IVAN-CARIDO KAJ GRIZA LUPO
bildoj far M.Ordynskaja

Vivis-estis caro Berendeo, kaj havis li tri filojn, plej juna estis nomata Ivano.

Kaj havis la caro admirindan ghardenon; kreskis en tiu ghardeno pomarbo kun oraj pomoj.

Komencis iu la caran ghardenon vizitadi, la orajn pomojn shteladi. Caro ekdomaghis sian ghardenon. Li sendis tien gardistojn. Neniuj gardistoj povis rimarki la shtelanton.

Caro chesigis trinki kaj manghi, ekmalghojis. Filoj konsolas patron:

- Kara nia patro, ne malghoju, ni mem gardos la ghardenon.

Plej agha filo diras:

- Hodiau estas mia vico, mi gardos la ghardenon kontrau shtelanto.

Foriris plej agha filo. Kiom ajn li observadis, neniun rimarkis, kushighis sur molan herbon kaj ekdormis.

Matene caro lin demandas:

- Nu, chu vi min ghojigos: chu vi ne vidis la shtelanton?

- Ne, kara patro, dum tuta nokto mi ne dormis, okulojn ne fermis, sed neniun vidis.

Dum sekvanta nokto ekiris mezagha filo por gardi kaj same tradormis tutan nokton, kaj matene diris, ke ne vidis shtelanton.

Venis vico de plej juna filo por iri gardi. Ekiris Ivan-carido gardi la patran ghardenon kaj ech sidighi timas, ne nur kushighi. Kiam dormemo atakas lin, li lavas vizaghon per herba roso, kaj dormemo estas for.

Duono de nokto pasis, kaj rimarkas li: en la ghardeno estas lumo. Pli kaj pli lume. Tuta ghardeno lumighis. Li vidas - sur la pomarbon sidighis Fajro-birdo kaj bekas orajn pomojn.

Ivan-carido gardeme alrampis la pomarbon kaj kaptis la birdon je vosto. Fajro-birdo ektimis kaj forflugis, restis en lia mano unu plumo el ghia vosto.

Matene venas Ivan-carido al patro.

- Nu kio, kara mia Ivachjo, chu vi vidis shtelanton?

- Kara patro, mi ne kaptis lin, sed mi vidis, kiu rabas nian ghardenon. Jen mi alportis al vi memorajhon de tiu shtelanto. Ghi, patro, estas Fajro-birdo.

Caro prenis tiun plumon kaj de tiu tempo rekomencis trinki kaj manghi kaj malghojon ne koni. Jen en unu bela tempo lin obsedis pensoj pri tiu Fajro-birdo.

Kolektis li filojn kaj diras al ili:

- Karaj miaj infanoj, selu bonajn chevalojn, vojaghu tra la blanka mondo, eble vi trovos ie Fajro-birdon.

Filoj klinighis antau patro, selis bonajn chevalojn kaj ekveturis longan vojon: plej agha en unu direkto, mezagha en alian, kaj Ivan-carido en trian direkton.

Chu longe, chu mallonge rajdis Ivan-carido. La tago estis somera. Lacighis Ivan-carido, surpiedighis de la chevalo, ligis ghin kaj mem kushighis dormi.

Chu multe, chu malmulte da tempo pasis, vekighis Ivan-carido, vidas - la chevalo forestas. Ekiris por serchi ghin, iris, iris kaj trovis sian chevalon - nurajn ostojn chirkaumanghitajn.

Ekmalghojis Ivan-carido: kiel eblas sen chevalo vojaghi malproksimen?

"Nu kio do, - li pensas, - ne estas kion fari". Kaj ekiris piede. Iris, iris, lacighis ghis duonmorto. Sidighis sur molan herbon kaj ekmalghojis. Subite kuras al li griza lupo:

- Kial vi, Ivan-carido, sidas malghoja, mallevis la kapon?

- Kiel do mi ne malghoju, griza lupo? Restis mi sen bona chevalo.

- Estas mi, kiu formanghis vian chevalon, Ivan-carido... Kompatas mi vin! Rakontu, por kio vi ekveturis malproksimen, kien vi vojas?

- Min mia patro sendis por traveturi la tutan blankan mondon kaj trovi Fajro-birdon.

- Ho, ho, vi sur via bona chevalo ech dum tri jaroj ne atingus Fajro-birdon. Sole mi scias, kie ghi loghas. Nu, bone - se mi vian chevalon formanghis, mi do servos al vi fidele. Sidighu sur min kaj tenu vin firme.

Sidighis Ivan-carido sur ghin rajde, kaj griza lupo ekkuris - bluajn arbarojn preter okulojn lasas, lagojn per vosto balaas. Chu post longe, chu post nelonge, ili atingas altan kastelon. Griza lupo diras:

- Auskultu min, Ivan-carido, kaj memoru: grimpu trans la muron, ne timu - la horo estas bonshanca, chiuj gardistoj dormas. Vi vidos en palaco fenestron, sur la fenestro staras ora kagho, kaj en la kagho sidas Fajro-birdo. Vi prenu la birdon, metu che bruston, sed la kaghon ne tushu!

Ivan-carido transgrimpis la muron, ekvidis la palacon - sur fenestro staras ora kagho, kaj en la kagho sidas Fajro-birdo. Li prenis la birdon, metis che sian bruston, sed admiris pri la kagho. Lia koro ekardis: "Ah, kia - ora, multvalora! Chu eblas ghin ne preni!" Kaj forgesis, kion lupo al li diris. Apenau li tushis la kaghon, chio eksonis en la fortikajho: trumpetoj ektrumpetis, tamburoj ektamburis, gardistoj vekighis, kaptis Ivan-caridon kaj kondukis lin al caro Afrono.

Caro Afrono ekkoleris kaj demandas:

- Kies vi estas, de kie?

- Mi estas filo de caro Berendeo, Ivan-carido.

- Aj, kia honto! Filo de caro, sed ekiris shteli.

- Sed kial via birdo nian ghardenon rabis?

- Do vi devus veni al mi, ghentile peti, kaj mi ghin senpage fordonus, pro estimo al via patro, caro Berendeo. Sed nun mi dissendos malbonan famon pri vi... Nu, bone, se vi faros al mi servon, mi vin pardonos. En iu carlando caro Kusmano havas chevalon or-kolharan. Venigu ghin al mi, tiam mi donos al vi Fajro-birdon kune kun la kagho.

Ekmalghojis Ivan-carido, iras al griza lupo. Kaj lupo diras al li:

- Mi ja diris al vi, ne tushu la kaghon! Kial vi ne obeis mian ordonon?

- Nu, pardonu do min, pardonu, griza lupo.

- Bone, sidighu sur min. Kiu sin enjungis, devas tiri.

Ree ekkuris griza lupo kun Ivan-carido. Chu post longe, chu post nelonge ili alkuras tiun kastelon, kie staras chevalo or-kolhara.

- Grimpu, Ivan-carido, trans muron, chiuj gardistoj dormas, iru al chevalejo, prenu la chevalon, nur bridon ne tushu!

Ivan-carido transgrimpis en la kastelon, tie chiuj gardistoj dormas, eniris la chevalejon, kaptis la chevalon or-kolharan, sed tentighis per brido - ghi estas per oro, multkoloraj shtonoj ornamita; ghuste tia brido taugas por la or-kolhara chevalo.

Apenau Ivan-carido tushis la bridon, chio eksonis en la fortikajho: trumpetoj ektrumpetis, tamburoj ektamburis, gardistoj vekighis, kaptis Ivan-caridon kaj kondukis lin al caro Kusmano.

- Kies vi estas, de kie?

- Mi estas Ivan-carido.

- Ho, kian stultajhon vi entreprenis - chevalon shteli! Pri tio simpla kamparano ne konsentus. Nu, bone, mi pardonos vin, Ivan-carido, se vi faros al mi servon. Caro Dalmato havas filinon Jelena Belega. Shtelu shin, venigu al mi, tiam mi donacos al vi la or-kolharan chevalon kune kun la brido.

Ankorau pli ekmalghojis Ivan-carido, venis al griza lupo.

- Mi ja diris al vi, Ivan-carido, ne tushu bridon! Ne obeis vi mian ordonon.

- Nu, pardonu do min, pardonu, griza lupo.

- Bone, sidighu sur mian dorson.

Ree ekkuris griza lupo kun Ivan-carido. Venas ili al caro Dalmato.

En lia kastelo en ghardeno promenas Jelena Belega kun servistinoj, vartistinoj.

Griza lupo diras:

- Chi-foje mi vin ne sendos, mi mem iros. Sed vi iru reen lau la vojo, mi vin baldau atingos.

Ivan-carido ekiris reen lau la vojo, kaj griza lupo transsaltis la muron kaj estighis en la ghardeno. Kashighis malantau arbusto kaj vidas: Jelena Belega eliris kun siaj servistinoj, vartistinoj. Shi promenis, promenis kaj apenau iom disighis de la servistinoj kaj vartistinoj, griza lupo kaptis Jelenan Belegan, jhetis shin sur sian dorson kaj ekkuris for.

Ivan-carido iras lau la vojo, subite lin atingas griza lupo, sur ghi sidas Jelena Belega. Ekghojis Ivan-carido, sed griza lupo diras al li:

- Sidighu sur min rapide, eble oni nin persekutas.

Ekkuregis griza lupo kun Ivan-carido, kun Jelena Belega lau rea vojo - bluajn arbarojn preter okulojn lasas, lagojn per vosto balaas. Chu post longe, chu post nelonge, ili ghiskuras caron Kusmano. Griza lupo demandas:

- Kial vi, Ivan-carido, eksilentis, ekmalghojis?

- Kiel do mi ne malghoju, griza lupo? Kiel mi disighos de tia belulino? Kiel mi shanghos Jelenan Belegan kontrau chevalo?

Griza lupo respondas:

- Mi ne disigos vin de tia belulino - ni kashu shin ie, kaj mi transformighos je Jelena Belega, kaj vi konduku min al la caro.

Ili kashis Jelenan Belegan en arbara dometo. Griza lupo transturnighis transkapen kaj farighis plena kopio de Jelena Belega. Ivan-carido kondukis ghin al caro Kusmano. Caro ekghojis:

- Dankon al vi, Ivan-carido, ke vi akiris por mi fianchinon. Ricevu la or-kolharan chevalon kun brido.

Ivan-carido sidighis sur tiun chevalon kaj ekveturis al Jelena Belega. Prenis shin, sidigis sur la chevalon, kaj ili ekveturis plu.

Kaj caro Kusmano aranghis geedzighan feston, festenis tutan tagon ghis vespero, kaj kiam necesis kushighi dormi, li ekkonkudis Jelenan Belegan en dormochambron, sed apenau li kushighis kun shi sur liton, li subite ekvidis lupan muzelon anstatau juna edzino. Caro pro timo de sur lito falis, kaj lupo kuris for.

Atingis griza lupo Ivan-caridon kaj demandas:

- Pri kio vi enpensighis, Ivan-carido?

- Kiel do mi ne pensu? Domaghe estas disighi de tia trezoro - chevalo or-kolhara, shanghi ghin kontrau Fajro-birdo.

- Ne malghoju, mi helpos al vi.

Jen ghisveturas ili caron Afronon. Lupo diras:

- La chevalon kaj Jelenan Belegan vi kashu, sed mi transformighos je chevalo or-kolhara, kaj vi kondukos min al caro Afrono.

Ili kashis Jelenan Belegan kaj or-kolharan chevalon en arbaro. Griza lupo saltis transdorsen kaj transformighis je or-kolhara chevalo. Ivan-carido kondukis ghin al caro Afrono. Caro ekghojis kaj donis al li Fajro-birdon kune kun ora kagho.

Ivan-carido piede revenis en arbaron, sidigis Jelenan Belegan sur or-kolharan chevalon, prenis oran kaghon kun Fajro-birdo kaj ekveturis lau la vojon al gepatra lando.

Kaj caro Afrono ordonis venigi al li la donacitan chevalon kaj apenau volis sidighi sur ghin - la chevalo transformighis je griza lupo. Caro pro timo, kie staris, tie falis, kaj griza lupo ekkuris for kaj baldau atingis Ivan-caridon.

- Nun adiau, mi iri plu ne rajtas.

Ivan-carido dechevalighis kaj trifoje klinighis ghis tero, estime dankis grizan lupon. Sed tiu diras:

- Ne por chiam adiauu, mi ankorau servos al vi.

Ivan-carido pensas: "Kial vi ankorau servos al mi? Chiuj miaj deziroj plenumighis". Li residighis sur or-kolharan chevalon, kaj ree ekveturis ili kun Jelena Belega, kun Fajro-birdo. Ghisveturis li la gepatran landon, decidis li tagmanghi. Li havis kun si iom da pano. Nu, ili manghis, trinkis akvon el fonto kaj kushighis ripozi.

Apenau Ivan-carido ekdormis, alvenas liaj fratoj. Ili veturadis tra aliaj landoj, serchis Fajro-birdon, revenis kun malplenaj manoj. Venis chi tien kaj vidas - Ivan-carido chion akiris. Kaj ili interkonsentis:

- Ni mortigu la fraton, tiam chio estos nia.

Ili decidis tion kaj mortigis Ivan-caridon. Sidighis sur or-kolharan chevalon, prenis Fajro-birdon, sidigis sur chevalon Jelenan Belegan kaj timigis shin:

- Hejme nenion rakontu!

Kushas Ivan-carido morta, super li jam korvoj flugadas. Nescieble de kie alkuris lupo kaj kaptis korvon kun korvido.

- Flugu, korvo, por viva kaj morta akvo. Se vi alportos al mi da viva kaj morta akvo, mi forlasos vian korvidon.

Kion fari al korvo, ghi ekflugis, kaj lupo dume tenas ghian korvidon. Chu dum longe, chu dum mallonge flugis korvo, fine ghi alportis da viva kaj morta akvo. Griza lupo shprucis vundojn de Ivan-carido per morta akvo, la vundoj fermighis; shprucis lin per viva akvo - Ivan-carido revivighis.

- Ho, kiel longe mi dormis!..

- Vi firme dormis, - diras griza lupo. - Se ne estus mi, vi tute ne revekighus. Viaj fratoj mortigis vin kaj chiujn viajn akirajhojn forprenis. Sidighu sur min rapide.

Ili ekkuris persekute kaj atingis ambau fratojn. Tiam griza lupo disshiris ilin kaj pecetojn disjhetis tra kampo.

Ivan-carido klinighis al griza lupo kaj adiauis kun ghi por chiam. Revenis Ivan-carido hejmen sur chevalo or-kolhara, havigis al sia patro Fajro-birdon, kaj al si - fianchinon, Jelenan Belegan.

Caro Berendeo ekghojis, komencis filon demandadi. Ivan-carido rakontis, kiel griza lupo helpis al li akiri lian havajhon, kaj kiel liaj fratoj mortigis lin dormantan, kaj kiel griza lupo disshiris ilin.

Malghojis caro Berendeo, sed baldau konsolighis. Kaj Ivan-carido edzighis al Jelena Belega, kaj komencis ili vivi-bonvivi kaj malfelichon ne koni.


Иван Царевич и Серый Волк.

Жил-был царь Берендей, у него было три сына, младшего звали Иваном.
И был у царя сад великолепный; росла в том саду яблоня с золотыми яблоками.
Стал кто-то царский сад посещать, золотые яблоки воровать. Царю жалко стало свой сад. Посылает он туда караулы. Никакие караулы не могут уследить похитника.
Царь перестал и пить, и есть, затосковал. Сыновья отца утешают:
- Дорогой наш батюшка, не печалься, мы сами станем сад караулить.
Старший сын говорит:
- Сегодня моя очередь, пойду стеречь сад от похитника.
Отправился старший сын. Сколько ни ходил с вечеру, никого не уследил, припал на мягкую траву и уснул.
Утром царь его спрашивает:
- Ну-ка, не обрадуешь ли меня: не видал ли ты похитника?
- Нет, родимый батюшка, всю ночь не спал, глаз не смыкал, а никого не видал.
На другую ночь пошел средний сын караулить и тоже проспал всю ночь, а наутро сказал, что не видал похитника.
Наступило время младшего брата идти стеречь. Пошел Иван-царевич стеречь отцов сад и даже присесть боится, не то что прилечь. Как его сон задолит, он росой с травы умоется, сон и прочь с глаз.
Половина ночи прошла, ему и чудится: в саду свет. Светлее и светлее. Весь сад осветило. Он видит - на яблоню села Жар-птица и клюет золотые яблоки.
Иван-царевич тихонько подполз к яблоне и поймал птицу за хвост. Жар-птица встрепенулась и улетела, осталось у него в руке одно перо от ее хвоста.
Наутро приходит Иван-царевич к отцу.
- Ну что, дорогой мой Ваня, не видал ли ты похитника?
- Дорогой батюшка, поймать не поймал, а проследил, кто наш сад разоряет. Вот от похитника память вам принес. Это, батюшка. Жар-птица.
Царь взял это перо и с той поры стал пить, и есть, и печали не знать. Вот в одно прекрасное время ему и раздумалось об этой об Жар-птице.
Позвал он сыновей и говорит им:
- Дорогие мои дети, оседлали бы вы добрых коней, поездили бы по белу свету, места познавали, не напали бы где на Жар-птицу.
Дети отцу поклонились, оседлали добрых коней и отправились в путь-дорогу: старший в одну сторону, средний в другую, а Иван-царевич в третью сторону.
Ехал Иван-царевич долго ли, коротко ли. День был летний. Приустал Иван-царевич, слез с коня, спутал его, а сам свалился спать.
Много ли, мало ли времени прошло, пробудился Иван-царевич, видит - коня нет. Пошел его искать, ходил, ходил и нашел своего коня - одни кости обглоданные. Запечалился Иван-царевич: куда без коня идти в такую даль?
"Ну что же, думает, взялся - делать нечего".
И пошел пеший. Шел, шел, устал до смерточки. Сел на мягкую траву и пригорюнился, сидит. Откуда ни возьмись бежит к нему серый волк:
- Что, Иван-царевич, сидишь пригорюнился, голову повесил?
- Как же мне не печалиться, серый волк? Остался я без доброго коня.
- Это я, Иван-царевич, твоего коня съел... Жалко мне тебя! Расскажи, зачем в даль поехал, куда путь держишь?
- Послал меня батюшка поездить по белу свету, найти Жар-птицу.
- Фу, фу, тебе на своем добром коне в три года не доехать до Жар-птицы. Я один знаю, где она живет. Так и быть - коня твоего съел, буду тебе служить верой-правдой. Садись на меня да держись крепче.
Сел Иван-царевич на него верхом, серый волк и поскакал - синие леса мимо глаз пропускает, озера хвостом заметает. Долго ли, коротко ли, добегают они до высокой крепости. Серый волк и говорит:
- Слушай меня, Иван-царевич, запоминай: полезай через стену, не бойся - час удачный, все сторожа спят. Увидишь в тереме окошко, на окошке стоит золотая клетка, а в клетке сидит Жар-птица. Ты птицу возьми, за пазуху положи, да смотри клетки не трогай!
Иван-царевич через стену перелез, увидел этот терем - на окошке стоит золотая клетка, в клетке сидит Жар-птица. Он птицу взял, за пазуху положил, да засмотрелся на клетку. Сердце его и разгорелось: "Ах, какая - золотая, драгоценная! Как такую не взять!" И забыл, что волк ему наказывал. Только дотронулся до клетки, пошел по крепости звук: трубы затрубили, барабаны забили, сторожа пробудились, схватили Ивана-царевича и повели его к царю Афрону.
Царь Афрон разгневался и спрашивает:
- Чей ты, откуда?
- Я царя Берендея сын, Иван-царевич.
- Ай, срам какой! Царский сын да пошел воровать.
- А что же, когда ваша птица летала, наш сад разоряла?
- А ты бы пришел ко мне, по совести попросил, я бы ее так отдал, из уважения к твоему родителю, царю Берендею. А теперь по всем городам пущу нехорошую славу про вас... Ну, да ладно, сослужишь мне службу, я тебя прощу. В таком-то царстве у царя Кусмана есть конь златогривый. Приведи его ко мне, тогда отдам тебе Жар-птицу с клеткой.
Загорюнился Иван-царевич, идет к серому волку. А волк ему:
- Я же тебе говорил, не шевели клетку! Почему не слушал мой наказ?
- Ну, прости же ты меня, прости, серый волк.
- То-то, прости... Ладно, садись на меня. Взялся за гуж, не говори, что не дюж.
Опять поскакал серый волк с Иваном-царевичем. Долго ли, коротко ли, добегают они до той крепости, где стоит конь златогривый.
- Полезай, Иван-царевич, через стену, сторожа спят, иди на конюшню, бери коня, да смотри уздечку не трогай!
Иван-царевич перелез в крепость, там все сторожа спят, зашел на конюшню, поймал коня златогривого, да позарился на уздечку - она золотом, дорогими камнями убрана; в ней златогривому коню только и гулять.
Иван-царевич дотронулся до уздечки, пошел звук по всей крепости: трубы затрубили, барабаны забили, сторожа проснулись, схватили Иван-царевича и повели к царю Кусману.
- Чей ты, откуда?
- Я Иван-царевич.
- Эка, за какие глупости взялся - коня воровать! На это простой мужик не согласится. Ну ладно, прощу тебя, Иван-царевич, если сослужишь мне службу. У царя Далмата есть дочь Елена Прекрасная. Похить ее, привези ко мне, подарю тебе златогривого коня с уздечкой.
Еще пуще пригорюнился Иван-царевич, пошел к серому волку.
- Говорил я тебе, Иван-царевич, не трогай уздечку! Не послушал ты моего наказа.
- Ну, прости же меня, прости, серый волк.
- То-то прости... Да уж ладно, садись мне на спину.
Опять поскакал серый волк с Иваном-царевичем. Добегают они до царя Далмата.
У него в крепости в саду гуляет Елена Прекрасная с мамушками, нянюшками.
Серый волк говорит:
- В этот раз я тебя не пущу, сам пойду. А ты ступай обратно путем-дорогой, я тебя скоро нагоню.
Иван-царевич пошел обратно путем-дорогой, а серый волк перемахнул через стену - да в сад. Засел за куст и глядит: Елена Прекрасная вышла со своими мамушками, нянюшками. Гуляла, гуляла и только приотстала от мамушек и нянюшек, серый волк ухватил Елену Прекрасную, перекинул через спину - и наутек.
Иван-царевич идет путем-дорогой, вдруг настигает его серый волк, на нем сидит Елена Прекрасная. Обрадовался Иван-царевич, а серый волк ему:
- Садись на меня скорей, как бы за нами погони не было.
Помчался серый волк с Иваном-царевичем, с Еленой Прекрасной обратной дорогой - синие леса мимо глаз пропускает, реки, озера хвостом заметает.
Долго ли, коротко ли, добегают они до царя Кусмана. Серый волк спрашивает:
- Что, Иван-царевич, приумолк, пригорюнился?
- Да как же мне, серый волк, не печалиться? Как расстанусь с такой красотой? Как Елену Прекрасную на коня буду менять?
Серый волк отвечает:
- Не разлучу я тебя с такой красотой - спрячем ее где-нибудь, а я обернусь Еленой Прекрасной, ты и веди меня к царю.
Тут они Елену Прекрасную спрятали в лесной избушке. Серый волк перевернулся через голову и сделался точь-в-точь Еленой Прекрасной. Повел его Иван-царевич к царю Кусману. Царь обрадовался, стал его благодарить:
- Спасибо тебе, Иван-царевич, что достал мне невесту. Получай златогривого коня с уздечкой.
Иван-царевич сел на этого коня и поехал за Еленой Прекрасной. Взял ее, посадил на коня, и едут они путем-дорогой.
А царь Кусман устроил свадьбу, пировал весь день до вечера, а как надо было спать ложиться, повел он Елену Прекрасную в спальню, да только лег с ней на кровать, глядит - волчья морда вместо молодой жены? Царь со страху свалился с кровати, а волк удрал прочь.
Нагоняет серый волк Ивана-царевича и спрашивает:
- О чем задумался, Иван-царевич?
- Как же мне не думать? Жалко расставаться с таким сокровищем - конем златогривым, менять его на Жар-птицу.
- Не печалься, я тебе помогу.
Вот доезжают они до царя Афрона. Волк и говорит:
- Этого коня и Елену Прекрасную ты спрячь, а я обернусь конем златогривым, ты меня и веди к царю Афрону.
Спрятали они Елену Прекрасную и златогривого коня в лесу. Серый волк перекинулся через спину, обернулся златогривым конем. Иван-царевич повел его к царю Афрону. Царь обрадовался и отдал ему Жар-птицу с золотой клеткой.Иван-царевич вернулся пеший в лес, посадил Елену Прекрасную на златогривого коня, взял золотую клетку с Жар-птицей и поехал путем-дорогой в родную сторону.
 А царь Афрон велел подвести к себе дареного коня и только хотел сесть на него - конь обернулся серым волком. Царь, со страху, где стоял, там и упал, а серый волк пустился наутек и скоро догнал Ивана-царевича.
- Теперь прощай, мне дальше идти нельзя.
Иван-царевич слез с коня и три раза поклонился до земли, с уважением отблагодарил серого волка. А тот говорит:
- Не навек прощайся со мной, я еще тебе пригожусь.
Иван-царевич думает: "Куда же ты еще пригодишься? Все желанья мои исполнены". Сел на златогривого коня, и опять поехали они с Еленой Прекрасной, с Жар-птицей. Доехал он до своих краев, вздумалось ему пополдневать. Было у него с собой немного хлебушка. Ну, они поели, ключевой воды попили и легли отдыхать.
Только Иван-царевич заснул, наезжают на него его братья. Ездили они по другим землям, искали Жар-птицу, вернулись с пустыми руками. Наехали и видят - у Ивана-царевича все добыто. Вот они и сговорились:
- Давай убьем брата, добыча вся будет наша.
Решились и убили Ивана-царевича. Сели на златогривого коня, взяли Жар-птицу, посадили на коня Елену Прекрасную и устрашили ее:
- Дома не сказывай ничего!
Лежит Иван-царевич мертвый, над ним уж вороны летают. Откуда ни возьмись прибежал серый волк и схватил ворона с вороненком.
- Ты лети-ка, ворон, за живой и мертвой водой. Принесешь мне живой и мертвой воды, тогда отпущу твоего вороненка.
Ворон, делать нечего, полетел, а волк держит его вороненка. Долго ли ворон летал, коротко ли, принес он живой и мертвой воды. Серый волк спрыснул мертвой водой раны Ивану-царевичу, раны зажили; спрыснул его живой водой - Иван-царевич ожил.
- Ох, крепко же я спал!..
- Крепко ты спал, - говорит серый волк. - Кабы не я, совсем бы не проснулся. Родные братья тебя убили и всю добычу твою увезли. Садись на меня скорей.
Поскакали они в погоню и настигли обоих братьев. Тут их серый волк растерзал и клочки по полю разметал.
Иван-царевич поклонился серому волку и простился с ним навечно. Вернулся Иван-царевич домой на коне златогривом, привез отцу своему Жар-птицу, а себе - невесту, Елену Прекрасную.
Царь Берендей обрадовался, стал сына спрашивать. Стал Иван-царевич рассказывать, как помог ему серый волк достать добычу, да как братья убили его сонного, да как серый волк их растерзал.
Погоревал царь Берендей и скоро утешился. А Иван-царевич женился на Елене Прекрасной, и стали они жить-поживать да горя не знать.