LA RANO

Chu estis, chu ne estis, pli proksime ol la sepdek sepa lando, sed je lamula pasho trans la Fabeloceano, kie oni najlis hufferon sur la piedojn de rano, por ke ghi ne stumblu en chiuj survojaj kavetoj, vivis iam juna servisto.

Li servis jam tri jarojn, kiam li hejmeniris al la patro, kaj diris al li:

- Mi ne plu servos, patro, sufiche mi jam manghis fremdan panon. Mi havas cent sonorajn forintojn, mi komencos ion per ili.

- Bone, filo, komencu, sed zorgu ke vi ankau finu bone.

La malricha homo diris nur tiom, kaj ech tiom diris nur silente. Nek la junulo aldonis ion, sed pendigis al la kolo sian pansakon, kaj iris en la urbon. Li pensis acheti ion per siaj cent forintoj. Li ekiris lau la strato, shovis la nazon en chiun butikon, observis chion detale, sed nenio plachis al li. Pri chio, kion oni metis antau lin, li diris malplache: ghi ne valoras cent forintojn, nek tio, nek tio chi valoras tiom.

- Chu vi volas varon, kiu kostas cent forintojn? - oni demandis lin en iu butiko. - Jen, tiu chi arghenta glaso, ghi valoras almenau ducent forintojn, sed al vi mi vendas ghin por cent.

- Nu, se vi vendas ghin por tiom, mi achetos ghin - diris la junulo kaj metis la glason en sian pansakon, kaj forpafis sin hejmen.

Hejme la patro demandis lin:

- Chu vi achetis ion, filo mia?

- Jes ja, arghentan glason. Rigardu ghin, ghi havas ech fermoplaton!

- Ej vi, ventokapulo! - koleris la malricha homo. - Kiel vi povis elspezi por ghi cent forintojn! Mi foijhetus ghin, ech se tiu mono estus en ghi! Nu, por tio vi suferis dum tri jaroj!

- Ne malpacu, patro mia - diris la junulo -, oni neniam scias, eble mi ankorau utiligos ghin!

Li prenis la glason, starigis ghin meze de la tablo, kaj malfermis ghin por vidi, chu io estas en ghi? Kaj jen, rulighis el ghi alia arghenta glaso. Ankau tiu estis el pura arghento, kiel la unua. Apenau ili iom observis ghin, el la glaso rulighis tria glaso, poste kvara, kvina, sesa!

- Vidu, patro, tiu chi glaso vere valoras cent forintojn! Kiam li eldiris tion, el la sepa glaso saltis malbela raneto, kaj eksidis meze de la tablo. Gape ili malfermis okulojn kaj bushon, kiam la raneto ekparolis:

- Brek-brek, donu al mi manghi kaj trinki, char mi estas malsata kaj soifa.

Ili tiel ektimis, ke ili tuj donis al ghi manghi kaj trinki.

Dum la manghado kaj trinkado la rano kreskis kaj kreskegis. Dum momento ghi farigis tiel granda, ke la tablo apenau sufichis por ghi.

- Brek-brek, donu manghi pli, char alie mi manghos vin mem - ekparolis denove la rano.

- Nu, vi faris bonan acheton - diris la malricha homo, kaj iris en la kameron por rapide kolekti la manghajhojn, kiujn li havis.

Li trovis iom da graso kaj pano, alportis ilin kaj metis chion antau la ranon.

- Jen, chio, kion ni havas - diris la malricha homo -, mi havas nenion alian en la mondo, ej vi, mirakla rano.

Dum momento ghi manghis la grason kaj panon. La tuton ghi malaperigis per sola gluto.

Tiam la rano saltis sur la plankon, elrampis tra la pordo, iris en la garbejon, kushighis kaj ekdormis. Sed tiam ghi jam estis granda, kiel bakforno. Kiam ghi vekighis, ghi venis al la domo kaj kriis tra la pordo:

- Dio vin benu, mi foriras, char mi vidas, ke vi malrichas kiel muso pregheja.

Nu, dank' al Dio, ke ghi foriris. Rande de la vilagho estis granda ronda lago, la rano saltis en ghin, kaj tiom da akvo elfluis el la lago, ke la inundo preskau forlavis la vilaghon.

Malgajis la malricha homo, kaj ech lia filo, char la rano formanghis ilian tutan havajhon.

- Nun jam vi povas reiri por servi kun via arghenta glaso - malpacis la malricha homo.

La junulo ne atendis ech ghis la sunsubiro, li ekiris vagi tra la mondo. Li metis la sep argentajn glasojn en la pansakon, kaj iris fronte al sepdek sep landoj. Li ne haltis dum sep noktoj kaj tagoj, kaj frumatene de la oka tago, li alvenis en la urbo de la regho. Li ekhavis la ideon eniri la kortegon de la rego: eble oni dungos lin. Li eniris en la kortegon, la regho ghuste staris sur la verando kaj diligente pipfumis. La junulo dece salutis, la regho resalutis. Tuj li demandis:

- Kiucele vi venas, junulo?

- Mi serchas lokon por servi, regha moshto.

- Nu, tiukaze vi venis en bona tempo, char jhus mi maldungis mian unuan kocheron.

Tuj ili kontraktis, interkonsente manprenis, kaj trinke stampis la interkonsenton.

La tempo pasis. Pasis jaro, du jaroj, tri jaroj. La regho ekamis la malrichan junulon, kvazau li estus lia propra filo. Ni menciu interdire, ke la regho havis nek edzinon, nek filon, nek iu ajn. Li travagis la tutan landon kaj la tutan mondon, sed li ne trovis taugan edzinon. Multe-multege malghojis la regho pro tio, li ne povis dormi ech nokte, kiam li pensis pri tio, kiu heredos lian belan landon? La malricha junulo vidis tion, kaj foje li kolektis la kuraghon, kaj demandis:

- Regha moshto, pardonu se miaj vortoj estos ofendaj, sed vershajne vi havas grandan malghojon, char senchese vi ghemadas.

- Nu, se vi kuraghis min alparoli - diris la regho -, ankau konsolu min, char alie mi palisumigos vin. Malshtopu viajn orelojn, junulo! Mi travagis la landon kaj la mondon, sed mi ne trovis edzinon taugan por mi. Mi audis pri unu tia, sed neniam mi sukcesis ekvidi shin. Shi estas Helena, filino de la feregho. Jam hodiau vi ekiros, por porti al mi tiun knabinon: sen shi ech ne revenu!

Hej, la malricha junulo dronis en malghojo. La malghojo kaj chagreno preskau mortigis lin. Kiel li povis esti tiel stulta alparoli la reghon!

Sed vane li chagrenighis, li devis ekiri, chu li volis tion, chu ne. Li sursidis la plej bonan chevalon, kaj dume oni plenigis lian sakon per pano, kukoj, arghento, oro kaj - ghis, mondo! li ekiris lau sia nazo.

La malricha junulo vagis, vagadis tra montoj kaj valoj, en arbaroj kaj kampoj, foje tie, foje chi tie, foje rekte kaj foje kurbe. Trairante densan arbaregon, li ekaudis ke ie hundo sufere tirbojas. Li iris al la direkto de la vocho, kaj ekvidis flavan chashundon konvulsie barakti kaj kaptadi al la malantauaj piedoj. Li rigardis, pro kio la malfelicha besto suferas, kaj li ekvidis en ghia piedo dornon tiel grandan, kiel tranchilo. Kaj la chashundo ekparolis:

- Junulo, eltiru ghin, certe mi rekompencos vin.

- Mi eltiras ghin, malfelicha besto, ech sen rekompenco - diris la junulo kaj eltiris la dornon.

- Nu, junulo, pro bono atendu bonon. Prenu el mia dorso tri harojn, konservu ilin bone, kaj se vin trafos io malbona, skuetu ilin, kaj tuj mi aperos apud vi, ech se vi estos che la rando de la mondo.

La junulo pensis: hunda haro, acha varo, ghi ne donos oran milon, nek utilon, nek malutilon; do eltiris tri harojn, kaj metis ilin en sian sakon.

Li iris plu, sur montoj kaj deklivoj, dum sep noktoj kaj tagoj senchese, demandante chiun preterpasanton, kie estas Felando, sed neniu povis diri al li tion. Li iris, iradis malgaje, kaj atingis bordon de riverego. Li decidis sekvi ghin, eble tiel li atingos Felandon. Irante lau la bordo, li rimarkis grandan ezokon, baraktantan en dornoplena arbusto, sed ghi neniel sukcesis liberighi de la branchetoj.

Ghi alparolis la junulon:

- Helpu min, mi rekompencos vin.

- Mi ne atendas de vi rekompencon - diris la junulo -, sed mi liberigas vin.

Li prenis la ezokon kaj metis ghin en la akvon. Sed la fisho resaltis al la bordo kaj donis tri skvamojn al la junulo.

- Konservu tiujn tri skvamojn, kaj se ie trafos vin malbono, skuetu ilin, kaj mi aperos tie por helpi vin.

- Bone - diris la junulo -, fisha skvamo, plena vano, ghi ne donos oran milon, nek utilon, nek malutilon; do li formetis ankau la skvamojn. Kaj li iris plu, malgaje, foje orienten, alifoje okcidenten, foje suden, alifoje norden, sed neniu vivulo povis diri al li, kie estas Felando.

- Nu - li malghojis -, mi ne trovos ghin ech ghis la finigho de la mondo plus du tagoj.

Sed li iris plu, kaj instigis sian chevalon:

- Marshu, marshu, chevalo mia!

Trairante densan arbaregon, li ekvidis, ke du palumboj baraktas sur fagobrancho, kaj tiel plende ili kveras, ke lia koro kuntirighis. Li rigardis, kio okazis al la palumboj: la piedoj kaj flugiloj de la malfelichaj birdoj gluighis per mielo. Li haltigis sian chevalon, grimpis sur la arbon kaj liberigis la palumbojn.

- Nu, junulo - ekparolis unu el la palumboj -, vi savis nian vivon, pro bono atendu bonon.

Ili donis al li po tri plumojn en siaj flugiloj, kaj diris:

- Konservu ilin zorge, kaj se vin trafos malbono, nur skuetu ilin kaj tuj ni aperos apud vi.

- Bone, bone - diris la junulo -, mi konservos viajn plumojn, sed kiel vi povus helpi min? Trafis min granda malbono, sed vi ne povas helpi en tio.

- Se vin trafis malbono, diru al ni, kio ghi estas, kaj ni helpos vin.

La junulo estis malgaja, tamen li ekridis pri la parolo de la palumboj.

- Bone, diru al mi, kie estas Felando?

Kaj nun ekridis la palumboj.

- Ni vivas ghuste tie - ili diris. - Sidu sur vian chevalon kaj chiam nur sekvu nin.

Hej, kiel ekghojis la junulo! Li sursidis la chevalon kaj galopis post la palumboj pli rapide ol vento.

Kaj fine la palumboj haltis kaj diris:

- Jen, Felando estas chi tie, chi tie!

La junulo gape malfermis la okulojn kaj bushon. chi tiu lando estis tute malsimila al tiuj, kiujn li vidis ghis nun. Sur la kampoj floris orfloroj, orharaj chevaloj pashtis sin, kaj chie, ghis kie atingis la vido, sur la arboj kreskis orpomoj, orpiroj, orprunoj kaj chiaspecaj valoraj fruktoj, chirkaue chiuj montoj estis el diamanto brilega, ke ili vibrigis liajn okulojn.

- Nu, ghi estas vere Felando - diris la junulo.

- Kaj nun kien ni konduku vin? - demandis la palumboj.

- Nun al la palaco de Helena la Feino - respondis la junulo.

La palumboj ekflugis, kaj la junulo rajdis post ili pli rapide ol vento. Abrupte lia chevalo haltis kaj time retirighis, ke preskau li falis de sur ghi. Jes ja, ili staris antau la palaco de Helena, kaj ties brila lumo timigis la chevalon.

Ankau la palaco de lia regho estis bela, sed tiu chi palaco estis senkompara en la mondo. Ghi havis sep etaghojn, kaj chiuetaghe mil fenestrojn kun oraj vitroj. La palaco estis grandega kiel tuta urbo, tamen ghi giris sur kalkano de koko. Hej, kiel ghi giris!

- Nu, ghis tie mi sukcesis - diris la junulo -, sed neniam mi povos eniri la palacon!

- Ne malghoju - diris unu el la palumboj -, nur prenu unu el niaj plumoj, tushu per ghi la kalkanon de koko, kaj vi vidos, ke haltos la palaco.

Ne necesis dua instigo, mane-piede li grimpis al la kalkano de koko, tushis ghin, kaj miraklo! - la palaco ekskuighis kaj haltis dum momento.

Kiam la palaco haltis, entuziasme kuris el ghi bela feino, turnis la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj fine rimarkis la junulon.

- Kiu vi estas kaj kiu vento vin portis chi tien?

La junulo dece rakontis chion:

- Majesta fereghidino, mi estas kochero de la blanka regho, kaj mi venis porti vin al li.

- Mi audis jam pri la blanka regho - diris Helena la Feino -, kaj mi scias ankau, ke li volas edzinigi neniun alian, nur min. Sed vane vi venis chi tien, junulo, char mi perdis mian fianchinan ringon dum banado, kaj mi povos edzinighi, nur se ghi retrovighos.

Ekmalghojis la junulo,ech longighis liaj oreloj kaj lipharoj. Kie li serchu tiun ringon?

Helena klarigis al li, ke proksime al la palaco estas lago, tie shi perdis la ringon; se li havas emon, li serchu ghin tie.

La junulo tuj iris al la bordo de la lago. Li cerbumis, malghojis, preparis sin por senvestighi, sed antau ol li senvestighus, li rememoris pri la ezoko, eble tiu vere povus helpi lin. Li skuetis la tri skvamojn, kaj jen, la ezoko tuj aperis apud li. Ghi demandis la junulon:

- Nu, kara mastro, kio okazis?

La junulo rakontis chion.

- Tio estas vere granda malbono, sed ne malghoju, Char shajnas, ke mi audis pri tio, ke la ringo nun estas en la ventro de rano. Mi portos al vi tiun ranon, se necese ech el la Fabeloceano.

La ezoko abrupte malaperis, kaj la junulo atendis sur la bordo de la lago.

Kaj chu vi kredas tion, chu ne: ne pasis ech duonhoro, venis la ezoko kaj kun ghi rano grandega kiel domo.

- Kio do! - ekkriis la junulo. - Shajne ghi estas mia rano!

Jes, certe estis ghi. Kaj ankau la rano rekonis la junulon, kaj diris:

- Kio do! Mia iama mastro!

- Ho, kara rano mia - diris la junulo -, se vi havas la ringon de Helena la Feino, redonu ghin, mi rekompencos vin, se mi povas!

- Volonte, amiko - diris la rano -, nur se ghi estas en mia ventro: chu ghi estas tie, chu ne tie? Nu, tuj ni ekscios tion.

Ghi elrampis sur la bordon de la lago, kaj komencis vomi. Kaj jen, baldau elrulighis tra ghia busho brila diamanta ringo. Kuris la junulo por preni ghin, sed en tiu momento aperis leporo kaj kaptis la ringon, kaj ek! ghi forkuris kun la ringo tra montoj kaj valoj.

Ektimis la junulo, volis postkuri la leporon, sed klarighis al li, ke vane li farus tion, estos pli bone voki la chashundon. Li skuetis la tri harojn, kaj tuj aperis antau li la chashundo.

- Kion vi ordonas, kara mastro?

- Mi ordonas al vi, ke vi kaptu tiun leporon. Ghi kuras tie, forshtelinte la diamantan ringon.

Apenau li eldiris chion chi, la chashundo kuregis kiel rapida vento, kaj dum momento ghi kaptis la leporon, kaj pushis ghin al la tero, ke la ringo elrulighis el ghia busho.

La hundo kaptis kaj portis ghin al la junulo.

La junulo iris ghoje en la palacon, kaj jam de malproksime li montris la ringon al Helena la Feino. Li komencis paroli jene:

- Sed nun jam vi venos kun mi, bela fereghidino!

Helena la Feino respondis:

- Mi ne povas iri ankorau, junulo, ghis vi portos al mi krucheton el akvo de la vivo, kaj el tiu de la morto.

La junulo malghojis, la malgajo kaj chagreno preskau mortigis lin.

- Ech tion mi ne scias, kie ili fontas - diris la junulo.

- Vi ekscios, se vi serchos ilin. Jen, mi donas al vi du orajn kruchojn, kaj iru lau via nazo.

La junulo eliris el la palaco, li iris, iradis, haltis tie kaj tie, sed renkontis neniun, kiun li povus demandi, kie estas la akvo de vivo kaj morto? Li ekhavis la ideon voki la palumbojn, eble ili scias pri ghi. Li prenis la plumojn el sia sako, skuetis ilin, kaj la palumboj aperis tuj antau li.

- Kio okazis al vi, kara mastro? - demandis unu el la palumboj. - Mi vidas, ke vi tre malghojas.

- Kiel mi ne malghojus, se Helena la Feino deziras, ke mi portu al shi kruchon el la akvo de la vivo, kaj el tiu de la morto.

- Nu, se shi deziras tion, donu al ni ambau kruchojn, kaj ni tuj portos al vi el tiuj akvoj. Sed jam nun ni avertas vin, estu singarda, char se nur eta guto el la akvo de la morto tushos vin, vi pereos.

Eldirinte tion, la palumboj forflugis malproksimen. Tie, unu apud la alia bobelis la akvo de vivo, kaj tiu de morto. Ili plenigis ambau kruchojn, zorge fermis ilin, kaj reflugis al la junulo.

La junulo kuris en la palacon, portante la akvon de vivo kaj tiun de morto. Helena la Feino miris, miregis! Shi neniam kredus, ke la junulo povos plenumi ech tiun shian deziron.

- Nu, se vi ne kredus tion, nun vi venos kun mi, Helena la Feino!

- Jes, jes, nepre - diris Helena -, nur mi volas kunfaldi mian palacon. Ni iru al la mezo de la korto.

Kiam ili eliris al la korto, Helena la Feino per sia ora bastoneto svingis al la palaco el chiuj direktoj, kaj la palaco komencis shrumpi, ghi shrumpis chiam pli, kaj fine ghi jam rulighis sur la tero, kiel pilko.

- Jen, junulo, metu ghin en vian sakon!

Li metis ghin en sian sakon, poste ili elektis du orharajn chevalojn, la plej bonajn, sursidis ilin, kaj ek!, ili flugis kiel fluganta penso. Matene ili ekiris, kaj tagmeze jam estis en la kortego de la blanka regho.

La regho ghojegis, li ne sciis kion fari por la granda ghojo. Li volis tuj edzighi al Helena. Sed post kiam ili altablighis, manghis, trinkis, konversaciis, iel metighis tien ankau la du oraj kruchoj, kaj Helena prenis ilin tiel, ke guto falis sur la manon de la junulo.

En la sama momento li mortis.

Estis granda ektimo kaj malghojo.

La regho shiradis la proprajn harojn pro la chagreno. Elkore li bedauris pro la shatata, kara servisto.

Helena la Feino diris:

- Nu, se tiom vi chagrenighas, do lasu la malghojon, char tuj mi revivigos lin.

Shi prenis la alian kruchon, en kiu estis la akvo de vivo, shprucis el ghi sur lin, kaj la junulo tuj vekighis, kaj li estis multe pli bela kaj juna, ol pli frue.

La regho vidis tion, kaj pensis: "Certe ne malutilus al mi junighi iom!" Kaj li prenis la kruchon, kaj vershis sur sin la tutan akvon. Nu, kompreneble li mortis, char li vershis sur sin la akvon de morto. Kaj en la alia krucho ech guteto da akvo ne restis, char Helena la Feino vershis chion sur la junulon.

- Ej, li mortis! - diris Helena la Feino.

- Jes ja, vere - konfirmis la junulo.

Kion fari? Se li mortis, do estas necese entombigi lin. Kaj la malrichan junulon tuj post la entombigo oni elektis regho. Mankis en la lando alia homo, kiu taugus por tiu ofico. Kaj Helena la Feino diris:

- Audu, mi forlasis mian landon nur por vi, do, mi estu la via, vi estu la mia, nin disigu nur la morto.

La junulo volonte konsentis. La oran pilkon ili rulis al la mezo de la korto, Helena svingis per la ora bastoneto, kaj dum momento kreighis tie tia palaco, ke chiu en la mondo venis por admiri ghin.

Nu, kiu venis tien, ne pentis sian agon, char la geedzigha festeno dauris sep semajnojn. Sufichis platoj kaj teleroj, malpli vino kaj vinberoj, iuj manghi povis, aliaj nur provis; fine la geedzoj dum la nokta malhelo sidighis en nuksoshelo kaj nun flosas sur rivero ...

Morgau ili gastu che vi!

<< >>