LA FILINO DE LA BOVPASHTISTO

Chu estis, chu ne estis, trans la Fabeloceano vivis iam reghido. Tiu reghido forte decidis, ke li travagos la tutan mondon kaj ne ripozos, ghis li trovos konvenan edzinon. Ne gravas, chu shi estas filino de regho au tiu de malrichulo, nur shi estu lau lia gusto.

Disvastighis la famo en la tuta lando, ech ekster ghi, kaj kie iris la reghido, chie amasighis la popolo por saluti lin, maljunuloj, junuloj, frauloj kaj knabinoj, precipe knabinoj.

Foje en vilagho la reghido rimarkis knabinon inter la aliaj, kiu forte ekplachis al li. Rekte li iris al tiu knabino, interparolis kun shi kaj demandis: Kies filino vi estas, franjo?

- Mi estas filino de la bovpashtisto, reghida moshto - respondis la knabino.

- Ne gravas, estu filino de kiu ajn, mi edzinigos vin.

Tuj li sidigis shin en la kaleshon, veturigis hejmen la filinon de la bovpashtisto kaj ili geedzighis farante pompan edzighfeston.

Sed por ne konfuzi la fadenon de la rakonto, mi diru, ke antau la geedzigho la reghido diris al shi:

- Auskultu, knabino, vi estas lau mia gusto, mi edzinigos vin, kondiche, ke vi neniam kontraudiros al mi. Kion mi faros, tiel estos bone, vi ne havu vorton kontrau tio.

Bone, pasis la tempo, ili vivis en paco. Sed foje okazis, ke malrichulo venis por plendi al la regho.

- Regha moshto - diris la malrichulo -, ni iris kun mia najbaro en la urbon, kun du chevaloj mi, kun du bovoj li. Unu el miaj chevaloj havis idon. Dumvoje ni tranoktis. Kiam ni ekiris, la ido alighis al la bovo de mia najbaro, kaj ne plu volis reiri al sia patrino. Tiam la najbaro diris, ke mia chevalido estas la lia, kaj li ne volas redoni ghin. Regha moshto, faru jughon!

- Bone - diris la regho -, mi faros jughon, sed vi ne ghojos pro ghi, malrichulo, Char ankau lau mi al tiu apartenas la chevalido, kiun ghi postiras.

Foriris la malrichulo malgaje, malghoje, char ech che la regho mankas justeco, sed en la alia chambro la reghedzino haltigis lin, kaj diris:

- Malrichulo, mi audis, kian jughon faris mia edzo. Iru en la arbaron, kie mia edzo kutimas chasadi, portu kun vi reton, metu ghin sur trunkon.

La reghedzino ankorau diris ion, sed nun tion mi ne malkashas, baldau vi ekscios. La malrichulo iris en la arbaron, portis kun si reton, metis ghin sur trunkon, kaj li tenis la reton kvazati li fishkaptus. Li ech ne sidis unu horon, kiam venis la regho. Li rigardis, rigardadis, kion faris la malrichulo. Li ne povis senvorte elteni kaj demandis:

- Kion vi faras chi tie, malrichulo?

- Mi fishkaptas, mia regha moshto.

- Kion vi parolas, malrichulo, kiamaniere povus havi la trunko fishon?

La malrichulo respondas:

- Tiel, kiel bovo chevalidon.

Ekhontis la regho. Tuj li ghustigis la decidon, redonigis la chevalidon al la malrichulo. Sed li tuj pensis, ke tiun ruzecon instruis al la malrichulo la edzino.

Reveninte hejmen, tuj li diris kolere al la edzino:

- Nu, edzino, vi kontraudiris, kvankam vi jhuris, ke vi neniam faros tion. Do, vi ne plu havas lokon en mia domo. Reiru al via patro!

La reghedzino ploris, sed vane shi ploris, char la regho ne pacighis.

- Bone - diris la edzino -, mi foriros. Sed kion vi donos al mi pro tio, ke ghis nun mi estis via edzino?

La regho diris:

- Mi donas al vi tion, kio estas la plej kara por vi, nur foriru el la domo.

La reghedzino tuj eliris, iradis-venadis, preparis sin, poste por lasta fojo shi ankorau sidighis al la tablo de la regho, por lastfoje tagmanghi en la palaco. Kiam la regho rigardis flanken, shi miksis dormigilon en lian vinon.

Baldau la regho komencis oscedi, fermighis liaj okuloj, li klinighis sur la tablon kaj ekdormis. La reghedzino atendis tion, kaj shi vokis la servistojn. Ili portis la reghon al la kalesho, kaj per seschevala kalesho shi vojaghis hejmen al la patro, al la bovpashtisto.

Vekighante en la domo de la bovgardisto, la regho chirkaurigardis, kaj mire demandis:

- Kiel mi venis chi tien?

- Mia kara edzo, vi diris al mi: mi povas kunpreni la plej karan por mi. Por mi vi estas la plej kara, do mi kunprenis vin.

Tuj forflugis la kolero de la regho, Chirkaubrakumis, kisis la edzinon. Ili sidighis en la kaleshon, vojaghis hejmen, kaj vivis ghis la morto kune kiel kolomboj.

<< >>