Neghulino kaj Rozulino

Malricha vidvino loghis en izolita dometo; en la ghardeno, kiu estis antau la pordo, kreskis du rozujoj: unu havis blankajn, la alia rughajn rozojn.

La vidvino havis du knabinojn, kiuj similis la rozujojn, unu estis nomata Neghulino, la alia Rozulino. Ili estis la plej bonaj, piaj, laboremaj kaj persistemaj infanoj en la tuta mondo: Neghulino estis pli kvieta kaj dolcha ol Rozulino. Rozulino preferis kuri sur la herbejoj kaj kampoj, serchis florojn kaj kaptis papiliojn; Neghulino pli volonte restis hejme kun la patrino, helpis shin en la mastrumaj laboroj, au voche legis, kiam la laboro estis finita. La infanoj tiel amis unu la alian, ke ili chiam sin tenis per la manoj, kiam ili estis ekstere. Kiam Neghulino diris: "Ni ne forlasos unu la alian," Rozulino chiam respondis: "Ghis la morto," kaj la patrino aldonis: "Chio devas esti komuna por vi."

Ofte ili solaj kuris en la arbaro kaj kolektis rughajn berojn; la bestoj ne atakis ilin, kontraue ili proksimighis konfide: la leporeto manghis brasikon el iliaj manoj, la kapreolo sin pashtis che iliaj piedoj, la cervo petolis antau ili kaj la birdoj restis sur la branchoj kaj kantis chiujn siajn kantojn. Nenia danghero minacis ilin: se ili malfruis en la arbaro kaj tie atingis ilin la nokto, ili chiufoje ekkushis sur la musko kaj dormis ghis la mateno: la patrino sciis tion kaj ne maltrankvilighis.

Foje ili pasigis la nokton en la arbaro kaj kiam la matenrugho vekis ilin, ili ekvidis belan infanon en blanka hela vesto, sidanta che ilia kushejo.

Ghi levighis, amike rigardis ilin kaj foriris inter la arbojn. Tiam ili rimarkis, ke ili dormis tute proksime de senfundajho kaj estus sendube falintaj tien, se ili estus farintaj en la mallumo unu pashon plu. La patrino diris al ili, ke tio certe estis la anghelo, kiu gardas la infanojn.

Neghulino kaj Rozulino tiel pure ordigis la dometon, ke estis vera plezuro rigardi internen. Somere Rozulino zorgis pri la domo kaj chiumatene, antau ol la patrino vekighis, starigis che shia lito bukedon: de chiu rozujo po unu rozo. Vintre Neghulino ekbruligis la fajron kaj pendigis kaldronon super ghi; la kaldrono estis el flava kupro, sed brilis kiel oro, tiel bone ghi estis purigita.

Vintre, kiam la flokoj falis, la patrino diris:

"Iru, Neghulino, riglu la pordon," kaj poste ili eksidis che la fajrujo, la patrino metis la okulvitrojn kaj legis voche el granda libro; ambau knabinoj auskultis, sidis kaj shpinis; apud ili sur la planko kushis shafideto kaj post ili sur stango sidis blanka kolombeto, kashinte la kapon sub la flugilon.

Foje vespere, kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazau petante akcepton. La patrino diris:

"Rapide, Rozulino, malfermu; tio kredeble estas migranto, kiu serchas rifughejon."

Rozulino iris kaj malriglis la pordon pensante, ke shi ekvidos malrichulon, sed ekstere staris urso kaj etendis al shi sian nigran kapon. Rozulino ekkriis kaj saltis posten: la shafideto ekblekis, la kolombeto ekflugis en la chambro kaj Neghulino sin kashis post la lito de la patrino. La urso komencis paroli kaj diris:

"Ne timu, mi ne atakos vin; permesu al mi varmigi min iom che vi, char mi estas duone glaciighinta."

"Malfelicha urso," diris la patrino, "ekkushu che la fajro kaj gardu vin, ke ne ekbrulu via pelto."

Shi alvokis la knabinojn:

"Neghulino, Rozulino, ne kashu vin, la urso nenion faros al vi, ghi ne havas malbonajn intencojn."

Ambau proksimighis, iom post iom revenis ankau la shafideto kaj kolombeto kaj ne timis ghin. La urso diris:

"Batu iom la neghon el mia pelto," kaj la knabinoj alportis la balailon kaj purigis la pelton de la urso: ghi sin etendis che la fajro kaj murmuris de plezuro. Baldau ili amikighis kun ghi kaj komencis petoli kun la grizulo. Ili shiris al li la haregojn, suriris ghian dorson, rulis ghin en la chambro au prenis avelan vergon kaj batis ghin; kiam ghi murmuris, ili ridis. La urso tute ne protestis, nur se la infanoj tro fervoris, ghi kriis:

"Neghulino, Rozulino, ne mortigu vian fianchon." Kiam venis la tempo dormi, la patrino diris al la urso:

"Restu che la fajrujo, tie vi havas rifughejon kontrau la malvarmo kaj malbona vetero."

Che la tagigho, la infanoj ellasis ghin kaj ghi ektrotis sur la negho en la arbaron. De tiu tago la urso venis chiuvespere en la sama horo, sin etendis che la fajro kaj permesis al la infanoj ludi kun si lau ilia placho; ili tiel kutimis al ghi, ke ili ne riglis la pordon antau la alveno de la nigra kunulo.

Kiam la printempo venis kaj chio estis verda, foje matene la urso diris al Neghulino:

"Nun mi devas foriri, mi ne revenos dum la tuta somero."

"Kien vi iras, kara urso?" demandis Neghulino.

"Mi devas iri en la arbaron kaj gardi miajn trezorojn kontrau la malbonaj nanoj: vintre kiam la tero estas glaciighinta, ili devas resti sube kaj ne povas elighi, sed nun kiam la suno varmigis la teron, ili traighos, malsupren iros, serchos kaj shtelos; kio estas en iliaj manoj kaj kushas en iliaj kavoj, tio ne facile revenas al la taga lumo."

Neghulino chagrenighis pro la foriro de la urso; kiam shi malriglis al ghi la pordon, la grizulo trapasante alkrochighis al la pordohoko kaj peceto da felo elshirighis: shajnis al Neghulino, ke shi vidis oran brilon, sed shi ne estis certa.

La urso rapide forkuris kaj baldau malaperis post la arboj.

Post iom da tempo la patrino sendis la infanojn en la arbaron kolekti sekajn branchetojn. Ili trovis tie grandan dehakitan arbon, kaj che la trunko io saltis en la herbo, sed ili ne povis distingi, kio ghi estas. Kiam ili proksimighis, ili ekvidis nanon kun maljuna velkinta vizagho kaj kun blanka barbo, ulnon longa. La fino de lia barbo estis pinchita en fendo de la arbo, kaj li saltis chi tien kaj tien kiel hundeto che shnuro kaj ne povis sin liberigi. Li rigardis la infanojn per siaj rughaj fajraj okuloj kaj kriis:

"Kial vi staras tie? Chu vi ne povas helpi min?"

"Kio okazis al vi, hometo?" demandis Rozulino.

"Malsagha scivola ansero," respondis la nano, "mi volis fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo; ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj, niaj etaj manghajhoj karbighus che grandaj shtipoj. Mi jam feliche enigis la kojnon kaj chio sukcesus bone, sed la malbenita kojno elglitis kaj la fendo tiel rapide fermighis, ke mi ne povis plu eltiri mian belan blankan barbon; nun ghi estas kaptita kaj mi ne povas foriri. Kial vi ridas, naivaj pupoj! Fi! kia abomeno!"

La infanoj penis per chiuj fortoj, sed ne povis eltiri la barbon, tiel forte ghi estis fiksita.

"Mi kuros por alvoki homojn," diris Rozulino.

"Frenezaj shafokapoj," diris la barbulo per sia rauka vocho, "alvoki homojn! Bela plano, vi du jam estas tro multe ..."

"Ne malpaciencu," diris Neghulino, "mi trovos rimedon," prenis tondilon el la posho kaj fortranchis la finon de la barbo. Liberighinte la nano tuj prenis la sakon plenan de oro, kiu estis kashita inter la radikoj de la arbo kaj murmuris:

"Maldelikataj kreajhoj, ili fortranchis pecon de mia belega barbo! La diablo rekompencu vin!"

Li metis la sakon sur la dorson kaj foriris, ech ne rigardinte la infanojn.

Post iom da tempo Neghulino kaj Rozulino iris fishkapti. Kiam ili estis proksime de la rivereto, ili rimarkis, ke io, kvazau granda akrido, saltas al la akvo kaj shajne volas sin dronigi. Ili kuris tien kaj rekonis la nanon.

"Kion vi faras?" demandis Rozulino, "chu vi volas vin jheti en la akvon?"

"Mi ne estas tiel malsagha," kriis la nano, "chu vi ne vidas, ke la malbenita fisho volas min entiri?"

La barbulo fishkaptis tie antau ilia alveno kaj malfeliche la vento implikis lian barbon kun la shnuro: post momento granda fisho englutis la hoketon, kaj la malforta kreajho ne havis sufiche de fortoj por eltiri ghin: la fisho venke trenis lin al si. Kvankam li krochis sin al chiuj junkoj kaj herboj de la bordo, sed tio helpis ne multe, li devis sekvi la movojn de la fisho kaj chiumomente minacis lin la danghero fali en la akvon.

La knabinoj venis ghustatempe, ili tenis lin kaj penis liberigi de la shnuro la barbon, sed vane, char la shnuro kaj la barbo estis tute kunplektitaj. Char ne ekzistis alia rimedo, la knabinoj prenis tondilon kaj fortranchis la finon de la barbo. Ekvidinte tion, la nano diris:

"Chu tio estas via kutimo, vi malsaghaj bestoj, tiel malbeligi iun? Antaue vi jam tondis al mi la barbon kaj nun vi fortranchas la plej belan parton: mi ne povos min montri al la miaj. Perdu vi la shuplandojn kaj kuru nudpiedaj!"

Li prenis sakon da perloj kashitan en la junko kaj dirinte plu nenion fortrenis ghin kaj malaperis post la arboj.

Post nelonga tempo la patrino sendis la knabinojn en la urbon por acheti fadenojn, kudrilojn, lachojn kaj rubandojn. La vojo kondukis ilin tra dezerta kampo, kie kushis multe da shtonegoj. La infanoj rimarkis grandan birdon, kiu rondflugis super ili, pli kaj pli mallevighis kaj fine sin jhetis teren che shtonego. En la sama momento eksonis trapenetranta, terura krio. Ili kuris tien kaj ekvidis teruritaj, ke aglo kaptis ilian malnovan konaton, la nanon, kaj volis lin forporti. La kompatemaj infanoj tuj ektenis la hometon kaj tiel longe batalis kontrau la aglo, ghis ghi fine ellasis la kaptajhon. Kiam la barbulo iom trankvilighis, li komencis krii per sia malagrabla vocho:

"Chu vi ne povis agi pli delikate? Vi tiel tiris mian manikan surtuton, ke vi tute chifonigis ghin, vi mallertaj maldelikatuloj!"

Li prenis la sakon kun la multvaloraj shtonoj kaj sin kashis en sian kavernon sub la shtonegoj. La knabinoj jam kutimis al lia nedankemo, daurigis sian vojon kaj faris la achetojn en la urbo. Revenante ili surprizis sur la dezerta kampo la barbulon, kiu elshutis la multekostajn shtonojn sur puran lokon, char li estis certa, ke en tiel malfrua horo neniu venos tien. La subiranta suno lumigis la brilajn shtonojn, kiuj tiel belege radiis chiujn kolorojn, ke la infanoj haltis kaj mire rigardis.

"Kial vi staras chi tie kun malfermitaj bushoj?" kriis la nano, kaj lia cindregriza vizagho farighis cinabrerugha. Li volis daurigi la insultojn, sed subite eksonis lauta murmuro kaj el la arbaro eltrotis nigra urso. Terurite la barbulo volis forkuri, sed li ne sukcesis atingi la truon: la urso jam estis apud ghi. La nano kriis de timo:

"Kara sinjoro urso, indulgu min, mi donos al vi chiujn miajn trezorojn, rigardu, la belajn shtonojn, kiuj kushas tie. Lasu al mi la vivon, vi ech ne sentos inter la dentoj tian etulon. Prenu chi tiujn ambau sendiajn knabinojn, jen delikata peco por vi, manghu ilin, la grasajn koturnojn."

La urso ne atentis liajn vortojn, donis al li nur unu baton per la piedego kaj la barbulo falis senviva.

La knabinoj forkuris, sed la urso kriis al ili:

"Neghulino kaj Rozulino, ne timu, atendu, mi iros kun vi."

Ili rekonis ghian vochon kaj haltis, kaj kiam la urso proksimighis, la ursa felo defalis kaj antau ili staris bela juna viro en ora vesto.

"Mi estas filo de regho," li diris, "la sendia nano shtelis miajn trezorojn kaj sorchis min sovagha urso, fine mi liberighis per lia morto. Nun li ricevis la bone merititan punon."

Li fianchighis kun Neghulino, kaj lia frato kun Rozulino kaj ili dividis la grandajn trezorojn, kiujn la nano kolektis en sia kaverno. La maljuna patrino longe ankorau vivis trankvile che siaj infanoj. Shi prenis ambau rozujojn kaj plantis antau sia fenestro, chiujare ili havis la plej belajn rozojn, blankajn kaj rughajn.

<< >>