Venko

  La vojaghantoj kun teruro rigardis proksimighon de amaso de la Flugantaj Simioj - kontrau tiuj batali ne eblis.
  La simioj alflugis amase kaj kun jelpo jhetis sin al la embarasitaj piedirantoj. Neniu povis helpi al alia, char chiu devis batali kontrau la malamikoj.
  Fera Hakisto vane svingadis la hakilon. La simioj chiuflanke atakis lin, elshiris la hakilon, levis la kompatindan Hakiston alte en aeron kaj jhetis lin en montfendejon sur akrajn rokojn. Fera Hakisto estis kripligita, li ne povis ech movighi. Post li en la montfendejon estis jhetita lia hakilo.
  Alia parto de la simioj finvenkis Timigulon. Ili sentripigis lin, la pajlon disjhetis lau vento, kaj la kaftanon, kapon, shuojn kaj chapelon chifis en buleton kaj jhetis sur pinton de alta monto.
  Leono turnighis samloke kaj pro timo tiel minace mughis, ke la simioj longe ne audacis proksimighi al li. Sed finfine ili sukcesis, jhetis shnurojn sur Leonon, faligis lin surteren, chirkauvolvis la piedojn, shtopis la faukon, levis lin aeren kaj solene portis en la palacon de Bastinda. Tie ili lokis lin en feran kaghon, kaj Leono kolere rulighis sur planko penante disronghi shnurojn.
  Timigita Elli atendis kruelan ekzekuton. Al shi jhetis sin la tribestro de la Flugantaj Simioj kaj jam etendis al gorgho de la knabino longajn brakojn kun akraj ungegoj. Sed subite li ekvidis sur piedoj de Elli arghentajn shuetojn, kaj lia muzelo deformighis pro teruro. Uorra desaltis reen kaj, barante Elli'n kontrau la subuloj, kriis:
  - La knabinon ne eblas tushi! Shi estas Feino!
  La simioj proksimighis afable kaj ech respekte, karese prenis Elli'n kun Totochjo kaj rapidflugis en Violan  Palacon de  Bastinda. Malsuprenighinte antau la palaco, la tribestro de la Flugantaj Simioj starigis Elli surteren. La kolerigita sorchistino komencis insulti lin. Uorra diris:
  - Via ordono estas plenumita. Ni disbatis la feran homon kaj sentripigis la timigilon, kaptis la leonon kaj lokis en kaghon. Sed ni ne povas ech perfingre tushi la knabinon; vi mem scias, kiaj malfelichoj minacas al tiu, kiu ofendos posedanton de la arghentaj shuetoj. Ni portis shin al vi; faru kion vi volas. Adiau por chiam!
  La simioj brue levighis aeren kaj forflugis.
  Bastinda ekrigardis al la piedoj de Elli kaj ektremis pro teruro: shi rekonis la arghentajn shuetojn de Gingema.
  "Kiel ili trafis al shi?- konsternite pensis Bastinda.- Chu povis la malforta knabino finvenki potencan Gingema, la reghinon de Machuloj? Sed tamen shi havas la shuetojn! Malbonaj estas miaj aferoj: ja mi ech perfingre ne povas tushi la malgrandan arogantulinon dum shi havas la magiajn shuetojn!"
  Shi elkriis:
  - Hej, ci! Venu chi tien! Kiu ci estas?
  La knabino direktis al la malica sorchistino larmoplenajn okulojn.
  - Elli, sinjorino!
  - Rakontu, kiel vi ekposedis la shuetojn de mia fratino Gingema?- severe kriis Bastinda.
  Elli rughighis.
  - Vere, sinjorino, mi ne estas kulpa. Mia dometo falis sur sinjorinon Gingema kaj dispremis shin...
  - Gingema pereis...- flustris la malica sorchistino.
  Bastinda ne shatis la fratinon kaj ne vidis shin dum multaj jaroj. Shi ektimis, ke la knabino en arghentaj shuetoj pereigos ankau shin! Sed rigardinte la bonaniman vizaghon  de  Elli,  Bastinda trankvilighis.
  "Shi nenion scias pri magia forto de la shuetoj,- decidis la sorchistino. - Se mi sukcesos ekposedi ilin, mi estos pli potenca ol antaue, kiam mi havis la lupojn, kornikojn, abelojn kaj Oran Chapon".
  Okuloj de la maljunulino ekbriletis pro avideco, shiaj fingroj ekmovighis kvazau shi jam deprenus la shuetojn de Elli.
  - Auskultu min, knabino Elli! - rauke grakis shi. - Mi tenos cin en sklaveco kaj, se ci malbone laboros, mi batos cin per granda bastono kaj lokos en malluman kelon, kie ratoj - la grandaj avidaj ratoj! - formanghos cin kaj ronghos ciajn molajn ostetojn! Hi-hi-hi!! Chu ci komprenas min?
  - Ho, sinjorino! Ne lasu min al la ratoj! Mi estos obeema! - Elli preskau svenis pro teruro.
  Chimomente Bastinda ekvidis Totochjon, kiu time premis sin al la piedoj de Elli.
  - Kio estas tiu besto? - kolere demandis la malica sorchistino.
  - Li estas mia hundeto Totochjo,- nekuraghe respondis Elli.- Li estas tre bona kaj tre amas min...
  - Hm... hm... - grumblis la sorcistino.- Mi neniam vidis tiajn bestojn. Kaj jen estas mia ordono: chi tiu hundeto, kiel ci lin nomas, tenu sin  malproksime de mi, alie li unuavice trafos en la kelon al la ratoj! Kaj tuj sekvu min!
  Bastinda kondukis la kaptitojn tra belaj chambroj de la palaco, kie chio havis violan koloron: kaj muroj, kaj tapishoj, kaj mebloj - kaj kie che pordoj staris Palpebrumuloj en violaj kaftanoj, kiuj riverencis kiam aperis la sorchistino kaj kompatinde palpebrumis kiam shi preteriris. Fine Bastinda alkondukis Elli en malluman malpuran kuirejon.
  - Vi purigos potojn, patojn kaj kaserolojn, lavos la plankon kaj hejtos fornon! Mia kuiristino jam delonge bezonas helpantinon!
  Kaj, lasinte la knabinon, duonvivan pro timo, Bastinda direktis sin en malantauan korton, kontente frotante la manojn.
  - Mi bone timigis la knabinachon! Nun mi humiligos Leonon, kaj ili ambau estos obeemaj!
  Timema Leono jam sukcesis disronghi la shnurojn kaj kushis en malproksima angulo de la kagho. Kiam li ekvidis Bastinda'n, liaj flavaj okuloj ekbrilis per kolera flamo.
  "Ahh, kiel mi bedauras, ke mi ne havas bravecon,- pensis li.- Alie mi kvitighus kun la maljuna sorchistinacho pro pereo de Timigulo kaj Fera Hakisto!". Kaj li strechis sin en bulon, preparante sin al salto.
  La maljunulino venis tra malgranda pordo.
  - Hej ci, Leono, auskultu! - lispis shi.- Ci estas mia kaptito! Mi jungados cin en la kaleshon kaj veturados dum festoj por ke Palpebrumuloj parolu: "Rigardu, kiel potenca estas nia regantino Bastinda - shi sukcesis jungi ech Leonon!"
  Dume Bastinda babilis, Leono malfermis la faukon, hirtigis la kolhararon kaj saltis al la sorchistino, mughante:
  - Mi vin formanghos!
  Li preskau atingis Bastinda'n. La timigita maljunulino kvazau kuglo elflugis el la kagho kaj lerte klakfermis la pordeton. Anhelante pro timo, shi kriis tra vergoj de la krado:
  - Ahh, estu malbenita! Ci min ankorau ne konas! Mi malsatigos cin, se ci ne konsentos esti jungita!
  - Mi vin formanghos!- ripetis Leono kaj furioze jhetis sin al la krado.
  La maljunulino kuretis en la palacon grumblante kaj insultante.
  ... Dauris enuaj malfacilaj tagoj de sklaveco. Elli de mateno ghis vespero laboris en la kuirejo, helpante al kuiristino Fregoza. La bona Palpebrumulino penis helpi al la knabino kaj kiam sukcesis kun gojo faris anstatau shi plej malfacilan laboron. Sed Bastinda zorge kontrolis tion, kio okazis en la kuirejo, kaj Fregoza chiam estis punata pro la bonkoreco.
  Bastinda kruele tedatakis Elli'n kaj ofte minacis bati la knabinon per malpura viola ombrelo, kiun shi chiam kunhavis. Elli ne sciis, ke la sorchistino ne povis shin bati, kaj la koro de la knabino haltis, kiam la ombrelo levighis super shia kapo.
  Chiutage la maljunulino venis al la kagho kaj jelpe demandis Leonon:
  - Chu vi konsentas esti jungita?
  - Mi formanghos vin!- estis konstanta respondo, kaj Leono minace jhetis sin al vergoj de la krado.
  Bastinda de la unua tago de lia kaptiteco ne donis al Leono manghajhon, sed li ne mortis pro malsato kaj estis forta kaj firma kiel antaue.
  La afero jenas, ke la maljuna Bastinda pleje en la mondo timis mallumon kaj akvon. Kiam la nokta mallumo chirkauis la palacon, Bastinda tuj kashis sin en plej malproksiman chambron, fermis la pordojn per firmaj feraj rigliloj kaj ne eliris ghis malfrua mateno.
  Sed Elli tute ne timis mallumon. Shi prenis el kuirshranko chion mangheblan, kio tie restis, kaj por ke restu pli multe da manghajhoj zorgis Fregoza. Tenante en unu mano korbon kun manghajhoj, kaj en la alia - grandan botelon da akvo, Elli venis en la malantauan korton. Tie shin renkontis ghojege Leono kaj Totochjo.
      Elli kaj Totochjo tre timis la minacon de Bastinda manghigi la hundeton al ratoj, kaj Totochjo ekde unua tago de la kaptiteco ekloghis en la kago sub gardo de Leono. Li sciis, ke de chi tie Bastinda ne sukcesos lin preni, kaj senpune bojis al la malica sorchistino, kiam shi aperadis sur la korto.
  Elli trapenetris en la kaghon inter du vergoj. Leono kaj Totochjo jhetis sin al la portitaj manghajhoj kaj trinkajho. Poste Leono kushighis pli komforte, la knabino karesis lian densan kaj molan hararon kaj ludis penikon de lia vosto. Elli, Leono kaj Totochjo longe konversaciis; ili malgaje rememoris pri pereo de la fidelaj amikoj - Timigulo kaj Fera Hakisto, pripensadis planojn de eskapo. Sed eskapi el Viola Palaco ne eblis: ghin chirkauis alta murego supre kovrita per akraj najloj. La pordegon Bastinda fermis, kaj la shlosilojn forportis.
  Konversaciante kaj plorante, Elli firme ekdormis  sur  pajla sternajho sub la fidela gardo de Leono.
  Tiel pasadis enuaj tagoj de la kaptiteco. Bastinda avare rigardis la arghentajn shuetojn de Elli, kiujn la knabino demetadis nur nokte, en la kagho de Leono au kiam banis sin. Sed Bastinda timis akvon kaj neniam alvenis tiam al Elli.
  La knabino de la unuaj tagoj rimarkis chi tiun strangan akvotimon de la sorchistino kaj uzis ghin. Por Elli estis festoj tiuj tagoj kiam Bastinda devigis shin lavi la kuirejon. Vershinte sur la plankon kelkajn sitelojn da akvo, la knabino foriris en la kaghon al Leono kaj tie dum tri-kvar horoj ripozis de malfacila laboro. Bastinda jelpe kriis kaj insultis trans la pordo, sed se shi enrigardis la kuirejon kaj vidis sur la planko flakojn, shi tuj en teruro kuris en sian dormochambron akompanata per mokaj ridetoj de Fregoza.
  Elli ofte konversaciis kun la bona kuiristino.
  - Kial vi Palpebrumuloj ne ribelas kontrau Bastinda? - demandis la knabino.- Vi estas multenombraj, tutaj miloj, sed vi timas unu malican maljunulinon. Jhetu vin tutamase, ligu shin kaj loku en la feran kaghon, kie nun estas Leono...
  - Ne, ne,- kun teruro oponis Fregoza.- Vi ne konas la potencon de Bastinda! Shi diros nur unu vorton kaj chiuj Palpebrumuloj falos mortaj!
  - De kie vi tion scias?
  - Do Bastinda mem multfoje parolis tion.
  - Sed kial shi ne diris tiun vorton, kiam ni iris al shia palaco? Kial shi sendis kontrau ni lupojn, kornikojn, abelojn, sed kiam miaj fidelaj amikoj ekstermis shiajn armeojn, Bastinda devis turni sin al helpo de la Flugantaj Simioj?
  - "Kial, kial"!- ekkoleris Fregoza.- Jen pro tiuj chi konversacioj Bastinda cindrigos nin.
  - Sed kiel shi ekscios?
  - Do tiel! Por shi ne ekzistas sekretoj!..
  Sed la konversacioj ripetighis multfoje. Bastinda pri ili ne sciis, kaj Fregoza farighis pli kuragha. Shi jam volonte konsentis kun Elli, ke Palpebrumuloj devas liberighi de superregado de la sorchistino.
  Sed antau ol aranghi ion, la kuiristino volis pli ghuste scii, kia sorcho restis che Bastinda. Vespere shi shteliradis al pordo de shia dormochambro kaj kashauskultis grumbladon de la maljunulino, kiu lastatempe komencis ofte paroli kun si mem.
  Foje Fregoza forkuris de la pordo de Bastinda tre incitita kaj, ne trovinte Elli'n en la kuirejo, rapidkuris en la malantauan korton. La tuta kompanio jam dormis, sed la kuiristino vekis la amikojn.
  - Elli, vi estis prava!- kriis Fregoza, svingante la manojn.- Bastinda elcherpis chiujn siajn sorchajhojn, kaj shi nenion havas rezerve. Mi audis, ke shi lamentis kaj malbenis viajn amikojn, ke ili senigis shin je la magiaj fortoj...
  La knabino kaj shiaj amikoj neordinare ekghojis kaj komencis demandi Fregoza'n pri la detaloj. Sed la kuiristino malmulte povis aldoni. Shi nur ankorau rakontis, ke Bastinda ion murmuris pri la argentaj shuetoj, sed kion ghuste - tion  Palpebrumulino  ne finauskultis, char pro maltrankviligho frapis per frunto la pordon kaj forkuris, timante, ke la sorchistino kaptos shin sur loko de la krimo.
  La grava novajho, portita de Fregoza, vigligis la kaptitojn. Nun antau ili aperis ebleco plenumi la ordonon de Gudvin kaj liberigi la Palpebrumulojn.
  - Nur malfermu mian kaghon,- mughis Leono, - Kaj vi ekvidos, kiel mi finvenkos Bastinda'n!
  Sed la kagho estis fermita per granda seruro, kaj ghia shlosilo estis konservata en sekretujo de Bastinda. Interkonsilighinte, la amikoj decidis, ke Fregoza devas prepari la servistojn al ribelo. Ili subite atakos Bastinda'n kaj senigos shin je la libero kaj potenco.
  Fregoza foriris, sed Elli kaj shiaj amikoj ne dormis preskau tutan nokton, konversaciante pri venonta batalo kontrau Bastinda.
  Sekvatage la kuiristino komencis agi. La servistoj estis tre timigitaj de Bastinda, kaj estis malfacile persvadi ilin elpashi kontrau la sorchistino. Tamen Fregoza sukcesis konvinki iujn el la palaca gardistaro, kaj la inicitaj en la komploton Palpebrumuloj komencis prepari sin.
  Pasis kelkaj tagoj. Vidante, ke la gardistoj kuraghighis kaj serioze intencas kvitighi kun la malica sorchistino, al ili decidis alighi aliaj servistoj. La ribelo maturighis, sed subita okazo rezultigis al rapida kaj neatendita fino.
  Bastinda ne lasis la pensojn pri bezono ekposedi la arghentajn shuetojn de Elli. Por la sorchistino tio estis sola ebleco konservi sian potencon en Viola Lando. Kaj fine Bastinda elpensis.
  Foje, kiam nek Fregoza, nek Elli estis en la kuirejo,  la sorchistino streche etendis super la planko maldikan shnureton kaj kashis sin post la fornon.
  La knabino venis, stumblis pro la shnureto kaj falis; la dekstra shueto demetighis kaj rulighis flanken. La ruza Bastinda saltis de post la forno, momente kaptis la shueton kaj metis ghin sur sian maljunan malgrasan piedon.
  - Hi-hi-hi! Kaj la shueto estas mia! - incitis Bastinda la knabinon, mutighintan pro la surprizo.
  - Redonu la shueton! - ekkriis Elli, rekonsciighinte. - Ahh, vi shtelistino! Chu vi ne hontas?
  - Provu forpreni! - grimacante respondis la maljunulino.- Mi ankau la duan deprenos de ci! Kaj poste, estu trankvila, mi venghos cin pro Gingema! Cin formanghos ratoj - hi-hi-hi, la grandaj avaraj ratoj! - Kaj ronghos ciajn molajn ostetojn!
  Elli estis ege incitita pro malghojo kaj kolero: shi tre shatis la arghentajn shuetojn. Por iel ajn venghi al Bastinda, Elli prenis sitelon da akvo, alkuris al la maljunulino kaj privershis shin per la akvo de kapo ghis piedoj.
  La sorchistino time ekkriis kaj provis deskuighi. Sed vane: shia vizagho farighis truoza kvazau degelanta negho; la figuro komencis mallevighi kaj vaporighi...
  - Kion ci faris!- jelpis la sorcistino.- Ja mi tuj degelos!
  - Mi tre bedauras, sinjorino!- respondis Elli.- Mi vere ne antauvidis tion. Sed por kio vi shtelis la sueton?
  - Mi dum kvincent jaroj ne lavis min, ne purigis la dentojn, ech perfingre ne tushis akvon, char al mi estis augurita morto pro akvo, kaj jen estas mia vivofino!- hurlis la maljunulino.
  La vocho de la sorchistino farighis pli kaj pli mallauta; shi degelis kiel sukeropeceto en glaso da teo.
  Elli en teruro rigardis la pereon de Bastinda.
  - Vi mem estas kulpa,- komencis shi.
  - Sed kiu konjektigis cin... uffff...
  La vocho de la sorchistino rompighis, shi kun siblado mallevighis planken, kaj post minuto de shi restis nur malpura flako, en kiu kushis robo de la sorcistino, ombrelo, tufoj de shiaj grizaj haroj kaj arghenta shueto.
  Chimomente en la kuirejon revenis Fregoza. La kuiristino estis nekutime mirigita kaj ghojigita pro pereo de sia kruela mastrino. Shi prenis la ombrelon, robon kaj harojn kaj jhetis ilin en angulon por poste forbruligi chion. Forvishinte la malpuran flakon sur la planko, Fregoza kuris tra la palaco por rakonti al chiuj la ghojan novajhon...
  Elli purigis kaj surmetis la shueton, trovis en la dormochambro de Bastinda shlosilon por kagho de Leono kaj rapidis en la malantauan korton por rakonti al siaj amikoj pri la mirinda pereo de la malica sorchistino Bastinda.

Победа

Путники с ужасом смотрели на приближение тучи огромных обезьян - с этими сражаться было невозможно. Обезьяны налетели массой и с визгом набросились на растерянных пешеходов. Ни один не мог прийти на помощь другому, так как всем пришлось отбиваться от врагов.
Железный Дровосек напрасно размахивал топором. Обезьяны облепили его, вырвали топор, подняли бедного Дровосека высоко в воздух и бросили в ущелье, на острые скалы. Железный Дровосек был изуродован, он не мог сдвинуться с места. Вслед за ним в ущелье полетел его топор.
Другая партия обезьян расправилась со Страшилой. Она выпотрошила его, солому развеяли по ветру, а кафтан, голову, башмаки и шляпу свернули в комок и зашвырнули на верхушку высокой горы.
Лев вертелся на месте и от страха так грозно ревел, что обезьяны не решались к нему подступить. Но они изловчились, накинули на Льва веревки, повалили на землю, опутали лапы, заткнули пасть, подняли на воздух и с торжеством отнесли во дворец Бастинды. Там его посадили за железную решетку, и Лев в ярости катался по полу, стараясь перегрызть путы.
Перепуганная Элли ждала жестокой расправы. На нее бросился сам предводитель летучих обезьян и уже протянул к горлу девочки длинные лапы с острыми когтями. Но тут он увидел на ногах Элли серебряные башмачки, и лицо его перекосилось от страха. Он отпрянул назад и загораживая Элли от подчиненных, закричал:
- Девочку нельзя трогать! Это фея!
Обезьяны приблизились любезно и даже почтительно, бережно подхватили Элли вместе с Тотошкой и помчались в Фиолетовый дворец Бастинды. Опустившись перед дворцом, предводитель летучих обезьян поставил Элли на землю. Взбешенная волшебница набросилась на него с бранью. Предводитель обезьян сказал:
- Твой приказ исполнен. Мы разбили железного человека и распотрошили чучело, поймали Льва и посадили за решетку. Но мы и пальцем не могли тронуть девочку: ты сама знаешь, какие несчастья грозят тому, кто обидит обладателя серебряных башмачков. Мы принесли ее к тебе: делай с ней, что хочешь! Прощай навсегда!
Обезьяны с криком поднялись в воздух и улетели. Бастинда взглянула на ноги Элли и задрожала от страха: она узнала серебряные башмачки Гингемы. "Как они к ней попали? - растерянно думала Бастинда. - Неужели хилая девчонка осилила могущественную Гингему, повелительницу жевунов? И все же на ней башмачки! Плохо мое дело: ведь я пальцем не могу тронуть маленькую нахалку, пока на ней волшебные башмачки".
Она крикнула:
- Эй, ты! Иди сюда! Как тебя зовут?
Девочка подняла на злую волшебницу глаза, полные слез:
- Элли, сударыня!
- Расскажи, как ты завладела башмачками моей сестры Гингемы! - сурово крикнула Бастинда. Элли густо покраснела.
- Право, сударыня, я не виновата. Мой домик упал на госпожу Гингему и раздавил ее...
- Гингема погибла... - прошептала злая волшебница.
Бастинда не любила сестры и не видела ее много лет. Она испугалась, что девочка в серебряных башмачках принесет гибель и ей. Но, поглядев на доброе лицо Элли, Бастинда успокоилась.
"Она ничего не знает о таинственной силе башмачков, - решила волшебница. - Если мне удастся завладеть ими, я стану могущественней, чем прежде, когда у меня были волки, вороны, черные пчелы и золотая шапка".
Глаза старухи заблестели от жадности и пальцы скрючились, как будто стаскивали уже с Элли башмачки.
- Слушай меня, девчонка Элли! - хрипло прокаркала она.
- Я буду держать тебя в рабстве и, если будешь плохо работать, побью тебя большой палкой и посажу в темный подвал, где крысы - огромные жадные крысы! - съедят тебя и обгложут твои нежные косточки! Хи-хи-хи! Понимаешь ты меня?
- О, сударыня! Не отдавайте меня крысам! Я буду слушаться!
В это время Бастинда заметила Тотошку, который робко жался у ног Элли.
- Это еще что за зверь? - сердито спросила злая Бастинда.
- Это моя собачка Тотошка, - боязливо ответила Элли. - Она хорошая и очень любит меня...
- Гм... гм... - проворчала волшебница. - Никогда не видела таких зверей. И вот мой приказ: пусть эта собачка, как ты ее называешь, держится от меня подальше, а не то она первая попадет в подвал к крысам! А сейчас идите за мной! Злая Бастинда повела пленников через прекрасные комнаты дворца, где все было фиолетовое: и стены, и ковры, и мебель, и где у дверей в лиловых кафтанах стояли мигуны, кланяясь до полу при появлении волшебницы и жалостно мигая ей вслед. Наконец Бастинда привела Элли в темную грязную кухню.
- Ты будешь чистить горшки, сковородки и кастрюли, мыть пол и топить печку! Моей кухарке уже давно нужна помощница! И, оставив девочку, полуживую от испуга, Бастинда отправилась на задний двор, потирая от удовольствия руки.
- Я хорошо напугала девчонку! Теперь усмирю Льва, и оба будут у меня в руках!
Трусливый Лев успел перегрызть веревки и лежал в дальнем углу клетки. Когда он увидел Бастинду, его желтые глаза загорелись злобным огнем.
"Ах, как жаль, что у меня еще нет смелости, - подумал он. - Уж отплатил бы я старой ведьме за гибель Страшилы и Железного Дровосека". - И он сжался в комок, готовясь к прыжку.
Старуха вошла через маленькую дверь.
- Эй ты, лев, слушай! - прошамкала она. - Ты мой пленник! Я буду запрягать тебя в коляску и кататься по праздникам, чтобы мигуны говорили: "Смотрите, какая могущественная наша повелительница Бастинда - она сумела запрячь даже льва!" Пока Бастинда болтала, Лев разинул пасть, ощетинил гриву и прыгнул на волшебницу, проревев:
- Я тебя съем!
Он на волосок не достал до Бастинды. Перепуганная старуха пулей вылетела из клетки и проворно захлопнула дверцу. Тяжело дыша с перепугу, она крикнула через прутья решетки:
- Ах ты, проклятый! Ты еще не знаешь меня! Я заморю тебя голодом, если не согласишься ходить в упряжке!
- Я тебя съем! - повторил Лев и яростно бросился к решетке клетки.
Старуха затрусила во дворец, ворча и ругаясь.
...Потянулись скучные тяжелые дни рабства. Элли с утра и до вечера работала на кухне, помогая кухарке Фрегозе. Добрая мигунья старалась помочь девочке и при удобном случае с радостью выполняла за нее самую трудную работу. Но Бастинда зорко следила за тем, что делается на кухне, и Фрегозе то и дело попадало за ее доброту. Бастинда жестоко придиралась к Элли и часто замахивалась на девочку грязным лиловым зонтиком, который всегда таскала с собой. Элли не знала, что волшебница не может ударить ее, и сердце девочки сжималось, когда зонтик поднимался над ее головой.
Каждый день старуха подходила к решетке и визгливо спрашивала Льва:
- Пойдешь в упряжке?
- Я тебя съем! - был постоянный ответ, и Лев грозно бросался на прутья решетки. Бастинда с первого дня плена не давала Льву есть, но он не умирал с голоду и был силен и крепок, как всегда. Дело в том, что старая Бастинда больше всего на свете боялась темноты и воды. Как только ночная темнота окутывала дворец, Бастинда пряталась в самой дальней комнате, запирала двери прочными железными засовами и не выходила до позднего утра. А Элли совсем не боялась темноты. Она вытаскивала из кухонного шкафа все съестное, что там оставалось, а о том, чтобы там побольше оставалось еды, заботилась Фрегоза. Держа в одной руке корзинку с провизией, а в другой большую бутыль с водой, Элли отправлялась на задний двор. Там ее с восторгом встречали Лев и Тотошка. Элли и Тотошка очень испугались угроз Бастинды отдать песика на съедение крысам, и Тотошка с первого же дня плена переселился за решетку, под защиту Льва. Он знал, что оттуда его Бастинда не достанет, и безнаказанно лаял на злую волшебницу, когда она появлялась на дворе. Элли пролезала в клетку между двумя прутьями. Лев и Тотошка набрасывались на принесенное еду и питье. Потом Лев укладывался поудобнее, девочка гладила его густую мягкую шерсть и играла кисточкой его хвоста. Элли, Лев и Тотошка долго разговаривали: с грустью вспоминая про гибель верных друзей - Страшилы и Железного Дровосека, строили планы побега. Но убежать из Фиолетового дворца было невозможно, его окружала высокая стена с острыми гвоздями наверху. Ворота Бастинда запирала, а ключи уносила с собой.
Поговорив и поплакав, Элли крепко засыпала на соломенной подстилке под надежной охраной Льва. Так шли тоскливые дни плена. Бастинда с жадностью смотрела на серебряные башмачки Элли, которые девочка снимала только ночью, в клетке льва, или когда купалась. Но Бастинда боялась воды и никогда не подходила в это время к Элли. Девочка с первых же дней заметила эту странную водобоязнь волшебницы и пользовалась ею. Для Элли были праздниками те дни, когда Бастинда заставляла ее мыть кухню. Разлив по полу несколько ведер воды, девочка уходила в клетку к Льву и там три-четыре часа отдыхала от тяжелой работы. Бастинда визгливо кричала и ругалась за дверью, но стоило ей заглянуть в кухню и увидеть на полу лужи, она в ужасе убегала к себе в спальню, провожаемая насмешливыми улыбками Фрегозы.
Элли часто беседовала с доброй кухаркой.
- Почему вы, мигуны, не восстанете против Бастинды? - спрашивала девочка. - Вас так много, целые тысячи, а вы боитесь одной злой старухи. Накинулись бы на нее целой кучей, связали и посадили бы в железную клетку, где сейчас Лев...
- Что ты, что ты! - с ужасом отмахивалась Фрегоза. – Ты не знаешь могущества Бастинды! Ей достаточно будет сказать одно слово, и все мигуны повалятся мертвыми!
- Откуда вы это знаете?
- Да нам сама Бастинда сколько раз об этом говорила!
- Почему же она не сказала такого слова, когда мы шли к ее дворцу? Почему она послала на нас волков, ворон, черных пчел, а когда мои храбрые друзья уничтожили все ее воинство, Бастинде пришлось обратиться за помощью к летучим обезьянам?
- Почему, почему! - сердилась Фрегоза. - Вот за такие речи Бастинда нас в порошок испепелит!
- А как она узнает?
- Да уж так! От нее ничего не скроется!
Но беседы повторялись не раз, Бастинда о них не знала, и Фрегоза становилась все смелее. Она уже охотно соглашалась с Элли, что мигуны должны освободится от владычества злой волшебницы. Но прежде, чем решиться на что нибудь, кухарка решила поточнее узнать, какое еще волшебство осталось у Бастинды. По вечерам она подкрадывалась к дверям ее спальни и подслушивала ворчание старухи, которая в последнее время стала разговаривать сама с собой. Однажды Фрегоза прибежала от дверей Бастинды очень взволнованная и, не найдя Элли на кухне, устремилась на задний двор. Вся компания уже спала, но кухарка разбудила друзей.
- Элли, ты была права! - кричала Фрегоза, размахивая руками. - Оказывается, Бастинда исчерпала все свои волшебства, и у нее ничего не осталось в запасе! Я слышала, как она причитала и проклинала твоих друзей за то, что они лишили ее волшебной силы...
Девочка и ее друзья необычайно обрадовались и начали расспрашивать Фрегозу о подробностях. Но кухарка мало что могла добавить. Она только еще рассказала, что Бастинда что-то толковала о серебряных башмачках, но что именно - это мигунья не дослушала, так как от волнения стукнулась лбом об дверь и убежала, боясь, что волшебница захватит ее на месте преступления.
Важная новость, принесенная Фрегозой, ободрила пленников. Теперь у них появилась возможность выполнить приказ Гудвина и освободить мигунов.
- Откройте только мне клетку, - зарычал Лев, - и увидите, как я расправлюсь с Бастиндой!
Но клетка была закрыта на огромный замок, а ключ от него хранился у Бастинды в тайнике. Посовещавшись, друзья решили, что Фрегоза должна подготовить к восстанию слуг. Они захватят волшебницу врасплох и лишат ее свободы и власти. Фрегоза ушла, а Элли и ее друзья не спали почти всю ночь, разговаривая о предстоящей борьбе с Бастиндой. На следующий день кухарка принялась за дело. Слуги были очень запуганы Бастиндой, и нелегко было уговорить их выступить против волшебницы. Однако Фрегоза сумела убедить кое-кого из дворцовой охраны, и посвященные в заговор мигуны стали готовиться.
Прошло несколько дней. Видя, что охранники осмелели и всерьез собираются свести счеты со злой волшебницей, к ним решили присоединиться и остальные слуги. Восстание назревало, но тут непредвиденный случай привел к быстрой и неожиданной
развязке. Бастинда не оставляла мысли о том, что ей необходимо завладеть серебряными башмачками Элли. Для волшебницы это была единственная возможность сохранить власть над Фиолетовой страной. И наконец Бастинда придумала. Однажды, когда ни Фрегозы, ни Элли не было на кухне, волшебница туго натянула над полом тонкую веревочку и спряталась за печью.
Девочка вошла, споткнулась о веревочку и упала, башмачок с правой ноги слетел и откатился в сторону. Хитрая Бастинда выскочила из-за печки, мигом схватила башмачок и надела на свою старую высохшую ногу.
- Хи-хи-хи! А башмачок-то на мне! - дразнила Бастинда девочку, онемевшую от неожиданности.
- Отдайте башмачок! - закричала Элли, придя в себя. - Ах ты, воровка! Как вам не стыдно!
- Попробуй, отбери! - кривляясь, отвечала старуха. - Я и второй с тебя тоже сниму! А уж потом, будь спокойна, отомщу тебе за Гингему! Тебя съедят крысы - хи-хи-хи, огромные жадные крысы! - и сгложут твои нежные косточки! Элли была вне себя от горя и гнева: она так любила серебряные башмачки! Чтобы хоть как-нибудь отплатить Бастинде, Элли схватила ведро воды, подбежала к старухе и окатила ее с головы до ног. Волшебница испуганно вскрикнула и попыталась отряхнуться. Напрасно: лицо ее стало ноздреватым, как тающий снег, от нее повалил пар, фигура начала оседать и испаряться...
- Что ты наделала! - завизжала волшебница. - Ведь я сейчас растаю!
- Мне очень жаль, сударыня! - ответила Элли. - Я, право, не знала. Но зачем вы украли башмачок?
- Пятьсот лет я не умывалась, не чистила зубов, пальцем не прикасалась к воде, потому что мне было предсказана смерть от воды, и вот пришел мой конец! - завывала старуха.
Голос волшебницы становился тише и тише, она таяла, как кусок сахара в стакане чая. Элли с ужасом глядела на гибель Бастинды.
- Вы сами виноваты... - начала она.
- Нет, кто тебя надоу... ффффф...
Голос волшебницы прервался, она с шипеньем осела на пол, и через минуту от нее осталась только грязноватая лужица, в которой лежали платье волшебницы, зонтик, пряди седых волос и серебряный башмачок.
В этот момент в кухню вернулась Фрегоза. Кухарка была необычайно удивлена и обрадована гибелью своей жестокой госпожи. Она подобрала зонтик, платье и волосы и бросила в угол, чтобы потом сжечь их. Вытерев грязную лужу на полу, Фрегоза побежала по дворцу - рассказать всем радостную весть...
А Элли вычистила и надела башмачок, нашла ключ от клетки Льва в спальне Бастинды и поспешила на задний двор - рассказать своим друзьям об удивительном конце злой волшебницы Бастинды!

<< >>