La maljunulino Holle

Vidvino havis du filinojn: unu estis bela kaj diligenta, la alia abomena kaj maldiligenta. Sed shi pli amis la malbelan, kiu estis shia vera filino, kaj la alia devis fari la tutan laboron kaj esti cindrulino en la domo. La malfelicha knabino devis chiutage sidi sur la vojo che puto kaj shpini tiel multe, ke la sango fluis el shiaj fingroj. Foje la bobeno farighis tute sanga, kaj shi klinighis al la puto por lavi la fadenojn, sed shi ellasis la bobenon kaj ghi falis en la akvon. Shi ekploris, kuris al la duonpatrino kaj rakontis la malfelichon. La malbona virino malghentile insultis shin kaj diris senkompate:

"Reportu la bobenon el la akvo, se vi lasis ghin fali en la puton."

La knabino revenis al la puto kaj ne sciis kion fari: chagrenita shi saltis en la akvon por reporti la bobenon. Shi perdis la konscion kaj kiam shi vekighis kaj rekonsciighis, shi estis sur bela herbejo, kie la suno brilis kaj miloj da floroj bonodoris. Shi iris tra la herbejo kaj venis al forno, kiu estis plena de pano. La pano vokis:

"Ah, eltiru min, eltiru min; alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita."

Shi proksimighis kaj eltiris per shovelilo chiujn panbulojn unu post alia. Shi daurigis la vojon kaj venis al arbo tute kovrita de pomoj, kiu vokis:

"Skuu min, skuu min, chiuj miaj pomoj jam estas maturaj."

Shi ekskuis la arbon kaj la pomoj falis kvazau pluvo; shi skuis tiel longe, ghis neniu pomo restis supre, kolektis chiujn en unu amason kaj foriris. Fine shi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino. La knabino ektimis, char la maljunulino havis grandajn dentojn, kaj volis forkuri, sed la bona virino alvokis shin dirante:

"Kion vi timas, kara infano? Restu che mi; se vi bone faros la laboron, vi vivos trankvile kaj feliche. Vi devas nur bone prepari mian liton kaj bati tiel la plumkovrilon, ke la plumoj flugu, tiam neghos en la mondo; mi estas maljunulino Holle."

Audante la ghentilajn vortojn la knabino kuraghighis kaj konsentis akcepti la servadon. La orfino zorgis pri chio por kontentigi sian sinjorinon kaj chiam tiel forte batis la plumkovrilon, ke la plumoj flugis kiel neghaj flokoj. Kiel rekompencon shi ghuis felichan vivon: neniam shi audis malghentilan vorton kaj manghis chiutage kuiritan kaj rostitan viandon.

Pasis iom da tempo, kaj la knabino malghojighis. Komence shi mem ne sciis, kio mankas al shi, fine shi komprenis, ke tio estas la sopiro al la hejmo; kvankam chi tie shi estis milfoje pli felicha, tamen shi deziris reveni.

Fine shi diris al la maljunulino:

"La sopiro al la hejmo turmentas min, kvankam chi tie malsupre mi vivas tre felicha, mi ne povas resti pli longe kaj devas reveni al la miaj."

Holle diris:

"Plachas al mi, ke vi deziras reveni hejmen. Vi fidele min servis, mi mem kondukos vin supren."

Shi prenis la manon de la orfino kaj kondukis shin al granda pordego. Ghi estis malfermita kaj kiam la knabino staris tie, ekfalis granda ora pluvo, La oro gluighis al shi kaj kovris shin tutan.

"Tio estas por vi, char vi estis tiel diligenta," diris la maljunulino, redonante al shi la bobenon, kiun shi perdis en la puto.

La pordego fermighis kaj la orfino estis supre en la mondo, ne malproksime de la hejma domo.

Kiam shi venis en la korton, la koko kriis:

"Kikeriki!
Nia ora knabino estas tie chi."

Shi eniris, kaj char shi estis tuta kovrita de oro, la patrino kaj fratino bone shin akceptis. Shi rakontis chion, kion shi travivis. Kiam la patrino eksciis, kiel shi akiris la richajhojn, shi ekdeziris la saman felichon por la malbela kaj maldiligenta filino kaj ordonis al shi shpini che la puto. La knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por makuli la bobenon; poste shi jhetis ghin en la puton kaj mem saltis en ghin. Same kiel la fratino shi venis sur belan herbejon kaj iris la saman vojeton. Kiam shi venis al la forno, la pano ree kriis:

"Ah, eltiru min, eltiru min, alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita."

Sed la maldiligenta knabino respondis:

"Bela propono, mi tute ne volas malpurigi miajn manojn," kaj foriris. Baldau shi venis al la pomarbo, kiu vokis:

"Skuu min, skuu min, chiuj miaj fruktoj jam estas maturaj."

Shi respondis:

"Por ke pomo falu sur mian kapon?" kaj foriris.

Kiam shi venis en la domon de la maljunulino, shi ne timis, char shi jam audis pri shiaj grandaj dentoj, kaj tuj dungis sin. En la unua tago shi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema, char shi pensis pri la ricevota oro; sed jam en la dua tago shi komencis maldiligenti kaj en la tria shi tute ne volis matene levighi. La liton shi ankau preparis ne zorge, kaj ne batis la plumkovrilon tiel, ke la plumoj flugu. Fine shi tedis sian sinjorinon, kiu eksigis shin. La maldiligenta knabino estis kontenta kaj atendis nur la oran pluvon; la maljunulino kondukis shin al la pordego, sed kiam la knabino staris tie, anstatau oro oni elvershis sur shin pechon el granda kaldrono.

"Jen la rekompenco por via servado," diris la maljunulino kaj fermis la pordegon. La knabino tuta kovrita de pecho revenis hejmen kaj la koko sidanta sur la puto kriis:

"Kikeriki!
La malpura knabino estas tie chi."

La pecho algluighis tiel forte, ke ghi restis neforigebla dum shia tuta vivo.

<< >>