LA LUPO KAJ LA VULPO

Iam lupo kaj vulpo vivis en granda, profunda amikeco. Kune ili vagadis tra arbaroj kaj kampoj, neniam ili forlasis unu la alian.

Nu, char kune ili vagadis, foje ili kune falis en chasfosajhon. Ili kriis kaj hurlis, sed neniu vivulo preterpasis tie. Pasis tago post tago, nokto post nokto. Ili preskau rabiighis pro la malsatego, char neniel ili povis liberighi.

Foje la vulpo ekhavis ideon kaj diris al la lupo:

- Mi konsilus ion al vi, amiko lupo!

- Kion, amiko vulpo?

- Tion, ke vi ekstaru sur viaj malantauaj piedoj; mi vidu, kiom alta vi estas? Mi supozas - diris la ruza vulpo -, ke vi estas pli alta, ol urso, kaj ech pli ol leono.

Al la lupo plachis la flataj vortoj, ghi ekstaris sur siaj du malantauaj piedoj, kaj strechlongigis sin tiel, ke krakis chiuj ghiaj ostoj.

Tiam la vulpo diris al ghi:

- Hej, lupo, mi havas bonan ideon! Mi eliros el la chasfosajho, kaj eltiros ankau vin.

- Ne shercu, amiko vulpo, char mi trabatos vin - diris la lupo. - Kiel vi povus eliri?

- Bone, bone! Nur permesu, ke mi surstaru viajn shultrojn.

En ordo, la lupo permesis, ke la vulpo staru sur ghiajn shultrojn.

La vulpo atendis ghuste tion. Ghi forpushis sin de sur la shultroj de la lupo, elsaltis el la chasfosajho, kaj - ek, rapide! - senvorte forlasis la lupon, kuris al la vilagho, kaj ghi serchadis tie, ghis ghi sukcesis enpenetri anserejon, kaj tie ghi faris brilan festenon.

Sed tie ghi repensis pri la lupo. Ghi prenis anserfemuron, kaj portis tion al la kaptito.

La vulpo iris al la rando de la chasfosajho, kaj plende, kun malgaja vizagho diris al la lupo:

- Hej, amiko lupo, min trafis misshanco. Mi eniris la vilaghon, por porti al vi anseron. Sed ghuste kiam mi estis inter la anseroj, kaj kaptis unu, la mastro aperis, kaj restis inter miaj dentoj nur tiu chi femuro. Vidu, amiko lupo, ech tion mi portis al vi. Mi estas bona amiko, chu ne?

- Jes, bona - diris la lupo -, sed se vi volas farighi ech pli bona, shovu vian voston chi tien, kaj eltiru min el la fosajho.

- Ho, amiko mia, lupo, mi ne povas tion fari, char mia malforta vosto tute elshirighus. Kaj vi refalus, kaj rompus al vi la kolon. Sed mi alportos branchon, kaj per ghi mi eltiros vin.

La vulpo forkuris kaj alportis du branchojn :unu dikan, kaj unu maldikan. Unue ghi etendis al la lupo la maldikan, kaj kiam la lupo prenis la brancheton, la vulpo abrupte ektiris ghin. La brancheto rompighis, kaj la lupo brue refalis.

Ghi hurlis suferplende, kaj la vulpo ekridegis tiel forte, ke la arbaro reehhis pro tio. Poste ghi etendis la dikan branchon, kaj per tiu eltiris la lupon.

Kiam ili ambau estis ekstere, la vulpo diris:

- Venu, amiko, al la vilagho. Antau kelka tempo, kiam mi estis tie, mi vidis, ke en unu domo estas geedzigha festeno. Venu, ni ankau amuzighu iom: ni jam malghojis sufiche.

Ili eniris la vilaghon, kaj rekte pasis al tiu domo. La geedzigha festeno estis en sia kulmino. La ciganoj verve muzikis, la junuloj kaj junulinoj dancis diligente. Lupo kaj vulpo ne povus ech deziri pli bonan okazon. Ili ambau shteliris en la kameron, kaj alfrontis la multan porkviandon, lardon kaj ceterajhojn. Ili atakis ech la vinbarelon. Ili manghis, trinkis kaj dancis. Pli bonan vivon ili ne povus imagi ech en la paradizo.

Sed intertempe la vulpo rimarkis, ke iu shlosis la pordon de la kamero, dum ili festenis. Ghi diris nenion al la lupo, lasis gin manghi kaj trinki, sed ghi mem serchis feran najlon, kaj komencis fosi per ghi che la piedo de la muro. La lupo demandis:

- Kion vi faras, amiko vulpo?

La vulpo respondis:

- Mi flaras, amiko lupo, ke chi tie estas enfosita dolcha kuko. Post ghi plej bone gustas vino!

La lupo lasis, ke la vulpo plu serchadu la dolchan kukon; ghi mem daurigis la trinkadon. Poste ghi ekdancis denove, kaj vokis danci ankad la vulpon. La vulpo multe silentigis ghin,ke ghi ne dancu, ne kriu, char la gastoj povos audi tion, kaj ilin ambau trafos neglora sorto, sed la lupo estis nebridebla. Ghi dancis, kriis, brue gajis. Kunklakigis la maleolojn kaj manplatojn. Ghi kriegis laute: - Hej, mi kore bonhumoras!

Sed la ruza vulpo chiam forglitis el ghiaj manoj, kaj fosis plu. Kiam ghi finfaris la truon, ankau ghi komencis danci plensange. Ghi kriadis ech pli laute, ol la lupo.

Nu, fine ekaudis la bruon la gastoj de la festeno. Ili demandis unu la alian:

- Kiu kriegas ekstere?

Unu supozis tiel, alia alie. Fine ili chiuj konsentis, ke tio povas esti nur lupo, hej, mil diabloj! Nu ek, ni dancigu ghin iom lau nia muziko!

Ili armis sin, unu per hakilo, aliaj per fusilo ati forko. Ili malfermis la pordon de la kamero.

Kaj jen, tie vere estis lupo, ghi ankorau dancis kaj hurlis freneze.

Ek! La vulpo forpafis sin tra la truo, ankau la lupo volis sekvi ghin, sed la truo montrighis malvasta. La gastoj batis-drashis ghin brue, kiom ili nur povis. La lupo abrupte retiris sin el la truo, kaj forkuris tra la pordo.

Tiam la vulpo jam estis malproksime de la vilagho, kaj dum ghi iris, iradis, malantau ghi venis charo, plenplena per fishoj. La vulpo rapide kushighis meze de la vojo, fermis la okulojn, sternis sin tiel, kvazau ghi estus mortinta. La charo atingis ghis tie, la charisto rimarkis la mortintan vulpon, prenis ghin kaj jhetis sur la charon.

La vulpo volis ghuste tion. Dum la charisto silente marshis apud la bovoj, ghi ekmanghis la fishojn. Ghi faris grandan festenadon, ech kunprenis kelkajn fishojn kaj saltis el la charo, kaj ekiris en la mala direkto.

Ghi iris malpli ol jhetdistanco, kaj jen, ghi renkontis la lupon, kiu venis kun tradrashita dorso.

- Nu, amiko vulpo, ache vi trompis min!

- Chu plendas ghuste vi - koleris la vulpo -, chu mi ne diris, ke vi ne kriu tiom?

- Jes, vere! - rekonis la lupo.

Ili interpacighis, denove farighis bonaj amikoj, kaj marshis plu kune.

Jes ja, sed la lupo rimarkis la multajn fishojn che la vulpo, kaj demandis:

- Kie vi kaptis tiujn multajn fishojn, amiko vulpo?

- Kie? El akvo, amiko lupo!

- Kaj kiel vi kaptis ilin?

- Kiel? Kompreneble tiel, kiel ordinare oni fishkaptas.

- Ho, amiko vulpo, instruu al mi fishkaptadon.

- Nu, tio estas facila afero. Iru sur la glacion de la lago. Shovu vian voston en truon. Kaj kiam la fishoj arighis sur via vosto, eltiru ghin.

Ili iris sur la glacion de la lago. Baldau trovighis ankau truo. La lupo enshovis la voston. Ghi sidadis iom, kaj post kelka tempo volis eltiri la voston, char ghi sentis, ke la vosto pezighis. Jes ja! Ghi pezighis, char la akvo jam komencis glaciighi.

- Amiko lupo, ne eltiru ghin. Atendu, ghis estos sur ghi pli da fishoj.

Kiam la akvo plene glaciighis, la vulpo diris:

- Nu, kara amiko, nun eltiru ghin.

- Mi eltirus ghin, amiko, sed mi ne povas.

- Do bone - diris la vulpo -, certe estas multaj fishoj sur ghi. Nu, amiko, ek, tiru ghin per plena forto.

La malfelicha lupo laute ghemis, pluve shvitis. Tamen ghi ne sukcesis eltiri la voston.

- Hej, amiko, mil diabloj - diris la vulpo -, okazis malbono. Mi vetus, ke via vosto kunglaciighis kun la akvo.

- Ve, ve! - plendkriis la lupo. - Kion mi faru, kion mi faru?!

- Vidu, amiko lupo, mi eble shirmachos vian voston.

- Tion mi ne permesas - diris la lupo -, prefere mi mortos.

- Bone, amiko, sed alie mi ne povos helpi vin. Adiau.

Apenau la vulpo foriris, venis al la lago virinoj kun vestajhoj, por lavi ilin en la truo. Jam de malproksime ili rimarkis la lupon, kaj komencis kriadi, atendante, ke ghi forkuros. Sed la lupo ne forkuris. Ili alproksimighis, kaj vidis, ke la lupo alglaciighis.

Tiam la virinoj kuraghighis. Ili iris al la lupo, batis kaj drashis ghin per lavbatiloj kaj seghpiedoj.

Tion la lupo ne povis elteni. Ghi kolektis chiujn siajn fortojn, ghia vosto shirighis, kaj - ek! - ghi vente forkuregis.

Tiam la vulpo jam estis tre malproksime, ghi iris, iradis, kaj trovis fosajhon. La fosajho estis plena per lignopistajho: la vulpo kushighis en ghi, turnis sin en la pistajho tiel, ke ghi kvazau kovris ghian felon. Ghi sternis sin, kvazau ghi estus trabatita.

La lupo preterpasis ghuste tie, ghi ekvidis la vulpon kaj demandis:

- Kio okazis al vi, amiko vulpo?

- Ho, lasu la demandon, amiko, chu vi ne vidas, ke chiuj miaj ostoj estas disbatitaj, ili ech trapikis mian felon?

- Nu - diris malgaje la lupo -, mi lasis mian voston en la truo.

La vulpo plende ghemadis: - Ho, ve, miaj ostoj, ili estas disbatitaj!

La stulta lupo ekkompatis ghin:

- Ne veadu, amiko vulpo - ghi diris -, ni iru al la arbaro, tie ni kashos nin kaj sanighos.

Sed la vulpo plu ghemis kaj veadis:

- Ho ve, amiko, mi irus volonte, sed mi ne kapablas.

- Bone, bone, mi helpos vin.

- Sed mi ne povas ech starighi.

- Nu, se vi ne povas, mi portos vin.

Kaj ghi levis la vulpon kaj pene portis gin.

Dum la lupo pene portis ghin,la vulpo silente ripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.

La lupo turnis la kapon, kaj demandis:

- Kion vi murmuras, amiko vulpo?

- Mi diris, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.

"Nu, pensis la lupo, certe trompis min la oreloj, kaj mi misaudis."

Sed apenau ghi rekomencis la iradon, la vulpo denove ekripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.

La lupo denove returnis la kapon, kaj demandis:

- Kion vi murmuradas, amiko vulpo?

- Mi nur ripetadas en mi, amiko lupo, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.

- Ej ho, acha kacho - kriegis la lupo -, chion mi atidis bone, denove vi trompis min! - Kaj tuj ghi forpushis de sur sia dorso la vulpon, ke tiu brue falis sur la teron. - Estu via amiko la diablo, sed mi ne plu estos.

Per tio finighis la granda amikeco. Ili laute kverelis, poste unu iris dekstren, la alia maldekstren. Depost tiam oni sentencas en la hungara lingvo: li misuzis, kiel vulpo amikecon.

>>