Ljudmila Ivanovna Jevsejeva (1913-1980)

DONACETOJ POR INFANOJ (1)

AL JUNAJ AMIKOJ

Al legemaj amiketoj
Trans arbaro, stepo, mar'
Mi adresas kor-deziron
En kuranta Nova jar'!
Estu vi plej belaj floroj
De pacema famili',
Kresku korpe kaj spirite,
Miaj karaj, pli kaj pli!

NOVJARA TRAJNO

Glitas pala Luno
En blueta brilo.
Dormas kamp', arbaro
Sub la negh-kovrilo.
Sur vojetoj blankaj
Ombroj balancighas,
Meze de la kampo
"Tu-tu-tu-u!" audighas.
Fulme kuras trajno
Lau arghentaj reloj,
En vagonoj - klaunoj,
Pupoj, karuseloj...
Verda semaforo
Gaje okulumas,
Trajna lum-jhetilo
En la nokto lumas.
Preterkuris trajno,
Dormas semaforo.
Malaperis bruo
En senlima foro
Kaj denove nokto
Regas en trankvilo.
Gardostaras Luno
En blueta brilo.

VINTRO

Negho - chie kaj sur chio,
Sur monteto, sur abio.
- Ts-s-s! Ne bruu laute, Tomas,
Sub la negho urso dormas.

HEROINO RITA

- Ve al vintro! - diras Rita,
- Nova palto finkudrita.
Ve al shtormaj neghokantoj!
Fintrikitaj estas gantoj.
Timi froston? Anekdoto!
Sur piedo - felta boto,
Kaj orelojn sur la kapo
Varme shirmas fela chapo.
Por la tuta vintro Rita
Estas bone ekipita.
KURAGHA ANSERO

- Ga-ga, - diras la ansero,
- Kvankam neghas sur la tero,
Mi sen botoj lagon iras,
Chiuj knaboj min admiras:
"Tiu birdo - sensacio! -
Nud-piedas sur glacio!"
KONSILO

- Kio helpas,
Pingvineto Pepino,
Kontrau angino?
- Trifoje tage
En granda dozo,
Tute sen kosto -
Frosto!
MI NE GRIPAS

Mi ne ternas, mi ne tusas,
Kio estas medicin' -
Mi ne scias, kaj la frosto
Tute ne timigas min.
Tri regulojn - sen sekreto -
Chiam sekvu kun impeto:
Ellitigho - fru-matena,
Fresha dush' - minutojn tri.
Ne forgesu gimnastiki!
Unu, du, tri! Unu, du, tri!
PRINTEMPA FEBRO

Fresh-lavita pashas marto
Lau senneghaj stratoj.
Tutan nokton sur tegmentoj
Serenadas katoj.
Elokvente chirpas birdoj
En chiela halo.
Chiu bubo en lernejo
Revas pri futbalo.
Ech pedanta instruisto
Magra, kiel kulo,
Zumas gajan melodion
Che la klas-tabulo.
Estas klare, ke ne eblas
Dum printempa febro
Sin okupi pri fiziko,
Lingvo kaj algebro.
URSO

Hap-sa, dormemulo urso!
Forvekighu, venis temp'!
Chu ne jam sufichas dormi
De autuno ghis printemp'?
BRAVA KOKIDO

Sub kov-kokin' ekestis movo:
Kokid' eliras el la ovo,
Kuradas, pepas, montras vervon,
Por si, tut-sola, trovas vermon.
PETO AL LA SUNO

Suneto, suneto!
Donu okazon,
Donu okazon
Varmigi nazon.
Montrighu, suneto,
Almenau fojon,
Almenau fojon
Sekigu vojon.
Suneto, suneto,
Prilumu la korton.
Prilumu la korton,
Havigu al mi forton.
SKARABO

Bruna, kiel arabo,
Zumas la maj-skarabo,
Zumas, kiel motoro,
Lumas en suna oro.
Kares-voche en orelon
Flustras mi al pupo:
"Vi ne timu la skarabon,
Ghi ne estas lupo!"
GUTAS PLUVO

Gutas pluvo: pak-pak-pak!
Gajas rano kaj limak'.
Nur skarabo kaj abel'
Sin ekscitas ghis anhel':
- Multas akvo, oj-oj-oj!
Spiras ni en lasta foj'.
Malsekighis je malbon'
Niaj jakoj, pantalon'.
Sed subite - kia ghoj'!
Staras fungo apud voj'!
Ek al funga chap-ombrel',
Skarabeto kaj abel'!
TRI FORMIKOJ

Tri formikoj diligentas
Fru-matene en gharden',
Kovras herbon, folietojn,
Kvazau perla ros-faden'.
Unu serchas, dua portas
Pajleretojn. Tria frat'
Trenas pecon de laktuko
Al tagmangho por salat'.
Malsekighis piedetoj.
Tusas, ternas chiuj tri.
Donas panjo termometron,
Lasta montras - tridek tri!
- Vi ne havas kapojn, vere.
Tuj en liton! Sciu, ke
Nun vi trinkos fish-oleon,
Malgrau viaj kri' kaj ve'.
RANO

Kiel verda baloneto,
Saltas rano al lageto:
- Kva-kva-kva-kvo! Kva-kva-kva-kvo!
Bonas vivo en la akvo!
LEONTODO

Leontodo flava floris
En komenco de somer'.
Or-kapeto brile oris
Inter herboj, sur la ter'.
Pasis temp'. Petaloj velkis.
Kie restis la dekor'?
Sur flugiloj de la vento
Lanugete flugis for.
MIOZOTOJ

La miozotoj che river' -
Turkise milda blu' -
Sin respegulas dum somer'
En la trankvila flu'.
Vin semis kiu? - La natur'
Modeste, sen patoso.
Per ghojo-larmoj brilas sur
Petaloj fresha roso.
CHIU DORMAS

En tag-mezo chiu dormas:
Kat' murmuras, ronkas hund'.
Sub tegmento en la nesto
Dorme pepas la hirund'.
Dormas birdo kaj abelo
Sub folia verda tuk'.
Dormas pego. Ne audighas
Diligenta: tuk-tuk-tuk.
Nur la sun' julia vakas.
Sun el sablo flanojn bakas.
DANGHERAJ BESTOJ

Sidas musho sur lampeto,
Inter planko kaj plafon'.
Homoj diras, ke dangheraj
Estas tigro kaj leon'.
Konfuzite zumas musho:
"Chu mi kredu tion? Ne!
Multe pli danghera estas
Long-pieda arane'!"
MUSHO EN MANGHEJO

Surmetis chapeleton mush'
Someran, kun rubandoj,
Kaj flugis rekte al manghej',
Nomata "Tri juglandoj".
"Ho, kiel richas mangho-kart':
Sur tablo sup' vaporas,
Kotletoj brunas en salat',
En glas' kompoto oras.
Aldone - tikla bon-odor'! -
Jubilas mush' image.
- Sed gravas plej, ke tie chi
Tag-manghas mi senpage.
SCIURO

Mi klopodas kaj mastrumas
Ne sencele dum someroj:
Kolektataj estas nuksoj,
Por sekigo - fungoj, beroj.
Miaj idoj ne malsatos
En hejmeca sciurejo.
Mi regalos ilin zorge
El kashita deponejo.
NOKTO EN ARBARO

- Uhu-uh! - krias guf'
Nokte en arbaro.
Balancata de vent'
Flustras foliaro.
- Uhu-uh! - krias guf'
Jam ne unu fojon.
- Hej, amiko Lampir',
Iluminu vojon!
- Uhu-uh! - krias guf',
- Mi malfermas balon.
Chiu hastu el lit'
Rekte en la halon!
- Uhu-uh! - krias guf'.
- Kia alianco!
Leporino kaj lup'
Turnas sin en danco.

  SOMERA LERNEJO

Sur la verda herbejeto
Burd' elpashas kun deklar':
"Fondas mi somer-lernejon
Por la tuta insektar'!
Invitata estas chiu,
De musheto ghis skarab'.
Ni eklernu alfabeton
Kaj legadon lau silab'!
A- aboco, B - brasiko,
C - cejano, CH - chiel',
Trankvilighu, ne disputu,
Gril', lokusto kaj libel'!
Nun atentu kaj ripetu:
D - dometo, E - erik'.
Vi ne zumu laute, musho,
Ne malhelpu al formik'!
F - fabelo, G - gazono,
GH - ghardeno, H - haltej'...
Kial vi grimacas, kulo,
Dum okupo en lernej'?
I - infano, J - jasmeno,
JH - jhaketo, K - kravat'.
Ne sufloru, kokcinelo,
Bon-kondutu dum lernad'!
L - legomo, M - mielo,
N - naturo, O - okul'.
Kial sidas vi, abelo,
Dorso-flanke al tabul'?
P - papago, R - rafano,
S - saliko, SH - shakal'.
Ne ridigu, pulo, blaton
Ghis kolikoj kaj ghis fal'!
T - testudo, U - urtiko,
V - vilagho, Z - zenit'.
Hej, ne dormu, maj-skarabo,
Vi ne kushas ja en lit'!"

Insektaro lernas legi,
Char necesa estas kler',
Ne sufichas nur flugeti,
Salti, rampi sur la ter'.

sekva pagho