Tri fratoj

Estis iam viro, kiu havis tri filojn. Krom la domo, en kiu li loghis, li posedis nenion. Chiu el la filoj dezirus heredi ghin, sed la patro amis chiujn same kaj li ne sciis, kion fari por ne esti maljusta; plej simple estus vendi la domon kaj dividi la monon, sed li ne volis tion fari, char ghi estis hejmo de liaj patroj kaj prapatroj. Fine li trovis rimedon kaj diris al la filoj:

"Iru en la mondon, provu viajn kapablojn kaj chiu lernu metion; kiam vi revenos, tiu ricevos la domon, kiu faros plej bonan majstroverkon."

La filoj konsentis. La plej agha decidis farighi forghisto, la dua barbiro, la tria skermisto. Ili difinis la tagon de la reveno kaj foriris.

Feliche chiu trovis bonan majstron kaj plene ellernis sian metion.

La forghisto subforghis la chevalojn de la regho kaj pensis:

"Farita estas la afero, la domo estas via."

La barbiro razis nur altrangulojn kaj pensis la samon. La skermisto ricevis multe da batoj, sed li kunpremis la dentojn kaj ne chagrenighis, char li pensis:

"Se vi timos batojn, vi neniam ricevos la domon."

Kiam pasis la difinita tempo, ili revenis al la patro; sed ili ne sciis, kiamaniere trovi plej bonan okazon por montri sian arton, sidis kune kaj interkonsilighis. Subite ili ekvidis leporon, trakuranta la kampon.

"Jen ghi venas kvazau invitita," diris la barbiro, prenis sian pladeton kaj sapon, shaumigis ghin, ghis la leporo proksimighis, poste dum ghia kurado sapumis ghin kaj razis ghian barbon: li ne vundetis ghin, nek kauzis doloron.

"Tio plachas al mi," diris la patro, "se viaj fratoj ne estos pli lertaj, la domo estos via."

Post momento galope preterveturis sinjoro en kalesho.

"Nun vi vidos, patro, kion mi scias," diris la forghisto, kuris al la kalesho, deshiris de la galopanta chevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn.

"Brave," diris la patro, "vi ne estas malpli lerta ol via frato; mi ne scias, al kiu mi devas doni la domon."

La tria diris:

"Permesu ankau al mi montri mian arton."

Ekpluvis, la skermisto eltiris la spadon kaj eksvingis ghin super la kapo: neniu guto falis sur lin. La pluvo pligrandighis kaj fine la akvo fluis kvazau el kuvo: la skermisto svingis la spadon pli kaj pli rapide kaj restis tute seka kvazau sub tegmento.

Ekmiregis la patro, vidante tion kaj diris:

"Vi faris plej bonan majstroverkon, la domo estas via."

La du aliaj akceptis la verdikton sen protesto. Char chiuj tri amis unu la alian, ili restis en la domo kaj chiu laboris en sia metio; kiel lertaj specialistoj ili havis grandan klientaron. Ili vivis feliche ghis maljuna agho, kaj kiam unu malsanighis kaj mortis, la du aliaj tiel chagrenighis, ke ankau ili malsanighis kaj mortis. Chiujn tri, char ili estis tiel lertaj kaj tiel amis unu la alian, oni metis en unu tombon.

<< >>