TRI URSOJ

Iam eta knabino Manjo foriris al arbaro por kolekti fungojn kaj berojn. Shi ne rimarkis kiel profunde eniris en la arbaron kaj perdighis. Shi longe serchis la rean vojon, iris-iris, kaj alvenis al iu dometo en arbara densejo.

Manjo aliris al pordo kaj frapis. Neniu respondis. La pordo ne estis shlosita kaj shi eniris en la dometon.

Meze de la manghochambro staris tablo kaj tri seghoj: la granda, la mezgranda kaj la malgranda. Kaj sur la tablo estis tri bovloj kun kacho. Manjo jam delonge ne manghis kaj estis malsata.

Tial shi sidighis sur grandan seghon, prenis grandan kuleron kaj gustumis la kachon el granda bovlo. La segho estis tro alta kaj largha, kaj la kacho – tro varma. Shi sidighis sur la mezgrandan seghon, prenis mezgrandan kuleron kaj gustumis la kachon el la mezgranda bovlo. Ankau tiu segho estis tro alta, kaj la kacho estis tro malvarma. Tiam Manjo sidighis sur malgrandan seghon, prenis malgrandan kuleron kaj gustumis la kachon el la malgranda bovlo. La kacho estis nek varma, nek malvarma, kaj tiom bongusta, ke shi formanghis tutan kachon el la malgranda bovlo. Kaj estis tiom bone al Manjo, ke shi komencis balancighi kun la segho kaj hazarde trarompis ghin.

Manjo sentis sin tre laca. Do, shi iris al najbara chambro.

Tie staris tri litoj: la granda, la mezgranda kaj la malgranda. Manjo kushighis en la grandan liton, sed tiu estis tro alta kaj largha. Shi kushighis en la mezgrandan liton, sed ankau tiu estis ankorau tro alta. Tiam shi kushighis en la malgrandan liton. Tiu estis tiom oportuna kaj mola, ke shi tuj ekdormis.

En tiu domo loghis tri ursoj: la patro Ursego, la patrino Ursino kaj la filo Urseto. Ili revenis el arbaro malsataj kaj lacaj. Jen, aliras ili la tablon kaj rigardas en siajn bovlojn.

– Kiu gustumis el mia bovlego? – kriegis Ursego.

– Kiu gustumis el mia bovlo? – kriis Ursino.

– Kiu gustumis el mia bovleto kaj formanghis la tuton? – krietis Urseto.

Rigardas la ursoj al siaj seghoj:

– Kiu sidis sur mia seghego kaj deshovis ghin? – kriegis Ursego.

– Kiu sidis sur mia segho kaj deshovis ghin? – kriis Ursino.

– Kiu sidis sur mia segheto kaj rompis ghin? – krietis Urseto.

Do, ili iris al la dormochambro por ripozi kaj vidas siajn litojn.

– Kiu kushis en mia litego kaj chifis ghin? – kriegis Ursego.

– Kiu kushis en mia lito kaj chifis ghin? – kriis Ursino.

– Kiu kushis en mia liteto kaj ankau nun tie kushas? – krietis Urseto kaj tushis la dormantan knabinon.

Manjo vekighis pro tio, ekvidis la tri ursojn, kiuj staris super shi kaj fulme saltis tra apuda malfermita fenestro for de la domo kaj timigaj bestoj. Shi kuris sen vidi la vojon, kuris-kuris, kaj bonshance fine alkuris al sia vilagho.

Ekde tiam shi chiam rigardis la vojon por ne perdighi en la arbaro kaj hazarde ne trafi al la tri ursoj.