ЧЕЛОВЕК-ГОРОШИНА И ПРОСТАК / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


Mi studas ecojn de rosguto kaj ekscias historion de la regho Buf’ la Naua

 

Mi vekighis pro tio, ke iu fikse rigardis min. Malferminte la okulojn, mi ekvidis la Korvon, sed ne ektimis, char rigardo de la giganta birdo esprimis nuran bonkorecon.

Min, sciantan jam, ke ne chiuj en la mondo bonkoras unu al alia, tre kortushis la maniero de la Korvo singarde tushi per piedoj la litkovrilon, forte svingante la flugilojn, por ke tiel shvebi en aero super mi.

Komencighis frua mateno. Tra la malfermita pordo videblis rando de la suno, levanta sin el post la herbejo, kie brilis per rosgutoj herboj kaj floroj.

Se ne kariljonado de floroj, estus tute silente. Audeblis dorma spiro de la Instruisto.

Vidinte, ke mi vekighis, la Korvo klinis la kapon, kvazau salutis, kaj elflugis. Baldau li revenis, portante en beko siteleton kun akvo.

Dum mi lavis min, la Korvo prenis de la muro korbeton, estis ien fluginta kaj kushigis sur la tablon panon, cirklon de vilagha kolbaso kaj kruchon kun boligita lakto.

Mirinde estis tio, ke kiam mi staris sur la sojlo kaj chirkaurigardis, chirkaue, kiel povis vidi la okuloj, ne estis ia butiko, nek ghenerale ia konstruajho.

En la chambreto de la Instruisto, che lia lito estis balancighanta kampanolo, per trunketo fiksita en planka fendo. La Kolombo portadis en piedoj herbetojn kun grandaj rosgutoj kaj deskuadis la gutojn en la korolon de la floro.

Metr Ganzelius, iomete retirighinte, ekkuris kaj per la kapo enakvighis. Ne, neniam mi decidus jen tiel salti en malvarman akvon.

«Chu nepras simila decidemo en mia venonta metio de fabelisto?» — kun angoro pensis mi kaj tuj donis al mi la jhuron: — «Se tiu eco estas nepra, pro ia ajn prezo mi eduku ghin en si!»

La Instruisto iris el akvo, ghisseke frotis sin per vila bantuko kaj vestis sin.

Ni ekiris el la domo.

— Rigardu al la rosguto, — diris la Instruisto, haltante antau alta kampanolo. — Kiun vi vidas?

— Min, — diris mi necerte, divenante ial, ke la respondo afliktos la Instruiston.

— Solan vin?! — severe redemandis la Instruisto. — Kaj tiu «vi» tie, en la rosguto, estas certe belega, potenca kaj sagha?

— Do ne! — «li», tio estas «mi», estas malgranda magra chifonulo kun timigita vizagho.

— Tio estas jam pli bone! — klamis la Instruisto. — Rigardu atente, filchjo!

Mi klinis min super la floro. La guto ekkreskis cent — , ech milfoje. En ghia profundo verdis la herbejo, chirkaukovrita de matena nebulo. El la nebulo ekpashis la Princino, sed mi malbone vidis shin, char, eble, larmoj de tristo au ghojo blindigis miajn okulojn.

— Tie… estas la Princino, — balbutante diris mi.

La Princinon chirkauis elfoj kun diafanaj flugiletoj kaj feinoj. Pli malproksime staris kaj sidis gnomoj; iufoje ili klinis la kapojn unu al la alia kaj interflustris.

— Rigardu al aliaj gutoj!

Mi denove vidis min, sed ne klare. Kaj vidis multajn elfojn, feinojn kaj gnomojn.

— Chu princinojn vi ankau vidas? — demandis la Instruisto.

— N-ne, — respondis mi, tutforte strechante la okulojn. — Tie ili ne ekzistas… Vershajne, shi estas ununura?

— Jes, shi estas ununura, — konfirmis la Instruisto. Li svingis manon, kaj la elfoj, feinoj kaj gnomoj malaperis. Sed, eble, ili malaperis, char la suno levighis pli alte, kaj la roso vaporighis.

Mi ektimis pri la Princino kaj demandis:

— Kie shi estas?

— Shi estas, kie devas esti. Kaj shi devas esti tie, kie ne povas ne esti, — respondis la Instruisto.

Mi sentis, ke mi tre lacas, kaj sidighis sur herbon. Majstro Ganzelius saltis sur mian polmon.

— Kiam al vi shainis, ke vi vidas vin solan, mi rememoris historion de la regho Buf’ la Naua, — diris li kaj post pauzo daurigis: — Tiu regho regis trans trioble nau landoj kaj trioble dek maroj de tiu chi loko. La unuaj ok reghoj Bufoj titolighis lauorde — Buf’ la Unua, Buf’ la Dua… Buf’ la Oka, kaj poste, kiom ajn ili estis — cent, kaj, eble, ducent — nomighis «Buf’ la Naua», char ili scipovis kalkuli nur ghis nau. Tiu Buf’ la Naua estis malica, kun malbelega vizagho kaj kurboflanka. Kvankam, la vorto «kurboflanka» li malpermesis elparoli, anstatauiginte ghin per la vorto «konveksokonkava».

Buf’ la Naua havis regatojn kaj korteganojn, kiel chiu regho. Kaj ankorau loghis en la regno la konata de mi kaj vi sorchisto Turroputo. Buf’ la Naua havis malbonan memoron, tial chiujn korteganojn li ordonis nomi per unu nomo «Alfonsio». CHe lia kortego servis la ekzekutisto — Alfonsio Kompleza kaj la chefministro — Alfonsio Antauvidema.

La korteganoj pensis nur pri tio, kiel flati al la regho, kaj komprenis la potenculon duonvorte; tuj la regho diras al Alfonsio Kompleza: «Estu kompleza!» — kaj tiu jam scias, kion fari.

La regho ne shatis multe paroli, char por kio paroli, se oni komprenas vin sen tio, kaj ankorau char, ke li hikis.

Dum festaj tagoj li eliris en balkonon al la popolo kaj legis la poemon, kiun li mem versis.

 

Mi regas vin saghe!

Hik,

Kaj belegas vizaghe!

Hik.

 

Foje vokinte chiujn kuracistojn kaj apotekistojn de la regno, li ordonis al ili konsistigi kuracilon, sanigantan hikadon.

— Tiu kuracilo en la mondo ne ekzistas, — respondis ili.

— Estu kompleza… — flustris la regho al Alfonsio Kompleza. Kiam gardantaro forkondukis la kuracistojn kaj apotekistojn, Buf’ la Naua diris post ili:

— Kiu do, hik, bezonas la kuracistojn kaj apotekistojn, kiuj sanigas mortmalsanajn malrichulojn, sed ne povas helpi sian bonan reghon, suferigatan de hiko.

Post iom da tempo la regho vokis saghulojn, loghantajn en la regno, kaj ordonis al ili eldiri la plej saghan el tio, kion ili scias.

La unua saghulo diris, ke li ermitis en malhela kaverno, kie nenio malhelpis lin pensi, kaj, estante tie dudek jarojn, komprenis, ke nau plus unu estas dek.

— Tute ghuste, — konfirmis la dua saghulo; li lokighis en malhela kaverno ne dudek, sed kvardek jarojn. — Krome mi konceptis, ke nauoble dek nepre estas cent.

Sed la tria saghulo, kiu lokighis en malhela kaverno sesdek jarojn, nenion sukcesis diri, char kiam li apenau malfermis la bushon, la regho kolere kriis al Alfonsio Kompleza:

— Estu kompleza! Por kio mi bezonas regatojn, sciantajn tion, kio ne estas konata ech de mi, ilia bona ordonulo, — diris Buf’ la Naua, kiam la gardantaro forkondukis la saghulojn.

Ankorau post iom da tempo la regho vokis al la kortego rapsodojn, — tiel en malnovaj tempoj nomighis poetoj.

Apenau la unua rapsodo, griza maljunulo, sukcesis legi la unuan el liaj cent kan-toj, verkitaj de li dum longa vivo honore de la popolo kaj la regho, Buf’ la Naua interrompis lin:

— Chu vi konas mian poemon: «Mi regas vin saghe… Hik… Kaj belegas vizaghe… Hik!» Sed se vi konas mian poemon, vi do devas konscii… hik… ke ghi estas la plej perfekta, ghusta kaj bela el chiuj poemoj, iam verkitaj en mia regno au eblaj esti verkitaj.

La rapsodo volis ion kontraudiri, sed kashe rigardis al Alfonsio Kompleza, kiu, ridetante, ghoje, simile al malgranda infano, ludis per akuta hakilo, kaj silente klinis sian grizan kapon.

— Se vi tion konscias, — kun jubilo klamis Buf’ la Naua, — vi devas kompreni, ke ia senco estas nek en …hik… via ekzistado, rapsodo, nek en ekzistado de aliaj rapsodoj. Estu kompleza! — finis Buf’ la Naua la forte lacigitan lin paroladon.

Post ankorau iom da tempo la regho ordonis al la chefministro inviti al la kortego forghistojn, arbohakistojn kaj aliajn metiajn homojn.

Sed la forghistoj, arbohakistoj kaj aliaj metiuloj anstatau plenumi la ordonon de Buf’ la Naua, konstruis floson, kargighis sur ghin kune kun la edzinoj kaj infanoj kaj nokte navigis de bordoj de la regno.

En la lasta sekundo sur la floson saltis la chefministro Alfonsio Antauvidema, aginta tiel kauze de sia antauvidemo.

Matene Alfonsio Kompleza raportis al la ordonulo, ke en la regno restis neniu viva animo, krom Lia Moshto Buf’ la Naua Enelfleksita, lia humila servisto Alfonsio Kompleza, kaj ankorau la sorchisto Turroputo.

— Estu kompleza! — kutime murmuris Buf’ la Naua, neniu restis por ekzekuti, kaj Alfonsio Kompleza dehakis sian propran kapon.

Ne sciante, kiel sin aranghi sen regatoj, Buf’ la Naua apelaciis al la sorchisto Turroputo.

Memorfiksinte liajn konsilojn, li iris dum rosa mateno en herbejon kaj ekvidis sian konveksokonkavan respegulon en nekalkuleblaj rosgutoj.

Li diris magiajn vortojn, kaj el chiuj rosgutoj iris liaj, de Buf’ la Naua, nekalkuleblaj kopiuloj.

Ili estis tiel simila unu al alia, ke la regho perdighis inter la novaj regatoj. GHis nun ili vagadas lau la herbejo kaj renkontighante demandas unu alian:

— Chu vi estas Via Moshto Buf’ la Naua Konveksokonkava? Au mi estas Nia Moshto Buf’ la Naua Konveksokonkava? Au li estas Lia Moshto Buf’ la Naua Konveksokonkava?

Ili faras nenion plie, kaj la regno dezertighis.

— Gardu vin kontrau samaj hometoj! — per tiuj vortoj majstro Ganzelius finis sian rakonton.

Kvankam mi ne tre bone komprenis — pro kio do oni timu tiujn samajn hometojn, se ili vagadas ie transe trioble nau landoj lau la nekonata regno kaj nur tedas unu al alia per sensencaj demandoj? — sed, certe, skribis la edifon en la kajeron kaj elstudis parkere. Kaj baldau tio tre konvenis.

Flanke de nia domo flareblis miraklaj aromoj de fritita viando kaj terpomoj.

Kiam ni malfermis la pordon, la Korvo kaj Kolombo estis aranghantaj tagmanghon — al mi sur granda tabula tablo, kaj al majstro Ganzelius en lia chambro sur la tableto el fragfolio kun la stangeto — erinaca dorno.


Я изучаю свойства капли росы и узнаю историю короля Жаба Девятого

Проснулся я от того, что кто-то пристально глядел на меня. Открыв глаза, я увидел Ворона, но не испугался, так как взгляд великанской птицы выражал одну лишь доброжелательность.

Меня, знающего уже, что не все в мире добры друг к другу, очень растрогала манера Ворона осторожно касаться лапами одеяла, сильно взмахивая крыльями, чтобы так неподвижно парить надо мной.

Занималось раннее утро. В открытую дверь виднелся край солнца, поднимающегося из-за луга, где сверкали каплями росы трава и цветы.

Если бы не перезвон цветов, было бы совсем тихо. Слышалось сонное дыхание Учителя.

Увидев, что я проснулся, Ворон наклонил голову, как бы поздоровался, и вылетел. Скоро он вернулся, неся в клюве ведерко с водой.

Пока я умывался, Ворон снял со стены корзинку, слетал куда-то и выложил на стол хлеб, круг деревенской колбасы и кувшин с топленым молоком.

Удивительно было то, что, когда я вышел на порог и огляделся, кругом, сколько хватило глаз, не оказалось не то чтобы лавки, но вообще ни единого строения.

В комнатке Учителя, у его кровати покачивался колокольчик, стеблем укрепленный в щели пола. Голубь приносил в лапках травинки с крупными каплями росы и стряхивал капли в венчик цветка.

Метр Ганзелиус разбежался и нырнул вниз головой. Нет, я бы никогда не решился вот так прыгнуть в холодную воду.

"Обязательна ли подобная решительность в моем будущем ремесле сказочника? - с тревогой подумал я и тут же дал себе слово: - "Если это свойство необходимо, любой ценой воспитать его в себе!" Учитель вылез из воды, досуха растерся махровым полотенцем и оделся.

Мы вышли из дома.

- Посмотри на каплю росы, - сказал Учитель, останавливаясь перед высоким колокольчиком. - Кого ты видишь?

- Себя! - сказал я неуверенно, догадываясь почему-то, что ответ огорчит Учителя.

- Одного себя?! - строго переспросил Учитель. - И этот "ты", там, в капле росы, конечно, прекрасен, могуч и мудр?

- Да нет же. "Он", то есть "я", - маленький тощий оборванец с испуганным лицом.

- Это уже лучше! - воскликнул Учитель. - Смотри внимательно, сынок!

Я наклонился над цветком. Капля выросла в сто, даже в тысячу раз. В ее глубине зеленел луг, окутанный утренним туманом. Из тумана выступила Принцесса, но я плохо видел ее, потому, может быть, что слезы печали или радости застилали глаза.

- Там... Принцесса, - запинаясь, сказал я.

Принцессу окружали эльфы с прозрачными крылышками и феи. Поодаль стояли и сидели гномы; иногда они склоняли друг к другу головы и перешептывались.

- Посмотри на другие капли!

Я снова увидел себя, но неясно. И увидел множество эльфов, фей и гномов.

- Принцесс ты тоже видишь? - спросил Учитель.

- Н-нет, - ответил я, вглядываясь изо всех сил. - Там их нет... Вероятно, она единственная?

- Да, она единственная, - подтвердил Учитель. Он взмахнул рукой, и эльфы, феи, гномы исчезли. А может быть, они исчезли потому, что солнце поднялось выше и роса испарилась?

Я испугался за Принцессу и спросил:

- Где она?

- Она там, где должна быть. А должна она быть там, где не может не быть, - ответил Учитель.

Я почувствовал, что очень устал, и сел на траву.

Метр Ганзелиус вспрыгнул ко мне на ладонь:

- Когда тебе показалось, что ты видишь одного себя, я вспомнил историю короля Жаба Девятого, - сказал он и, помолчав, продолжал: - Король этот царствовал за тридевять земель и тридесять морей от наших мест. Первые восемь королей Жабов титуловались по порядку - Жаб Первый, Жаб Второй... Жаб Восьмой, а потом, сколько их ни было - сто, а может быть, и двести - назывались "Жаб Девятый", потому что они умели считать только до девяти.

Этот Жаб Девятый был злой, с уродливым лицом и кривобокий. Впрочем, слово "кривобокий" он запретил произносить, заменив его словом "вогнутовыгнутый".

У Жаба Девятого Вогнутовыгнутого были подданные и придворные, как у каждого короля. И еще жил в королевстве знакомый нам с тобой колдун Турропуто. У Жаба Девятого была плохая память, поэтому всех придворных он повелел именовать одним именем "Альфонсио". Служил при его дворе палач - Альфонсио Любезный и первый министр - Альфонсио Предусмотрительный.

Придворные думали только о том, как бы угодить королю, и понимали повелителя с полуслова; стоило королю сказать Альфонсио Любезному: "Будь любезен!" - и тот уж знал, что ему делать.

Король не любил много говорить, потому что зачем говорить, если тебя понимают и так, и еще потому, что страдал икотой.

В праздники он выходил на балкон к народу и читал поэму, которую сам сочинил:

Я очень велик!
Ик,
И прекрасен мой лик!
Ик.

Однажды призвав всех врачей и аптекарей королевства он приказал им составить лекарство, излечивающее от икоты.

- Такого лекарства на свете нет, - ответили они.

- Будь любезен... - шепнул король Альфонсио Любезному.

Когда стража уводила врачей и аптекарей, Жаб Девятый сказал вслед:

- Кому, ик, нужны врачи и аптекари, которые излечивают смертельно больных бедняков, но не могут помочь своему доброму королю, страдающему ик-отой.

Через некоторое время король призвал мудрецов, обитавших в королевстве, и приказал им высказать самое мудрое из того, что они знают.

Первый мудрец сказал, что он уединился в темной пещере, где ничто не мешало ему думать, и, пробыв там двадцать лет, понял, что если прибавить к девяти единицу, то получится десять.

- Совершенно правильно, - подтвердил второй мудрец; он провел в темной пещере не двадцать, а сорок лет. - Кроме того, я постиг, что при умножении девяти на десять непременно получается девяносто.

А третий мудрец, который провел в темной пещере шестьдесят лет, ничего не успел сказать, потому что, едва он раскрыл рот, король сердито крикнул Альфонсио Любезному:

- Будь любезен! Зачем мне подданные, знающие то, что неизвестно даже мне, их доброму повелителю, - сказал Жаб Девятый, когда стража уводила мудрецов.

Еще через некоторое время король призвал ко двору рапсодов, - так в древние времена именовались поэты.

Едва лишь первый рапсод, седой старик, успел прочитать первую из ста песен, сложенных им за долгую жизнь в честь народа и короля, Жаб Девятый перебил его:

- Знаешь ли ты мою поэму: "Я очень велик... Ик... И прекрасен мой лик... Ик!" А раз ты знаешь мою поэму, то должен сознавать... ик... что она самая совершенная, правильная и прекрасная из всех поэм, когда-либо сочиненных в моем королевстве или могущих быть сочиненными.

Рапсод хотел было что-то возразить, но покосился на Альфонсио Любезного, который, улыбаясь, весело, подобно малому ребенку, играл острым топором, и молча склонил седую голову.

- Если ты все это сознаешь, - с торжеством воскликнул Жаб Девятый, - то должен понимать, что нет никакого смысла ни в твоем ...ик ...существовании, рапсод, ни в существовании других рапсодов. Будь любезен! - закончил Жаб Девятый изрядно утомившую его речь.

Прошло еще некоторое время, и король приказал первому министру пригласить ко двору кузнецов, лесорубов и других мастеровых людей.

Но кузнецы, лесорубы и другие мастера вместо того, чтобы выполнить повеление Жаба Девятого, построили плот, погрузились на него вместе с женами и детьми и ночью отчалили от берегов королевства.

В последнюю секунду на плот вскочил первый министр Альфонсио Предусмотрительный, поступивший так по причине своей предусмотрительности.

Утром Альфонсио Любезный доложил повелителю, что в королевствве не осталось ни одной живой души, кроме Их Величества Жаба Девятого Вогнутовыгнутого, его смиренного слуги Альфонсио Любезного, да еще колдуна Турропуто.

- Будь любезен! - по привычке пробормотал Жаб Девятый, казнить было больше некого, и Альфонсио Любезный отрубил собственную голову.

Не зная, как обходиться без подданных, Жаб Девятый обратился к колдуну Турропуто.

Запомнив его советы, он вышел росистым утром на луг и увидел свое вогнутовыгнутое отражение в бесчисленных каплях росы.

Он сказал колдовские слова, и из всех капель росы вышли его, Жаба Девятого, бесчисленные двойники.

Они были так похожи друг на друга и на Жаба Девятого, что король потерялся среди новых подданных. До сих пор все они бродят по лугу и, встречаясь, спрашивают друг друга:

- Ты, Ваше Величество Жаб Девятый Вогнутовыгнутый? Или это я, Наше Величество Жаб Девятый Вогнутовыгнутый? Или это он, Их Величество Жаб Девятый Вогнутовыгнутый?

Больше они ничего не делают, и королевство впало в запустенье.

- Берегись одинаковых человечков! - такими словами метр Ганзелиус закончил рассказ.

Хотя я не очень хорошо понял - чего же бояться этих одинаковых человечков, если они бродят где-то за тридевять земель по неведомому королевству и только пристают друг к другу с бестолковыми вопросами? - но, конечно, записал поучение в тетрадку и вытвердил наизусть. И это вскоре очень пригодилось.

...Со стороны нашего дома доносились чудесные ароматы жареного мяса и картошки.

Когда мы открыли дверь, Ворон и Голубь накрывали к обеду - мне на большом дощатом столе, а метру Ганзелиусу в его комнате на столике из листа земляники с ножкой - ежиной иглой.

<< >>