Jevgenij Jevtushenko

HEREDINTOJ DE STALIN

Silentis marmoro... Silentis de l' vitro brilad'...
Silentis gardistoj sub vent' en abia aleo...
La cherko fumetis, kaj fluis tra l' fendoj spirad',
Dum oni ghin portis tra pordo de la mauzoleo.

Movighis la cherk', bajonetojn tushante per rand'...
Ghi ankau silentis. Ghi estis terure silenta...
Preminte la pugnojn, severe, per fiksa rigard'
Tra l' fendo rigardis nin homo, shajninta latenta.

Li volis memori junulojn en la uniform' -
Soldatojn el Kursk kaj Rjazanj, kun severaj vizaghoj;
Por iom pli poste, post iom ripozo kaj dorm',
Elstari el tombo kaj ilin venghpuni malsaghajn.

Li ion intencis. Li nur ekripozis en tomb';
Kaj petas mi nun la gvidantojn de nia Unio:
Trioble gardistoj atentu pri tiu-chi tomb',
Ke Stalin kaj lia estinto elstaru neniam.

Ja mi ne pri tiu estinto mencias al vi,
Dum estis
Turksib, kaj Magnitka, kaj flag' en Berlino;
Sed pri la estinto neniel zorginta pri ni,
Dum regis suspekto, maljusto, arestoj senfine.

Ni semis honeste, ni fandis metalon sen ches',
Ni marshis kuraghe, formante soldatajn kolonojn;
Sed li timis nin, mem celante idee al temp' de l' progres',
Por celon atingi, aplikis rimedojn malbonajn.

Li estis klarvida, batalon scianta person',
Kaj li heredintojn restigis sufiche sur tero...
Jen, shajnas, ke staras en Stalina cherk' telefon'
Kaj Stalin al Hhogha ordonas per vocho severa.

Kun kiu ankorau ligita la homo en cherk'?
Ne, Stalin ne cedis! Li revas pri vengho pli posta.
Eligis ni Stalinon el mauzole',
Sed kiel eligi lin el heredintoj ghisostaj?

Jen iuj dischiploj pri rozoj okupas sin nun,
Opiniante sin nur provizore falintaj;
Aliaj Stalinon insultas de sur la tribun',
Sed nokte sopiras pri l' tempo por chiam pasinta.

Mi bone komprenas kialon de tiu malsan';
Al ili estintaj dum stalina tempo, apogo,
Ne plachas la tempo, dum kiu libero kaj am'
Farighis la kerno de nia epoko alloga.

Ne esti trankvila, konsilas Partio al mi;
Sed iuj konsilas la malon. Trankvila ne povas mi esti!
Ghis kiam ekzistas dischiploj de Stalin che ni -
Al mi nepre shajnos, ke en mauzoleo li restis.

Elrusigis Petro Polishchuk

Klarigoj: Turksib - konstruado de fervojo inter Turkestano kaj Siberio.
Magnitka - konstruado de granda metalurgia kombinumo en Uralo.