Letero de L.Zamenhof al Schleyer, elpensinto de mondlingvo Volapuk.

Varsovio, 27/XI 1887

Estimata kaj estiminda sinjoro!

Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ghi estu signo de mia
profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro, ne
timante la ridegon de l' amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis
suferi, char mi mem trairis similan vojon: kiam mia laboro jam estis preta,
mi
kvar jarojn devis atendi kaj esti celo de senchesa ridado, - ghis mi
ricevis la eblon eldoni mian verkon.
Kiam mi antau 5 jaroj audis pri la Volapuk', mi ne forjhetis mian
laboron, char la konstruo de Volapuk' shajnis al mi ne tute praktika; mi
diris al mi, ke lingvo tutmonda devas esti antau chio
komprenebla, kaj la
tuta granda materialo, kiu jam per si mem farighis
internacia, devas resti
ne tushita. En lingvo, kiu devas farighi tutmonda, oni povas
krei nur la
malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; chio cetera
devas resti
ne tushita. Char nenia persono estas tiel leghdonanta por krei
lingvon por la tuta mondo lau sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estas
suficha por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo, kun
chiuj nomoj de l' landoj kaj urboj, kun chiuj sennombraj nomoj tehhnikaj
etc.
Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena
estimo por la autoro de Volapuk', mi laboras
ne kontrau la Volapuk', sed por
la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutmonda, kaj en kiu ajn
formo l' homaro ghin havos, mi estos kontenta kaj felicha. Se oni montros al
mi, ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron,
kvankam mi oferis al ghi la plej bonan parton de mia vivo; se la jugho de l'
mondo estos ne decida, la "Lingvo internacia" restos kune kun la Volapuk',
kiel du amikoj, kiuj havas unu celon en la vivo. Au unu de la lingvoj mortos
per si mem, au la homaro havos du lingvojn, kaj ech tio estos por la mondo
multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutmonda.
Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo: mi faras ghin ne pro
malghentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.

Kun plej granda estimo
Esperanto