Mirakla arto de Grandega Trompulo

  Matene Timigulo gaje iris al Gudvin por ricevi cerbon.
  - Miaj amikoj! - ekkriis li. - Kiam mi revenos, mi estos absolute simila al aliaj homoj!
  - Mi amas vin ankau nunan,- simple diris la knabino.
  - Tre bone. Sed vi vidos, kia mi estos, kiam grandaj pensoj eksvarmos en mia nova cerbo!
  Magiisto renkontis Timigulon afable.
  - Chu vi ne koleros, mia amiko, se mi deprenos vian kapon? - demandis li. - Mi devas plenigi ghin per cerbo.
  - Ho, bonvolu, ne ghenu vin! - gaje respondis Timigulo. - Deprenu kaj prilaboru ghin kiel vi volas. Mi ne fartos malpli bone.
  Gudvin deprenis la kapon de Timigulo kaj anstatauigis la pajlon per paketo plena de brano, miksita kun pingloj kaj kudriloj. Poste li metis la kapon sur la lokon kaj gratulis Timigulon.
  - Nun vi estas sagha homo - vi havas novan cerbon plej altkvalitan.
  Timigulo fervore dankis Gudvin kaj hastis al siaj amikoj. Elli rigardis lin kun scivoleco. La kapo de Timigulo shvelis, el ghi elshovighis pingloj kaj kudriloj.
  - Kiel vi fartas? - zorgeme demandis Elli.
  - Mi komencas senti min sagha! - fiere respondis Timigulo. - Se mi scipovos uzi mian novan cerbon, mi farighos fama homo!
  - Sed kial el via cerbo elshovighas pingloj kaj kudriloj? - demandis Fera Hakisto.
  - Tio estas pruvo de spriteco de lia intelekto,- konjektis Timema  Leono.
  Vidante Timigulon tiel kontentan, Fera Hakisto kun granda espero venis al Gudvin.
  - Mi devas tranchi truon en via brusto por instali la koron, - avertis Gudvin.
  - Mi estas en via dispono,- respondis Fera Hakisto. - Tranchu, kie vi volas.
  Gudvin faris en la brusto de Hakisto malgrandan truon kaj montris al li belan silkan koron shtopitan per pajlo.
  - Chu ghi placas al vi?
  - Ghi estas charma! Sed chu bona ghi estas, chi tiu bela koro, kaj chu povas ghi ami?
  - Ho, ne maltrankviligu! - respondis Gudvin.- Kun ci tiu koro vi estos la plej sentema homo en la mondo!
  La koro estis instalita, la truo lutita, kaj Fera Hakisto triumfante hastis al la amikoj.
  - Ho, kiel mi estas felicha, miaj karaj amikoj! - laute deklaris Hakisto. - La koro batas en mia brusto, kiel antaue. Ech pli forte ol antaue! Mi sentas, kiel ghi batas en la torako lau chiu mia pasho! Kaj krome, ghi estas pli tenera ol la antaua! Min superplenigas amo kaj kareso!
  En la tronan salonon eniris Leono.
  - Mi venis por ricevi bravecon, - nekuraghe eldiris li, pashante surloke jen per unu piedo jen per alia.
  - Unu momenton! - diris Gudvin. Li prenis el shranko botelon kaj vershis la enhavon en oran pladon.- Vi devas tion trinki! (Tio estis shauma kvaso kun almiksita valeriana tinkturo).
  La odoro ne tre plachis al Leono.
  - Kio estas tio? - malkonfideme demandis li.
  - Tio estas braveco. Ghi chiam estas interne, kaj vi devas engluti ghin.
  Leono faris grimacon, sed fortrinkis la likvajhon kaj ech chirkaulekis la teleron.
  - Ho, mi jam farighas kuragha! Braveco ekfluis en miaj vejnoj kaj superplenigas la koron! - ekmughis li admire. - Dankon, ho, dankon, Grandega Magiisto! - Kaj Leono rapidkuris al la amikoj...
  Por Elli dauris tagoj de angora atendo. Vidante, ke tri intimaj deziroj de shiaj amikoj estas plenumitaj, shi pli fervore ol antaue aspiris trafi en Kanzason. La malgranda kompanio tutajn tagojn konversaciis.
  Timigulo asertis, ke en lia kapo vagas rimarkindaj pensoj; sed bedaurinde li ne povas rakonti ilin, char ili estas klaraj nur al li mem.
  Fera Hakisto rakontis, kiel al li estas agrable, ke la koro batas en lia brusto dum pashado. Li estis tute felicha.
  Kaj Leono fiere deklaris, ke li pretas batali kontrau dek sabrodentaj tigroj,- tiom multe da braveco li havas! Fera Hakisto ech timis, chu ne tro grandan porcion da braveco donis al Leono la magiisto, kaj chu li ne faris Leonon senprudenta: ja senprudenteco rezultigas pereon.
  Nur Elli silentis kaj malgaje rememoradis Kanzason.
  Fine Gudvin vokis shin:
  - Do, mia infano, mi elpensis, kiel ni trafos Kanzason!
  - Chu ankau vi revenos en Kanzason? - miregis Elli.
  - Nepre, - respondis la eksmagiisto. - Al mi, se konfesi, tedis la izoleco kaj konstanta timo esti senmaskigita. Pli bone estas, se mi revenos en Kanzason kaj dungighos labori en cirko.
  - Ho, kiel mi estas ghoja! - kriis Elli kaj aplaudis. - Kiam ni ekvojaghos?
  - Ne tiel rapide, mia infano! Mi konvinkighis, ke forlasi chi tiun landon eblas nur per aero. Ja mi trafis chi tien per la balono, kaj vi estis portita en la dometo dum uragano. Mia balono estas nedifektita - mi konservis ghin ghis nun. Necesas nur ie fari flikojn. Sed malpezan gason hidrogenon, per kiu oni plenigas la balonojn, mi sukcesos akiri.
  La riparo dauris dum kelkaj tagoj. Elli avertis la amikojn pri baldaua disigho, kaj la tuta triopo - Timigulo, Hakisto kaj Leono - ege malghojis.
  Venis la fiksita tago. Gudvin deklaris en la urbo, ke li forflugas por viziti sian malnovan amikon - Grandegan Magiiston Sunon, kun kiu li ne renkontighis dum multaj jaroj. La palaca placo plenighis de homoj. Gudvin ekfunkciigis hidrogenan aparaton, kaj la balono komencis rapide pufighi. Kiam ghi estis plenigita, al teruro kaj admiro de la homamaso, Gudvin engrimpis en la korbon kaj turnis sin al la homoj:
  - Ghis revido, miaj amikoj!
  Audigis krioj "hura", kaj supren flugis verdaj chapeloj.
  - Ni dum multaj jaroj vivis pace kaj konkorde, kaj por mi estas dolore disighi kun vi... - Gudvin vishis larmon, kaj en la homamaso audighis suspiroj. - Tamen mia amiko Suno insiste vokas min, kaj mi obeas: ja Suno estas pli potenca magiisto ol mi! Memoru min, sed ne malghoju: malghojo malutilas al digesto. Plenumu miajn leghojn! Ne demetu la okulvitrojn: alie aperos grandaj plagoj! Via reganto anstatau mi estos la nobla sinjoro Timigulo la Sagha!
  La surprizita Timigulo elpashis antauen, apogante sin per la luksa bastoneto kaj grave levetis la chapelon. La bela sonoro de la tintiloj ravis la homamason: en Smeralda Urbo ne estis kutimo pendigi tintilojn al chapeloj. La homamaso tondre salutis Timigulon kaj tuj jhuris pri fideleco al la nova reganto. Ne faris tion nur kelkaj enviuloj: ili mem celis sur la postenon de la reganto. Sed ili kashis sin silente.
  Gudvin vokis Elli'n, kiu karese adiauis kun la amikoj:
  - Rapidu en la korbon! La balono pretas al flugo!
  Elli lastfoje kisis la muzelon de la granda minacaspekta Leono. Leono estis kortushita: el liaj okuloj gutis grandaj larmoj, kaj li forgesis vishi ilin per la pinto de la vosto.
  Poste Timigulo kaj Fera Hakisto karese premis la manojn de Elli, kaj Totochjo adiauis al Leono, asertante, ke li neniam forgesos sian grandan amikon kaj transdonos lian saluton al chiuj leonoj, loghantaj en Kanzaso.
  Subite alflugis vento.
  - Rapidu! Rapidu! - kriis la maltrankvila magiisto: li rimarkis, ke la globo strebanta en la chielon ghislime strechis la shnuron, kiu minacis krevi.
  Kaj subite - trahh! - la shnuro krevis, kaj la balono levighis supren.
  - Revenu! Revenu! - malespere levis la manojn Elli. - Kunprenu min en Kanzason!
  Tamen - ve! - la aerostato ne povis mallevighi, la uragano kaptis kaj rapide pelis ghin.
  - Adiau, mia amiko! - mallaute sonis la vocho de Gudvin, kaj la balono kashighis inter rapide aperintaj nuboj.
  La loghantoj de Smeralda Urbo longe rigardis chielen, kaj poste disiris hejmen.
  Morgau okazis la plena suneklipso. La shtatanoj de Smeralda Urbo decidis, ke Gudvin eklipsis la sunon, mallevighante sur ghin.
  Tra la tuta lando disvastighis famo, ke la reginto de Smeralda Urbo loghas sur la suno.
  La popolo longe memoris pri Gudvin, sed ne tre bedauris pri li: ja nun estas nova reganto - Timigulo la Sagha, tiel sagha, ke lia cerbo ne lokighas en la kapo kaj elshovighas eksteren en la formo de pingloj kaj kudriloj.
  La urbanoj ekfieregis:
  - Ne ekzistas alia urbo en la mondo, kies  reganto  estas pajloshtopita!
  La kompatinda Elli restis en Magia Lando. Ploregante shi revenis en la palacon.
  Al shi shajnis, ke shi jam ne havas shancon reveni en Kanzason.

Чудесное искусство великого обманщика

Утром Страшила весело пошел к Гудвину получать мозги.
- Друзья мои! - вскричал он. - Когда я вернусь, я буду точь-в-точь, как все люди!
- Я люблю тебя и таким, - просто сказала девочка.
- Это очень хорошо. Но посмотришь, каков я буду, когда великие мысли закопошатся в моем новом мозгу.
Волшебник встретил Страшилу приветливо.
- Вы не рассердитесь, мой друг, если я сниму с вас голову? - спросил он. - Мне надо набить ее мозгами.
- О, пожалуйста, не стесняйтесь! - весело ответил Страшила. - Снимите ее и держите у себя, сколько хотите. Я не чувствую себя хуже.
Гудвин снял голову Страшилы и заменил солому кульком, полным отрубей, смешанных с иголками и булавками. Затем поставил голову на место и поздравил Страшилу:
- Теперь вы умный человек - у вас новые мозги самого лучшего сорта.
Страшила горячо поблагодарил Гудвина и поспешил к друзьям.
Элли смотрела на него с любопытством. Голова Страшилы раздулась, из нее торчали иголки и булавки.
- Как ты себя чувствуешь? - заботливо спросила Элли.
- Я начинаю чувствовать себя мудрым! - гордо ответил Страшила. - Только бы мне научиться пользоваться моими новыми мозгами, и я стану знаменитым человеком.
- А почему из твоих мозгов торчат иголки? – спросил Железный Дровосек.
- Это доказательство остроты его ума, - догадался трусливый Лев.
Видя Страшилу таким довольным, Железный Дровосек с большой надеждой отправился к Гудвину.
- Мне придется прорезать дыру у вас в груди, чтобы вставить сердце. - Предупредил Гудвин.
- Я в вашем распоряжении, - ответил Железный Дровосек.
- Режьте, где угодно.
Гудвин пробил в груди Дровосека небольшое отверстие и показал ему красивое шелковое сердце, набитое опилками.
- Нравится ли оно вам?
- Оно прелестно! Но доброе ли оно и сможет ли любить?
- О, не беспокойтесь! - ответил Гудвин. - С этим сердцем вы будете самым чувствительным человеком на свете.
Сердце было вставлено, дыра запаяна, и Железный Дровосек, ликуя, поспешил к друзьям.
- О, как я счастлив, милые друзья мои! - громко заявил Дровосек. - Сердце бьется в моей груди, как прежде. Даже сильнее чем прежде! Я так и чувствую, как оно стучит о грудную клетку при каждом моем шаге! И знаете что? Оно гораздо нежнее того, которое было у меня прежде! Меня переполняет любовь и нежность!
В тронный зал вошел Лев.
- Я пришел за смелостью, - робко молвил он, переминаясь с лапы на лапу.
- Одну минуточку! - сказал Гудвин. Он достал из шкафа бутылку и вылил содержимое в золотое блюдо. - Вы должны выпить этот напиток! Запах не особенно понравился Льву.
- Что это? - недоверчиво спросил он.
- Это смелость! Она всегда бывает внутри и вам необходимо проглотить ее!
Лев сделал гримасу, но выпил жидкость и даже вылизал всю тарелку.
- О, я уже становлюсь смелым! Храбрость заструилась по моим жилам и переполняет мое сердце! - заревел он в восторге.
- Спасибо, о спасибо, великий волшебник! - И Лев помчался к своим друзьям...
Для Элли потянулись дни тоскливого ожидания. Видя, что три заветных желания ее друзей исполнились, она горячее, чем прежде, стремилась в Канзас. Маленькая компания целыми днями вела разговоры.
Страшила уверял, что у него в голове бродят замечательные мысли, к сожалению, он не может открыть их, так как они понятны только ему одному.
Железный Дровосек рассказывал, как ему приятно чувствовать, что сердце бьется у него в груди при ходьбе. Он был совершенно счастлив.
А Лев гордо заявил, что он готов сразиться с десятью саблезубыми тиграми - так у него много смелости! Железный Дровосек даже опасался, не слишком ли большую порцию смелости преподнес Льву волшебник и не сделал ли он Льва безрассудным:
ведь безрассудство ведет к гибели.
Одна Элли молчала и печально вспоминала о Канзасе.
Наконец Гудвин призвал ее:
- Ну, дитя мое, кажется, я додумался, как нам попасть в Канзас!
- И вы отправляетесь со мной? - изумилась Элли.
- Обязательно, - ответил бывший волшебник. - Мне, признаться, надоело затворничество и вечный страх быть разоблаченным. Лучше я вернусь в Канзас и поступлю работать в цирк!
- О, как я рада! - вскричала Элли и захлопала в ладоши.
- Когда же в путь?
- Не так скоро, дитя мое! Я убедился, что из этой страны можно выбраться только по воздуху. Ведь и я на баллоне и ты в домике - мы принесены сюда ураганом. Мой баллон цел – я хранил его все эти годы. На него лишь кое где придется наклеить заплаты. А легкий газ водород, которым наполняют шары, я добыть сумею.
Починка воздушного шара продолжалась несколько дней. Элли предупредила друзей о скорой разлуке, и все трое - Страшила, Дровосек и лев - страшно опечалились. Пришел назначенный день. Гудвин объявил по городу, что отправляется навестить старого друга - великого волшебника солнце, с которым не видался много лет. Дворцовая площадь наполнилась народом. Гудвин пустил в ход водородный аппарат, и шар стал быстро надуваться. Когда баллон наполнился, к ужасу и восторгу толпы, Гудвин влез в корзину и обратился к народу:
- До свиданья, друзья мои!
Раздались крики ура и вверх полетели зеленые шапки.
- Мы много лет жили в мире и согласии, и мне больно расставаться с вами... - Гудвин вытер слезу и в толпе послышались вздохи. - Но мой друг солнце настоятельно зовет меня, и я повинуюсь: ведь солнце более могущественный волшебник, чем я! Вспоминайте обо мне, но не слишком грустите: грусть вредит пищеварению. Соблюдайте мои законы! Не снимайте очков: это принесет вам великие бедствия! Вместо себя я назначаю вашим правителем достопочтенного господина Страшилу мудрого!!!
Изумленный Страшила вышел вперед, опираясь на великолепную трость и важно приподнял шляпу. Мелодичный звон бубенчиков привел толпу в восторг: в Изумрудном городе не было обычая подвязывать бубенчики под шляпы. Толпа бурно приветствовала Страшилу и тут же поклялась в верности новому правителю Гудвин позвал Элли, нежно прощавшуюся с друзьями:
- Скорей в корзину! Шар готов к полету!
Элли в последний раз поцеловала в морду большого грозного Льва. Лев был растроган: из его глаз капали крупные слезы, и он забывал вытирать их кончиком хвоста. Потом Страшила и Железный Дровосек нежно пожимали Элли руки, а Тотошка прощался со Львом, уверяя, что он никогда не забудет своего большого друга и будет передавать от него привет всем львам, которых ему доведется встретить в Канзасе.
Неожиданно налетел вихрь.
- Скорей! Скорей! - вскричал встревоженный волшебник: он заметил, что рвущийся в небо шар до предела натянул веревку и грозил вот-вот оборвать ее.
И вдруг - трах! - веревка лопнула и баллон взвился вверх!
- Вернитесь! Вернитесь! - в отчаяньи ломала руки Элли.
- Возьмите меня в Канзас!
Но - увы! - воздушный шар не смог спуститься: ураган подхватил его и помчал с ужасной силой.
- Прощай, дитя мое! - слабо донесся голос Гудвина, и шар скрылся среди набежавших туч!
Жители Изумрудного города долго смотрели на небо, а потом разошлись по домам.
Назавтра случилось полное солнечное затмение. Граждане Изумрудного города решили, что это Гудвин затемнил солнце, спускаясь на него. По всей стране разнеслась молва, что бывший правитель Изумрудного города живет на солнце. Народ долго помнил о Гудвине, но не слишком горевал о нем: ведь у них был новый правитель, Страшила мудрый, настолько умный, что ум не помещался у него в голове и выпирал наружу в виде иголок и булавок. Жители Изумрудного города страшно возгордились:
- Нет в мире другого города, правитель которого был бы набит соломой!
Бедная Элли осталась в стране Гудвина. Рыдая, вернулась она во дворец. Ей казалось, что у нее уже нет надежды на возвращение в Канзас.

<< >>