Кабель для системы оповещения о пожаре — систем экстренного оповещения населения о чс (planeta-b.ru)

Доставка азиатской готовой еды — питание. Готовые блюда с доставкой на дом! Посмотрите всё (kafe-biblioteka.ru)

INTERNACIA GAZETO

SOVETIA ESPERANTISTO

La Estonteco de Esperanto

    Antau kelkaj semajnoj oni intervjuis min pri Esperanto. Unu el la kutimaj demandoj estis: "Kiam, lau via opinio, Esperanto farighos vera mondlingvo, kaj kial ghi ne farighis tia ankorau?" Mi scivolas, kiel vi mem respondus je simila demando? Ke jes, ja ni faras nian eblon por ke Esperanto venku. Ke ni jam estas proksime al la fina celo. Ja tion ni asertadis dum la tuta jarcento. Al la unuaj esperantistoj shajnis, ke la kompleta venko de Esperanto estis for de ili je momentoj, je unuopaj jaroj. Sed la mondo shanghighis multe dum la jardekoj. La pozitivaj gajnoj certe superus ies ajn esperojn. Ekzemple, la atingoj de la scienco, teknologio, medicino, kresko de la homa scio estas multe pli progresintaj ol niaj praavoj povis esperi. Sed survoje okazis mondmilitoj, turmentis la popolojn subpremado, abundis mizero kaj malsato, drogoj kaj malsanoj, korupcio de la registaroj, monda terorismo, polucio, perspektivo de la baldaua ekologia katastrofo. Chio chi malhelplis la grandskalan triumfon de la belaj humanismaj idealoj: de amo, paco, internacia interkomprenigho, je kiuj kredis la pioniroj de la Esperanto-movado. Chu ili ne estus disrevighintaj, vidante la nunan situacion de Esperanto en la mondo?
    Mi tamen chiam emfazas, ke la kauzo de la manko de la plena sukceso de Esperanto ne kushas en nia lingvo au en ghia movado. Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita. Lau mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankorau ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado. La pioniroj de Esperanto ne supertaksis la eblecojn de Esperanto, sed anstatau, ili naive subtaksis la disvolvighon de la monda situacio.
    Ni uzu nian fantazion kaj imagu, ke jam nun ni vivas en la mondo, kiu universale akceptis Esperanton kiel mondlingvon. Imagu ke jam oni devige instruas Esperanton en chiuj lernejoj, oficiale uzas nian karan lingvon en chiuj internaciaj rilatoj tra la mondo. Esperanto-paradizo. Kaj, kiel konsekvenco - kio okazas? Surprize (au ne), la infanoj komencas malami Esperanton, char ghi estas deviga instruobjekto. Ili do faras chion eblan por eviti la lernadon de ghi. Politikistoj senhezite mensogas en Esperanto, kaj mondaj teroristoj murdas senkulpulojn kun helpo de Esperanto. Drogovendantoj vaste aplikas la Internacian Lingvon por internaciskale distribui sian valoran varon. Mi ech ne menciu ke la kunigitaj armeoj planas novan militon per Esperanto. Chu ni deziras tian bildon? Paradokse, ni strebas por popularigo de Esperanto, sed kiam ghi vere popularighas, ni konstatas ke ni ne shatas tion. Simile, la popoloj batalas por libereco, sed kiam la Muro falas en Berlino, kiam la Fera Kurteno malfortighas, ni konstatas ke eble ni ne sentas nin komforte en tiu nova situacio, char ghi iel endangherigas nian bonprosperon, niajn privilegiojn. Ni malkovras, ke por egale distribui la akireblajhojn de la mondo, ni devus rezigni pri la plimulto de kion ni posedas. Plue, ni subite konstatas, ke por kelkaj ne estas ghuste havi tro da libereco, ke ni ne plu bezonas multnombrajn enmigrintojn, ke chio ne aspektas tiel idealisme, kiel ni imagis ghin. Dum unu el plej abunde partoprenataj Esperanto-kongresoj mi jam observis interesan fenomenon: inter la envicigitaj kongresanoj, konkurantaj pri limigitaj dormlokoj au manghoj okazis (esperantlingvaj) kvereloj. Jen ekzemplo kiel la peza, chiutaga vivo povas kontraustari la "sanktan harmonion".
    Chu tamen do, la konkludo estu, ke ne brilas la espero por la estonteco de Esperanto? Chu do, ni simple devas kontentighi nure pri la fakto, ke Esperanto funkcias, ke ni jam plurfoje pruvis ghian taugecon por chiuj flankoj de la vivo? Shajnas, ke ne estas nia respondeco ke la mondo ne rekonas nin kaj ke ghi ne volas universale aplikadi Esperanton. La mondo ne volas nun, se ghi iam ekvolus - ni farighus tro multnombraj por harmonie funkcii konkorde al niaj nunaj idealoj. Chu do, ni akceptu, ke la Esperanto-socio funkcias en la nuna mondo kvazau minoritato? Eble ni tion preferas. Ja estas vero, ke en chiu lando ni esperantistoj estas minoritato. Ne nur pro la fakto ke ni nombre konsistigas nur frakcion de la populacio. Ni funkcias kiel minoritato. Ja ni uzas strangan, "fremdan" lingvon, kaj ni vigle pruvas ke ni tamen havas kulturon, literaturon, sciencajn atingajhojn, kaj ech kelkajn personojn kun profesoraj titoloj en prestighaj universitatoj. Niaj esperantistaj gazetoj aspektas same kiel multnombraj etnaj eldonajhoj, kiun ni trovas en Chikago. Samaj anoncoj, samaj memglorigaj artikoloj, samaj problemoj pri kiel montri al la ekstera mondo, ke ni ekzistas kaj signifas ion.
    Povas okazi ke ni esperantistoj ech profitas de tiu minoritateco, char foje esti malsama - signifas elitecon. Se vi ne havis shancon sukcesi en iu alia kampo, provu Esperanto-movadon - vi povas tuj facile sperti la senton de la internacia sukceso. Chu do vere, ni volas perdi tion? Chu ni, nuntempaj esperantistoj, vere volas droni en la amaso de chiutaguloj, kiuj havos nenian intereson pri nia ideo, por kiuj Esperanto estos nur lingvo? La lingvo - ilo por debati, merkati, false propagandi, shteli, spionadi, mensogi, kaj aliel misagi?
    Estas certe, ke ni daure, senlace batalos por Esperanto, ke ghi ne mortu kaj ne malaperu en la malfavora mondo. La laboron transprenos novaj generacioj de esperantistoj, niaj posteuloj. Tio estas certa, char ghis nun nenio indikas, ke mankos en estonteco kandidatoj por ekinteresighi pri nia lingvo, ghia movado kaj idealoj. Sed, kiel mi jam menciis, la sukceso de tiu nia poresperanta laboro dependas ne nur de la fortostrecho de la esperantistoj mem, sed pli grave, nia sukceso dependas de la plibonigo de la ghenerala situacio en la mondo. La lastaj eventoj, ekzemple, en Orienta Europo, de kiu mi devenas, indikas, ke la tendenco por plibonigho ekzistas, la espero ne mortis. Tamen, se la mondo daure lamos en plurlingvismo, nacilingva hegemonismo, perforto kaj subpremado de popoloj, ni, kun nia senlaca laboro estos daure kondamnitaj je sekteca margheno de la socioj. Ghis kiam Esperanto restos sole en la manoj de senhelpaj idealistoj, la pliforta, realeca mondo de realistoj neglektos ghin. Eble ni observos iun progreson, iun kreskon de la nombro de membroj de Esperanto-asocioj, sed certe la progreso, kvankam nombre kontentiga, ne estos kvalite iel ajn malsama ol tiu kiun ni spertis en la tuta lasta jarcento.
    Do fine, kiun solvon mi proponas? Jes, venis en mian kapon iu ideo. Mi opinias ke la shanco por multe pli vasta aplikado de Esperanto kreskus, se ni povus montri al la ghenerala publiko, ke iliaj idoloj au gvidantoj estas esperantistoj. Se la famaj kanzonistoj, Nobel-premiitoj, prezidentoj de la registaroj estus mem esperantistoj, la popolo en la natura maniero sekvus ilin, same kiel imitas ilin en aliaj modoj. Nun la problemo: kiel esperantistigi la eminentajn gravulojn? Mi pensas, ke jam povas esti tro malfrue, kiam ili jam farighis famaj, trookupataj famuloj. Ech se ili apogus Esperanton, neniam ili estus havintaj sufiche da tempo por lerni la lingvon kaj farighi veraj esperantistoj. Ili respegulus tiujn, kiuj por la kontraukrueleca mondo donacas dolaron, sed poste tamen manghas viandon kaj uzas felon au ledon. Sed ja chiuj gravuloj ne estis famaj ekde la komenco. Ili iam estis ordinaraj homoj, eble nur indikadis iujn simptomojn de la estonta grandeco.
    Do jen la tasko por ni: detekti en nia socio la potencajn gravulojn, kaj unue infekti ilin per Esperanto-bacilo, antau ol ili farighos famuloj. Tiam ilia efiko je la socio certe estos grava por Esperanto. Kaj kion vi pensas? Eble unue ni esperantistigu sorchistinojn?
    Espereble la mondo plibonighos. Ni kredu, ke naskighos pli kaj pli da homoj kapablaj percepti la valorojn de Esperanto. Ni esperu ke al nia movado alighos potencaj apogantoj kun la eblecoj netrovataj nun en la Esperanto-historio. Ni kredu kaj esperu, ke la verda stelo ne nur brilas al ni, konvinkitaj uzantoj de la Internacia Lingvo, sed ke la espero por la pli bona estonteco, por la pli bona vivo apartenas ankau al multaj aliaj. Sed portempe, chiu el ni faru lian/shian eblon por chiutage fari ech malgrandajn pashojn direkte al la tuta sukceso de Esperanto-afero. Tiu nia laboro grave kontribuos al la estonta sukceso de Esperanto. De niaj unuopaj strechoj dependas la tuto de la farita laboro.

Leshek Kordiluski

"Sovetia Esperantisto", marto 1990