Ljudmila Ivanovna Jevsejeva (1913-1980)

DONACETOJ POR INFANOJ (2)

NI KALKULU!

Unu, du, tri, kvar, kvin.
Kuru, kaj mi kaptos vin!
Ses, sep, ok, nau kaj dek.
Haltu! Nun refoje ek!
MATENE

Je la sepa kaj duono
Gaje kantas te-kaldrono
Sur gas-forno kuireja.
Antau marsho al lernejo
Bonas, Hugo, glas' da teo,
Peco dolcha da bakajho,
Abrikota konfitajho.
EN LERNEJO

Diversaj infanoj
El diversaj domoj
Sidas en klas-chambro,
Skribas punktojn, komojn.
Mi estas pli sagha,
Mi konas literojn.
En bluan kajeron,
Sen buba grimaco,
Mi skribas fiere:
"Vivu la paco!"
BLINDAJ INFANOJ DESEGNAS

Desegni shatas chiuj infanoj,
Chu angloj, chu rusoj au chu japanoj.
Sci-vola imago fiksas chion:
Domon, ghardenon, arbo-folion...
Estu nur brajla pikilo, papero,
La amikeco kaj paco sur tero!
UNUA LERNOTAGO

Sur kalendara foliet'
Septembra tag' paradas.
Revenas hejmen el lernej'
Sep jarojn agha Vladas.
- Chu bone pasis lerno-tag'
Kaj lecion' unua?
Chu ne sin kashis rugha not'
En kajereto blua?
- Ha, sci-vola instruist'
Min pridemandis multe,
Kaj mi ne shuldis je respond',
Por ne silenti stulte.
KOMO

Farante ordon en la teko,
Mi trovis komon. El kajer'
Ghi malaperis de post vorto
En plej sekreta manier'.
Tuj foliumas mi la paghojn
Por trovi, kie mankas kom',
Kaj revenigos la fughinton
Al ghia intervorta dom'.
Ne estas granda, vere, komo,
Ne pli ol timiana sem',
Sed gravas ghia lok' en frazo,
Nur dank' al sci' kaj laborem'.
NAT PINKERTON

Kajeron mi havis sen ajna linio.
Nun vagas ghi fore, en land' Australio.
Kaj mia shatata kolora krajono? -
Delonge turismas en bela Lisbono.
Chu rato fortiris "Algebron" au muso? -
Ne, gastas la libro che Norda poluso.
Kaj kio okazis al la fonto-plumo?
Ghi startas, lau plano, al Marso kaj Luno.
Ho ve! Kion fari? Atakas min dormo...
Ne povas mi lerni kaj lerni sen normo!
Mi lacas kapute, sen emo bon-toni,
Kaj tute ne celas mi nat-pinkertoni!
LA PETOLA VENTO

Shovis vent' tra fenestreto
Nazon pro sci-vol-impeto,
Foliumis libron haste,
Sed ne legis ghin, nur draste
Forbalais de sur tablo
Not-folion al diablo,
Ek-ataki katon provis
Kaj ghis ostoj min trablovis.
Chu ne emas ghi, entute,
Ene agi bon-kondute?
- U-u-u! - ek-hurlis vento
Per finala suplemento.
AUTUNA KALENDARO

De sur kverko shiras vento
Folieton post foli'.
Proksimighas blanka vintro
Chiutage pli kaj pli.
Kvazau peza sako, pensas
Griza nubo super lag'.
Baldau venos de autuno
Kalendara lasta tag'.
EDUKI ESTAS MALFACILE

Chu ne diris mi al kato:
"Estu bona! El teler'
Manghu supon ne per lango,
Sed prefere per kuler'!"
Chu ne spite serchas porko
Per naz-pinto koton nur?
Tute ghi ne hontas esti
Chiam nigra pro malpur'.
Kaj hundido - jen strangulo! -
De vespero ghis maten'
Dormas dolche en angulo
Sen lit-tuko kaj kusen'.
Chu en por-eduka tasko
Ne atendas min fiasko?
KIU KULPAS?

Kio sur la planko kushas?
Kion kat' per nazo tushas?
Dis-shirita, makulita,
Sub inkujo renversita,
Kushas apud libro-breto
Mia aboco-libreto.
Kiu kulpas? Diru, frato!
Chu ne faris tion kato?
TINKO KAJ INKO

Ek-sidinte, palas Tinko:
Englutita estas inko!
- Min embuskas mort-atako
Pro la inko en stomako.
Kion fari? Diru veron!
- Tuj en-glutu sorb-paperon!
MUSHA KARAKTERO

Musho mortis ne sen-kauze,
Sentis ghi al sapo nauzon.
Tia estas ja, en vero,
Tuta musha karaktero.
Tre malpura estis musho,
Char ne lavis sin sub dusho.
GRAVA DEMANDO

"Kial vi ne lavas manojn
Kaj vizaghon antau mangho?" -
Vochas panjo, kaj mi sentas,
Ke for-lasas min kuragho.
"Pereigu ghin ter-tremo -
Tiun sapon sen post-signo!"
Dume mi obeu panjon,
Kiel decas - sen indigno.
Ambau manojn mi sapumas,
Nazon, bushon sen domagho.
Kiu diros, chu oreloj
Apartenas al vizagho?
KARLO KAJ SAPO

"Chi-matene nuboj dushas,
Tial sapon mi ne tushas.
Tute mi ne shatas ghin,
Pluv' sen sapo lavos min", -
Diras mia konatulo
Karlo, mal-diligentulo.
- Pak-pak-pak! - respondas pluvo.
- Iru tuj al la ban-kuvo!
Chiu knab' inteligenta,
Edukita kaj prudenta,
Lavas manojn, kolon, kapon,
Chiutage uzas sapon!
MI GLADU MEM

Gladilo mia, gladilet',
Varmighu tuj, momente!
Mi malfruighas al lernej' -
Ja tute evidente.
Chu ne konfuzas vin l' aspekt'
De mia pantalono?
Ho, sur horlogho estas jam
La oka kaj duono!
Varmighu, kara amiket',
Rapide, sen obstino!
Mi devas veston gladi mem
Por helpi al patrino.
AKURATA ANJO

Akuratas nia Anjo, -
Puras chio: kolo, nuko, -
Vishas de sur shuoj polvon
Per telera visho-tuko...
TUMULTO

Kvin fingretoj petolemaj
Saltis en logeman supon.
Pro ek-timo falis cepo
El telero sur la jupon.
Krias beto kaj karoto:
- Nin atakas kachaloto!
MI BAKAS KUKOJN

Sur varma shtono por miaj pupoj
El sabla pasto mi bakas kukojn,
Por chiu gusto plej delikata.
Vi nur gustumu kaj estos sata.
Al pupoj plachas kraken', biskvito.
Al mi nur mankas la apetito...
EN KUIREJA LABORATORIO

Ni kuiris supon, supon
El hordea grio.
Ni kuiris kaj kuiris...
Ricevighis kio?
Tute ne lau mia placho:
En kaldrono - densa kacho!
Ambau-mane paston knedis
Ni por la biskvito.
Kushas pasto, ne levighas...
Kial? Pro la spito?
Ne, al la eksperimento
Mankas peco da fermento!
LA KUIRISTO

Dank' al volo kaj persisto
Mi farighos kuiristo.
Jen karoto, beto, rapo,
Celerio, blanka napo;
Jen ter-pomo kaj brasiko,
Petroselo kaj papriko,
Salo, pipro kaj mustardo,
Roz-kolora pec' de lardo,
Bulbo... Ne! Mi ghin ne tushos,
Char okuloj tuj ekdushos.
MI HELPAS AL CHIUJ

Fratinetojn kvar mi havas;
Kun Agnes' mi plankon lavas,
Kun Helenjo banas pupon,
Kun Elvir' kuiras supon,
Kun Elinjo flikas jakon,
Kune dancas krakovjakon.
LA INUNDO

Vera miraklo:
Hejme - inundo!
De kie venis
Akvo-abundo?
Seghoj kaj tablo,
Lito kaj shranko
Staras en akvo
De chiu flanko.
Diru, filinjo,
Kio okazis?
- Chu vi ne vidas?
Mi plankon lavis.
SEMAJNO

Semajno havas tagojn sep.
Kvin tagoj - por laboro.
La lastajn uzu lau dezir',
Lau placho kaj humoro!
MALSUKCESA SEMAJNO

Dimanche perdighis la pupo,
Lunde - la hel-blua jupo.
Marde perdighis la teko,
Merkrede - hundido Keko.
Ankau la tago jhaudo
Pasis tute sen laudo.
Malbono min sekvas obsede...
Kio okazos vendrede?
Se perdighos frato Mate,
Chu mi serchu lin sabate?
LI LABORAS

- Chu ne hontas vi, karulo,
Esti mal-diligentulo?
- Tio ja ne estas vero,
Mi tuj krevos pro kolero!
Kiu sur kanapo kushis?
Kiu katon pied-pushis?
Kiu zumis turn-ludile?
Kiu blekis hund-simile?
Kiu sputis sur mentonon?
Kiu shmiris pantalonon?
Kiu kashis en kapuchon
Dis-rompitan lakto-kruchon?
Mi ech fajfas kun fervoro...
Chu ne estas ghi laboro?
MI - DETEKTIVO

Al-tira speco de labor'
Sen-dube estas kash-esplor'
(Ne nur por Pinkertono Nat)
Por chiu knabo sen debat'.
Mi ne celas fanfaroni;
Bonus, se konstatus oni,
Ke por la esplor' necesa
Min atendas la sukceso.
Panjo chokoladon metis
Ien, shi al mi sekretis.
Kaj esploron mi aranghis,
Trovis ghin kaj... tuj formanghis.
LA PERDIGHINTA BUTONO

Serchis panjo kaj avino,
Serchis avo, mi, onklino,
Serchis sen-rezulte, vane,
Sur-genue, ambau-mane.
Ve, de mia jak' butono
Fal-perdighis sen pardono.
Kiam ni lacighis tute,
Eta frat' - signalis mute. -
La butonon per la lango
Kashis li malantau vango.
Piedojn vesti - jen problemo!
Ghin iel solvis bubo Remo.
Sed al bon-sento mankas io,
Char strangas la situacio:
Shu-nazoj divers-flanken spektas...
Ja kiu ilin fush-direktas?

sekva pagho