26. KALKULI NE CHIAM ESTAS FACILE

Antau la vespera mangho, sinjoro Iffrig demandis al sia nau-jara filo Gustavo: "Kiom da kalkuloj vi faris malghuste, hodiau, en la lernejo? "

"Nur unu, papichjo", respondis la fileto.

"Bonege, Gus!", diris s-ro Iffrig. "Kaj... kiom da kalkuloj vi devis fari, en-tute? "

"En-tute? ... Dekkvin!", respondis Gustavo heziteme.

"Ho!", ekkriis la patro, "kaj la dekkvar aliajn? Chu vi kalkulis ilin ghuste? "

"Ne patro", klarigis la filo, "la aliajn mi tute ne povis fari!"

*****

27. KIEL DISTINGI GHEMELOJN

Sinjoro Paleandros estas la patro de du kvar-jaraj filoj. Ili estas ghemeloj.

Sci-vola najbarino iam demandis lin: "Kiel vi povas distingi la du knabetojn, sinjoro Paleandros?"

La patro de la du ghemeloj respondis: "Mi ordonas al ili: Nombru!"

Mirigite, la najbarino demandis: "Vi ordonas nombri? Kial?"

Ridetante, sinjoro Paleandros klarigis: "Estas simple. Unu povas nombri ghis tri-dek, kaj la alia nur ghis dudek-kvin."

*****

28. DISKUTO PRI MEBLITA CAMBRO

Juna studento deziris lui meblitan chambron. Char li estas iom postulema, li diris al la dom-posedanto: "Tiu chambro ne estas tre bela. Krome, ghi estas iom malgranda. Chu vi ne povus almenau tapeti ghin?"

La dom-posedanto grumblis: "Ne. Tiam ghi farighus ja ankorau pli malgranda!"

*****

29. LI VOLIS RIGARDI, SUR KIO SHI SIDAS

Merkrede matene, la malgranda Otto faris viziton al sia onklino Jutta.

Kiam li en-iris, la onklino sidis en komforta fotelo kaj trikis pulovron.

"Bon'tagon, onklinjo", gaje ek-kriis Otto, "chu vi fartas bone? "

"Jes, mia kara nevo", diris la onklino, "chu vi kaj viaj gepatroj ankau bon'fartas?"

"Jes, jes", respondis la knabeto, "chiuj estas en bona sano."

Post tio, Otto iris chirkau la fotelo kaj petis: "chu vi bonvolas ek-stari, dum momento? Mi volus rigardi ion."

La onklino, iom mirigite, ek-staris, kaj demandis: "Kial vi volis, ke mi ek-staru? ... Kion vi volas rigardi?"

"Hierau", klarigis Otto, "mia patro diris, ke vi sidas sur amaso da mono!"

*****

30. DONACO POR FRATINO

Tute fiere, la juna Kuno diris al sia patro: "Rigardu, papichjo! Mi faris belan liuton por mia fratino Amalja."

"Montru!", diris la patro. "El kio vi faris ghin? "

"Mi prenis malnovan cigaro-kesteton, kiun mi trovis en la kelo", eksplikis Kuno.

"Bona ideo, filo mia", laudis la patro. "Sed... de kie vi prenis la kordojn? "

"Nu", eksplikis la knabo, "mi el-prenis kelkajn el la piano."

 

liuto - malnova muzik-instrumento kun kordoj, iom simila al mandolino.

*****

31. OLF PREFERAS GLUTI MEDIKAMENTON

La familio Hupke ricevis viziton. Che tiu okazo, la familianoj kaj vizitantoj faris gajan feston.

Kiam venis la horo por dormi, la kvar-jara filo Olf devis iri en la liton.

"Venu, nun!", diris la patrino al li, "donu bon-noktan kison al la onklino Luiza. Tiam, vi ricevos dek centimojn."

"Ne", replikis la fileto, "mi ne volas."

"Kial vi ne volas? ", demandis la patrino.

"Mi preferas gluti porcion da moruo-oleo", klarigis la ruzulo, "tiam mi ricevos du-dek centimojn."

*****

32. FRANCISKA ESTAS TRE SCI-VOLA

En la sesa lerneja klaso, oni scias, ke Franciska estas tre sci-vola knabino, Shi volus scii chiujn sekretojn, ech la plej sekretajn, pri siaj kamaradinoj.

Hierau matene, shia klaso-najbarino Renata ricevis leteron. Kiam Francisko ek-vidis la leteron, shi tuj provis ek-scii detalojn pri la enhavo kaj la sendinto de la mistera poshtajo.

"Mi audis, ke la leter-portisto alportis leteron por vi", shi diras al Renata.

"Jes", respondas Renata lakone.

"Chu ghi estas interesa? ", demandas Franciska.

"Jes", respondas Renata same lakone.

"Mi ne estas sci-vola", daurigas Franciska, "sed... de kiu ghi estas? "

Renata demandas al Franciska, kun grava mieno: "Chu vi povas silenti? "

Franciska vigle respondas: "Jes, jes! Kompreneble!"

Renata pli insiste demandas: "Chu, vere, vi povas gardi sekreton? "

"Absolute certe", rapide respondas Franciska.

"Nu", replikas Renata seke, "ankau mi".

*****

33. POL DESEGNIS CHEVALON

Pol estas ses-jara knabo, en la unua lernejo-klaso. Rilate al lia agho, li estas mense tre vigla, aliavorte: li havas tre viglan menson.

"Patro", li diris en iu vespero, kiam li venis hejmen, "nia instruisto estas stulta."

"Kion vi rakontas, Pol? ", demandis la patro, "stulta li estas? "

"Jes, jes", ridis la knabo, "li ne scias ech kio estas chevalo."

"Kial vi opinias tion? ", plu-demandis la patro.

"Nu", eksplikis la fileto, "hodiau, ni havis lecionon pri desegnado. Tiam, mi desegnis chevalon; kaj poste, li demandis min: "Kio estas tio? "

*****

34. LA VIOLONCHELISTO EN SIMFONIO-ORKESTRO

En iu bela dimancha post-mateno, sinjoro kaj sinjorino Strombolski iris en la urbo-parkon, por tie auskulti publikan simfonian koncerton de fama bulgara orkestro. Ilia kvar-jara filineto Rozetta estis kun ili.

Unue, la muzikistoj ludis "Alegron por fluto kaj orkestro" de Mozart. Rozetta sidis trankvile sur sia segho; sed shi trovis la muzikon enuiga.

Post la unua peco, la muzikistaro ludis "Adaghon por violono kaj orkestro" de Vivaldi. Rozetta ne plu sidis trankvile sur sia segho, char shi trovis tiun muzikon ankorau pli enuiga.

Post la dua peco, oni ludis "Hungaran rapsodion por piano-forto kaj orkestro" de Franz Liszt. Rozetta ek-staris, kaj iris ek-sidi sur la genuoj de la patrino; videble, shi enuis pli kaj pli multe.

Post kiam komencighis "Koncherto por violonchelo kaj orkestro" de Brahms, Rozetta glitis de sur la genuoj de la patrino, kaj diris laute: "Maminjo, chu ni iros hejmen, kiam tiu dika viro finis tra-segi sian keston? "

*****

35. ULF LERNAS PIANO-LUDI

Ulf ekzercis sin, hejme, en piano-ludado. Subite, lia patrino vidis, ke li havas malpuregajn manojn.

"Auskultu Ulf', shi admonis lin, "vi devus lavi la manojn, antau ol tusi la pianon."

"Kial? ", shajne miris Ulf.

"Chu vi kuraghas demandi?", miris la patrino, iom kolere, "rigardu do viajn nigrajn fingrojn!"

"Nu, tio ne estas grava", replikis Ulf, "hodiau, mi ekzercas min nur sur la nigraj klavoj."

*****

36. GLICIRIZO-BOMBONOJ

Tri knabetoj, proksimume kvin-jaraj, iris sam-tempe en drogejon. La unua petis de la vendisto: "Por du-dek centimoj glicirizo-bombonojn." La vendisto prenis eskalon, grimpis supren, elprenis kvar bombonojn el skatolo, fermis ghin, grimpis malsupren kaj metis la eskalon en angulon.

Kiam la knabeto ricevis la kvar bombonojn kaj donis siajn monerojn, lia kamarado diris: "Ankau mi volas havi, por du-dek centimoj, glicirizajn bombonojn." Videble malkontenta, la vendisto turnis sin al la tria knabeto kaj, gardeme, li demandis lin: "Chu, eble, ankau vi volas por du-dek centimoj glicirizajn bombo-nojn? " - "Ne", respondis la knabeto.

La vendisto je dua fojo prenis la eskalon, grimpis supren, el-prenis kvar pliajn bombonojn el la skatolo, re-fermis ghin, grimpis malsupren kaj re-metis la eskalon en la angulon.

Kiam la dua knabeto estis ricevinta la bombonojn kaj estis paginta per siaj moneroj, la vendisto demandis al la tria: "Kaj vi? Kion vi volas havi? " - "Mi volas por dek centimoj glicirizajn bombonojn!", respondis la knabeto...

*****

37. GERDA SCIAS GHIN

Gerda estas la kvar-jara filineto de gesinjoroj Hamm. Shi estas afabla kaj ghentila, sed foje iom obstina.

Lastan merkredon, shia patrino ricevis viziton: Estis sinjorino Bihr, unu el shiaj amikinoj.

Por fari plezuron al Gerda, la vizitantino donis al shi belan brilan moneron el arghento por shia shpar-monujo. La etulino prenis la moneron kaj metis ghin en la shparujon, sen diri ech unu vorton.

Sinjorino Hamm tre miris pri la ne-kutima konduto de sia filino. "Nu, Gerda", shi diris, kun riprocha rigardo, "chu vi perdis vian langon?... Kion pensos sinjorino Bihr pri vi?"

La filineto rigardis kun grandaj okuloj la patrinon; sed shi restis tute muta.

Tiam, la patrino iom ek-koleris, kaj diris kun severa vocho: "Respondu al mi, Gerda! Kion mi diras, kiam via patro donas monon al mi?"

Pri tiu demando, la etulino respondis sen-hezite: "Vi diras al li: Chu tio estas cho?"

*****

38. ERAROJ EN KALKULOJ

Pedro, dek-jara lernejano, re-venis hejmen kelkajn minutojn post tag-mezo. La tag-meza mangho jam estis preta sur la tablo.

Dum la manghado, la patrino demandis al Pedro: "Kion diris la instruisto pri la hejmaj taskoj, kiujn vi faris hierau vespere? "

"Li tuj vidis", respondis Pedro, "ke mia patro helpis al mi fari la kalkulojn,"

"Kial li vidis ghin? ", demandis la patro.

"Li diris", klarigis Pedro, "ke estas ne-eble, ke tute sola mi faris tiom da eraroj!"

*****

39. LUDO DE DU RUZULOJ

Luko kaj Viko estas du junaj fratoj, Luko estas kvar-jara, kaj Viko estas kvin-jara.

En iu dimancho, la du knabetoj iris fari viziton al la avino, kiu loghas en la sama strato.

Post la salutado, Viko demandis:

"Auskultu, avinjo! Chu vi volas fari ludon kun ni? "

"Tre volonte", afable respondis la avino, "des pli volonte, ke vi ambau ja chiam estas tiel ghentilaj knaboj".

"Bone", diris Viko; "se vi konsentas, ni volas fari la ludon Zoologia Ghardeno",

"Mi ne konas tiun ludon", diris la avino, iom mirante.

"Estas simple: Luko kaj mi, ni estos la simioj", eksplikis la nepo.

"Vi estos la simioj??", pli kaj pli miris la avino. "Kaj... kian rolon mi devos ludi? "

"Nu", diris Luko, "vi ludos la rolon de la bon-kova maljuna sinjorino, kiu nutras la simiojn per bombonoj kaj per chokolado!"

*****

40. PRI KONVERSACIO EN AUTOBUSO

Ludvig veturis, kune kun sia patrino, per autobuso tra la urbo. La autobuso estis tute plena de homoj.

"Rigardu, patrino", diris la kvar-jara Ludvig subite kaj per lauta vocho, "tie sidas viro, kiu ne havas harojn sur la kapo!"

Chuj personoj en la autobuso rigardis al la knabeto kaj al la sen-hara viro. Tre ghenate, la patrino klinis sin al sia fileto, kaj flustris en lian orelon: "Silentu, Ludvig! Pri tiu viro, ni parolos hejme."

Kiam ili venis hejmen, la patrino instruis al Ludvig: "En la autobuso, oni ne parolu pri aliaj homoj. Ili ne shatas tion." -

En la posta tago, Ludvig kaj lia patrino re-foje veturis per la autobuso. Apud ili, sidis tre korpulenta sinjorino.

"Auskultu, maminjo", diris Ludvig laut-voche, "pri tiu dika virino, ni parolos hejme!"

*****

41. EKSTER-ORDINARA SUCH-INFANO

Estis tag-mezo. Sonja, dek-jara knabino, revenis hejmen el la lernejo. Shi kuris en la domon, salutis sian patrinon, donis kison al shi, kaj diris: "Auskultu, patrinjo!* Hodiau matene, oni rakontis pri kvar-semajna such-infano, kies pezo kreskas chiu-tage je tri kilogramoj."

La patrino skuis la kapon pri tiu stranga afero, kaj diris: "Via rakonto ne estas kredebla, filino mia."

Sonja daurigis: "Tamen, maminjo!* Ghi estas tute vera... Mi devas aldoni, ke oni nutras la bebon per elefanto-lakto."

Tiam, la patrino miris ankorau pli, kaj klarigis al Sonja: "Mi kredas, ke oni mistifikis vin. Lakto de elefantino certe ne povus havi efikon tiel ekster-ordinaran."

La juna knabino vigle insistis: "Kredu al mi, mamio! Estas vere, tute vere!"

"Tio estas stranga, ne-kredeble stranga", diris la patrino kun demanda rigardo. "En kiu familio trovighas tiu mirakla kaj rapide kreskanta bebo??"

Sonja laute ridis, kaj klarigis: "En la familio de la elefantoj, en la zoologia ghardeno de nia urbo!"

 

"patrinjo", "maminjo", "mamio" = "panjo", karesaj formoj de la vorto "patrino".

*****

42. AERO ESTAS NECESA

En la lernejo, la instruisto faris lecionon pri la aero. Li eksplikis: kio estas aero, el kio ghi konsistas, kaj por kio ghi estas necesa en la naturo.

Subite, li vidis, ke unu el la lernantoj tute ne estas atenta pri liaj paroloj.

"Hans!", li vokis severe, "chu vi ne atentis pri tio, kion mi jus eksplikis? "

"Tamen, jes, sinjor' instruisto", respondis Hans, surprizita.

"Nu, tiam diru al mi", daurigis la instruisto, "kial la aero estas tiel grava por la homo?"

"Char", balbutis Hans, "char sen aero, oni ne povus plen-blovi la aero-tubojn de la bicikloj kaj de la automobiloj."

*****

43. SHERCOJ KAJ ENIGMOJ

Kristof kaj Helmut faris longan ekskurson, kune kun grupo da junuloj. Ili devis tra-marshi ankorau ok kilometrojn, ghis la junul-gastejo.

Unue, ili kuraghigis unu la alian per shercoj, Poste, ili reciproke provis solvi amuzajn enigmojn.

Kristof diris: "Auskultu Helmut! Chiu knabo havas ghin, kaj chiu knabo bezonas ghin. Kio ghi estas?"

"Mi ne scias", respondis Helmut, post iom da pri-pensado.

"Nu", eksplikis Kristof, "tio estas paro da shuoj. Sed nun divenu: Chiu knabo havas ghin, kaj ne chiu bezonas ghin!"

"Mi ankau tion ne scias", respondis Helmut.

"Stultulo", diris Kristof, "tio estas du paroj da shuoj, - Sed nun atentu bone: Chiu knabo foje havas ghin, sed neniu bezonas ghin!"

"Chi foje, vi ne kaptos min", ridis Helmut sen-hezite, "tio estas tri paroj da shuoj."

"Ne, ne", triumfis Kristof, "tio estas io tute alia, nome: nazo-kataro!"

*****

44. MALSATA MASONISTO VOLIS MANGHI BULKON

Masonisto staris sur skafaldo, antau domo, por masoni la fasadon. Char li malsatis, li vokis gapantan knabon, kiu staris sur la strato, kaj diris; "Chu vi volas iri al la pano-vendejo kaj acheti bulkon por mi? "

"Jes, volonte", diris la knabo.

La masonisto jhetis moneron al li, kaj diris: "Jen unu franko. Achetu du bulkojn kaj, rekompence, gardu unu por vi."

Post kvin minutoj, la knabo revenis manghante sian bulkon kaj diris: "Mi re-donas 50 centimojn al vi; restis tie nur unu bulko."

 

skafaldo - aro da stangoj kaj traboj, kiujn masonistoj kun-igas, por povi konstrui domon.

*****

45. GIGANTA SERPENTO

Dum la chiu-jara amuza foiro en la germana urbo Neustadt (: noj' -shtatt), la vizitantoj povis vidi multajn kuriozajhojn kaj strangajhojn.

"Venu, gesinjoroj; miru kaj admiru!", laute vokis la posedanto de mistera budo. "Chi tie, vi povas vidi unikan serpenton, el Hindio. Ghia mezuro estas sep metroj de la kapo ghis la vosto, kaj ok metroj de la vosto ghis la kapo, en-tute: dekkvin metroj."

"Tio estas sen-sencajho", diris Boris al sia kamarado Udo, "kiel iu serpento povas esti pli longa de la vosto ghis la kapo, ol de la kapo ghis la vosto? "

"Kial ne?", opiniis Udo, "de Pasko ghis Kristnasko ja ankau estas pli longe, ol de Kristnasko ghisPasko!"

*****

46. CHU RABISTO SUB LA LITO?

Erna, dekdu-jara knabino, babilis kun sia sam-agha najbaro Hugo.

Shi rakontis al sia ludo-kunulo, ke shi estas eksterordinare timema.

"Vespere", shi diris, "kiam noktighas, mi ne kuraghas el-iri sola el la domo, ech por iri nur en la ghardenon antau la pordo."

"Chu vere?", demandis Hugo mirante.

"Jes, estas vere", konfirmis Erna. "Kaj nokte, en mia dormo-chambro, mi chiam sentas teruran timon. Tial, mi ofte ne povas en-dormighi."

"Kial, do, vi sentas tian timon?", demandis Hugo, "pro kio vi timas?"

"Ho, mi timas pro rabistoj kaj murdistoj, kiajn oni ofte vidas en la televido", klarigis Erna. "Almenau dek-foje mi rigardas sub mian liton, chu ne estas krimulo, kiu sin kashas tie."

"Nu, ekzistas rimedo" asertis Hugo, "por kuraci vin de tiu sen-kauza. timo."

"Chu vi kredas?", demandis Erna, plena je espero.

"Jes. Estas simple", daurigis Hugo, "prenu segilon kaj for-segu la kvar piedojn de via lito!"

*****

47. DIKAJ HAJLEROJ

Bob renkontis sian kamaradon Stef.

"Bela vetero, hodiau", diris Bob.

"Jes, efektive", diris Stef, "pli bela ol hierau, sur la montaro."

"Chu vi estis sur la montaro? ", demandis Bob.

"Jes", konfirmis Stef; "mi faris ekskurson, kaj mi marshis dum kvin horoj, kun peza tornistro sur la dorso."

"Kia estis la vetero, tie suprei " volis scii Bob.

"Unue, ghi estis bela, ech belega", eksplikis Stef. "Sed poste, venis nigraj nuboj, kaj subite fulmis kaj tondris.

"Vere domaghe", diris Bob. "Chu pluvis? "

"Kompreneble", respondis Stef. "Ne nur pluvis; ech pluvegis kaj hajlis. Falis hajleroj kiel ovoj!"

"Kiel ovoj?? ", miris Bob. "Chu kiel kolombo-ovoj au eble ech kiel kokino-ovoj?"

"Ho ne", ridis Stef, "nur kiel formiko-ovoj..."

*****

48. CHU AKCIDENTO EN TRAMO?

Sur trotuaro en la urbo, Robert hazarde renkontis sian amikon Josef.

"Bon' tagon, Sepp", diris Robert.

"...'tagon", Bob", murmuris Josef.

"Shajnas al mi, ke vi lamas, Sepp", diris Robert.

"Jes, efektive, mi lamas, Bob", murmuris Josef.

"Kio okazis al vi?", demandis Robert.

"Mi suferis akcidenton", respondis Josef.

"Kian akcidenton?", volis scii Robert.

"Nu", eksplikis Josef, "mi veturis en tramo, starante apud la kondukisto; tiam, tiu stultulo chiu-foje tretis sur mian piedon, anstatau sur la butonon de la sonorilo!"

"Ho, ho!" ekkriis Robert, "kial do vi ne plendis al li? "

"Mi ne povis fari tion", diris Josef, "char tie estis shildo kun la averto: Estas malpermesite paroli kun la tramo-kondukisto."

*****

49. BUBO ANTAU LA LEONO-KAGHO

La fama cirko "Barnum" al-venis al iu usona urbo, por montri sian sensacian spektaklon. Apud la giganta cirko-tendo trovighis menagherio, kiu enhavis multajn sovaghajn bestojn, tre impresajn.

Por al-tiri la publikon, la leono-dresisto krakigis sian vipon kaj vokis al la preter-pasantoj: "Venu admiri la leonojn, la tigrojn, la panterojn kaj la leopardojn! Ili estas la plej belaj, la plej admirindaj de la mondo!'

Iom post iom, amasighis spektemaj homoj. Unu el ili demandis: "Chu la leonoj estas tre sovaghaj?"

"Ho, jes", respondis la dresisto, "ili estas la plej sovaghaj, kiujn oni povas vidi, nun-tempe, en cirko. Mi donas cent dolarojn al tiu, kiu kuraghas en-iri en tiun leono-kaghon."

"Mi akceptas la veton", kriis dek-kvar-jara bubo.

"Bone. Venu! En-iru!", vokis la dresisto.

"Jes, mi en-iros", diris la bubo, "sed antaue, for-igu tiujn bestachojn el la kagho!"

*****

50. ILI RICEVAS BEBOJN

La ses-jara lernantino Ulla al-venis post la 10-a horo al la klaso-chambro.

La instruistino estis tre malkontenta pro tio. Kun severa vocho, shi demandis al Ulla: "Kial vi ne al-venis akurate al la lernejo?"

"Pardonu al mi", respondis la etulino, "mi ne povis veni pli frue, char hodiau ni ricevas bebojn."

"Kion vi rakontas?"; ek-kriis la instruistino, "vi ricevas be-bojn??"

"Jes, sinjorino", klarigis Ulla, "jam naskighis unu!"

*****

<< >>