LA ORA SAGO

Chu estis, chu ne estis, trans sepdek sep landoj vivis foje regho, kiu havis belan ghardenon, kian ankorau ne vidis homaj okuloj.

Char en tiu gardeno - eksciu chiuj - kreskis silka herbo.

Sed vane ghi kreskis, char la regho ne povis ghoji pro ghi. Kiu kreskis tage, nokte chiun manghis ia chevalaro; kia chevalaro, tion neniu sciis. Ili starigis gardistojn, ne unu, sed cent. Sed nokte je la dekdua horo ekblovis dormiga venteto, la gardistoj chiuj falis teren kaj dormis ghis mateno.

La regho malgajis, li jam ne povis kion fari. Foje li diskonigis en la tuta lando, ke li donos sian filinon kaj la duonon de la lando al tiu, kiu gardos la ghardenon, estu li ies ajn filo.

Kaj venis la homoj el chiuj direktoj, kaj el lia lando kaj el eksterlando: princoj, grafoj, baronoj kaj bravaj ciganoj. Sed honte ili chiuj devis hejmeniri, char neniu el ili povis eviti endormighon. La dormiga venteto venkis chiujn.

En la lando de la regho vivis malrichulino kun sia brava, lerta filo. Tiu knabo estis fama en sep landoj, ech trans ili. Li povis antaudiri la estonton, se li havis emon por tio.

Chu tio estis vero au ne - mi ne scias -, sufichu, ke ankau tiu knabo ekiris por provi sian shancon. Lia patrino bakis en cindro paneton, kaj li ekiris sen halto ghis la urbo de la regho.

Li iris rekte al la regho kaj raportis, ke je vivo, je morto, li gardos la silkan ghardenon.

- Bone, knabo - diris la regho -, tion jam diris multaj miloj, sed neniu sukcesis ghin gardi. Sed mi diras ankau al vi tion, kion al la aliaj: je mia vorto, mi donos al vi mian filinon kaj la duonon de la lando, se vi gardos la silkan ghardenon.

La knabo iris el la palaco al la ghardeno. Sed kiam li volis eliri tra la pordo, saltis antau lin museto kaj diris:

- Dio benu vin, bona knabo, donu el mi paneron, ekde mateno mi manghis nenion.

- Kial ne, mi donas volonte - diris la knabo -, prenu, kompatinda museto, manghu.

Kaj li prenis el sia saketo la paneton, shiris el ghi pecon kaj donis al la museto.

La museto tuj formanghis ghin kaj diris al la knabo:

- Pro bonfaro atendu bonfaron. Multajn milojn da knaboj mi jam haltigis antau tiu chi pordo, petante paneron, sed neniu donis. Kaj kia ago, tia pago. Auskultu, knabo, mi scias, kion vi celas. Chu vi vidas tiun chi trueton sur la barilo? Iru tien, promenadu che la trueto kaj ne timu. Vane blovos la dormiga venteto, vi ne ekdormos. Noktmeze venos la chevalaro de la feregho, kun granda bruo, kun terura henado. Faru nenion alian, nur jhetu tiun chi oran sagon antau la chevalaron. Kaj poste trankvile vi povos kushi, dormi, ghis mateno kreskos la silka herbaro, ke ghi atingos ghis zono. Sed samtempe mi diras, ke ne estu trankvila ghis vi mortigis tiun homon, che kiu poste vi trovos la oran sagon, char tiukaze li mortigos vin.

La knabo dankis pro la ora sago, adiauis la museton, iris al la trueto kaj komencis promenadi tien kaj reen.

Subite ekblovis dormiga venteto. Komence nur super la barilo, poste ankau tra la trueto. Venis la chevalaro kun granda bruo, henado: tie estis almenau mil orharaj chevaloj, se ne pli. Nu, la knabo ne kalkulis ilin, sed prenis la oran sagon kaj jhetis ghin antau la chevalaron.

Poste li kushighis che la barilo kaj profunde ekdormis. Matene venis la regho, rigardis la ghardenon, miregis vidante la herbon. Venis ankau la korteganoj, serchis la knabon: kaj jen, li kushis che la barilo. Ili vekis, starigis lin kaj demandis:

- He, chu vi gardis la ghardenon?

- Nu jes, mi kaj ne vi! - respondis la knabo.

Sed tuj ili shanghis la tonon: levis la knabon kaj tiel portis lin al la regho.

- Vi estas brava homo, filo mia - diris la regho. - Mi plenumos mian promeson, kaj donos al vi mian filinon kaj la duonon de la lando.

- Dankon pro via boneco, regha moshto - diris la knabo -, sed mi ne edzighos ghis mi ne retrovis la oran sagon.

Vane la regho petis lin resti, ech la reghidino - al kiu la knabo tuj ekplachis -, li ne restis. Li diris: mi devas retrovi tiun chi oran sagon ech el la fundo de la tero.

Nu, bone. La reghidino donis al li manghpakon kaj li ekiris por la ora sago.

Li iris, vagadis tra sepdek sep landoj, kaj ghuste kiam li estis de la limo de la sepdek sepa lando, li renkontighis kun kochero, kiu havis sagon en la frunto. Li rigardis, kaj jen, ghi estis lia sago. Li demandis la kocheron:

- Amiko mia, kial vi portas en la frunto tiun chi sagon?

- Mi ne portus ghin - respondis la kochero -, se mi povus eltiri ghin. Sed ghis nun ne estis homo por eltiri.

- Kion vi pagos, se mi eltiros ghin?

La kochero promesis, ke li volonte pagos cent talerojn.

- Mi ne bezonas vian monon - diris la knabo -, nur instruu al mi chion, kion vi scias, char videble vi scias multe.

- Bone - diris la kochero -, mi instruos chion al vi, kion mi scias, nur eltiru la sagon.

La knabo prenis la sagon kaj eltiris ghin, kvazau ghi neniam estus en la frunto.

La kochero pensis en si: "Nu, atentu! Vi estas tiu fama knabo, kiu jhetis la sagon en mian frunton, ja mi instruos vin!" - Poste laute li diris:

- Venu, mi instruos al vi chion, kion mi scias, sed avertas vi antaue, mi diras, ke vi ne ellernu pli multe ol estas mia scio, char en tiu kazo finighos via vivo.

- En ordo - diris la knabo -, ni iru.

Ili ekiris duope, kaj atingis grandan arbaron. En la arbaro estis tri staploj da ligno, unu apud la alia. La kochero diris:

- Sidighu sur la supron de unu el ili!

La knabo sidighis, kaj la kochero ekbruligis la lignon sub li. La arboj finbrulis tiel, ke lia vesto ech ne bruletis.

- Nu, chu vi scias tiom, kiom mi? - demandis la kochero.

- Tute ne, tute ne! - respondis la knabo.

La kochero sidigis lin sur la duan kaj same bruligis ghin. Sed tiu ech fumon ne havis, kiam ghi brulis. Li sidigis la knabon sur la trian staplon, kaj same bruligis ghin. Ghi havis nek fumon, nek fajron. Denove li demandis la knabon:

- Nu, chu vi scias tiom, kiom mi?

- Mi? Duoble pli mi scias! - respondis la knabo.

Estis tie rivereto. La knabo transkapighis kaj farighis el li fisheto. Li saltis en la rivereton kaj gaje naghis. Ek! ankau la kochero transkapighis, farighis fishego kaj naghis post la fisheton. Sed la rivereto estis malgranda kaj li ne povis naghi tiel rapide, kiel la fiteto.

Sed subite la rivereto eniris lagon. Tie jam la fisegho povis pli bone naghi. Feliche, kiam la fishego atingis la fisheton, tiu jam estis sur la transa bordo, subite li elsaltis el la lago, transkapighis kaj farighis fianchringo.

Ghuste tie promenis la reghidino. shi prenis la ringon kaj metis ghin sur sian fingron.

La ringo ekparolis:

- Reghidina moshto! Baldau el la lago elsaltos fishego, kaj farighos bela richa junulo! Li petos vin per dolchaj vortoj, ke vi donu al li la ringon, sed vi diru: mi ne donos ghin, ghis vi faris super la lago oran ponton, kian ankorau ne vidis homaj okuloj.

Tiel estis, kiel diris la ringo. El la lago saltis fishego, ghi farighis bela knabo, kaj petis la ringon per dolchaj, mielaj vortoj. Sed la reghidino diris:

- Volonte mi donos ghin al vi, se super tiu lago vi faros tian oran ponton, kian homaj okuloj ankorau ne vidis.

La reghidino iris hejmen, kaj kiam shi eniris sian chambron, vastighis la ringo sur shia fingro, falis al la tero kaj farighis ech pli bela junulo ol la antaua. Li diris:

- Reghidina moshto, tiu alia junulo morgau venos por la ringo. Bonvolu fari al mi la komplezon jheti la ringon sur la teron, kiam vi ghin transdonos.

La reghidino ech ne povis ekparoli, la junulo jam transkapighis kaj denove farighis ringo. La reghidino metis ghin sur sian fingron.

La sekvan tagon la reghidino rigardis tra la fenestro kaj jen, shiaj okuloj vibris pro la granda brilo: la ora ponto estis super la lago. Kaj venis ankau la richa junulo peti la ringon. La reghidino tuj deprenis ghin de la fingro, sed kiam shi volis transdoni ghin, shi jhetis ghin sur la teron kaj tiu - audu la miraklon! - tuj farighis etaj kach-eroj.

La richa junulo tuj transkapighis, farighis koko kaj komencis kolekti la erojn.

En tiu momento el unu kach-ero farighis eta skarabo, tiu skarabo surgrimpis la muron kaj tie ghi sidighis sur pafilon. La koko tion ne rimarkis kaj kiam ghi kolektis la kach-erojn, frapante la flugilojn ghi kriis:

- Nu, vi, sag-serchanta knabo, vi volis scii pli multe ol mi, sed nun vi estas en mia kropo. Liberighu, se vi povas!

La skarabeto atendis ghuste tion. Ghi pafis kaj tiel trafis la kokon, ke ghi ne plu kriis. Tiam rapidege ghi farighis same koko kaj frapante la flugilojn kriis:

- Kokeriki, kochero de feregho! Mi sciis pli ol vi, char alie vi estus mortiginta min.

Kaj li denove farighis junulo. Li dankis pro la bonkoreco la reghidinon kaj reiris al sia fianchino.

Hej, estis granda ghojo! Ili faris edzighfeston en sep landoj, kaj la ghojo estis tiel granda en la lando, ke dum sep jaroj estis videbla nek unu malgaja homo. Nur unu plorantan infaneton mi vidis. Li ploris nur pro tio, char koko shtelis el lia mano la papavan kukon.

Kiu ne kredas, do kontrolu chion.

<<