan iom arkaikan
tradukon de tiu frazo vidu en "Fundamenta Krestomatio", p. 248).
    Per tiu dismembrigo de la lingvoelementoj Zamenhof donis al nova lingvo
karakteron aglutinan. Tamen li nenie uzis tiun terminon kaj, ne estante
filologo, eble ech ne ghuste prezentis al si la aglutinan karakteron de la
tatar-turkaj lingvoj.
    Tiu speciala karaktero de esperanto, faciliganta ghian studon kaj uzon,
estis multe pli malfrue konstatita de la akademiano N. J. Marr - autoro de
tiel nomata jafetida lingvoteorio.
    En tiu punkto la profunda lingvopenso de Zamenhof realigis ideon
esprimitan jam antau du jarcentoj.
    Bernard Lamy - unu el postsekvantoj de Descartes rakontas, ke la konata
vojaghisto-esploranto Jaques Thevenot, konatighinte kun la mirinda facileco
de la tatarlingva strukfuro, - proponis por faciligi studon de la
ekzistantaj naturaj lingvoj - modifi ilian gramatikon lau la modelo de la
lingvo tatara (t. e. lingvo aglutina) (Bemard Lamy "La rithorique ou l'art
de parler", Paris (1 edition 1670) t. I, ch. 9).
    Kiel konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo
aglutina - montras rakonto de prof. E. Boirac, ke la vorton "edzino"
(prenita el vortkombino Kronprincedzino konforma al la germana "
Kronprinzessin") Zamenhof dismembrigis je du vortoj memstaraj: "edzo" kaj "
ino" (Oficiala Gazeto Esperantista, Paris, Decembro 1913, p. 144).

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"