Fishkaptisto kaj lia edzino

Estis iam fishkaptisto kaj lia edzino, kiuj loghis kune en malnova budo tuj apud la maro. La fishkaptisto chiutage jhetis en la maron sian fishhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fishojn.

Foje li sidis sur la mara bordo kaj rigardis la hokon en la klara akvo; li sidis kaj sidis.

La fishhoko profundighis ghis la fundo. Li eltiris ghin kaj rigardis; li kaptis grandan fishon. La fisho diris al li:

"Auskultu, kaptisto, lasu al mi la vivon; mi ne estas vera fisho, mi estas sorchita princo. Kiom tio utilos al vi, se vi min mortigos? Mi ne estus por vi granda regalo, jhetu min en la akvon kaj lasu min naghi."

"Vi ne bezonas diri tiom da vortoj," diris la maljunulo, "kompreneble mi liberigos fishon, kiu scias paroli."

Li jhetis en la akvon la fishon, kiu profundighis ghis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion.

La fishkaptisto levighis kaj revenis al la edzino en la budon.

"Chu vi kaptis nenion hodiau?" diris la virino.

"Ne," respondis la viro, "mi kaptis hodiau fishon, kiu diris, ke ghi estas sorchita princo; mi jhetis ghin en la maron."

"Chu vi nenion postulis?" demandis la virino.

"Ne," diris la viro, "kion mi devus postuli?"

"Ah," diris la virino, "malghoje estas chiam logi chi tie en budo malbonodora kaj abomeninda; kial vi ne postulis malgrandan dometon? Iru al la maro kaj voku la fishon; diru al ghi, ke ni dezirus malgrandan dometon; tute certe ghi donos ghin."

"Ah," diris la viro, "por kio iri tien ankorau unu fojon?"

La virino respondis:

"Vi ja kaptis ghin kaj poste liberighis, ghi certe donos. Iru tuj."

La viro ne volis rifuzi al la edzino kaj iris, sed ne tre volonte.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare. Li proksimighis al la akvo kaj diris:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
Kaj dometon de vi mendas."

La fisho alnaghis kaj diris:

"Kion vi deziras?"

"Vi kaptis ghin, diris mia edzino, vi devis ion postuli de ghi. Shi ne volas plu loghi en budo, shi dezirus havi dometon."

"Reiru!" respondis la fisho, "shi jam havas ghin."

La fishkaptisto foriris. Lia edzino ne sidis plu en budo. Malgranda dometo nun staris tie kaj la virino sidis antau la pordo sur benko. Shi prenis lian manon kaj diris:

"Eniru kaj rigardu, kia komforto."

Ili eniris. En la dometo estis malgranda vestiblo, bela chambro kun kamero; por ambau estis litoj, krom tio kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, chio pura, brilanta. Post la dometo estis malgranda korto kun kokinoj kaj anasinoj kaj ghardeno kun legomoj kaj fruktoj.

"Rigardu!" diris la virino, "chu tio ne estas charma?"

"Jes," respondis la viro, "chio restu tia, ni vivos tute feliche."

"Ni pripensos," diris la virino. Ili manghis iom kaj iris dormi.

Pasis tiel unu au du semajnoj kaj la virino diris:

"Auskultu, la dometo ja estas tro malvasta, la korto kaj ghardeno estas tre malgrandaj. Kial la fisho ne donacis al ni pli grandan domon. Mi dezirus loghi en granda shtona kastelo: iru al la fisho, ghi donacu al ni kastelon."

"Ah, virino," diris la fishkaptisto, "la dometo sufichas, por kio loghi en kastelo!"

"Eh," diris la virino, "la fisho povas tion fari."

"Ne," diris la viro, "antau ne longe la fisho donacis al ni dometon, mi ne iros nun, mi ne volas ghin tedi."

"Chesu babili!" diris la virino, "la fisho povas tion fari kaj donos volonte."

La fishkaptisto foriris, sed kun peza koro kaj pensis: tio ne estas prava.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis viola kaj blua, griza kaj densa, ghi ne estis plu verda kaj flava, sed ghi estis ankorau kvieta. La fishkaptisto proksimighis kaj diris:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
Kaj kastelon de vi mendas."

"Kion vi deziras?" demandis la fisho. "Ah," diris malghoje la kaptisto, "shi volas loghi en granda shtona kastelo."

"Iru tien, via edzino staras antau la pordo."

La fishkaptisto iris, pensante, ke li revenos en la domon, sed kiam li venis, tie staris granda shtona palaco kaj lia edzino supreniris la shtuparon; shi prenis lian manon kaj diris:

"Eniru."

Ili eniris en la kastelon: la planko estis marmora, amaso da servistoj malfermis al ili larghe la pordojn. La muroj estis blankaj, kovritaj per belaj tapetoj, en la chambroj estis oraj seghoj kaj tabloj, kaj kristalaj lustroj pendis de sur la plafono. En chiuj chambroj estis tapishoj; manghajho kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksighis sub ilia pezo. Post la domo estis granda korto kun staloj por chevaloj kaj bovinoj kaj plej belaj kaleshoj. Ne mankis ankau granda, belega ghardeno kun plej belaj floroj kaj fruktoj. En granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj, ? chio, kion oni povus revi.

"Kiaj belajhoj!" diris la virino.

"Jes," respondis li, "chio restu tia, nun ni loghos en la bela kastelo kaj ni estos felichaj."

"Ni pripensos," diris la virino, "nun ni dormu." Kaj ili kushighis.

En la sekvinta tago la edzino vekighis unua. La suno lumis, shi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon, kushantan antau shi. La fishkaptisto etendis ankorau siajn membrojn, kaj shi tushegis lin per la kubuto kaj diris:

"Levighu kaj rigardu tra la fenestro: chu ni ne povus regi la landon? Iru al la fisho kaj diru, ke ni volas esti reghoj."

"Ah, virino," respondis li, "por kio esti reghoj! Mi ne volas esti regho."

"Bone," shi diris, "vi ne volas, sed mi volas esti regho. Iru al la fisho, mi volas esti regho."

"Ah, virino, vi volas esti regho, tion mi ne povas diri al ghi."

"Kial ne? Iru tuj, mi devas esti regho."

La fishkaptisto iris tute konsternita.

"Tio ne estas prava, ne estas prava," li pensis; tamen li iris.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis nigre griza, bolis kaj malbonodoris. La fishkaptisto proksimighis kaj diris:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
Reghan tronon de vi mendas."

"Kion vi deziras?" demandis la fisho.

"Shi volas farighi regho," respondis li.

"Iru, shi jam estas regho."

Kiam li revenis al la palaco, li trovis la kastelon multe pli granda, kun alta turo kaj belegaj ornamajhoj. Gardistoj staris antau la pordego kaj amaso da soldatoj kun tamburoj kaj trumpetoj. En la chambroj chio estis el pura marmoro kaj oro, veluraj tapishoj kaj grandaj oraj penikoj. Malfermighis la pordo de la salono: tie staris chiuj korteganoj, lia edzino sidis sur alta trono el oro kaj diamantoj kaj havis grandan oran kronon sur la kapo kaj en la mano sceptron el pura oro kaj multekostaj shtonoj. Che ambau flankoj staris en vico ses virgulinoj, chiu unu kapon malpli alta ol la antaua. La fishkaptisto proksimighis kaj diris:

"Ah, virino, chu vi estas regho?"

"Jes," respondis shi, "nun mi estas regho."

La fishkaptisto staris kaj rigardis shin, fine li diris:

"Ah, kiel bele estas, ke vi estas regho! Nun ni deziros nenion plu."

"Ne," respondis shi kaj farighis malkvieta, "la tempo pasas tiel malrapide, mi enuas. Iru al la fisho; mi jam estas regho, mi volas farighi imperiestro."

"Ah, virino," diris la fishkaptisto, "vi volas esti imperiestro?"

"Iru al la fisho," shi diris, "mi volas esti imperiestro."

"Ah, virino, la fisho ne povas fari vin imperiestro, mi ne povas tion diri al ghi; imperiestro estas nur unu en la regno. La fisho ne povas fari vin imperiestro, ne povas, ne povas!"

"Kio!" kriis la virino, "mi estas regho kaj vi estas nur mia edzo. Iru tuj. Se ghi faris min regho, ghi povas fari min ankau imperiestro. Iru tuj!"

Li devis obei. Li iris kun timo kaj pensis:

"Tio ne sukcesos; imperiestro! shi postulas tro multe, shi fine tedos la fishon."

Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la suprajho. Forta vento skuis ghin. La terurita fishkaptisto proksimighis kaj diris:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
Imperion de vi mendas."

"Kion vi deziras?" demandis la fisho.

"Ah fisho, mia edzino volas esti imperiestro."

"Iru, shi jam estas imperiestro."

Kiam li revenis hejmen, la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamajhoj. Antau la pordego marshis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn. En la palaco baronoj, grafoj kaj princoj estis servistoj kaj malfermis antau li orajn pordojn. Kiam li eniris, lia edzino sidis sur trono el unu ora peco, longa unu mejlon. Shi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj; en unu mano shi tenis la sceptron, en la alia la imperiestran pomon. Che ambau flankoj staris gardistoj en du vicoj: la plej granda estis giganto du mejlojn alta, la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro. Antau shi staris amaso da grafoj kaj princoj. Time proksimighis la fishkaptisto kaj diris:

"Chu vi estas nun imperiestro?"

"Jes, mi estas imperiestro," respondis shi. Li staris kaj rigardis shin, fine li diris:

"Bele estas, ke vi estas imperiestro."

"Kial vi staras tie?" respondis shi. "Mi estas nun imperiestro, mi volas esti papo; iru al la fisho."

"Kion, virino, kion vi deziras! Papo estas nur unu en la tuta kristanaro, la fisho ne povas tion fari!"

"Iru!" shi diris, "mi volas farighi papo; jam hodiau mi devas esti papo."

"Ne, virino, mi ne povas tion diri, vi jam troas, la fisho ne povas fari vin papo."

"Sufiche da babilado. Se ghi povas fari iun imperiestro, ghi povas fari ankau papo. Rapidu, mi estas imperiestro, vi estas nur mia edzo."

La fishkaptisto foriris malkuraghe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj skuighis.

Terura vento ekblovis, nuboj kovris la chielon, farighis mallume, kvazau vespere. La folioj falis de la arboj, la akvo mughis, bolis kaj batis la bordojn. En malproksimo li vidis shipojn, kiuj alarme pafis, saltis kaj dancis sur la ondoj. La chielo estis ankorau iomete blua en la mezo, sed chirkaue ghi estis terure rugha, kiel antau fulmotondro. Li proksimighis terurita kaj diris:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
La tiaron de vi mendas."

"Kion vi deziras?" demandis la fisho.

"Mia edzino volas farighi papo."

"Iru, shi jam estas papo."

La fishkaptisto foriris. Kiam li revenis, li vidis grandan preghejon, chirkauitan de palacoj. Interne chion lumigis miloj da miloj da kandeloj kaj lia edzino, tuta en oro de la kapo ghis la piedoj, sidis sur trono multe pli alta ol la antaua kaj havis sur la kapo tri orajn kronojn. Chirkauis shin amaso da pastroj. Che ambau flankoj staris du vicoj da kandeloj, la plej alta kiel grandega turo, la plej malgranda kiel lumingo en la kuirejo. Chiuj imperiestroj kaj reghoj genuis antau shi kaj kisis shian shuon.

"Virino," diris la fishkaptisto rigardante shin, "chu vi estas nun papo?"

"Jes, mi estas papo." Li atente shin observis kaj shajnis al li, ke li vidas sunon.

"Ah, kiel bele estas, edzino mia, ke vi estas papo."

Sed shi sidis rigida, kvazau shtipo, kaj ne movighis. Li diris:

"Nun vi estos kontenta, vi estas papo, nenion plu vi povus deziri."

"Mi pripensos," shi respondis kaj ili kushighis. Sed shi ne estis kontenta kaj la avideco ne lasis shin dormi; shi pensis senchese, kio shi povus ankorau farighi.

La fishkaptisto dormis bone kaj profunde, char li multe kuris tage, sed shi ne povis dormi kaj sin turnis de unu flanko sur la alian, pensante senchese, kio shi povus ankorau farighi. Nenion shi povis elpensi. Dume levighis la suno. Kiam shi ekvidis la matenrughon, shi sidighis sur la lito kaj rigardis tra la fenestro; kiam aperis la suno, shi ekpensis:

"Ah, chu mi ne povus ordonadi la levighon de la suno kaj luno?"

"Levighu!" shi ekkriis, tushegante lin per la kubuto, "iru al la fisho, mi volas esti Dio."

La fishkaptisto duone dormis ankorau, sed li tiel ektimis, ke li falis de la lito. Li pensis, ke li ne bone audis, frotis la okulojn kaj demandis:

"Ah, virino, kion vi diris?"

"Se mi ne povos ordoni la levighon de la suno kaj luno kaj se mi devos vidi, ke ili levighas sen mia ordono, mi ne havos plu trankvilan horon, char mi ne povis ordoni ilin."

Shi tiel terure lin ekrigardis, ke li ektremis.

"Iru tuj, mi volas esti Dio."

"Ah, virino," li diris kaj falis antau shi sur la genuojn, "la fisho ne povas fari tion; ghi povis fari vin imperiestro kaj papo, mi petas vin, rekonsciighu kaj restu papo."

Shi farighis furioza, shiaj haroj flugis senorde chirkau la kapo, shi disshiris la korsajhon kaj ekbatis la edzon per la piedo, kriante:

"Mi ne povas plu atendi, iru tuj, chu vi ne audas?"

Li surtiris la pantalonon kaj ekkuris kvazau freneza. Ekblovis terura ventego, bruegis kaj mughis terure. Li apenau povis stari sur la piedoj. La domoj kaj arboj skuighis, la montoj tremis, la shtonegoj rulighis en la maron, la chielo estis nigra, kvazau pecho. Tondris kaj fulmis, sur la maro levighis nigraj ondoj, altaj kiel turoj kaj montoj, kaj chiu portis blankan shauman kronon. La fishkaptisto kriis, sed li mem ne audis la proprajn vortojn:

"El la ondoj, fisho kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min chi tien sendas,
Dian tronon de vi mendas."

"Kion shi deziras?" demandis la fisho.

"Shi volas esti Dio," diris la fishkaptisto.

"Iru, shi ree sidas en la budo."

Kaj ili sidas tie ankorau hodiau.

<< >>