Felicha Jochjo

Jochjo, servinte sep jarojn che sia sinjoro, diris:

"Sinjoro, mi volus reveni al mia patrino, sufiche jam mi servis che vi, donu al mi mian salajron."

La sinjoro respondis:

"Vi servis al mi fidele kaj honeste. Kia ago, tia pago," kaj donis al li pecon da oro tiel grandan, kiel lia kapo. Jochjo eltiris el la posho tukon, envolvis la oron, metis ghin sur la shultrojn kaj ekiris hejmen.

Kiam li iris sur la vojo kaj chiam metis unu piedon antau la alia, li ekvidis rajdanton freshan kaj gajan sur vigla chevalo.

"Ah, bona afero estas la rajdado," diris Jochjo tute laute. "Oni sidas kvazau sur segho, ne faletas sur shtono, indulgas la shuojn kaj senpene vojaghas."

La rajdanto, audinte tion, haltis kaj ekkriis:

"Kial vi piediras, Jochjo?"

"Mi estas devigata. Jen mi portas pecon hejmen: ghi estas oro, ghi premegas miajn shultrojn kaj mi ne povas levi la kapon."

"Chu vi scias?" diris la rajdanto, "ni intershanghu: mi donos al vi mian chevalon, kaj vi donu al mi la pecon."

"Tre volonte," diris Jochjo, "sed mi avertas vin, ke vi trenighos kun la shargo."

La rajdanto saltis de la chevalo, prenis la oron, helpis Jochjon sidighi, donis al li la kondukilojn en la manojn kaj diris:

"Se vi volos rajdi rapide, klaku per la lango kaj kriu hop hop!"

Jochjo estis tre fiera, ke li sidas sur chevalo kaj rajdas kvazau sinjoro. Post momento li ekpensis, ke li povas rajdi pli rapide. Li ekklakis per la lango kaj kriis hop hop! La chevalo ektrotis rapide, post kelkaj saltoj dejhetis sian rajdanton en foson, kiu apartigis la kampon de la vojo.

La chevalo estus forkurinta, sed feliche kaptis ghin kamparano, kiu sur la sama vojo kondukis bovinon. Jochjo pene levis de la tero siajn dolorajn membrojn kaj starighis ree sur la piedoj. Li estis kolera kaj ekkriis:

"Malsagha afero estas rajdado, precipe kiam oni havas tian chevalachon, kia chi tiu, kiu dejhetas vin, pro kio oni povas rompi la kolon; neniam plu mi sidighos sur chevalon. Alia afero estas bovino. Oni trankvile iras post shi kaj havas chiutage lakton, buteron kaj fromaghon. Kiom mi donus por havi tian bovinon."

"Se tio tiel plachas al vi," diris la kamparano, "mi volonte prenos intershange la chevalon por la bovino."

Jochjo konsentis kun ghojo. La kamparano saltis sur la chevalon kaj forrajdis.

Jochjo trankvile pelis la bovinon antau si kaj ghojis pro la felicha intershangho.

"Se mi havos nur pecon da pano, kaj ghi ne mankos ja al mi, mi povos chiam, kiam mi deziros, manghi ghin kun butero kaj fromagho; kiam mi soifos, mi melkos mian bovinon kaj trinkos lakton. Kion plu, mia Jochjo, vi deziras?"

Veninte al trinkejo, li haltis, manghis chiujn provizojn, kiujn li havis por tag- kaj vespermangho kaj plena de ghojo trinkis duonglason da biero por la lastaj moneroj. Poste li ekpelis la bovinon al la kamparo, kie loghis lia patrino. Ju pli proksimighis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno. Unu mejlon ankorau la loko estis dezerta. Estis tiel varmege, ke la lango de Jochjo algluighis pro soifo al la palato.

"Mi havas kontrau tio rimedon" pensis Jochjo "mi melkos la bovinon kaj ghuos la freshan lakton."

Li ligis shin al seka arbo kaj ne havante vazon submetis sian chapon kaj komencis melki. Vanaj estis chiuj liaj penoj, ne aperis ech unu guto da lakto! Li tiel mallerte atakis la mametojn, ke fine la malpacienca besto piedbatis lian kapon. Jochjo falis senkonscia. Feliche post momento venis buchisto, kiu veturigis junan porkon en pushveturilo.

"Kio okazis?" li diris kaj helpis la bonan Jochjon levighi. Jochjo rakontis la tutan aventuron. La buchisto donis al li sian botelon kaj diris:

"Refreshigu vin. La bovino ne donados lakton, shi estas maljuna bruto, shi povas taugi nur kiel tirbesto au en buchejo."

"Kiu povus tion supozi," murmuris Jochjo, glatigante la harojn sur sia kapo. "Bone estas, kiam oni povas buchi hejme tian bruton, oni havas viandon. Sed mi ne tre amas bovajhon, ghi ne estas sufiche suka. Tia juna porko estas alia afero! Bonega manghajho, kaj krom tio la kolbasoj."

"Auskultu, Jochjo," diris la buchisto, "se tio faros plezuron al vi, mi donos intershange la porkon por via bovino."

"Dio rekompencu vian bonan koron" diris Jochjo, donis al li la bovinon kaj prenis de la pushveturilo la porkon, liginte ghin per shnuro.

Jochjo daurigis la vojon kaj pensis, kiel chio farighas lau lia volo; se io malagrabla okazis, tuj ghi estis forigata. Post iom da tempo al li alighis junulo, kiu portis belan, blankan anseron sub la brako. Ili interparolis, kaj Jochjo rakontis pri sia felicho kaj siaj profitaj intershangoj. La knabo diris, ke li portas la anseron al baptofesto. "Levu ghin," daurighis li kaj prenis la anseron per la flugiloj, "kiel peza ghi estas, oni ghin grasigis dum ok semajnoj. Kiu manghos la rostajhon, al tiu la graso fluos sur la mentono."

"Jes," diris Jochjo, pesante la birdon per la mano, "ghi estas peza, sed ankau mia porko estas bela ekzemplero."

Dume la junulo chirkaurigardis suspekte, balancis la kapon kaj fine diris:

"Auskultu, ne tute klara estas la afero kun via porko. En la kamparo, tra kiu mi jhus pasis, oni shtelis porkon al la estro. Mi timas, mi timas, ke ghi estas nun en via posedo. Homoj diskuris por serchi la shtelinton. Kia skandalo, se ili trovos vin kun la porko: malluma kavo atendas vin."

Ektimis la bona Jochjo.

"Ho Dio," li diris, "savu min, amiko; vi konas la chirkauajhon, prenu mian porkon kaj lasu al mi vian anseron."

"Mi iom riskas," respondis la junulo, "sed mi ne volas esti kulpa pri via malfelicho."

Li prenis la shnuron en la manon kaj ekpelis rapide la porkon sur flankan vojeton; la bona Jochjo trankvilighinte iris hejmen kun la ansero sub la brako.

"Bone pripensinte," li diris al si mem, "mi vidas, ke mi gajnis per la intershango: unue mi havos bonan rostajhon, poste multe da graso, kiu gutos kaj sufichos por pano dum kvaronjaro, fine belajn blankajn plumojn, per kiuj mi remburos kusenon. Komforta estos la dormado! Kiel ghojos la patrino."

Li preterpasis la lastan kamparon. Tie li renkontis akrigiston, kiu kantis turnante sian ilon:

"Akrigas bonege mi chiun tranchilon,

Rapide, rapide mi turnas la ilon!"

Jochjo haltis kaj rigardis la laboron; fine li ekparolis:

"Gaje vi laboras, profita do estas via metio?"

"Jes, ghi donas orajn enspezojn. Bona akrigisto, chiufoje kiam li metas manon en la poshon, trovas tie monon. Sed kie vi achetis la belan anseron?"

"Mi ghin ne achetis, mi ricevis ghin intershange por mia porko."

"Kaj la porkon?"

"Mi prenis ghin por bovino."

"Kaj la bovinon?"

"Mi ricevis por chevalo."

"Kaj la chevalon?"

"Por ghi mi donis pecon da oro tiel grandan, kiel mia kapo."

"Kaj la oro?"

"Ghi estis salajro por sepjara servado."

"Por chio vi chiam trovis rimedon," diris la akrighisto. "Se chiumatene, kiam vi levighas, mono sonus en via posho, la felicho estus via."

"Kiel tion fari?" diris Jochjo.

"Vi devas farighi akrigisto, kiel mi; oni bezonas por tio nur shtonan akrigilon, chio cetera trovighos per si mem. Jen estas tia ilo, ghi estas iom difektita, sed mi postulas por ghi nur vian anseron! Chu vi konsentas?"

"Kiel vi povas demandi," respondis Jochjo, "mi ja estos la plej felicha homo sur la tero; se mi havos monon chiufoje, kiam mi metos manon en la poshon, kion mi bezonos plu?"

Li donis la anseron al la akrigisto kaj ricevis la akrigilon.

"Nu," diris la ruzulo kaj levis ordinaran shtonon, kushantan apud li, "jen prenu ankau chi tiun bonan shtonon, sur kiu vi povos bone forghi, vi rektigos sur ghi kurbajn najlojn. Prenu ghin kaj gardu bone."

Jochjo prenis la shtonojn kaj iris kun ghoja koro; liaj okuloj brilis pro kontenteco.

"Mi naskighis sub bona stelo," li diris, "chio prosperas al mi."

Li eksentis lacighon, char li estis sur la piedoj de la frua mateno; ankau malsato turmentis lin, char pro ghojo li konsumis la tutan provizon, kiam li ricevis la bovinon por la chevalo. Fine li nur pene pashis kaj chiumomente haltis. La shtonoj terure premegis lin. Li ne povis forpeli la penson, kiel bone estus, se li ne bezonus porti ilin.

Kiel limako li alrampis al puto por ripozi tie kaj sin refreshigi per fresha akvo. Li singarde metis la shtonojn sur la rando kaj klinighis al la akvo por trinki. Malatente li tushegis ilin kaj la shtonoj plaud’ plaud’ falis en la puton.

Jochjo, vidinte tion, eksaltis pro ghojo, ekgenuis kaj kun larmoj en la okuloj dankis Dion por la favoro, per kiu Li liberigis lin de la lasta shargo. Li ne bezonis riprochi sin mem kaj ekkriis:

"Tiel felicha homo, kiel mi, ne ekzistas sub la suno." Kun libera koro kaj sen iu shargo li iris hejmen kaj venis al la patrino kun malplenaj manoj.

<< >>