Hachjo kaj Grenjo

Apud granda arbaro vivis malricha lignohakisto kun siaj edzino kaj du infanoj; la knabeto estis nomata Hachjo, la knabino Grenjo. La lignohakisto ne havis multon por dividi kaj manghi, kaj foje, kiam en la lando ekregis granda kareco, ech la chiutaga pano ekmankis al li. Kiam li vespere meditis pri tio kaj pro chagreno sin turnadis en la lito, li ekghemis kaj diris al sia edzino:

"Kion ni faros? Kiamaniere ni nutros la infanojn, se ni mem havas nenion?"

"Chu vi scias," diris la edzino, "ni kondukos morgau frumatene la infanojn en la arbaron en plej densan lokon. Ni ekbruligos fajron por ili, donos al chiu pecon da pano, lasos ilin solaj kaj revenos al nia laboro. Ili ne trovos la vojon hejmen kaj ni liberigos nin de ili."

"Ne," diris la edzo, "tion mi ne faros. Mia koro ne permesus al mi lasi la infanojn solaj en la arbaro; sovaghaj bestoj tuj alkurus kaj disshirus ilin."

"Malsaghulo," diris la edzino, "alie ni chiuj kvar mortos pro malsato, vi jam povas raboti tabulojn por la cherkoj."

Shi tiel turmentis lin, ke fine li konsentis.

"Domagho, kia domagho, malfelichaj infanoj" diris la lignohakisto.

Ankau la infanoj ne povis ekdormi pro malsato kaj audis, kion la duonpatrino diris al la patro. Grenjo ploris maldolchajn larmojn kaj diris al Hachjo:

"Venis nia fino."

"Trankvilighu Grenjo," respondis Hachjo, "ne malesperu, ni trovos rimedon."

Kiam la maljunuloj ekdormis, li levighis, sin vestis, malfermis la pordeton kaj shteliris eksteren. Hele lumis la luno, kaj la blankaj shtonetoj, kiuj kushis antau la domo, brilis kiel dukatoj. Hachjo klinighis kaj kolektis tiom da ili, kiom povis teni lia posho. Poste li revenis en la chambron kaj diris al Grenjo:

"Timu nenion, kara fratineto, kaj dormu trankvile. Dio ne forlasos nin."

Li ree kushighis kaj ekdormis. Kiam tagighis, jam antau la sunlevigho la duonpatrino vekis la infanojn:

"Levighu, maldiligentuloj, ni iros en la arbaron por alporti lignon."

Shi donis al chiu peceton da pano: "Jen por la tagmangho, sed ne manghu pli frue, char vi ricevos neniom plu."

Grenjo prenis la panon sub la antautukon, char Hachjo havis la shtonojn en la posho. Chiuj ekiris en la arbaron. Kiam ili iom iris, Hachjo haltis, rigardis malantauen al la domo kaj poste senchese sin turnis tien. La patro diris:

"Hachjo, kial vi tien rigardas kaj restas malantaue? Chesigu kaj ne forgesu pri viaj piedoj."

"Pachjo, mi rigardas mian blankan kateton, ghi sidas sur la tegmento kaj volas diri adiau al mi."

"Malsaghulo," diris la duonpatrino, "tio ne estas via kateto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon."

Sed Hachjo ne adiauis la kateton, li jhetis la blankajn shtonetojn chiam po unu sur la vojon.

Kiam ili venis en la mezon de la arbaro, la patro diris:

"Kolektu lignon, infanoj, mi ekbruligos fajron, estas malvarmege."

Hachjo kaj Grenjo alportis vergajhon, tutan monteton da ghi. Oni ekbruligis ghin, kaj kiam la flamoj alte brulis, la duonpatrino diris:

"Kushighu, infanoj, apud la fajro kaj ripozu. Ni iros en la arbaron haki. Kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin."

Hachjo kaj Grenjo sidis apud la fajro kaj tagmeze manghis chiu sian pecon da pano. La infanoj pensis, ke la patro estas proksima, char ili audis batojn de la hakilo. Sed tio ne estis hakilo, ghi estis brancho, kiun li ligis al seka arbo kaj kiun la vento jhetadis en chiujn flankojn.

Ili sidis tiel longe, fine iliaj okuloj fermighis pro lacigho kaj ili ekdormis. Kiam ili vekighis, estis jam malluma nokto. Grenjo komencis plori kaj diris:

"Kiel ni eliros el la arbaro!" Hachjo konsolis shin:

"Atendu momenton, la luno levighos kaj ni trovos la vojon." Kiam levighis la plena luno, Hachjo prenis Grenjon per la mano kaj iris serchante la shtonetojn, kiuj brilis kiel novaj arghentaj moneroj kaj montris al ili la vojon. Ili iris la tutan nokton kaj che tagigho venis al la patra domo. Ili frapis la pordon kaj kiam la duonpatrino ilin vidis, shi diris:

"Malbonaj infanoj, kial vi tiel longe dormis en la arbaro. Ni pensis, ke vi tute ne revenos".

Sed la patro ghojis, char la konscienco riprochis lin, ke li lasis ilin solaj.

Post ne multe da tempo la mizero revenis en la domon kaj la infanoj nokte audis, kiel la patrino parolas en la lito al la patro:

"Chio jam estas konsumita, ni havas ankorau duonon da panbulo, kaj poste... finita estas la kanto. Ni devas liberighi de la infanoj, ni kondukos ilin pli profunde en la arbaron, por ke ili ne retrovu la vojon; ne ekzistas alia savo por ni."

Granda pezo ekpremegis la koron de la patro kaj li diris:

"Pli bone estus, se vi dividus kun la infanoj vian lastan peceton."

Sed shi ne volis auskulti kaj riprochis lin:

"kiu diris ‘a’, devas diri ankau ‘b’; char li cedis la unuan fojon, li devas cedi ankau nun."

La infanoj ne dormis kaj audis la interparoladon. Kiam la gepatroj ekdormis, Hachjo levighis, volis iri eksteren kaj kolekti shtonetojn, kiel antaue, sed la patrino shlosis la pordon kaj li ne povis eliri. Li konsolis la fratineton kaj diris:

"Ne ploru, Grenjo, kaj dormu trankvile. Dio helpos nin."

Frumatene la patrino venis kaj vekis la infanojn. Ili ricevis po peco da pano, sed ghi estis ankorau pli malgranda ol la unuan fojon. Sur la vojo en la arbaron Jochjho dispecigis ghin en la posho, ofte haltis kaj jhetis peceton teren.

"Hachjo, kial vi haltas," diris la patro, "iru vian vojon."

"Mi rigardas al mia kolombeto, kiu sidas sur la tegmento kaj volas diri adiau al mi," respondis Hachjo.

"Malsaghulo," diris la patrino, "tio ne estas via kolombeto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon."

Dume Hachjo jhetis chiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.

La duonpatrino kondukis ilin ankorau pli profunde en la arbaron, kie ili estis neniam dum sia tuta vivo. Ree oni ekbruligis grandan fajron, kaj la patrino diris:

"Sidu chi tie, infanoj, kaj kiam vi estos lacaj, vi iom dormu: ni iros en la arbaron haki lignon, kaj vespere, kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin."

Tagmeze Grenjo dividis sian panon kun Hachjo, kiu disshutis sian pecon sur la vojon. Poste ili ekdormis kaj vespero pasis, sed neniu venis al la malfelichaj infanoj. Ili vekighis nur en malluma nokto kaj Hachjo konsolis la fratineton per la vortoj:

"Atendu, Grenjo, kiam la luno levighos, ni vidos la panajn pecetojn; ili montros al ni la vojon hejmen."

Kiam aperis la luno, ili ekiris, sed ili ne trovis la pecetojn, char la miloj da birdoj, kiuj flugas en la arbaro kaj super la kampoj, manghis la panon. Hachjo diris al Grenjo:

"Ne timu, ni retrovos la vojon," sed ili ne trovis ghin.

Ili iris la tutan nokton kaj la tutan tagon de la mateno ghis la vespero, sed ne eliris el la arbaro. Ili estis tre malsataj, char ili manghis nur kelke da beroj, kiujn ili trovis sur la tero. Ili estis tiel lacaj, ke la piedoj ne volis plu porti ilin; ili kushighis sub arbo kaj ekdormis.

Estis jam la tria mateno de la tempo, kiam ili forlasis la patran domon. Ili ree ekiris antauen, sed la arbaro estis pli kaj pli densa. Ili estus pereintaj sen helpo, kiu venis al ili.

Tagmeze ili ekvidis sur brancho belan negheblankan birdeton, kiu tiel bele kantis, ke la infanoj haltis kaj auskultis. Kiam ghi finis, ghi eksvingis la flugilojn kaj flugis antau la infanoj. Ili iris post ghi, ghis ili venis al dometo. La birdo sidighis sur la tegmento. La infanoj proksimighis kaj rimarkis, ke la domo estas konstruita el pano kaj kovrita per kukoj; la fenestroj estis el hela sukero.

"Jen bona vespermangho por ni," diris Hachjo. "Mi manghos pecon el tegmento kaj vi, Grenjo, provu la fenestron, ghi estas dolcha."

Hachjo etendis la manon kaj derompis peceton de la tegmento, Grenjo starighis antau la fenestro kaj mordetis la vitron. Subite vocho el la domo ekkriis:

"Mi audas mi krak’ krak’ mordeton,
kiu manghas la dometon?"

La infanoj respondis:

"La vento per sia flugilo,
la vento, chiela la filo."

Kaj ili manghis senghene. Hachjo, kiu trovis la tegmenton tre bongusta, deshiris grandan pecon, Grenjo elpushis tutan rondan fenestran vitron kaj manghis ghin kun apetito. Subite la pordo malfermighis kaj virino, maljuna kiel la mondo, apogante sin sur lambastono, eliris el la domo. Hachjo kaj Grenjo tiel ektimis, ke ili ellasis el la manoj, kion ili tenis en ili. La maljunulino balancis la kapon kaj diris:

"Karaj infanoj, kiu alkondukis vin chi tien? Eniru kaj restu che mi sentime."

Shi prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la dometon. Bona manghajho estis tie preparita: lakto, dolchaj kukoj, pomoj kaj nuksoj. Poste oni sternis blankan litajhon; Hachjo kaj Grenjo kushighis en du litoj kaj pensis, ke ili estas en la chielo.

La maljunulino nur shajnigis bonecon. Shi estis malica sorchistino, kiu embuskis al infanoj kaj konstruis la panan domon por logi ilin. Chiun infanon, kiun shi kaptis, shi mortigis, kuiris kaj manghis. Tio estis shia festo. La sorchistinoj havas rughajn okulojn kaj ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon, kiel la bestoj, kaj sentas, kiam la homoj venas. Kiam Hachjo kaj Grenjo proksimighis, shi malice ekridis kaj diris:

"Ili jam estas miaj. Ili ne forkuros, ne, ne!"

Frumatene, antau ol la infanoj vekighis, shi jam estis sur la piedoj kaj rigardante la belajn rozvangajn infanojn en la litoj, shi murmuris al si:

"Bongusta peceto!"

Shi kaptis Hachjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon. Neniel efikis liaj krioj. Poste shi iris al Grenjo, skuis shin kaj kriis:

"Levighu! Alportu akvon kaj kuiru ion bonan por via frato. Li sidas en la stalo kaj devas grasighi. Kiam li estos grasa, mi lin manghos."

Grenjo maldolche ploris, sed vane; shi devis fari, kion postulis la sorchistino.

Oni kuiris por Hachjo plej bonan manghajhon, sed Grenjo ricevis chiam nur kankrajn konkojn. Chiumatene la maljunulino iris en la stalon kaj diris:

"Hachjo, etendu la fingrojn, por ke mi palpu, chu vi jam estas grasa."

Sed Hachjo etendis al shi osteton, kaj la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion kaj pensis, ke ghi estas lafingro de Hachjo. Shi miris, ke li tute ne grasighas.

Pasis kvar semajnoj, kaj Hachjo chiam restis malgrasa; la maljunulino malpaciencighis kaj ne volis plu atendi:

"Grenjo, Grenjo," shi kriis, "rapide alportu akvon, morgau mi buchos Hachjon, chu li estos grasa au ne."

Ah, kiel ghemis la malfelicha fratineto, kiam shi devis porti akvon, kaj kiel fluis la larmoj sur shiaj vangoj.

"Dio nia," ploris shi, "kial la sovaghaj bestoj ne disshiris nin en la arbaro! Ni estus mortintaj kune."

"Fermu la bushon!" diris la sorchistino, "nenio helpos vin."

En la sekvinta mateno Grenjo devis pendigi kaldronon kun akvo kaj ekbruligi sub ghi fajron.

"Antaue ni bakos panon," diris la maljunulino, "mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston."

Shi alpushis la malfelichan Grenjon al la forno, el kiu jam elighis flamoj.

"Enrampu," diris la maljunulino, "kaj rigardu, chu oni jam povas enshovi la panon!"

Se la knabineto farus ghin, la sorchistino fermus la fornon por manghi poste la bakitan infanon. Sed Grenjo komprenis shiajn pensojn kaj diris:

"Mi ne scias, kiel tion fari."

"Malsagha ansero," diris la krimulino, "la truo estas granda; mi mem povus eniri," kaj shi metis la kapon en la fornon. Grenjo per forta pusho enigis shin profunde kaj riglis la feran pordon. Terure kriegis la sorchistino, sed Grenjo forkuris kaj la sendia sorchistino mizere pereis.

Grenjo kuris rekte kiel sago al Hachjo, malfermis la stalon kaj ekkriis:

"Hachjo, ni estas liberaj, la maljuna sorchistino ne vivas plu!"

Hachjo elsaltis kiel birdo el kagho, kiam oni malfermas al ghi la pordon. Kiel ghojis la infanoj, chirkauprenis kaj kisis unu la alian, kiel ili saltis! Nun ili ne bezonis timi, ili iris en la domon, kie en chiuj anguloj staris kestoj plenaj de perloj kaj multekostaj shtonoj.

"Ili estas ankorau pli belaj ol shtonetoj," diris Hachjo kaj plenigis siajn poshojn. Ankau Grenjo volis alporti ion hejmen kaj plenigis sian antautukon.

"Sed nun ni iru for de chi tie por eliri el la sorcharbaro."

Ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo.

"Ni ne povas transiri," diris Hachjo, "mi ne vidas ponton."

"Nek shipeton," respondis Grenjo, "sed jen naghas blanka anaso, mi petos, ke shi helpu nin."

Shi vokis:

"Mankas ponto, ho anaso,
Savu nin el embaraso!"

La anaso proksimighis, Hachjo sidighis sur ghin kaj petis la fratineton sidighi apud li.

"Ne," respondis Grenjo, "tro peze estos por la anaseto; ghi transportos nin unu post la alia."

La bona besteto tion faris kaj la infanoj transveturis feliche. Kiam ili iris iom da tempo, la arbaro shajnis al ili pli kaj pli konata, kaj fine ili ekvidis de malproksime la patran domon. Ili ekkuris galope, sin jhetis en la chambron kaj falis sur la patran bruston. De la tempo, kiam la lignohakisto forlasis la infanojn en la arbaro, li ne ghuis ech unu trankvilan tagon; la duonpatrino mortis. Grenjo malplenigis sian antautukon kaj la disshutitaj perloj kaj multekostaj shtonoj saltis en la chambro; Hachjo jhetis el sia posho unu plenmanon post alia. La mizero finighis kaj ili ghoje vivis kune.

Finita estas la fabelo,
jen muso kuras en bela felo;
kaptu ghin en sakon
kaj el la felo faru jakon.

<< >>