Steloj talaroj

Estis iam malgranda knabineto, sen patro, sen patrino, kaj shi estis tiel malricha, ke shi havis nek chambron kie loghi, nek liton en kiu dormi. Fine restis al shi nur la vestoj sur la korpo kaj en la mano peco da pano, kiun donacis al shi kompatema koro; sed shi estis bona kaj pia. Char shi estis forlasita de chiuj, shi ekmigris, fidante al Dio. Sur sia vojo shi renkontis mizerulon, kiu diris:

"Donu al mi ion por manghi, mi estas tre malsata!" Shi donis al li sian tutan pecon da pano kaj diris:

"Dio benu vin," kaj iris antauen. Poste shi renkontis infanon, kiu ploris kaj diris:

"Donu al mi ion por kovri la kapon, malvarme estas al mi."

Shi demetis sian chapon kaj donis al ghi. Post momento shi vidis infanon, kiu ne havis kaftanon; shi donis al ghi sian; poste alia petis jupon, shi donis la sian. Fine shi venis en arbaron, estis jam mallume, venis ankorau unu infano kaj petis chemizon. La pia knabino pensis:

"Estas malluma nokto, neniu vidos vin, vi povas doni vian chemizon," demetis ghin kaj donis al la infano.

La knabino restis nuda. Subite la steloj komencis fali de la chielo: ili ne estis steloj, sed oraj moneroj; kaj kvankam shi fordonacis la chemizon, shi havis tute novan el plej delikata tolo. Shi kolektis la monerojn kaj estis richa ghis la morto.

<< >>