происшествия в Алматы

Pioniroj kaj veteranoj de la movado

Sergeo Rublov
(14.01.1901 - 08.07.1979)

Antau kvin jaroj forpasis S.Rublov.

Dum la lastaj 10-15 jaroj fakte foriris de la scenejo la tuta generacio de veteranoj en agho de 60-80 jaroj, kiuj sukcesis senprecedence altigi la autoritaton, memfidon, senton de propra digno, socia valoro kaj bezono de la internacia lingvo kaj ties movado.

Estas chiam ghojige ekscii pri atingoj kaj sukcesoj de junulara gvardio. Sed estas chiam sento de profunda respekto antau memoro de veteranoj kaj iliaj gloraj faroj. Unu el ili estis S.G.Rublov. Lin kaptis la mortobrako kiam li eniris en sian 78-an rondvojaghon chirkau la suno. Li mortis pro grava malfacila malsano kaj senrezulta operaciado super kancero de ezofago. La tutan vivon li pasigis en Odeso. Kaj nur la mondmilito de 1941-45 fortiris lin el la gepatra urbo.

Elstara kemia sciencisto, li post fino de l'kemia fakultato de universitato en 1925 ghis 1976 laboris kiel estro de scienc-esplora laboratorio che la farba uzino. Li estis autoro de multaj solvoj de sciencaj problemoj, kiuj senpere estis realigataj en produktado. Pro multaj originalaj esplor-rezultoj li havis distingon kiel "merita inventisto de Ukraina SSR".

Sed precipe elstaraj estas liaj meritoj en Esperanto. Li estis autoro de multaj seriozaj artikoloj pri problemoj de internacia lingvo kaj pri apudaj problemoj. La fama interlingvisto E.A.Bokarev rakontis, kiel li forlasis kemion kaj transiris al filologio dank'al influo de Rublov-verkoj.

S.Rublov ellernis E. en 1919 kaj chiam okupis gvidajn postenojn en CK SEU kaj en Odesa organizajho de SEU. Li estis membro de SEU Lingva Komitato kaj de Internacia Lingva Komitato. Lia lernolibro "Rondeto de E", eldonita en la rusa, ukraina, bulgaram franca kaj germana lingvoj, estis fame konata kiel verko bazita sur scienca esploro de ofteco de vortuzado en E. Tion li plenumis kun grupo de entuziastoj analizintaj multajn diversajn tekstojn. Nur la rusa varianto havis 8 eldonojn kun suma kvanto 110 000 ekzempleroj.

El liaj vojaghoj tra Karelio kun akademiano A.E.Fersman naskighis tradukoj de du ties verkoj "La vojo al scienco de estonto" kaj "La kemio de universo". Akademiano A.E.Fersman verkis antauparolon speciale por ambau E-eldonajhoj.

Kun grupo de Odesaj E-beletristoj S.Rublov tradukis la romanon de N.V.Gogol "Malvivaj animoj", kies manuskripto estas perdita. Oni povas esperi, ke ghi iam trovighos, same kiel trovighas de tempo al tempo perditaj literaturaj verkoj. Same estis tradukita kaj eldonita libroforme la romano de A.Bogdanov "Rugha stelo". Artikoloj de S.Rublov aperis en "La Nova Epoko", "Sennacieca Revuo", "Norda Prismo" kaj multaj aliaj.

Mi studis E. en Odesa Pedagogia E-kurso en 1925. En tiu kurso instruistoj de la lingvo estis V.Vozfvijhenskij kaj E.Ajsberg. Mi lernis en la grupo de E.Ajsberg - ni kun la instruisto havis egalan aghon. Kaj S.Rublov prelegis ciklon de lekcioj pri interlingvistiko, historio de IL kaj de E. Eble tio estis historie la unua kurso de interlingvistiko, prezentita en E-lernejo de supera grado.

S.Rublov kun poetoj V.Sutkovoj kaj V.Ivanov kreis Literatur-Sciencan Rondeton (LoSoRo), kie V.Sutkovoj estis sekretario. Multe da beletraj verkoj estis kreitaj, multe da popular-sciencaj lekcioj prezentitaj de ghiaj membroj. Mi rememoras aranghon de grandega E-ekspozicio en la Urba Domo de Instruisto (en tiu tempo ghi nomighis "Domo de klerigo"). Rublov estis pasia gvidanto de grupoj, kiuj venis por konatighi, kio estas "la fenomeno Esperanto". La tutan periodon de laboro de la ekspozicio li venadis chiutage kaj chiam chirkau li estis amaso da homoj, inundo da demandoj kaj momenta respondo al chiu.

Vere dum la ekspozicio pereis kelkaj liaj tre raraj libroj, kion li tre amare travivis.

Dum la fama Esperanto-kongreso en Leningrado en 1926 Odesa SEU-organizajho estis reprezentita de la kvaropo: Rublov, Ivanov, Sutkovoj kaj mi.

S.Rublov multe laboris en Odesa Shtata Arhhivejo kaj kolektis interesajn materialojn pri la historio de Odesa E-movado. Li verkis biografian novelon pri la fama inventisto de elektrolampo V.Didrihhson (kunlaboranto de Ladygin), kies nomo estas atribuita al unu el Odesaj stratoj. V.Didrihhson estis pasia esperantisto, multon rakontanta pri E-movado antau la unua mondmilito. En mia tempo li jam estis kaduka maljunulo, kiu eldiris diversajn ideojn, renkontatajn de ni gejunuloj kun respekto kaj rideto.

S.Rublov estis persone konata kun multaj tiamaj veteranoj: Kofman, Shatunovskij, Sheller, Gernet, Franckevich k.a.

Laboremo de S.Rublov estis neimageble granda. Li verkis poezian sonan vortaron de E., strukturan vortaron de E., leksikonon de proksimaj formoj, oftecan analizon de E-leksiko.

Sed speciala shato de S.Rublov estis poezia traduko. La tradukoj el Majakovskij, Jesenin, L.Ukrainka kaj precipe fablaro de I.Krylov ekvidis la mondon en formo de libroj. Tamen plejparto de liaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj, samkiel poeziaj tradukoj, restas en manuskriptoj. Lia traduko de "Eugeno Onegin" (A.Pushkin) estas plenumita konforme al liaj sonaj kaj strukturaj principoj. Krom "Eugeno Onegin" li tradukis "Kupran rajdanton", "Malgrandajn tragediojn", "Sudajn poemojn" kaj chiujn lirikajn versajhojn de A.Pushkin. El aliaj rusaj poetoj eniris en lian kolekton de tradukoj verkoj de Lermontov, Nekrasov, Tjutchev, Blok, Brjusov, Majkov, Polonskij, Pleshcheev, Fet, Nikitin, Kolcov, Lomonosov, Ryleev, Ogarjov k.a. El modernaj - Shchipachov, Evtushenko k.a.

Resumante la vivovojon kaj farojn oni povas plene konsenti kun aprezo donita al S.Rublov de E.A.Bokarev: "Sur chielvolbo de Esperanto Sergeo Rublov estis stelo de unua grando".

N.Danovskij (1984)