Ljudmila Ivanovna Jevsejeva (1913-1980)

DONACETOJ POR INFANOJ (4)

NE KAPTU BIRDOJN!

Paseretoj gaje saltas.
Pro ekscito kato haltas.
- Hush, chasist', ne kaptu birdojn:
Ili hejme havas idojn!!!
MALKONTENTA KATO

Se ek-mastras hejme rato,
Invitata estas kato.
Se trovighas hejme lakto,
Oni min for-pelas. Fakto!
Homoj agas ne-normale!
Chu ne devus esti male?
PASERO

Ghin timigas nek la frost',
Nek la pluv', nek la pluv'.
Chiu flako estas kuv' -
La ban-kuv', la ban-kuv'.
Nestas ghi en sub-tegment',
Sub chevron', sub chevron',
Inter mura rugha brik' -
Chik-chirik! Chik-chirik!
PELIKANO

Pelikano - bird' solena -
Naghas che la rand' basena.
Okulo - ronda kiel grosho,
Longa beko, sub ghi - posho.
ARDEO

Kiom da kruroj havas ardeo? -
Sci-volas Mateo.
- Chu unu? Chu du?
- Du!
- Chu tio en-tute eblas?
- Jes ja: la dua malofte videblas.
ARBARA KURACISTO

Se en arbaro malsanas frakseno,
Pino au kverko, jam tuj de mateno
Venas helpanto en rugha chapeto.
Shelon de l' arbo esploras beketo.
Tute sen-paga kuraco kaj flego!
Dankon al kiu adresi? - Al pego.
ZOO-STUDO

Supre kaj malsupre - plado,
Tute ronda, kiel rado,
Lau la sabla voj' movighas.
Kap', piedoj videblighas.
Tute simpla zoo-studo:
Temas, knaboj, pri?.. - testudo.
CHU?

Bunt-vostan ekvidinte pavon,
Helenjo atentigas avon:
"Rigardu! - kriis la nepino,
- Belege floras la kokino!"

ENIGMOJ

1

Kio ghi estas, amik' Anastaso?
Du fratoj-ghemeloj sid-rajdas sur nazo.

(okul-vitroj)

2

Kun-frapante la flugilojn,
Brue saltas sur barilon
Vek-horlogh' che ava domo.
Kia estas ghia nomo?

(koko)

3

Plektante reton en angul',
Ghi shvitas kaj baraktas,
Sed fishojn - je honora vort'! -
Per reto ghi ne kaptas.

(araneo)

4.

Ronda, flava, sed ne varma,
Sur la kapo kreskas sun'.
Kio estas ghi? Divenu!
Eble diros vi, Judrun?
- Lasu min pripensi, Franto...
Ha, ghi estas helianto!

5

Multajn pinglojn sub piceo
Trovis Petro kaj Andreo.
Kiu perdis? Jen enigmo!
De la spuroj mankas signo.
- Eble, estis sub piceo
Erinaca tra-noktejo?

TELEGRAMO

Hodiau ni atendis gastojn,
Sed jen alvenis telegram':
Ne povas ili partopreni
En la vespera fest-program'.
Kun termoforo sur la ventro
Malsana kushas la vesperto.
Hierau al solida strigo
Fush-rompis okul-vitrojn pigo.
Al urso dum la vintra frosto
Sen-signe mal-aperis vosto.
Serchante en gharden' karotojn,
Leporo straba perdis botojn.
Kaj ne kuraghis kokcinelo
Al festo flugi sen ombrelo.
Jen kia historio estas,
Pri tio telegram' atestas.
URGHAN HELPON!

- Hola! Hola! Polikliniko?
- Auskultas med-fratin' Lumbriko.
- Ni petas pri konsilo bona,
Rapida kaj rezulto-dona.
Mal-juna sinjorin' Limako
Suferas forte pro stomako,
Al la ezoko - sakramento! -
Rompighis tute sana dento,
Ternadas nud-pieda rano
Pro la mal-varma pluva bano,
Kaj dika buf' post gimnastiko
Konscion perdis sub filiko.
Vershajne, kara med-fratino,
Al ili mankas vitamino? -
En auskultilo dauras jelpo:
- Atendas ni je urgha helpo!
FESTO EN ZOO-PARKO

- Tram-ta-tam! Tram-ta-tam! -
Marshas la hipopotam'.
- Tru-ru, tru-ru! - sonas kanto
De long-naza elefanto.
Du simioj - Pu kaj Cha -
Salte dancas cha-cha-cha.
- Kia bruo! Kia bruo! -
Supren-levas bekon gruo.
- Chu okazis incendio?
Brulas kie? Brulas kio?
Diras muso Miki-mauzo:
- Ne nervozu vi sen kauzo!
Gajas chiu parka besto
Pro leona edzigh-festo.
EK AL LA KOSMO!

Ni flugu kune, kamarad'
Piloto-kosmonauto,
Kun gaja kanto sur la lip',
Sen timo kaj sen pauto.
Unue - al mal-varma Lun'
En sesa oceano.
De Luno lau planita voj' -
Direkte al mars-ano.
Post bone plenumita task',
Por la scienc' kaj homo,
Oni revokos nin al Ter' -
Al nia kosmodromo.
RADIU HELE CHIU TAG'
(Kanto de la infana respubliko)

Radiu hele chiu tag',
Ridetu sun', aromu vento
En la infana respublik'
De l' nova sepa kontinento!

En la amika, juna rond'
Kun-vivas pace chiu raso.
Nin ne dividas lingva bar',
Nacio au socia klaso.

Nin unuigas verda stel',
Simbola signo de l' fratigho.
Al koro - koron! Vokas ni
Impete, verve, sen lacigho.

Ne plu minacu nigra mort',
Pereu la milit-fantomo!
Ni gardu teron de eksplod',
Ter' donis vivon al la homo.

Radiu hele chiu tag',
Ridetu sun', aromu vento
En la infana respublik'
De l' nova sepa kontinento!
ARMILOJN FOR!

Armilojn for, por chiam for!
Ne ripetighu milit-krimo!
Ankorau freshas en memor'
La tragedi' de Hiroshimo.

Ni diras: ne, sufichas jam!
Mutighu sang-avidaj tostoj!
Ne plu flugados kun aklam'
Korvaro super homaj ostoj!

Nin ne provoku per potenc'
De la atoma energio;
Ni vokas al la konscienc',
Ni vokas al la hom-racio.

Por ke ne plu lamentu vent'
Che la soldata orfa tombo,
Por ke en chiu kontinent'
Popolojn gardu pac-kolombo.
ADIAU, TERO!

- Nenia povas esti dubo, -
Sur strat' aplombe diris bubo:
- Mi baldau povos sen bileto
Veturi kosmon per raketo.

Honora vort'! Min nauzas Tero
Kaj tuta ghia atmosfero.
Jen man-lavado, denta broso
Kaj la cetera viv-kaoso.

Mal-shatas forte mi algebron,
Sciencoj kauzas al mi febron.
Kaj pri la bon-kondut' lekcio
Nervigas min ghis sen-konscio.

Kun pied-pilko sub la brako
Mi flugos kosmon por atako
De Marso, Luno, Jupitero.
Adiau, Tero!
ERINACO

- Hej, kienas vi sen laco,
Kamarado Erinaco?
Kion celas vi rezulte?
- Portas mi da pingloj multe
Al sciuroj - tri fratinoj,
Diplomitaj tajlorinoj.
Dum minutoj kvin, - trik-trak! -
Estas preta via frak'.
HEJMA SKANDALO

- Piedojn lavi antau dorm'
Ne estas la neces'! -
Protestas kria-voche
Kapriculin' Agnes'.
- Vau! Vau! - indignas laute shpic',
Lud-kamarado Pic.
- Se tiel - dormu sur la plank',
Sed ne en pura lit'!
PLUVO

Pluvas kvazau el sitelo.
Mi ne estas karamelo,
Ne degelos pro l' veter'!
Sub piedoj tero shmacas,
Kur' sub-pluva al mi plachas -
Mi ne estas el suker'!
MALVARME

- Miau! Miau!
- Kiu miauas post la pordo?
Shajnas, ne chio estas en ordo.
- Miau! Miau!
Neghas ekstere, estas malvarme.
Lasu min chambren, mi petas larme.
Miau! Miau!
- Se ne varmigas vin via pelteto,
Venu al forno, mia kateto.
Venu! Venu!
DILIGENTAJ MANOJ

Knaboj!
Kion ni faru por ne enui?
Eble dometon novan konstrui?
Okupo ne mal-interesa.
Kio estas por ghi necesa?
Stupo,
Martelo,
Najloj,
Fero,
Tabuloj el kverka arbo,
Farbo,
Mastiko,
Vitrobrikoj...
Sed chefe, junaj brigadanoj,
Necesas diligentaj manoj!
NEGHAS

Hodiau neghas de maten'.
Sur strato sonas krioj
Infanaj: "Plenas la aer'
Je blankaj papilioj!"
Kaj chiuj kaptas per man-plat'
Senganta. Post minuto
Anstatau blanka papili'
En mano - akva guto.

reen al paghoj 1 2 3